Kial Rusio ĵus nun metas ruĝan linion super Ukrainio?

Image
probleem met sancties

Shutterstock

Kial Rusio ĵus nun metas ruĝan linion super Ukrainio?
Artikolo
17 minutoj

La Malvarma Milito ŝajnas tute revenanta. Ĉiukaze, kio tute egalas la tiaman periodon estas la beata servileco per kiu la ĉefaj amaskomunikiloj kopie algluas gazetarajn komunikojn kaj deklarojn de la NATO kaj de la usona registaro, sen la plej eta ŝajno de mildaj kritikaj kontraŭargumentoj. Kunteksto, fono kaj vidpunktoj de la alia flanko tute mankas.

Ĉiuj antaŭjuĝoj - por ne diri rasismon - kontraŭ la friponaj "rusoj" kaj ilia fifama prezidanto Vladimir Putin revenas kvazaŭ neniam forestinta. Por komenci ĉi tiun analizon, unue kelkajn alineojn pri tio, kion ĉi tiu artikolo ne pritraktos.

Pri kio ĉi ne temas

Ĉi tiu artikolo ne analizas la internan naturon de la politika sistemo, nek la demokratiajn kvalitojn (aŭ prefere la mankon de ili) de la rusa socio. Estas multe dirinda pri tio.

Tiel estas la fakto, ke elektoj apenaŭ lasas realan elekteblon al la rusa civitano. Rusaj komercaj amaskomunikiloj laŭdas Putin kaj lian partion. Tio estas simila sinteno kiel en ĉiuj komercaj amaskomunikiloj ĉie en la mondo: « Kiu havas la potencon, estas bona, tiel simple estas ».

Aliaj politikaj partioj apenaŭ proponas ajnan ŝajnon  de malsama politiko. Manko de realaj politikaj elektebloj, komercigo de balotkampanjoj, demonigo de kandidatoj, kiuj pridubas la nunan staton, … Koncise, Rusio havas ja iujn similecojn kun Usono.

Alexei Navalny estas la plej fama sed absolute ne  la sola politika disidento en la malliberejo. Rusio havas neniun rajton paroli pri la traktado de politikaj disidentoj - kiam ĝi kritikas Usonon pri malliberejaj misuzoj, pri la maniero kiel denuncantoj estas traktitaj, aŭ pri la persisto per kiu Usono krimigas Julian Assange kaj WikiLeaks pro malsekretigo de militkrimoj. Rusio devus honti pri siaj propraj militkrimoj en lokoj kiel Sirio kaj Ĉeĉenio.

Tiu ĉi artikolo do ne temas pri misuzoj en rusaj malliberejoj kaj pun-tendaroj, kiuj laŭ krueleco ne malsuperas la malliberejojn en la alia flanko de la mondo. Rusio havas eĉ pluspoenton kompare al Usono. Neniuj mortkondamnoj estis plenumitaj ekde la 2-a de aŭgusto 1996.

Rusio, kontraŭe, ne estas tiel komerce orientita por elsendi bone faritajn seriojn pri siaj propraj sociaj misuzoj, kiel Usono faras kun i. a. Prison Break, Orange is the New Black, Oz aŭ Breaking Bad (serio kiu ne povas ekzisti en Eŭropo ĉar ĉi tie kancermalsanuloj ne riskas financan bankroton pro medicina flegado).

Ukrainio kontraŭe

Maltrankviligita civitano serĉante eblajn pacsolvojn per diplomatia intertraktado, restas seniluzigita koncerne Tiu ĉi analizo aliflanke pli detale pritraktas la eksteran kaj defendan politikon de Rusio. Ĉu Rusio ja planas invadi Ukrainion kaj riski plenan militon (kaj eble pli malbone, nuklean militon, kiu detruas ĉion kaj ĉiujn)?

Juĝante laŭ tio, kion diras NATO-proparolantoj kaj membroj de la usona administracio, ja ŝajnas, ke Rusio havas certe tiajn planojn.

Amiko aŭ malamiko de Rusio konsentas pri unu afero. Estas ja granda koncentriĝo de rusaj trupoj en la landlima regiono kun Ukrainio.

Kiam oni rigardas tiun taĉment-koncentriĝon tute izolite de ĉio kio okazas ĉirkaŭ ĝi, oni povas nur konkludi ke oni ja povas timi invadon. Tiu rezonado estas malĝusta pro pluraj kialoj, unue ĉar tiaj aferoj ĉiam okazas en pli larĝa kunteksto.

