Image
Sean Connor

Sean Connor (rechts), reikt de Sean MacBride-prijs 2022 uit aan Hiroshi Takakusaki voor zijn levenslang werk voor de afschaffing van kernwapens, oktober 2022, Gent; Beeld: privé.  

Intervjuo kun Sean Connor, Plenuma Direktoro de la Internacia Paca Oficejo
Artikolo
15 minutoj

Vrede vzw kunlaboras jam de pluraj jaroj kun la Internacia Paca Oficejo (IPB), internacia kupola organizo kun 300 membro-organizaĵoj en 70 landoj. En oktobro 2022, Vrede finfine oficiale aliĝis kiel membro. Sekvas intervjuo kun Sean Connor, Plenuma Direktoro de la IPB ekde la fino de 2022.

Ĉu vi povas rakonti al mi iom pli pri la Internacia Paca Oficejo? Kio estas la historio de tiu ĉi pacorganizo?

La Internacia Paca Oficejo estis fondita en 1891 kaj iĝis oficiala neprofita organizaĵo en 1892 laŭ svisa leĝaro. Ni pasigis la plej grandan parton de nia historio en Ĝenevo. Ni nun loĝas en Berlino, sed la laŭleĝa sidejo ankoraŭ estas Svislando.

Gravas atentigi ke niaj fruaj tagoj okazis post periodo de pluraj jardekoj de eŭropaj militoj.

Parto de la eŭropa alta meza klaso provis kontraŭstari la supozatan utilecon de milito kaj montri kiom detruiga milito estis por homoj kaj socio, naciaj pacsocietoj estis fonditaj en la dua duono de la 19-a jarcento. Multaj el tiuj asocioj havis rektajn kontaktojn kun la gvidantoj de siaj registaroj tiutempe. Do estis tre malsama ol la signifo de la pacaktivismo en la 21-a jarcento.

La diversaj naciaj pacasocioj diskutis pri organizado de komunaj konferencoj aŭ eventoj por interŝanĝi spertojn kaj plifortigi la subtenon al paco. El tio estiĝis la ideo krei specon de permanenta komitato, kiu organizus kaj kunordigus tiujn komunajn eventojn kaj agadojn. Tiel naskiĝis la Internacia Paca Buroo.

Ĉu la IPB havas aliancojn kun iuj politikaj movadoj aŭ partioj?

La politiko fine de la 19-a jarcento estis kompreneble tre malsama ol hodiaŭ. En multaj eŭropaj landoj vi ne nepre havis demokratiajn sistemojn. La pacasocioj kaj la IPB estis ĉefe movado de homoj el la superaj klasoj. Ili havis rimedojn. Ili estis homoj, kiuj ne devis zorgi pri siaj ĉiutagaj bezonoj kaj tial povis pli koncentriĝi pri la regado de siaj landoj, al kiuj ili ankaŭ havis, pro siaj pozicioj, rektan kontakton.

Unu el la plej elstaraj inter tiuj homoj estis la aŭstrino Bertha von Suttner. Fine de la 19-a jarcento ŝi jam verkis la libron 'Die Waffen nieder! ['Demetu la armilojn!'], pri la neceso de la militfino. Ŝi estis tre aktiva ene de la IPB-strukturoj kaj la viena paco-asocio. Kaj ĝis hodiaŭ ŝi restas unu el la pilieroj aŭ fundamentaj figuroj de la fruaj jaroj de la IPB. Se mi ne eraras, ŝi ankaŭ estis la unua virino, kiu gajnis en 1905 la Nobel-premion pri paco – do sufiĉe influa kaj grava por nia historio.

Sed ŝi ne estis nur asociita kun la IPB. Ŝi estis sufiĉe internacia en siaj agadoj.

En 1910, la Internacia Pacburoo gajnis la Nobel-premion pri paco pro siaj klopodoj kunigi tiujn internaciajn grupojn de pacaktivuloj. Kompreneble indas rimarki, ke la IPB efektive estis tiutempe tre eŭropa aŭ iagrade eŭro-atlantika organizaĵo, kaj ne tiom internacia kiel la nomo sugestas. Tiu eŭrocentrismo ankaŭ restis revenanta problema karakterizaĵo de la IPB en ankaŭ pli postaj jardekoj.

