Image
Belaj perspektivoj por la Usona armilindustrio
Foto: Hugh Llewelyn from Keynsham, UK
Belaj perspektivoj por la Usona armilindustrio
Artikolo
3 minutoj

Kiam Obama anoncis ke li retirus siajn trupojn el Afganistano kaj ke li rekonsiderus la defendobuĝeton, la akciuloj de la usona militista industria komplekso iĝis sufiĉe nervozaj. Tamen kun la freŝdataj usonaj militistaj operacioj en Irako kaj Sirio kaj la intensigita konfrontado kun Rusio, ili denove konsideras sian estonton sunplena. La Pentagono anoncis antaŭ nelonge planojn por ankoraŭ pli intesigi la rilatojn kun la defendoindustrio.

La unua tago de la usonaj aeratakoj kontraŭ IS en Irako kaj Sirio 47 tomahokokrozraketoj estis pafitaj de la usonaj mararmeaj ŝipoj en la Golfo. La kosto de raketo: 1,59 miljonoj dadolaroj. Dum la sekvantaj tagoj la usona defendentrepreno Raytheon, produktanto de la tomahokokrozraketoj, rikoltis kontrakton de 251 miljonoj da dolaroj por la liverado de pliaj raketoj. La Raytheon-akcio sur la usona borso plialtiĝis je 4% dum periodo kiam ĝenerale la akcioborso malaltiĝas je 2%. Ankaŭ aliaj armilproduktantoj vidis plialtiĝi la valoron de siaj akcioj: Nothrop Grumman je 4%, General Dynamics je 4,5%. La akcio de la Hellfire krozraketo plialtiĝis eĉ je 9,5%.

SPACO

Ankaŭ de la spacofronto la novaĵoj estas bonaj por la armilindustrio. La 10-an de oktobro 2014 la spacoroboto de la satelitosistemo MUOS, produkto de General Dynamics, surteriĝis sur sia hejmhaveno en Usono. Tiu spacoroboto havas pli grandan transmisiokapaciton ol ĉiuj antaŭaj sistemoj. Ĝi devus testi la konekton inter aviadilo super la Pacifiko kaj la eksterlandaj terbazoj kaj la armeaj bazoj en Usono. La 14-an de oktobro 74 ŝipoj de la US-mararmeo estis ekipitaj per la armilsistemo AEGIS de Lockheed. La rumania aerarmea bazo de Deveselu iĝos la unua terbazo sur la eŭropa kontinento por la NATO-raketŝildo en Orienta Eŭropo, kun la instalado de radaro de la tipo SPY-1 kaj baterio de krozraketoj. Laŭ la Pentagono ne kaŝiĝas atakplanoj malantaŭ tiu instalado kaj ĝi nur servas al la interkaptado de malamikaj balistaj raketoj. La okcidenta armea fortomontrado ĉe la rando de Ruslando povus konduki al spiralo de minacoj kaj kontraŭminacoj, sed por la usona armilinflugrupo tio signifas oportunaj perspektivoj pri la vendado de siaj produktoj al la NATO-membroj.

Sur la US-aerbazo Vandenbergh en Kalifornio surteriĝis la 17-an de oktobro 2014 la Boeing X-37B-satelito kiu dum 22 monatoj cirklis en la spaco kaj kies misio estis strikte sekreta. Ĝi povas aŭtonome reveni al sia bazo en Usono. Estas kialoj por supozi ke Vaŝingtono volas testi la eblecon detrui malamikajn satelitojn antaŭ la lanĉado aŭ en la spaco mem. Usono volus reserĉi la efektivigeblon de nuklea atako lanĉita de la spaco. Ĉiuj-ĉi projektoj nin repensigas al la Reagan-strategio militistigi la spacon. La Obama-administracio estas okupata silente apliki la Reagan-doktrinon.

SUPERECO

Meze de diversaj freŝdataj histeriaj informoj en la usona gazetaro pri la malapero de teknika avantaĝo de la usona armeo rilate al Ĉinio kaj Ruslando, la Pentagono emfazis: “ Usono devas konservi sian superecon en la aero”. Deklaracio kiu karesas la orelojn de la armilindustrio. Laŭ la usona ministro pri Defendo Chuck Hagek, Usono devas esti pli renoviga en la maniero kiel ĝi aĉetas kaj disvolvas novajn teknologiojn. Li deklaris tion komence de septembro en la usona ŝtato Rhode Island, okaze de konferenco pri defendrenovigo, al plenplena salono de administrantoj de la armilsektoro. “Ni enpaŝas epokon en kiu la usona superregado sur la maroj, en la aero kaj la spaco - por ne paroli pri la kibernetikspaco - ne plu longe estas evidenta”, starigis Hagel. “ Kvankam Usono ankoraŭ ĉiam disponas pri decidan militistan kaj teknikan superecon kompare al ĉiu potenca antagonisto, nia daŭra superregado ne estas neŝanceligebla fakto”. Por konservi tiun avantaĝan pozicion la Pentagono devas, laŭ Hagel, saĝe investi en novaj sagace elpensitaj komercaj teknologioj, kiel 3D-printaĵo kaj robotoj. La Pentagono faris do demarŝojn por plibonigi sian “komplikitan kaj kompleksan” aĉetsistemon. Laŭ Hagel estos pli facile por la armeo aĉeti komercajn produktojn kaj la ebleco de la Pentagono por kunlabori kun industriaj partneroj estos plibonigita. La interplekto de la defendindustrio kaj la usona politiko, pli speciale la ministerio de defendo, ŝajnas tiumaniere pli intensiĝi.

El la Revuo Vrede n-ro 430 (novembro-decembro 2014)

 


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.