Ni ne argumentas ĉi tie por ŝanĝigo de la okcidenta diskurso, kiu povas esti simple resumita kiel "ni, la bonaj, ili la malbonaj." Sed por io, pri kio la amaskomunikiloj ĉiam havis la plej grandajn penojn - ankaŭ ĉirkaŭ aliaj temoj kiel la klimatbatalo - kaj tio estas nuanco, kunteksto, cirkonstancoj. Kiu volas serĉi eliron, bezonas empatian raportadon, kio ne devus esti komprenata kiel anonci sian preferon por la pravo de tiu aŭ jena flanko.

Aliflanke, kompreni kio vere okazis postulas iom da kompreno pri la motivoj de la rusa eksterlanda kaj defenda politiko. Kompreno tamen ne signifas konsenton.

Honestaj amaskomunikiloj prezentus la opiniojn de la NATO kaj Usono apud tiuj de Rusio, permesante al legantoj, aŭskultantoj aŭ spektantoj decidi mem, kiu, kio, kie estas kredinda. La okcidentan opinion pri Ukrainio ĉiuj povas larĝe trovi en la ĉeftendenco. Por tio ne necesas spaco ĉi tie. Tute forestas la rusa vidpunkto. Estas ja komentoj en la gazetoj pri 'kiel Rusio opinias pri tio', sed ili estas selekteme filtritaj el jam anticipa elekto por sia propra pravo.

Kiel Rusio alrigardas la mondon?

Unue, ni vidu kie staras Rusio koncerne potencrilatoj kompare al la eksa Sovetunio kaj kiel evoluis EU, NATO kaj Usono ekde la fino de la unua Malvarma Milito.

En 1957, dum la apogeo de la Malvarma Milito, EU (tiam EEK) konsistis el 6 landoj, kun areo de 1.169.000 km² kaj 168 milionoj da loĝantoj. En 2021, EU konsistas el 27 landoj (inkluzive de ĉiuj landoj de la iama Orienta Bloko plus la tri baltaj ŝtatoj kiuj antaŭe estis parto de Sovetunio). EU kovras 4.379.000 km² kaj havas 506 milionojn da loĝantoj.

En 1957, 15 landoj estis parto de Sovetunio. La Unio havis areon de 22.402.000 km² kaj havis 203 milionojn da loĝantoj. En 1991 Rusio staras sola kaj konservas areon de 17.098.000 km² kun 149 milionoj da loĝantoj. En 2013, post severa demografia malkresko sub prezidento Jelcin, Rusio revenis al 144 milionoj da loĝantoj. En 2014, kun la aneksado de Krimeo, pliaj 2 milionoj da loĝantoj estis aldonitaj.

Resume, hodiaŭ Rusio ankoraŭ havas 76 % de la surfaco de Sovetunio kaj 72 % de la tiama loĝantaro. Ne vere honorlisto de mondkonkerontoj.

Oni diras ke prezidento Putin regule pretendis ke la disrompiĝo de Sovetunio estis "geostrategia katastrofo". Kion li fakte diris estis multe pli nuancita.

La "katastrofo" kiun li citis, kontraŭe, estis la fakto, ke milionoj da rusoj subite fariĝis minoritatoj en 14 novaj ŝtatoj pro la dissolvo de Sovetunio kaj ke tiuj minoritatoj estas submetitaj al diskriminacio en kelkaj el tiuj ŝtatoj.

Parto de ĉi tiu nova diskriminacio okazas ene de EU, en Latvio, Estonio kaj Litovio, kie EU ne malhelpas la malobservon de la rajtoj de proksimume 1 miliono de etnaj rusaj EU-civitanoj.

Rompitaj promesoj

En 1989, tiama sovetia gvidanto Miĥail Gorbaĉov negocis kun prezidento Bush senior la reunigon de Orienta kaj Okcidenta Germanujo. Krome, li estis preta unuflanke retirigi rusajn trupojn el Orienta Germanujo kontraŭ la promeso de la NATO ke ĝi restos malantaŭ la antaŭa limo kun Okcidenta Germanujo kaj malantaŭ la limoj de la iamaj landoj de la Orienta Bloko. Alivorte, la iamaj landoj de la Orienta Bloko povus aliĝi al EU, sed ne al la NATO.