La tre tumultaj tempoj de la du mondmilitoj kaj la periodo inter, vere skuis la IPB. Komence de la unua mondmilito, multaj el la naciaj pacasocioj fariĝis ege pli malgrandaj, en sia resonado kaj en sia interna nombro, ĉar multaj homoj kapitulacis al naciismo aŭ al la bezono defendi sin en tiu ĉi milito. Paco vere fariĝis malfacile priparolebla temo, kvankam kelkaj aliaj internaciaj pacorganizaĵoj ekstaris dum la sama periodo, ekzemple la Kristana ‘International Fellowship of Reconciliation’ (IFOR),( Internacia Kuneco de Repaciĝo) kun en tiu momento konscienckontraŭstaro kiel unu el ĝiaj ĉefaj fokusoj. IFOR kaj IPB havas longan historion de kunlaboro. Komence de 1-a Mondmilito, ankaŭ specifa virina movado por paco estis fondita, "La Virina Internacia Ligo de Paco kaj Libereco".

Dum la intermilita periodo, ekzistis provoj rekonstrui kaj fortigi la IPB, sed tio ne ekfunkciis antaŭ la ekapero de la Dua Mondmilito. Estis sufiĉe malfacila periodo en la historio de la IPB.

En 1910, la Internacia Paca Oficejo gajnis la Nobel-premion pri paco.

En la sekvantaj jardekoj, nova membreco aperis kaj aliaj temoj estis elstaraj. Laŭmezure de la disvolviĝo de la internaciaj aferoj, la pacmovado kunmoviĝis sur la ondoj.

Kiam novaj atomtestoj okazis, grupoj aperis por protesti kontraŭ la testado kaj uzo de nukleaj armiloj. Okazis la protesto kontraŭ la novaj militoj, unue Koreio kaj poste kompreneble Vjetnamio. Precipe en la okcidenta mondo ekestis grandega movado kontraŭ la kruelaĵoj kiuj okazis en Vjetnamio. En la 1980-aj jaroj, meze de kreskanta streĉiteco inter Usono kaj la Sovet-Unio, ekzistis renovigita interesiĝo pri nuklea senarmigo. Dum la Malvarma Milito ekzistis ankaŭ speco de malkonkordo en la pacmovado. Por iuj, la IPB reprezentis okcidentan vidpunkton pri paco kaj pacaktivismo, dum la Monda Konsilantaro pri Paco, de kiu laŭ mia supozo, Paco ankaŭ estas membro, estis vidita pli kiel la soveta vidpunkto.

En 1910, la Internacia Paca Oficejo gajnis la Nobel-premion pri paco.

Estas interesaj tempoj por la pacmovado kaj la ideologiaj diferencoj de la pasinteco ne devus esti gravaj en krizaj tempoj. Ni devas strebi al kunordigo de la agadoj kaj kunlabori kun la Monda Packonsilio kie la eblecoj permesas tion.

Por reveni al la eŭrocentrismo pri kiu vi parolis. Hodiaŭ, la IPB havas sian ĉefsidejon en Berlino, oficejon en Ĝenevo kaj unu en Barcelono, kie via Monda Packongreso okazis en oktobro 2021. Kiom la resto de la mondo estas engaĝita en la IPB kaj inverse?

Niaj administraj organoj estas delonge diversaj, sed la alveno de COVID devigis nin serĉi novajn manierojn por funkcii kiel internacia organizo. Sociaj amaskomunikiloj, Zoom-renkontiĝoj kaj retseminarioj fariĝis pli gravaj  kaj ankaŭ permesis al ni fari aferojn, kiujn ni antaŭe ne faris. Antaŭe ni havis kunvenon de la Konsilio [la ĝenerala kunveno] unufoje jare kaj eble kelkajn estrarkunsidojn jare, kie nur frakcio de la konsilianoj aŭ estraranoj efektive povis ĉeesti fizike. Depost nia alkutimiĝo al Zoom, ni povas multe pli regule paroli kun la Estraro kaj la Konsilio, peti ilian kontribuon, impliki ilin pli aktive en la programoj kaj agadoj kiujn ni starigas. Ni ankaŭ povas atingi multe pli larĝan publikon per niaj eventoj.

