Estonto kiun ni ne volas (n-ro 416 / jul-aŭg 2012)
6 minutoj

Estonto kiun ni ne volas

 

La grava Konferenco pri Daŭrema Disvolviĝo, organizita fare de Unuiĝintaj Nacioj en la brazila urbo Rio de Janeiro, tie okazis de la 20-a ĝis 22-a de junio 2012.  Tiu konferenco estas ankaŭ konata kiel  ‘Tero-pinto’ aŭ kiel ‘Rio+20’  ĉar ĝi venis 20 jarojn post la historia UN-konferenco pri Medio kaj Disvolviĝo kiu ankaŭ en Rio okazis. Bedaŭrinde, post tiuj 20 jaroj apenaŭ io restas ĉe la mondgvidantoj de la originala entuziasmo  por ekologie sekurigi nian planedon.

*

Tre multaj homoj ĉeestis tiun mondo-pinton de Rio+2O. Entute 50.000 ĉiuspecaj uloj: ŝtatestroj kaj altranguloj, estroj de mondaj entreprenoj kaj premgrupoj, sciencistoj, reprezentantoj de la civila socio kaj ĵurnalistoj ĉeestis en la kunsidoj de la UN-konferenco. En la stratoj de Rio de Janeiro sin montris dekmiloj da aktivuloj kaj reprezentantoj de ĉiaj sociaj kaj indiĝenaj movadoj por forte esprimi siajn dezirojn kaj postulojn al la pintuloj de la konferenco. La amasega aspekto de tiu okazintaĵo tamen ne kapablis kaŝi la ne-ĉeston de pluraj  monde gravaj potenculoj. Tiel, la usona prezidento Barack Obama, la britia ĉefministro David Cameron kaj la gernania kancelierino Angela Merkel sendube tiam devis okupiĝi pri aferoj multe pli gravaj ol heredigi viveblan planedon al la venontaj generacioj.

Multaj ŝtatestroj kiuj jes venis, tamen nur la lastan tagon ĉeestis por digne subskribi la finan deklaron. Ridinda-plorinda estis deklaro de la Eŭropa Parlamento, ke planita alveno de 11 delegitoj estis nuligita ... pro la altaj prezoj de la hoteloj en Rio de Janeiro!  Senmonaj povruloj. Videble, la sento pri ekstrema urĝo por drastaj decidoj koncerne nian planedon – sento palpebla ĵus antaŭ la Tero-pinto de 1992 – tiu sento dum la pasintaj 20 jaroj tute forvaporiĝis.

Spiralo malsuprenira

La pinta kunveno Rio+20 estis anticipe anoncita kiel unika okazo por plukonstrui la ideojn kaj iniciatojn kiujn en 1992 jam lanĉis la antaŭa Tero-pinto. La tiam priparolitaj temoj estis relative novaj: vitrodomo-gasoj1, klimato-ŝanĝo, biologia diverseco, arbaro-detruo ktp. Tio estis ankaŭ la unua fojo ke oni serioze okupiĝis pri ekologiaj problemoj. Problemoj sufiĉe gravaj por postuli internacian solvon. Kaj tiu unua grava konferenco efektive elradiis pozitivajn signalojn al la mondo. Ekzemple, oni tie subskribis leĝe validan traktaton pri biologia diverseco, oni iniciatis la daŭran protekton de la arbaroj en la mondo kaj oni interkonsentis por bremsi la klimato-ŝanĝon de la Tero. Tiu tria punkto poste kondukis al subskribo, en 1997, de la Kyoto-traktato pri malpliigo de la vitrodomo-gasoj en la atmosfero.

Bedaŭrinde, dum pasis jaroj tiu promesplena debuto, tiu entuziasmiga perspektivo de daŭre sana planedo iom post iom erodiĝis ĝis senfina, sterila babilado. Kvankam oni dise insistis pri urĝa interveno en diversaj terenoj, tamen neniu konkreta agado okazis. Eĉ plurfoje  oni vidis,   ke antaŭe faritaj promesoj estis nuligitaj kaj antaŭaj engaĝoj reduktitaj. Aliflanke, fervoran aktivecon montris entreprenoj kiuj alportis ‘verdan solvon’, sendube profitdonan al ili mem, sed plejofte netuŝante la mondan superfluan produktadon, la ĉefan kaŭzon de nia ekologia krizo. (...)

Pro tiu negativa evoluo dum la pasintaj 20 jaroj la atendoj de la responsuloj por Rio+20  fakte ne estis altaj, kvankam ili tion ne rekte diris. Tamen, diversaj  profesiaj komentantoj publike antaŭdiris malsukceson de la konferenco, ĉefe pro la nuna internacia financa krizo. En tia situacio, laŭ ili, ekologie konforma ekonomio ja cedu sian prioritaton al forta ekonomia kresko. Nun, post la fino de Rio+20, la amasmedioj klarigas ties malsukceson per la sama argumento. Mi mem opinias, ke la registaraj responsuloj de la potencaj landoj, kiuj jam anticipe ne intencis sin serioze engaĝi, lerte uzis la financan krizon por kamufli sian apation dum la Tero-pinto. Multaj politikistoj tiam ja reagis memplaĉe aŭ eĉ cinike. Tipa eldiro de la brita socialdemokratino Mary Creagh : “La atendoj por tiu pinta kunveno estis malaltaj kaj tio plene realiĝis”.

