Irana reĝimo provas kontraŭbatali popolan proteston per ekzekutoj

Image
Iran protest

CC 4.0

Irana reĝimo provas kontraŭbatali popolan proteston per ekzekutoj
Artikolo
3 minutoj

Irano anoncis la 12-an de decembro, ke ĝi faris duan ekzekuton en la kunteksto de la daŭra popolprotesto.

Majidreza Rahnavard, 23-jara, estis pendigita al gruo en ne konata publika loko en la nordorienta urbo Mashhad. Mizan, la novaĵagentejo de la irana juĝistaro, publikigis  filmfragmentojn de la ekzekuto.

Ĵaŭdon, la 8-an de decembro, Mohsen Shekari, ankaŭ 23-jara, iĝis la unua mortpuna viktimo de la malespera puŝo de la iranaj aŭtoritatoj por dronigi en sango la popolan proteston, kiu eksplodis meze de septembro.

Post mallongaj ŝajnprocezoj, ambaŭ viroj estis juĝitaj pro "moharebeh" (Militi kontraŭ Dio), krimo punenda per morto. En la kazo de Shekari, la mortkondamno estis verdikto de la 20-a de novembro. La rapideco per kiu tiu ekzekuto estis farita sugestas la plej malbonon por la dekoj da irananoj kiuj pro  sama krimo –kaj simila “Korupto sur laTero” -  nuntempe estas akuzitaj. La pasintan semajnfinon, Amnestio Internacia avertis, ke la vivo de du aliaj mortkondamnitaj junuloj, Mahan Sadrat kaj Sahand Nourmohammadzadeh, estas nuntempe en minaca danĝero.

Majidreza Rahnavard estis kondamnita kaj ekzekutita malpli ol monato post sia aresto. La sola kialo de tiu infera ritmo estas timigi la loĝantaron pri la seriozaj sekvoj de la protesta movado por ke ĝi estingiĝu. Provizore tio ne ŝajnas esti la kazo. La kolero de la loĝantaro nur ŝajnas esti plifortigita, kiel atestas la multaj ŝokigaj malaproboj kaj en- kaj eksterlande.

Post la freŝdata ekzekuto, Gholamali Sadeghi, la estro de la juĝistaro en la nordorienta provinco Razavi Ĥorasan (de kiu Mashhad estas la ĉefurbo), dankis la policanojn, sekurecajn servojn kaj juĝistaron pro la eble plej rapida ekzekutado de la verdikto, kaj pro " la respondo  al la postuloj de la loĝantaro establi ordon kaj sekurecon, kaj pritrakti tumultulojn kaj leĝrompintojn".

"La ŝtato daŭre spuros, juĝos kaj punos la tumultulojn ," diris la irana prezidanto Ebrahim Raisi sia vice.

Kondamnoj en la kunteksto de la protestoj - ĉu mortkondamnoj aŭ malliberecaj punoj - estas kutime faritaj surbaze de konfesoj eltruditaj per forto kaj minacoj. Tiamaniere pluraj neplenaĝuloj jam estis kondamnitaj al tre longaj malliberejaj punoj.

De post kiam la protestoj eksplodis - post la morto de Mahsa Amini la 16-an de septembro -  laŭ homrajtaj grupoj, pli ol 18 000 manifestaciantoj estis arestitaj kaj pli ol 500 estis mortigitaj (inkluzive pli ol 60 neplenaĝuloj) sekve de la forta ŝtata subpremo.

La sekurecaj taĉmentoj ĉiam pli brutale agas. Ekzemple, kuracistoj kaj kuracistaj laboristoj sekrete prizorgante la vunditojn, raportas tendencon intence pafi manifestaciantojn en la vizaĝon per pafo de plumbokartoĉoj (normale uzata en ĉasado kaj ne parto de la kutima ekipaĵo de policaj fortoj). Ĉe Inaj manifestaciantoj ankaŭ oni specife celus la genitalojn kaj mamojn

Aŭtoritatoj kontrolas hospitalojn por vidi kiu venas kun vundoj kongruaj kun ĉi tiuj formoj de subpremo por identigi kaj persekuti manifestacianojn. La fakto, ke la vunditoj ne kuraĝas iri al hospitaloj pro timo de aresto, kondukas al nenecesaj infektoj, medicinaj komplikaĵoj kaj eĉ mortoj.

Je dimanĉo la 17an de decembro en Gent (Belgio) okazis agadon de “Woman Life Freedom Gent” por montri solidarecon kun la Irana popolo.


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Land

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.


Source URL: https://vrede.be/novajoj/irana-regximo-provas-kontrauxbatali-popolan-proteston-ekzekutoj