En 1991 prezidento Clinton forĵetis ĉi tiun garantion por la sekureco de Rusio, kaj la iamaj landoj de la Orienta Bloko aliĝis al la NATO kaj NATO-trupoj estis instalitaj en iama Orienta Germanujo.

Rusio, dume, estis paralizita de profunda ekonomia recesio, kaŭzita pro la liberaligo de la ekonomio, la prirabado de ĉiuj ŝtataj institucioj fare de la novaj oligarkoj kaj la malriĉigado de la plebo, kiu perdis sian socian protekton kaj sian garantion rilate prezoj por manĝaĵo kaj energio. Prezidento Jelcin atente sekvis la konsilojn de la IMF kun la konataj "latinamerikaj" konsekvencoj.

La ŝanĝiĝo nur venis sub la regado de la posteulo de Jelcin, Vladimir Putin. Li ankoraŭ nun aplikas novliberalan modelon, sed kun sociaj korektoj kaj ĉefe: li fortranĉis la ekonomion de eksterlandaj transprenoj. Lia regado baziĝas sur kontrakto kun la propra oligarkio, kiu kondiĉas, ke la elito povas riĉiĝi laŭvole, sed devas resti tute ekster politiko. Oligarkoj, kiuj ja havas politikajn ambiciojn, estas forte trafitaj de Putin.

Intertempe, nur du landoj apartigas Rusion de la NATO: Belorusio kaj Ukrainio. En Latvio kaj Litovio, trupoj de NATO troviĝas ĉe la rusa landlimo (fakte ankaŭ en Pollando kaj Litovio ĉirkaŭ la rusa enklavo Kaliningrado ĉe la Balta Maro).

La belorusa reĝimo de Aleksandr Lukaŝenko estas konata. Kontraste al tio, kion oni kutime asertas ĉi tie, li ne estas en bonaj rilatoj kun Putin. Ilia kooperado  estas pure oportunisma: por la samaj sekurecaj interesoj (sekureco por lia reĝimo kompreneble, sed ne por ĝia loĝantaro).

Antaŭhistorio kiu gravas

Ukrainio estas pli kompleksa. Kiam la Sovetunio disfalis, du interkonsentoj estis faritaj. La unua estis la forigo de ĉiuj nukleaj armiloj el Ukrainio (kun la nombro da sovetiaj nukleaj armiloj deplojitaj tie, Soveta Respubliko tiam estis praktike la tria plej granda nuklea potenco en la mondo).

Krome, duflanka traktato estis subskribita en 1997 kiu transdonis la Sebastopolan mararmean bazon al la rusa floto kaj konservis la rusan kiel la gepatra lingvo en krimeaj registaraj institucioj. La lukontrakto por la bazo provizas jaran pagon de 97 milionoj USD al Ukrainio. Ĝi validas ĝis 2042, sed ne estas plu pagita ekde la aneksado de Krimeo en 2014.

Krimeo ricevis ankaŭ siajn proprajn federaciajn ŝtatajn povojn (komparebla al la belga federacia modelo), elektitan parlamenton kaj regionan registaron, kiujn la aliaj ukrainaj provincoj ne havas. La traktato ankaŭ permesis al Rusio konstante enkazernigi 25.000 soldatojn sur la duoninsulo. Alivorte, kiam Putin milite okupis Krimeon dum la Maidan-konflikto, li ne devis sendi soldatojn al Krimeo. Ili do jam estis surloke tie. Tio ne malhelpis la priraportadon ĉi tie parolante pri la "sendo de rusaj trupoj" de Putin.

Nelonge post la Maidan-protestoj, la nova reĝimo en Kievo faris kelkajn decidojn kun vastaj konsekvencoj kiuj daŭras ĝis hodiaŭ. La ukraina registaro decidis malfondi la politikajn instituciojn de Krimeo kaj malpermesi la rusan kiel ĉefan lingvon. En la resto de la lando, la ukraina iĝis la nura akceptita lingvo en edukado kaj registaraj servoj.

Konsilistoj de EU konvinkis la ukrainan registaron, ke tio "ne estas saĝa movo", post kio la registaro en Kievo retiris la aranĝon, sed la eskaladiĝanta plipropono de kontraŭreagoj kaj reciprokaj kontraŭrimedoj intertempe jam pligraviĝis. Per  siaj konsiloj, EU tiam fakte kontraŭis Usonon, kiu aklamis la decidojn de Ukrainio kiel "triumfo por demokratio".

