Image
Ĉu Kubo travivas gravan politikan forŝoviĝon?
Foto: CC
Ĉu Kubo travivas gravan politikan forŝoviĝon?
Artikolo
7 minutoj

En marto 2018 okazis parlamentaj elektoj en Kubo. 605 nomoj aperis sur la elektolistoj por parlamento (la Nacia Kunsido de la Popola Potenco) kiu konsistas el 605 membroj.

Mi estis en la kuba ĉefurbo Havana kiam okazis la elektoj kaj iris rigardi en la voĉdonejo la plej proksimade mia loĝeo. Mi apenaŭ devis paŝi 10 metrojn. Unu de la klarigoj de la amasa partopreno al la elektoj estas la multnombraj voĉdonejoj, pro kio la homoj ne devis piediri fore por voĉdoni. Mi observis, kelkfoje kun granda miro, kiel miaj najbaroj plenumis sian civilan devon (eĉ tiuj kiuj ne kaŝis al mi siajn grandan oppozicion kontraŭ la kuba politika sistemo). La plej multaj el ili validis la tutan kandidatliston kaj, post iom da klaĉado kun siaj kunelektantoj, reiris hejmen, kie nenio povis ĝeni la normalan dimanĉan posttagmezon en Havano.

Oni ne malhelpis min observi la elektan procezon kaj mi parolis kun diversaj kubaj elektantoj, sed mi ne povis ĉeesti al la nombrado de la voĉoj ( kompreneble, mi ne estis oficiala observanto, sed nur preterpasanta eksterlandano). Ne estis surprizo ke la 605 parlamentkandidatoj facile atingis la elektsojlon de 50%. Kelkajn semajnojn poste la elektita parlamento unanime aprobis la enoficigon de Miguel Diaz Canel kiel la unua ne-Castro prezidento ekde 1967.

Diaz Canel

Kiu estas Diaz Canel kaj kial oni konsideras lian enoficigon kiel historia okazaĵo? Unue li estas “juna”. Havante aĝon de 57 jaroj oni konsideris lin juna, kompare al la 87-jara Raùl Castro, la antaŭa presidento, frato de Fidel Castro kaj grava aktivulo de la revolucia ribelo kontraŭ la diktakturo de Batista. Diaz Canel strikte kaj fidele sekvis la tradician ‘politikan vojon’ ene de la Kuba Komunista Partio (KKP). Unue li engaĝiĝis en la Komunista Junularo, poste li estis nomumita kiel Unua Sekretario de la Provinca Partikomitato de la provinco Villa Clara, kie li firmtenis ortodoksan politikan sintenon, tamen li okupis pli liberalan pozicion koncerne moralaj aferoj. (Ekzemple li elbligis la malfermon de la LGTB, kultura centro El Meljunje. Post lia transloĝiĝo al la provinco Holguin li iĝis ministro de la Supera Instruado kaj Unua Vicprezidanto de la Konsilio de Ministroj (ekvivalento de kabineto). La atendoj pri lia nomumo kiel prezidento estis meze 2017 iom moderigitaj, kiam videobendo de privata kunsido de la KKP malsekretiĝis en kio Diaz Canel (montris severan sintenon. Li akuzis la sendependajn komunikilojn kaj disidentojn (aŭ “solduloj” laŭ la vortoj de Diaz Canel) de subtenado de subfoso pere de ekonomia helpo el Usono.

Generacioŝanĝo

Kelkaj analizistoj opinias ke la “olda generacio”, per la nomumo de Diaz Canel, transmetas sian potencon al renovigita gvidado. Sed, ĉu ni vere havos turnpunkton? Aŭ ĉu la elektoj de 2018, almenaŭ en politikaj terminoj, enkondukos pli da kontinueco ol grandaj instituciaj kaj ideologiaj ŝanĝoj? Por pli bone kompreni la kuban internan ekvilibron de forto necesas rigardi iom pli fore ol la Konsilo de Ministroj. Hodiaŭ, preskaŭ 30 jaroj post la fino de la Malvarma Milito, la instituciaj mekanismoj kaj hierarkioj de la komunismaj landoj ne plu estas konataj de la publiko. Kiel en la antaŭa Sovet-Unio, kaj preskaŭ ĉiuj komunismaj landoj antaŭ 1991, la registaro kaj nome la prezidento, ne enkorpigas la politikan aŭtoritaton en Kubo. La plej grava politika organo estas la Komunista Partio, “la direktanta forto de la socio kaj de la ŝtato”, kiel formulita en la Kuba Konstitucio de 1976. Raùl Castro estas la Unua Sekretario de la KKP ekde 2011 kaj okupos tiun postenon ĝis 2021 (kondiĉe ke la naturleĝoj decidas alie). Li estas asistita de la Dua Sekretario de la partio, José Ramón Machado Ventura (87), kun kiu li havas ligon de intensa amikeco ekde la epoko kiam ili kune batalis en la Sierra Cristal, kie Raùl en 1958-59 gvidis revolucian sekcion. Krom la fakto ke Raúl Castro firme okupas la plej altan pozicion en la kuba politika strukturo, li ankaŭ kontrolas la Kuban Revolucian Militistaron (la armeo) – organizaĵo kiu pligrandigis konsiderinde sian forton ekde la retiriĝo de Fidel Castro en 2006 – inkluzive ampleksajn ekonomiajn interesojn en la turisma sektoro.