Dum la Barcelona konferenco - la unua evento ekde COVID - ni sukcese esploris la retan komponanton. Ni havis preskaŭ 2000 pliajn partoprenantojn rete, el la tuta mondo. Ĉu temas pri VISA aferoj aŭ financoj, estas tiel malfacile por multaj homoj veni al iu ajn konferenco, negrave kie ĝi okazas, sed precipe en Eŭropo. Plene hibrida konferenco estis grava paŝo por la IPB for de eŭrocentrismo.

Kaj kio pri la enhava agado? En Ukrainio nun okazas grava kaj danĝera milito, pri kiu la pacmovado en Eŭropo evidente fokusiĝas, sed ĉu estas aferoj en aliaj partoj de la mondo, pri kiuj la IPB laboras? 

Ni ne nur koncentriĝas pri Eŭropo. Ukrainio estas, kompreneble, granda parto de nia laboro nuntempe, ĉar estas multaj interkovriĝantaj aferoj tie. Estas la imperiismo, la milito de la ĉefaj mondaj potencoj, estas la nukleaj armiloj, estas la timo pri la specoj de armiloj kaj armilsistemoj kiuj estas uzataj kaj la ebleco ke tiuj armiloj disvastiĝas, ktp. Multe okazas en Ukrainio, sed ĉi tiu milito ne povas kaj ne devas esti nia sola fokuso.

En la lastaj jaroj ni evoluigis regionajn retojn ene de nia pli granda reto, kio estas ekstreme grava por la evoluo de la IPB. Ni havas tre fortan reton en Azio, kunvenantan regule por pridiskuti la temojn de unuaranga graveco en tiu regiono. Unu el la ĉefaj interespunktoj tie estas kompreneble la potencbatalo inter Ĉinio kaj Usono. La malamika retoriko pligrandiĝas, precipe dum la lastaj du jaroj kaj certe dum la lastaj ses monatoj ĝi estis sufiĉe maltrankviliga. Por la unua fojo, ĉinaj oficialuloj publike avertis Usonon ne enterpreni ajnan agon. Estas la kreskanta ĉina armea buĝeto kiu nun ankoraŭ estas nur frakcio de la okcidenta armea buĝeto, sed tamen. Kaj kompreneble estas la signifa ekspansio multmaniere de la usona armeo kaj la NATO en la Azi-Pacifika regiono.

La NATO plivastiĝas tie per siaj partnerecoj. Tiuj ne estas plenrajtaj NATO-anoj, sed partneraj landoj, kiuj partoprenas en militaj ekzercoj kun Usono, kiuj lasas Ĉinion tute ekster la bildo. Ĉiu dua jaro, okazas en la regiono la RIMPAC marameaj militekzercoj. Tiuj alternas kun similaj grandskalaj militekzercoj surtere, kiuj okazos en Aŭstralio ĉi-somere. Ekzistas la sekureca alianco QUAD kiu inkluzivas Aŭstralion, Japanion kaj Hindion kaj la AUKUS-pakton inter Aŭstralio, Britio kaj Usono. Tiuj estas ĉiuj maltrankviligaj militistaj evoluoj.

Same maltrankviliga estas la kontraŭ-ĉina retoriko, kiu jam pligrandiĝas en Usono kadre de la prezident-elekto de 2024. Ne nur Donald Trump furiozas kontraŭ Ĉinio, sed ĉiuj novaj respublikanaj kandidatoj alprenas tre konfrontigan sintenon kontraŭ la orienta lando. Kaj ni scias, ke la demokratoj ne estas multe pli bonaj. Estas ege malfacile trovi iun en la usona politiko, kiu ne estas malkaŝe malamika al Ĉinio.                         

La kreskanta malamikeco inter Usono kaj Ĉinio en la Azia Pacifika regiono estas tre maltrankviliga.                                                              

La kreskanta malamikeco inter Usono kaj Ĉinio estas unu el la problemoj en la Azia Pacifika regiono, sed ankaŭ ekzistas streĉiĝoj en la Korea Duoninsulo. Certe ekde la lastaj sudkoreaj elektoj, kiam iu ekregis, kiu denove estas sufiĉe konfrontiga rilate Nord-Koreio. Ekzemple, la kombinitaj militaj ekzercoj inter Usono kaj Sud-Koreio rekomenciĝis, kiuj almenaŭ estis suspenditaj dum la Trump-administrado pro liaj interparoloj kun nordkorea gvidanto Kim Yung-Un. Krome, kaj Sud-Koreio kaj Japanio diras, ke ili interesiĝas pri aŭ sekurigi siajn proprajn nukleajn armilojn aŭ gardi usonajn nukleajn armilojn. Ĉio estas tre maltrankviliga.