La rezisto de la etna rusa minoritato en Ukrainio (reprezentita ĉi tie kiel "por-rusa") fariĝis perforta nur post masakroj en Odeso kaj en Donbaso flanke de ekstremdekstraj ukrainaj naciismaj morttaĉmentoj. La etna rusa rezisto baldaŭ ricevis subtenon kaj trejnadon de same dekstremaj ekstremismaj solduloj de Rusio.

La resto estas konata. Rusio aneksis Krimeon. La malnova industria baseno de la sudorientaj ukrainaj provincoj Donetsk kaj Luhansk (Donbass), kiuj estas ĉefe etne rusaj, deŝiriĝis kaj ek de tiam estis en frosta konflikto kun sporadaj ekflamoj.

Saĝaj elektoj de EU?

En la majdanaj ribeloj EU kaj Usono tuj subtenis, "por-EU-oligarkon" kiel ilia prezidenta kandidato. Apenaŭ  du jarojn pli frue, Petro Poroŝenko estis ankoraŭ ministro pri komerco (2012) kaj ministro pri eksteraj aferoj (2009-2010) sub la "porrusa" prezidento Janukoviĉ.

Poroŝenko kunfondis la Partion de la Regionoj en 1997 kun Janukoviĉ, kiu estis la plej granda partio de Ukrainio inter 2006 kaj 2014 kaj per kiu Janukoviĉ venkis  la prezidant-elekto en 2010 – subtenita de Poroŝenko kaj aprobita de EU, kiu tiam deklaris tiun balotadon justa kaj travidebla.

Poroŝenko, kiel ĉiuj aliaj ukrainaj oligarkoj, iĝis enorme riĉa dum la fruaj jaroj de sendependeco pro grandskala korupto kaj la nekredeble malmultekosta transpreno de ŝtataj kompanioj post la disrompiĝo de Sovet-Unio.

Neniam depost lia elekto kiel Prezidento de Ukrainio, nek EU nek Usono  atentigis lin pri ĉi tiu pasinteco. Li fariĝis lá viro, kiu membrigus Ukrainion al EU kaj la NATO, kaj kiu ĉesigus korupton - post jaroj da propra koruptado kaj agado en la rusa avantaĝo.

Kvin jarojn poste, nenio el tio realiĝis. Plie, serio da koruptskandaloj okazis en liaj propraj sferoj kaj li perdis sian ŝancon por dua oficperiodo. Tiu malbona rezulto estis logika, politikistoj simple ne emas akuzi si mem pri krimoj.
Lia posteulo, la nuna prezidento Volodimir Zelenskij, estas demagogo sen vera politika programo. Li estis elektita pro ondo de politika apatio kaj profunda malfido je tradiciaj koruptaj regantoj.

La nuna prezidento de Ukrainio, Volodimir Zelenskij, estas demagogo sen vera politika programo.
Li estis konata kiel aktoro en televida serio komedia kie li havis la rolon de prezidento. Lia manko de politika sperto kaj de iu socia ekonomika programo li tamen kombinis kun promeso fari pacon kun Rusio. Pri tio li tute ne estis sukcesa.

En 2008 la NATO (fakte Usono, ĉar interne la eŭropaj membroŝtatoj escepte de la iamaj landoj de la Orienta Bloko tute ne estis pretaj por tio) anoncis, ke Georgio kaj Ukrainio estos akceptataj kiel kandidat-membroŝtatoj.
Prezidento Putin tuj indikis, ke tio estas ruĝa linio por li. Li neniam rezignacius pri transpreno de la mararmea bazo de Sebastopolo en Krimeo.

Iom da spaca perspektivo

Tiu bazo estas la nura konstante senglacia mararmea bazo de Rusio. Ĝi situas en la Nigra Maro, kun limigita aliro al la resto de la mondo tra la mallarĝa trairejo de la Bosporo en Turkio, membroŝtato de la NATO. Krom tio, Rusio havas mararmean kaj aerbazon en Sirio. Pli ol tio Rusio ne havas. Krome Moskvo havas nur "eksterlandajn" bazojn en limigita nombro de iamaj sovetiaj ŝtatoj.