Ni povas do supozi ke la atendita retiriĝo de la malnova generacio ankoraŭ ne okazos baldaŭ. Estas ĉiam Raŭl Castro kaj siaj akolitoj el la epoko de la rezistado en la ‘Sierras’ kiuj prenas la gravajn decidojn, kiel la daŭra debato pri la konstituciaj reformoj klare ilustras. La plena kunveno de la Nacia Kunsido de la 2a de junio 2018, kiu laŭ kelkaj estis anoncita kiel “historia” kaj “aŭdaca”, kondukis al monotona ratifo de serio da punktoj kiuj estis definita “ĉe la supro”. Limigita pro la vera potenco en la ombro, la KKP, oni ne atendas de Diaz Canel, liaj ministroj kaj la parlamento ke ili pliriĉigos la debaton per neantaŭvidita dozoda renovigo.

Ramiro Valdés

Eĉ en la Konsilio de Ministroj la ‘herooj’ de la revolucio kontraŭ Batista ankoraŭ ne estas komplete anstataŭitaj. La 86-jara Ramiro Valdés sekvas atente, kiel vicprezidanto de la Konsilio, la agojn de siaj kadetoj. Valdés ĝuas evidente de escepta fizika kaj mensa sanstato. Valoras la penon iom pli profunde reagi al tiu rimarkinda personeco. Jam en 1953 Ramiro Valdés ludis gravan rolon per la rekrutado de potencaj revoluciaj batalantoj por la movado de Fidel Castro en la urbo Artemisa. Poste, en 1953, li partoprenis al la legenda Moncada-atako en kiu li estis vundita. Kelkaj de la plej mallumaj paĝoj el la Kuba Revolucio estas ankaŭ asociitaj kun li, kiam li estis nomunita Ministron de Internaj Aferoj en 1961 (ĝis 1968) kaj denove en 1979 (ĝis 1985). Kelkaj kontraŭuloj eĉ nomis lin ‘la kuba Beria’(ĉefo de la Sekurec- kaj Informservo en la Sovet-Unio dum la Mondmilito II). Ĉiurilate ne estas hazardo ke tiel mita revoluciulo ricevis la respondecon reprezenti la ‘malnovan gvardion’ en la ĵus renovigita registaro.

ŝanĝoj

Tio ĉi ne signifas ke ŝanĝojn ne estas enkondukitaj. La daŭra malfermo al eksterlandaj influoj estas konsideritaj kiel neevitebla rezulto de la kreskanta aliro al interreto. Tiu platformo proponas ankaŭ komunikilalternativoj, kiel ekzemple oncuba.com, kiu estas singarde kritikema, sed tamen kontrastas kun la monotona kaj propaganda stilo de Granma, la oficiala ĵurnalo de la KKP. Per elektronikaj komunikiloj Kubanoj konatiĝos kun pli polemikaj opinioj, sed multaj subjektoj de tiuj debatoj estas jam pritraktataj en la kuba registaro mem, ekzemple ĉu oni devas plivastigi la turismajn aktivecojn aŭ ĉu privataj enterprenoj devas havi la eblecon investi en pli larĝan aron da sektoroj. Permesitaj alternativaj komunikiloj akordigas sian enhavon en kelkaj polemikaj demandoj, sed estas malfacile trovi veran strukturan atakon kontraŭ la politika sistemo aŭ kontraŭ la ‘sanktaj’ legendoj de la revolucia diskurso.

Unu de tiuj legendoj estas José Marti (1853-1895) kies nomo estas registrita en la Konstitucio kiel la plej grava gvidanto pri la revolucia konscio. La dua kaj pli freŝdata ‘nealirebla referenco’estas Fidel Castro, ekde la unuaj horoj de lia morto en novembro 2016,. Li estis konscie entombigita apud Marti en Santiago de Kuba. Mi estis mirigita (kaj mi konsentas ankaŭ iomete seniluziigita) konstatante dum mia vizito en februaro 2018 ke portretoj de Fidel Castro estis aperintaj sur multaj publikaj konstruaĵoj en la lando. Ordinare la portreto de Fidel estas akompanata de lia difino de la koncepto ‘revolucio’, kion mi konis parkere je la fino de mia vojaĝo. “Revolucio signifas kompreni la historian. Tio estas ŝanĝi ĉion kio devas esti ŝanĝata. Estas kompleta egaleco kaj libereco. Estas la defio de potencaj, dominantaj fortoj…”.

Por revolucia gvidado kiu fieras ne instigi al persona kulto (ekzemple statuoj de Castro ne estas permisitaj), ŝajnas al mi tre rimarkinda maniero por memorigi al cubanoj pri ilia revolucia dediĉo.

Concerne Marti, estiĝis antaŭ nelonge polemiko kiu memorigis la kuban socion kio estas tolerita kaj kio restas subjekto de oficiala tabuo. Sekve de cenzuro, la filmo ‘Quiero hacer una película’, estis malpermisita dum junularfistivalo (Muestra Joven) de la oficiala ICAIC (Kuba Instituto de Arto kaj Filmindustrio), ĉar en la filmo oni referencis al Marti laŭ ‘nerespekta maniero’. Mi konscie elektis tiun anekdoton por fini tiun artikolon. Kvankam oni konstatas ene de la kuba socio grandan malfermiĝon je diversaj kampoj, ĝi (la anekdoto) ilustras ke ĉiam ekzistas dika ruĝa linio kiun oni ne povas transiri. La sekvontaj jaroj kun Díaz Camel ĉe la potenco, tiu linio ne estos repuŝita.

Rafael Pedemonte estas post-doktora kunlaboranto ĉe la Universitato de Gent kaj faras ekzamenojn rilate la Kuba Revolucio

El la Revuo Vrede n-ro 446 (aprilo-majo-junio 2018)


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Land

Lees meer

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.