Krudaj rakontoj el Kabul (n-ro 423 / sep- okt 2013)
6 minutoj

Depost la jaro 2009  la neregistara organizaĵo ‘Voices for Creative Nonviolence’ [Voĉoj por Kteema Neperforto]  regule kompletigas acerban liston pri hororaĵoj okazintaj en Afganio. Temas pri tre detala listo pri eventoj kaj intervenoj de lokaj NATO-trupoj kiuj okazigas mortigitojn inter la loĝantaro. Registri la malmultajn detalojn de tiaj eventoj okazigitaj de NATO-atakoj usone gvidataj, estas io tre peniga. Sed estas pli malfacile fizike troviĝi fronte al grupo da afganaj viroj kiuj provas kvietiĝi por fini siajn rakontojn post larmoplena ekploro.

Kune kun du amikoj el la Afghan Youth Peace Volunteers [Junaj paco-volontuloj en Afganio] mi estis en restoracio de la ĉefurbo Kabul ĉetable apud kvin viroj, Pathanoj el la nordaj kaj orientaj provincoj de la lando. Ni ja antaŭe interkonsentis kun tiuj homoj tial ke ili povu libere paroli pri siaj spertoj por vivi en regionoj kiuj regule suferas pro drono-atakoj, bombado kaj noktaj surpriz-atakoj. Ĉiuj el ili same konfesis ankaŭ forte timi la minacojn kaj atakojn de Talibanoj. “Sed kion ni faru kiam ambaŭ malamikaj partioj nin same minacas?”  estas ilia dilemno. Laŭ raporto de Unuiĝintaj Nacioj la nombro de mortigitaj civitanoj kreskis per kvarono dum la unuaj ses monatoj de 2013, kompare kun la pasinta jaro.  

Rakonto de la sano-flegisto

Jamaludeen, medicina helpisto el la orienta urbo Jadalabad, estas granda homo kun severa sed tamen amika vizaĝo. Li malfermis la konversacion en la restoracio dirante, ke li ne kapablas kompreni kial iuj homoj povas alporti tiom da ĉagreno kaj mizero al aliaj homoj. Pasintan vintron NATO-trupoj alpafis lian 30-jaran nevon Rafikilja kiu studas pediatrion:

“Tiam tre probable iu kamikazo sin eksplode forblovis apud la flughaveno. Tiun saman tagon mia frato kaj du aliaj viroj aŭte veturis sur vojo kondukanta al la flughaveno. Subite ili konstatis ke NATO-helikopteroj kaj tankoj ekpafis raketojn. Ili tuj saltis el la aŭto kaj klopodis sin ŝirmi vojflanke. Tiel ili estis tre facile malkovritaj kaj tuj raketo eksplodis tute apude. Rafikilja kaj unu el liaj kunuloj estis grave vunditaj. La ŝoforo mortis surloke. Li estis homo 45-jara kiu postlasis edzinon,  du filojn kaj unu filinon. Kvankam ili estis grave vunditaj Rafikilja kaj lia kunulo tamen kapablis paroli. Kiam usona tanko ĉe ili alvenis ili petegis al la NATO-soldatoj ke oni ilin tuj transportu al kliniko ‘Mi estas kuracisto’ diris la kunulo de Rafikilja, fakte studento-kuracisto nomita Siraj Admah, ‘savu min ... bonvolu, bonvolu!’. Sed la soldatoj ilin mane katenis  kaj poste atendis pliajn instrukciojn.  Rafikilja tie mortis, flanke de la vojo. Siraj Ahmad, daŭre kun katenitaj manoj, ne estis kondukita al kuracejo sed al la flughaveno, kie li mortis.”

Siraj Ahmad estis 35 jara kaj postlasis kvar filinojn. Rafikilja mem postlasis tri knabinetojn. Kaj Jamaludeen konscias ke tiuj infanoj iel ne tro malbonŝancas. Antaŭ kvar jaroj li ja klopodis, kiel flegisto, alporti unuajn zorgojn dum geedziĝa festo kiun atakis NATO-trupoj. Sed multon li ne povis fari ĉar ne estis postvivantoj. 54 homoj tie mortis tiun tagon. inter kiuj multaj virinoj kaj infanoj. “Kvazaŭ mi troviĝis en la infero”  rakontas Jamaludeen. “Mi vidis ŝuetojn sange makulitajn apud disŝiritaj vestetoj kaj frakasitaj instrumentoj... Terure, terurege. La NATO-soldatoj sciis ke tiaj homoj neniel povis esti minaco.”

Rakonto de la laboristo

Koji estas manlaboristo kaj devenas el vilaĝeto kie vivas 400 familioj. La eventoj el lia rakonto okazis antaŭ tri semajnoj. Ĉio komenciĝis per telefona averto ke Talibano-batalantoj estis enirintaj la distrikton Surkh Rod  en la norda parto de la provinco Nagarhar.  Precize en tiu teritorio troviĝas la vilaĝeto de Kocji. Ĉirkaŭ la 10-a horo vespere NATO-trupoj amase invadis la vilaĝon. Kiam ili enpenetris la domojn ili enŝlosis la virinojn kaj infanojn en aparta ĉambro dum ili sovaĝe frapis la virojn kiujn ili kolere esplordemndis. Kaj dume la virinoj kaj infanoj panike plorkriis por esti liberigitaj.