Kontraste, Rusio (kaj Ĉinio) estas ĉirkaŭitaj je siaj landlimoj de pli ol 200 grandaj kaj malgrandaj bazoj de la NATO kaj Usono. Tiuj kiuj pretendas, ke Rusio volas konkeri la mondon, devas konstati, ke tiu celo ankoraŭ ne estas tuja. Rusio (aŭ Ĉinio) ne havas bazojn en Kanado aŭ Meksikio ĉe la usona limo, kaj neniujn oceanajn ŝipojn en la Meksika golfo fronte al la naftoŝtato de Teksaso, aŭ en la Pacifika Oceano ĉe la marbordoj de Kalifornio.

Oni komparas la militistaron de la landoj en la iama Orienta Bloko kiuj limtuŝas Rusion kun la pli ol unu miliono da rusaj soldatoj.

Tiuj komparoj neniel konsideras simplajn faktojn. Kiam ni konsideras la realon, tiuj landlimaj landoj povas esti certaj pri la kompleta organizaĵo de la NATO kaj Usono. La usona armeo sole jam estas plurfoje pli granda ol la rusa kaj ĉina armeo kune.

Rusio ja havas multajn soldatojn. Estas bonaj kialoj por tio. Ĝi estas la plej granda lando en la mondo. De la 195,8 km longa tera limo en Norvegio ĝis la 17,3 km tera limo kun Nord-Koreio, Rusio havas 22.293,10 km da landlimoj, 194 km da mara limo kun Japanio kaj 49 km da mara limo kun Usono en Alasko. Rusio neniam povas lasi tiujn limojn sengardaj por iu grandskala ofensivo, kiel ekzemple "invado de Eŭropo"

Armeo estas teknologio

Krome, la nombro da soldatoj diras nenion pri la teknologia potenco de armeo. Fakte, Rusio havas nur superecon en unu armila kategorio: rusaj tankoj daŭre estas la plej potencaj en la mondo. Tankoj estas teraj armiloj, ne taŭgaj por operacioj fore preter la naciaj limoj.

Tankoj postulas permanentajn provizojn de fuelo, kio malebligas rapidajn, longdistancajn operaciojn. Koncerne totala frappovo, franc-germana, angla-germana aŭ angla-franca armeo jam samvaloras kiel la rusa armeo.
La rusa armeo ne havas ekspansio-doktrinon kiel la usona armeo aŭ la NATO. Ĝi estas plene orientita kiel teritoria defenda forto. Rusio havas du atutojn por ne esti konkerita.  Invado kaj okupado de tia granda lando estas eĉ por la tuta NATO celo tro riska. Napoleono kaj Hitler spertis pri tio. Tiu ĉi iluzio eĉ ne konsideras la duan rusan atuton. Rusio havas iomete pli da nukleaj armiloj ol Usono (sed rilate al frappovo, la teknologie superaj usonaj nukleaj armiloj poentas pli bone). Kune, ĉi tiuj du landoj havas multe pli da nukleaj armiloj ol la resto de la mondo. Tamen, nukleaj armiloj havas tre specifan karakterizaĵon kiu distingas ilin de ĉiuj aliaj ofensivaj armiloj. Super certa nombro, ne vere gravas kiom vi havas. Ĉu vi povas tute detrui la mondon unufoje aŭ tridek fojojn, estas sensignifa. La eskalado de nukleaj armiloj sekvas tre malsaman dinamikon ol reala pafforto.

Kiam oni konsideras tion tiel, oni prave povas demandi sin, kion Rusio timas? Ekde 2014, Rusio faris dekojn da proponoj por regi la eskaladon de landlimaj incidentoj.

Pli ol 2.000 preskaŭ-trafoj estis registritaj ekde 2014 - preskaŭ-trafoj inter aviadiloj kaj ŝipoj, miskomprenitaj atakekzercoj aŭ radarobservoj kiuj lastmomente restis neresponditaj. Tie troviĝas la timo de Rusio: en la risko, ke incidento ekigas nehaltigeblan ĉenon de reciprokaj reagoj.

La danĝero de celkonscia decidita milito aŭ nuklea milito estas ankoraŭ ĉiam malgranda. La plej granda danĝero konsistas en eblaj incidentoj.

Estas miraklo, ke ekde 1949 neniu nuklea milito eksplodis pro miskomprenitaj incidentoj.