En Afriko ekzistas multaj konfliktoj kaj pli larĝaj homaj sekurecaj problemoj kiuj (povas) konduki al konfliktoj. Ĉu vi havas regionan reton tie kaj pri kiuj temoj ĝi agadas?                                                        Afrik

Afriko estis longtempe subtraktata ene de la IPB, sed hodiaŭ ni havas regionan reton tie.  Ĝi ne estas nekredeble granda, sed ĝi kreskas en forto. Kaj estas tre motivitaj organizoj kaj homoj tie, kiuj volas meti Afrikon sur la mapon kiam ni parolas pri paco.                                   

Krom pluraj tre perfortaj konfliktoj kiel en la Demokratia Respubliko Kongo kaj ĝiaj najbaraj landoj, en Somalio kun Al-Shabaab, Burkino, Malio, ktp., la pli vastaj homaj sekurecproblemoj de la kontinento estas tre diversaj. Tamen, io kio ofte revenas en la organizoj kun kiuj ni laboras, estas aferoj de bona administrado. Alia problemo en diversaj lokoj estas, ke malriĉeco ofte kaŭzas ke tiuj, kiuj devas gajni la porvivon, turniĝas al perforto. Oni eble ne povas difini tiujn aferojn kiel militoj, sed kiel pacmovado ni ne povas simple ignori tiujn problemojn, ĉar ili diferencas de la niaj. Ni ne devas iri tien kaj diri, 'Tiuj estas la pacaj kaj sekurecproblemoj pri kiuj vi devus zorgi'. Ni devas aŭskulti multe pli ol paroli kaj subteni lokajn aktivulojn pri tio kion ili konsideras kiel gravaj aferoj. Kiel IPB, ni klopodas plifortigi  tiujn lokajn movadojn kaj havigi al ili ĉiujn rimedojn kiujn ni povas doni. La afrikaj membroj en niaj estrarorganizoj agas kiel kontaktpunktoj tiurilate. En Latin-Ameriko kaj Okcidenta Azio - tiel ni nomas Mezoriento ene de la IPB, ĉar ni konsideras tion malpli eŭrocentra - ni ne havas tiajn fortajn retaĵojn. Ni ja havas membrojn kaj historiajn kontaktojn kun diversaj agantoj en tiuj regionoj, sed estas pli malfacile vere konstrui koalicion de aktoroj aŭ unuigitaj perspektivoj. Tio rilatas al diversaj faktoroj. En Latin-Ameriko, ekzemple, la pacorganizoj estas tradicie pli ligitaj al la Monda Packonsilio kaj krome ekzistas ankaŭ la lingva bariero.

Resaltante al Eŭropo, kia estas la pozicio de IPB pri Ukrainio?

Nu, estas sufiĉe da starpunktoj, kiujn ni povas preni kaj iagrade komprepreni kiel ni eniris tiun situacion. Sed kio fakte estas pli grava estas la demando kiel ni daŭrigu la agadon nun. La IPB klopodas  eviti ekdiskuti pri la kulpafero aŭ pri tio, kion ni devus aŭ ne devus fari nun por subteni la Ukrainojn. Tiuj estas malfermaj demandoj kaj la membroorganizoj ene de la IPB havas malsamajn perspektivojn. Eĉ kiam ĉi tiuj perspektivoj estas similaj, negravaj diferencoj povas krei konflikton aŭ malfacilaĵojn. Sed la centra direktivo de la IPB estas klara: tiu milito estas ruiniga kaj devas ĉesi. Multe da homoj mortas, kiuj ne devus morti. Ne ĉiuj soldatoj, volas esti soldato kaj eĉ tiuj, kiuj estas, preferus ne morti. Ili havas familion kaj amikojn. Kaj kompreneble mi konscias ke inter ili troviĝas militkrimuloj, kiuj faras terurajn aferojn, sed tio ne koncernas ĉiujn. Intertempe, Ukrainio estas detruata. Ni vidas urbojn bombitajn kaj reduktitaj al ruino. La milito ankaŭ havas damaĝan efikon al la medio kaj al la provizadĉeno de multaj tre bezonataj varoj por la tutmonda Sudo kaj la resto de la mondo. Ju pli longe tio daŭras des pli da detruo kaj morto estas kaŭzataj.                