Sed por la ne-potencaj partoprenantoj eĉ la plej malaltaj atendoj  ne plenumiĝis. La desaponto estis profunda, la kolero akra ĉe la homoj kiuj amase venis al Brazilo por tie libere esprimi siajn zorgojn pri la danĝera tuttera evoluo, sian esperon por eliri tiun negativan  tendencon, sian fidon je alia mondo. Tiuj homoj estis proparolantoj de organizaĵoj socialaj, indiĝenaj, et-agrikulturaj aŭ medio-rilataj. Kvankam tiom da bazaj aktivuloj amase ĉeestis por insisti ĉe la internaciaj registaraj responsuloj ke la situacio fariĝas kriza kaj  urĝege bezonas radikalan ŝanĝon, tamen tia mesaĝo ne atingis duonsurdan pintan nivelon.

Mola fina deklaro

La konkluda dokumento de tiu misa pinta kunveno estas (en la angla) 53-paĝa teksto, plene konsultebla en Interreto, kun jena naive absurda titolo : The Future We Want [La estonto kiun ni volas]. Tiu dokumento plenas je nubaj kaj ĉefe nedevigaj deklaroj. La vorto ‘reaffirm’ [rekonfirmi] aperas 59 foje en la teksto: pruvo ke oni fakte faris neniom pli ol rekonfirmi la antaŭ 20 jaroj  jam faritajn deklarojn. Sed videble la mondo dum tiuj 20 jaroj ekologie misevoluis. Ekzemple, kompare al 1992 la elĵeto de ‘vitrodomo-gasoj’ kreskis ĝis pliaj 48%, plusaj 3 milionoj km² da arbaroj malaperis kaj entute la monda loĝantaro kreskis per 1,6 miliardoj da novuloj. Spite al tio, la engaĝoj kaj deklaroj de ‘The future we want’ estas la samaj kiel antaŭ 20 jaroj.

Antaŭe oni deklaris, ke la celo de la konferenco estis ‘atingi harmonion inter ekonomia disvolviĝo kaj protektado de la natura medio’, kun prioritato por ‘verda’ aŭ daŭripova ekonomio. Sed neniu vorto por precizigi la konsiston de tiu daŭripova ekonomio. La fina deklaro de la Tero-pinto tamen atentigas,  ke ‘fundamentaj ŝanĝoj  nepre okazu en la metodoj de produktado kaj konsumado en la mondo’. Denove, kiuj metodoj kaj kiaj ŝanĝoj estas nenie precizigita.

La organizaĵoj de la civila socio tre malkontentas ĉar la malmultaj punktoj kiuj  estis konkrete ekzamenitaj, finfine tamen vaporiĝis. Tiel, ekzemple, akordo por eviti detruon de la mondaj maroj estis blokita fare de Usono, Kanado kaj Rusio. En la fina teksto oni simple admonas la landojn ‘fari iom pli por kontraŭi troan fiŝkaptadon kaj acidiĝon de la oceano-akvoj’, ne dirante kiamaniere la landoj tion konkrete faru. Planoj pri la rajto je pura trinkakvo, pri rajto je baza nutraĵo kaj pri strebado al daŭripovaj energio-formoj – tiaj planoj ne atingis la finan deklaron. Promesplena alvoko por malpermesi ĉiun subvenciadon de fosilia energio estis lastmomente forigita el la teksto. Aliaj rimarkindaj mankoj: neniu aludo al novaj iniciativoj por bremsi la klimato-ŝanĝon kaj dokumento pri la generaj rajtoj de virinoj estis flankenmetita.

Ĉu ni verdiktu? 

La verdikto pri tiu cirko Rio+20 estas acerbe severa. La reprezentanto de Nikaragvo, Miguel d’Escoto Brockmann, jene konkludis: “La fina dokumento preskaŭ nenion alportas apoge al nia batalo por transvivi kiel specio...  Ni nun alfrontas estonton, kiun minacas kreskanta serio da natur-katastrofoj”. Nur la ŝtatestroj kaj registaroj de landoj kiuj ne volas aŭ kuraĝas sin engaĝi al solidara agado estas kontentaj kaj povas duondorme promeni ĝis la venonta pinta kunveno. La solaj kiuj kontentis kaj montris ridan vizaĝon estis la multaj reprezentantoj de grandaj entreprenoj. Ili ja nun certe scias, ke ili dum la venontaj jaroj trankvile povos daŭrigi sian egoisman agadon.

Gro Harlem Brundtland, eksa ĉefministro de Norvegio kaj aŭtoro de grava UN-raporto pri daŭrema disvolviĝo (antaŭ 25 jaroj),  asertis post la fino de la nuna Tero-pinto, ke la potenco de la grandaj entreprenoj estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la stagnanta progreso. Sed la letargie agantaj politikaj estroj de la pli riĉaj landoj tamen ne estu senkulpigitaj. Ili ja havas pezegan respondecon pri la fiasko de la  nuna monda konferenco pri ekologio kaj daŭrema disvolviĝo. Sendube ili pretos nur ekagi kiam estos okazinta nepridubebla, neriparebla damaĝo, nome kiam amase pereos homoj en la riĉaj landoj ĉar la mizeruloj en la landoj malriĉaj jam nun mortas sekve al nia senresponsa konduto.

‘The future we want’ (?!) .  Tian estonton ni nepre ne volas. Neniel!

Soetkin Van Muylem

El la revuo Vrede n-ro 416 (julio – aŭgusto 2012)

___

1 Vitrodomo- gasoj estas gasoj kiuj gardas la suno-varmon en la teratmosfero,

simile al varmo-gardo en vitrodomo por kultivado de plantoj. La ĉefaj vitrodomo-gasoj

estas karbona dioksido CO2 kaj metano CH4.

 


Iets fout of onduidelijk gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.