Multaj filmoj kaj  dokumentaj filmoj estis faritaj pri ĝi kie mislegitaj radar- observadoj preskaŭ tentis unu flankon lanĉi nukleajn armilojn (Dr. Strangelove de Stanley Kubrick el 1964 daŭre restas tre rekomendinda). Ĉar ankaŭ tio distingas nukleajn armilojn de ajna alia armilo. Vi ne povas uzi  ilin 'iomete' aŭ 'limigite'. Ĉar ankaŭ tio distingas  nukleajn armilojn de ajna alia armilo. Post la unua atombombo, tuta mondmilito sekvas preskaŭ aŭtomate.

Kreskanta NATO-Integriĝo

Reen al Ukrainio. Multe ja okazis en Ukrainio de post la lando malaktualiĝis en la novaĵoj. Kvankam la ideo de NATO-membreco estas provizore forŝovita,  integriĝo de la ukraina armeo fakte estas jam okazanta.

Jam ekde kelkaj jaroj tiu armeo estas ekipita per ĉiuspecaj okcidentaj armilaroj (kun tre profitdonaj kontraktoj) kaj kunlaboras kun la NATO-membro-ŝtatoj por trejnado, komunaj ekzercoj, interŝanĝoj, ktp. La ukraina armeo volas akiri en Usono produktatajn kontraŭtankraketojn Javelin. -  ne subtaksebla kontraŭ rusaj tankoj.

Kion Rusio postulas, estas konata. Rekono de la rajtoj de la etnaj rusaj ukrainoj, la federaciigo de Donbaso laŭ la modelo de la iama Krimeo, reciproka senmilitistigo de la limo inter Rusio kaj Ukrainio kaj antaŭ ĉio, neniam NATO-membreco. Tiuj argumentoj estas ĉiuj almenaŭ diskutindaj. La NATO povas postuli revenon al la interkonsentoj de Minsk por pacigi la frostigitan konflikton kun Donbaso.

Estas ankoraŭ espero

Kiom ajn riska estas tiu ĉi eskaladigo, restas ankaŭ espero, ke aferoj ne iĝos neregeblaj. Ĉi tiu nova Malvarma Milito ne estas evidenta perspektivo por la eŭropa publika opinio. Ĝi estas iom pli vigla en la iamaj landoj de la Orienta Bloko, sed eĉ tie signifa minoritato estas favora al diplomatiaj intertraktadoj anstataŭ  militista eskalado.
Krome, ekster Usono, EU, Aŭstralio kaj Nov-Zelando (kies "monda opinio" estas ĉefaj en amaskomunikiloj), la grandega majoritato de la monda loĝantaro ne plu estas konvinkebla pri la baldaŭa militminaco de Rusio. En ĉiuj opiniosondadoj, Usono kaj Israelo estas rigardataj kiel la plej granda minaco al mondpaco.

Kio okulfrapas estas, ke la loĝantaroj en la najbaraj landoj de Rusio kaj ankaŭ Ĉinio kaj Irano ne tiom maltrankviliĝas pri siaj plej proksimaj najbaroj, sed jes pri Usono. Tio neniel signifas, ke tiuj homoj konsentas pri la naturo de la reĝimoj en siaj najbaraj landoj. Simple signifas, ke ili vidas neniun militan minacon tiu rilate.

La loĝantaro en la najbaraj landoj de Rusio, Ĉinio kaj Irano ne tiom maltrankviliĝas pri siaj proksimaj najbaroj sed pri Usono.

Se vi rigardas la historion de Sovetunio/Rusio kaj Ĉinio, vi vidos, ke ĉi tiuj potencoj ne samopinias pri la kulturo de usona imperiismo (aŭ eŭropa koloniismo). Rusio havis nur "koloniojn" en siaj najbaraj landoj, kies ekonomioj ĝi tamen ne elĉerpis.

La politikaj reĝimoj en tiuj landoj estis nedemokrataj kaj tre subpremaj kontraŭ politika malkonsento, sed por la loĝantoj, kiuj restis politike neŭtralaj, ili estis socie multe pli bonaj kaj ĉefe multe malpli murdigemaj ol la reĝimoj kiujn Eŭropo kaj Usono subtenis dum la epoko post la dua mondmilito nome Latinameriko, Azio kaj Afriko.

Sekve de la nuna provoko de NATO, Rusio kaj Ĉinio proksimiĝas unu la alian. Ankaŭ  tio estas grandega diferenco kompare al la unua Malvarma Milito, kiam Ĉinio ankoraŭ estis malamiko de Sovetunio. Samspeca militista alianco kiel la Nato ne estas atendebla de tiuj du landoj. Eniri en militistaj aliancoj tute ne kongruas kun la politika kaj armea kulturo de ambaŭ superpotencoj, sed kio tamen okazas estas ke ili pli kunlaboros  armeen kaj faros interkonsentojn por harmoniigi siajn merkatojn.