Necesas nur unu eta eraro de iu ajn partio kun nukleaj armiloj kaj okazas katastrofo.                               

Mi ne kredas, ke ambaŭ flankoj atingos kompletan venkon en ĉi tiu milito, t.e. akiros ĉion, kion ili volas. La milito finfine finiĝos ĉe la intertraktadtablo kaj anstataŭ permesi mortigi pli da senkulpaj homoj kaj kaŭzi pli da detruo, ni urĝe devas ĉesigi ĉi tiun militon. Ni devas kunlabori por solvi la aferon antaŭ ol ĝi eskaladas, ĉar tio restas grava risko. Nukleaj minacoj estas disĵetataj. Sufiĉas nur unu eta eraro rilate nukleaj armiloj de iu ajn partio kaj okazas katastrofo. Aŭ misilo kiu devojiĝas kaj alteriĝas en ŝtaton de la NATO, povus subite pligrandigi la nombron da partioj implikitaj en la konflikto. Ankaŭ tio estas risko, kiun ni devas eviti.

Do resumante, la IPB esence diras, ke devas okazi militpaŭzo sekvata de intertraktado?            

Absolute.                                                                                               

Fine de februaro la IPB organizis eŭropan agadtagon kontraŭ la milito en Ukrainio. En Italio kaj en Berlino estis multaj partoprenantoj, sed en la cetera Eŭropo la partopreno estis magra. Ekzemple, Vrede vzw multe laboris por organizi manifestacion en Bruselo la 26an de februaro. Pli ol 60 organizoj de la civila socio subtenis la platforman tekston, inkluzive de sindikatoj, sed la partopreno estis malalta. Kiel vi klarigas ke estas tiel malfacile por la pacmovado en Eŭropo mobilizi homojn kontraŭ ĉi tiu milito? Antaŭ dudek jaroj la milito kontraŭ Irako ankoraŭ mobilizis amasan movadon.

Ni havis eventon pri la 20-a datreveno de tiuj amasaj protestoj, kiu provis respondi parte tiun demandon. Kial ni estas kiel pacmovado tiom pli malfortaj ol antaŭ 20 jaroj? Mi pensas, ke estas pluraj kialoj. Mi certe ne havas ĉiujn respondojn, sed mi pensas, ke ekzistas percepto en granda parto de la socio, kaj  speciale ĉe la juna generacio kiu forte emfazas justecon. Ankaŭ en geopolitikaj aferoj, multaj homoj volas justecon - precipe nun kiam Okcidento ne estas la tuja agresanto en ĉi tiu konflikto. Ili subtenas la ukrainojn, kiuj prave alvokas sian defendon kaj opinias, ke iel povas esti milita solvo de tiu ĉi konflikto. Justeco signifas por ili, ke la invadanta lando spertas la sekvojn pro siaj agoj. Mi pensas, ke tio estas tre ofta rezonado, kiu venas ankaŭ de bonopinia fono, de idealismo, sed ne de realisma fono. Kiom ajn ni dezirus tion, kiel pacaktivuloj ni scias, ke internaciaj rilatoj aŭ internacia juro ne funkciis tiel en la pasinteco. Ni kampanjas jam dum jaroj por la kreado de pli bona internacia sistemo, kiu povus malhelpi  tiuspecajn konfliktojn, sed kiel la internacia ordo nun statas, ni scias, ke tio simple ne estas la realo.

Mi pensas, ke parto de nia malforteco ĉi-kaze ankaŭ rilatas al nia mesaĝo kaj la maniero kiel ni parolas pri la konflikto. Multaj pacorganizoj aŭ pacaktivuloj ege fokusigas la rolon de la Okcidento, de la NATO. Tiu rolo estas al ni tre klara, sed tiu  rakonto tuj forpuŝas multajn homojn, ĉar ili vidas nur la pli malgrandan dimension de la konflikto Rusio-Ukrainio.

Ĉu vi pensas, ke ni ne menciu la pli grandan dimension?

