Humanitara katastrofo en Jemeno

Image
Humanitara katastrofo en Jemeno
Foto: Ibrahem Qasim
Humanitara katastrofo en Jemeno
Artikolo
4 minutoj

Preskaŭ uno kaj duona jaro post la komenco de la bombardadokampanjo de Saŭd-Arabio  apogita de Usono -  kontraŭ Jemeno, la humana tributo tiel grandiĝis ke la Internacia Ruĝa Kruco nepre devis donaci komplete ekipitajn mortintejojn al la hospitaloj de la lando.

“La hospitaloj ne kapablis alfronti la situacion”, deklaris Rima Kamal, en Jemeno establita proparolanto de la Ruĝa Kruco. “Okazas ke en unu tago oni enkondukas en la hospitalon pli ol 20 mortintajn homojn. La kapacito de la mortintejoj en ordinaraj hospitaloj ne estas ekipitaj por prilabori tian alportadon de kadavroj.” Kamal daŭrigas: “Kelkfoje oni devis deponi plurajn kadavrojn en la sama malvarmitigitaj tirkestoj por preventi pluan malkomponon. La situacio estis neeltenebla.”    

Saŭd-Arabio komencis bombardadi Jemenon en marto 2015, post kiam Houthi-ribeluloj transprenis la kontrolon de la ĉefurbo Sanaá kaj devigis ekzili la de Saŭd-Arabio apogitan gvidanton, Abd Rabbuh Mansur Hadi. La Unuiĝintaj Nacioj imputas la plimulton de la 6500 mortintoj kiujn la milito kaŭzis, al la Saŭd-Arabia  koalicio. Intertempo Usono kaj Granda Britio jam provizis la koalicion per dekoj da  miliardoj de dolaroj por armiloj.

La Ruĝa Kruco donacis mortujojn kaj malvarmigitajn konservejojn al tri hospitaloj – du en Sanaá kaj unu en Dhamar en la sudokcidento de Jemeno. “Ni antaŭvidas baldaŭ ankoraŭ pli,” diris Kamal. Helpantoj instruas la hospitalpersonaron en Jemeno ankaŭ pri la juĝa scienco koncerne la identigo de la kadavroj. “ La Ruĝa Kruco ne kutimas donaci mortintejojn,” diris Kamal. “La fakto ke ni faras tion nun estas karakteriza por la amplekso de la humana tragedio en Jemeno”. La jemenaj hospitaloj konservas la kadavrojn ofte dum longaj periodoj antaŭ ili povas esti identigitaj. Internaj rifuĝintoj ofte perdas kontakton kun siaj familianoj, kiuj sia vice ne havas ideon kie ili devas serĉi siajn mankantajn familianojn. Post certa tempo oni enterigas la neidentigitajn kadavrojn en anonimajn tombejojn.

Nesufiĉeco de elektro, hejtaĵo kaj medicina materialo negative influas la eblecojn de la hospitaloj por doni zorgojn. La Ruĝa  Kruco estis devigata donaci generatorojn por certigi ke la medicinaj faciligoj kaj la mortintejoj disponu pri energio. Estas jam raportitaj centoj da atakoj al klinikoj kaj hospitaloj, kiuj rezultigis la fermon de granda parto de ili. Pli ol 14 miljonoj da Jemenanoj postrestas sen servo por publikaj saneblecoj. Ekzemple la 15an de aŭgusto  Saŭd-Arabio bombardis hospitalon kiu estis subtenita de Medecins sans frontières (MSF) -Kuracistoj sen limoj – post kio la helpantorganizacio reteriĝis el ses hospitaloj en la nordo de Jemeno. La per la registaro kontrolita saŭda novaĵagentejo elmetis deklaracion en kiu “profunda bedaŭro” estas esprimita pri la decido de MSF.

Blokado

Krom la neĉesanta kampanjo de bombardadoj, la Saŭd-Arabia koalicio damaĝas Jemenon ankaŭ per strikta marblokado. La lando importis antaŭe 90% de sia nutraĵo, medicinoj kaj hejtaĵo precipe per la maro. La rezulto estas ke la milito en Jemeno kaŭzis unu el la plej grandaj humanitaraj katastrofoj, kreita de homoj. UNICEF (Fonduso Internacia de UN por Helpo al Infanoj) raportis en majo de ĉi-tiu  jaro, ke pli ol 21 miljonoj da homoj – preskaŭ 85% de la jemena loĝantaro, de kiu 9,9 miljonoj da infanoj – bezonas urĝan humanitaran helpon. Pli ol 14 miljonoj da homoj havas gravajn problemojn pri nutraĵo-necerteco kaj subnutrado kaj pli ol 320.000 infanoj sub la aĝo de 5 jaroj, riskas pezan kaj akutan subnutradon. La situacio ankoraŭ malpliboniĝis pro freŝdata plimultiĝo de saŭdaj aerbombardadoj. Dum la tagoj post la ĉesigo de la unilateraj pacinterparoladoj en la unua semajno de aŭgusto, la saŭda koalicio bombardis decidan ponton al Sanaá,  laŭlonge de kiu, laŭ takso de Oxfam, 90% de la per la Monda Nutraĵprogramo liverita nutraĵo estas veturigita al la sieĝita urbo kaj la landinterno. Kelkaj tagoj poste Saŭd-Arabio anoncis la fermon de la flughaveno de Sanaá, pro kio miljonoj da homoj efektive estas detranĉitaj de humanitara helpo.

Dum Jemeno ruiniĝas la UN havas gravan mankon de rimedoj. La humanitara respondoplano de 2016 por Jemeno postulas 1,8 miljardoj da dolaroj, sed la internacia komunumo financis (je la 13a de julio)  nur 26% de tiu sumo. Sufiĉe ironie estas ke 60% de tiu mono venas el landoj kiuj estas engaĝitaj en la bombardado de Jemen aŭ en la liverado de armiloj al la koalicio. Pacorganizaĵoj en Usono kaj Eŭropo alvokas urĝan armilembargon kontraŭ Saŭd-Arabio.

 Alex Emmons

El la Revuo Vrede n-ro 439 (julio-aŭgusto-septembro)


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Thema

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.


Source URL: https://vrede.be/novajoj/humanitara-katastrofo-en-jemeno