Usono mem ne tre bone scias kiel agi

En la lastatempa kunveno de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE), la 2an kaj 3an de decembro 2021 en Svedio, la rusa ministro pri Eksteraj Aferoj Sergej Lavrov
klare komprenigis ke ne ekzistas miskompreno pri tio. ke se Usono kaj la NATO daŭre militarigos Ukrainion, Rusio ja certe intencas okupi Donbason (ne la tutan Ukrainion).

Usono nuligis du el la tri militistaj sekurecinterkonsentoj kiuj konservis la ekvilibron inter Rusio kaj Usono, la INF-Traktato pri Mezdistancaj Misiloj kaj la Malferma Ĉiel-Traktato. Nur la Nova Komenc-Traktato daŭras. Ĉiuj tiuj traktatoj celis eviti nukleajn militojn.

Usono instalis kontraŭ-misilojn en Pollando kiuj tiel dirite celas blokigon de Iranaj misiloj. Ni parolas pri misiloj, kiujn Irano tute ne havas - ne pro iu bonvolo - sed ĉar Irano ne havas la monon nek la scion aŭ la rimedojn por konstrui ilin. Lavrov pri tio: "Ni ne prijuĝas ĉi tiujn armilojn laŭ iliaj de vi esprimitaj intencoj, sed laŭ ilia potenco".

Kontraŭe al la fanfaronado de prezidento Biden kaj tio kion lia ŝtatsekretario, Blinken ŝajnigas, Usono estas en ambaraso pri tio. Ja la intenco en la venontaj jaroj estis plifortigi la Malvarman Militon kontraŭ Ĉinio kaj iom prokrasti ĝin kontraŭ Rusio.

La fakto ke Rusio nun parolas severe kaj per sia trupkoncentriĝo agas laŭ siaj vortoj estas maloportuna por Usono, tro frue. Sed eĉ en Ukrainio oni ne ŝatas  provoki Rusion.  En Kievo oni tro bone konscias ke milita eskalado ĉefe trafos ilian propran loĝantaron, ne la loĝantojn de Vaŝingtono, Londono, Parizo, Berlino aŭ Bruselo.

Kiel ajn malbona estas la rilatoj, Ukrainio ankoraŭ ĉiam komercas kun sia orienta najbaro, krome ankoraŭ 1,9 milionoj da etnaj ukrainoj vivas en Rusio. Centmiloj da etnaj ukrainoj kaj etnaj rusoj en Ukrainio havas familiajn ligojn trans la limo.

Malakordo kreskas ene la NATO

Ŝajne estas nenia rilato, sed estas eĉ pli malbona novaĵo por Vaŝingtono. Germanio kaj Norvegio, ambaŭ NATO-membroŝtatoj (nuna NATO-prezidanto Jens Stoltenberg estas norvego) partoprenos en la unua kunveno de la membroŝtatoj de la internacia traktato malpermesanta nukleajn armilojn, kiu okazos en Novjorko de la 4-a ĝis la 28-a de januaro 2022. Usono premas sur ĉiujn NATO-landojn por resti for de tiu traktato.

Usono daŭre estas la plej granda milita kaj ekonomia superpotenco en la mondo, sed ĝia pozicio de totala supereco ne plu estas komparebla kun sia mallonga glortempo post la disfalo de la Sovetunio. Rusio kaj Ĉinio ne lasos sin riproĉprediki sen io plu. Tio en si mem estas sufiĉe grava. Ankoraŭ pli grava estas ke ilia ekzemplo estas sekvata de aliaj ŝtatoj, kiel Barato

Resume: la eskalado ĉirkaŭ Ukrainio estas danĝera. Intenca milito bazita sur prikalkulita decido ne estas timinda. Aliflanke, la risko de pro incidentoj provokita kolizio estas tre alta. Nur diplomatio povas eviti ĉi tion. Tio kaj almenaŭ iom da empatio por la opinio de Rusio pri sia propra sekureca situacio. EU agus bone ĉesante sklave sekvi la usonan gvidadon.


Iets fout of onduidelijk gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Thema

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.


Source URL: https://vrede.be/novajoj/kial-rusio-jxus-nun-metas-rugxan-linion-super-ukrainio