Mi pensas, ke ne temas pri ne mencii ĝin, sed prefere pri tio, kion ni emfazas. Kaj klopodi komuniki tia maniere, ke ne temas nur pri kulpo. Ĉar kiam ili estas implikitaj en tiu demando, multaj homoj rifuĝas al la nigra-blanka opinio. Vidi la grizon intere estas malfacile, sed estas tiom da malsamaj faktoroj, kiuj influas. Ĉar certe estas la rajto je sindefendo, sed ne estas tio, ke ĉio ĉi okazas senpripense. Ekzemple  vi havas la fortan faktoron pri la proksimeco de la milito ĉi tie. Jes, la ukrainoj sin defendas kontraŭ la rusoj. Aliflanke, la rusoj rigardas Ukrainion kiel minacon pro ĝia asocio kun la Okcidento kaj la NATO. Kaj krome vi havas la Okcidenton kiu uzas Ukrainion kiel maniero por malfortigi Rusion eble plej multe

La armiloj senditaj el Okcidento servas ne ĉefe por eldevigi la suverenecon de la Ukrainoj, sed por egoismaj celoj en pli larĝa povludo. Kaj ankaŭ gravas la speco de armiloj kiuj estas provizitaj, nome pezaj ofensivaj sistemoj kaj eĉ malpermesitaj kontraŭpersonaj minoj kaj faskomunicio kiuj estas deplojitaj sur sia propra teritorio, recepto por jaroj da neeksploditaj armiloj. Tio estas frenezaĵo. Kaj intertempe oni havas la minacon de eskalado. La demando do estas: Kie vi vidas la limon?

Mi ankaŭ havas la senton, ke ne multaj homoj vere konscias pri tio. Estas strange, ĉar neniam estis pli granda danĝero de nuklea eskalado en Eŭropo. Ĉu homoj konscius tion dum ili postulas pli da armilsendaĵoj al Ukrainio?

En multaj terenoj estas ankaŭ  manko de scio pri certaj aferoj. Ekzemple, kiam ni parolas pri la nuklea aspekto kaj la specifaj zorgoj pri nuklea eskalado, pli junaj generacioj ŝajnas ne tiom maltrankviliĝi pri tio. Mi konsideras min apartenanta al pli juna generacio kaj mi konstatas tion ĉe miaj propraj amikoj. Kaj eĉ se ili ja konscias pri la danĝero, tiam estas ia rezignacio: “Kion ni povas fari pri tio?” Kaj kompreneble ni jes povas fari multon pri tio, komencante per la alvoko por ĉesi la bataladon. Eble estas nun bona momento por anonci, ke ni planas internacian pacan pintkonferencon rilate Ukrainio en Vieno la 10-an kaj 11-an de junio. Multaj pacmovadoj kaj aliaj reprezentantoj de la civila socio ĉeestos. Ĉar la aranĝo okazas en Eŭropo kaj ĉar temas pri eŭropa milito, ĉefe eŭropaj organizaĵoj ĉeestos, sed ni invitas delegaciojn el la tuta mondo.

Ĉu estas ia interesiĝo pri la milito en Ukrainio en la resto de la mondo?

Estas mondaj gvidantoj kiel prezidanto Lula en Brazilo aŭ eĉ Xi Jinping, kiuj prezentas ideojn pri kiel fini la militon en Ukrainio. Kion ni ankaŭ vidas interalie en Latin-Ameriko estas ke kelkaj homoj konsentas ke Putin batalas kontraŭ okcidenta imperiismo. Sed tio estas ĝuste la malfacilaj aferoj, kiujn ni devas pristudi. Do mi pensas, ke estas grave ke ni ankaŭ havu reprezentantojn de tiu vidpunkto ĉe nia venonta evento. Devus esti loko por interŝanĝo de spertoj kaj vidpunktoj, interŝanĝoj inter eble tiuj en Latin-Ameriko, kiuj multe pli emfazas la imperiisman rolon de la NATO kaj Okcidento kaj tiuj en Orienta Eŭropo, kiuj havas minacsenton, ke ili povus esti la sekvontaj sur la rusa listo. Ni pacaktivuloj devas kapabli aŭskulti kaj lerni antaŭ ĉio, pensi pri diversaj perspektivoj. Paco kaj intertraktado rilatas pri kompromisoj, pri homoj kunsidante kaj parolante unu kun la alia kvankam ili ne konsentas. Kaj la pacmovado ankaŭ devas pruvi tion en sia propra agado. Tio ankaŭ estas la premiso de nia pintkunveno por paco en Ukrainio, sed ni ĉiuj komencas per la baza ideo, ke ni volas pacon per pacaj rimedoj.


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Lees meer

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.