Tamen, dum tiu surpriza  atako neniu estis arestita aŭ mortigita. Poste evidentiĝis ke la NATO-trupoj fakte estis agintaj surbaze de falsaj informoj. Feliĉe ili  ĉifoje rapide komprenis sian eraron. Falsaj informoj kaj mensogaj onidiroj ofte okazas. En ĉiu vilaĝo troviĝas iuj familioj kiuj konfliktas kun aliaj. Pere de falsaj akuzoj la NATO-soldatoj tiam estas misinformitaj kaj senscie enmiksiĝas en tiajn lokajn konfliktojn, el kio foje rezultas aĉaj eventoj, foje morton-generajn. Kocji tre bedaŭras ke NATO-trupoj ofte ricevas ordonon por surpriz-ataki  sen antaŭa zorga kontrolo ĉu la baza informo estas kredinda aŭ falsa.

Rakonto de la studento

Rizwad, studento el la Dara-I-Pech-distrikto en la provinco Kunar, nun ekparolas. Tre frue en la mateno dekdu infanoj estis kolektantaj lignon en la montoj apud lia vilaĝo. Tiuj infanoj estis ĉiuj 7 aŭ 8-aĝaj. Rizwad tiam vidis kiel NATO-batalaviadilo superflugis rekte al la montoj. Kiam ĝi atingis la montojn la infanoj estis alpafitaj. Neniu el ili postvivis tiun atakon. La 8-jara nevo de Rizwad, Nazrullah, estis unu el la viktimoj. La dekdu infanoj apartenis al ok familioj el la sama vilaĝo.

Post tragika kolektado de la disŝiritaj korpetoj la vilaĝanoj kunvenis por postuli de la provinca registaro iun klarigon. Kial iliaj infanoj estis murditaj far la NATO-trupoj?  Kial?!  “Estis eraro” oni al ili klarigis. “Estas ja tute neeble ke la loĝantaro rekte komuniku kun la NATO-responsuloj” diras Rizwad. “Nia propra registaro klopodas nin kvietigi dirante ke ĝi pluesploros la aferon. Nur eraro ...

Rakonto de la kamparano

La sekva parolanto estis Riazullah el Chapria Marnu. Apenaŭ dekkvin tagoj antaŭ nia kunveno tri kamparanoj el la loĝloko de Riazullah estis ekstere laborantaj. Ili irigaciis siajn tritiko-kampojn. Unu el tiuj homoj estis apenaŭ 18-jara, la du aliaj estis 40-jaruloj. Iliaj nomoj estis Shams Ulrahman, Khadeen kaj Miragah. Du junaj filinetoj de Miragah ankaŭ ĉeestis. Ĉirkaŭ duono antaŭ la kvara  subite aperis dekunu NATO-tankoj. Unu el ii  elpafis raketojn. La tri viroj kaj la du knabinoj surloke morte pereis. “Kion ni povas fari?” demandas Riazullah. “Ni estas enŝlositaj inter Talibanoj kaj la internaciaj trupoj. Kaj la loka superuloj nin neniel helpas.”

NATO-Usona okupacio

La mondo videble ne multon zorgas pri la loĝantoj en Afganio  kies vivo tro frue finiĝas pro la ekzisto de Talibanoj kaj NATO-batalantoj. Sendube estas malfacile malkovri sencon kaj signifon en la deprima listo kiun prizorgas Voices for Creative Nonviolence. Novaĵoj pri la milito ja kunfandiĝas ĝis abstrakta tutaĵo, ĝis senemocia statistiko, ĝis ‘kolatera damaĝo’. Sed evidente la homoj  en Afganio ne konsideras sin kiel statistikon. Ili sin jes demandas kial la NATO-soldatoj ilin tuj konsideras kiel malamikojn, ekde la plej bagatela informo kiu sugestas danĝeron aŭ opozicion. Ili volas scii kial usonaj soldatoj kaj senhomaj ‘dronoj’ mortigas nearmitajn suspektitojn surbaze de anonimaj sciigoj, dum ĉiu en la mondo scias ke ajna suspektito havas rajton je sekureco kaj je jura asisto. Senkulpa ĝis la malo estas pruvita. 

“Ni ĉiuj nin demandas kial la internaciuloj nin mortigas” plendas Jamaduleen. Kaj li daŭrigas: “Unu kaŭzo sendube estas, ke ili ne kapablas distingi inter diversaj homoj. La soldatoj timas ĉiun afganon kun barbo,  kun turbano kaj tradicie vestitan. Sed kial ili mortigas infanojn? Ĉu eble ili havas mision? Ili ja estas eksteren senditaj por detrui grupojn da Talibanoj. Kiam ili forlasas sian militbazon kun aviadiloj, tankoj kaj helikopteroj ili devas mortigi. Poste ili povos fiere deklari, ke ili plenumis la mision”.

Tiaj estas la rakontoj kaj pensmaniero kiuj nuntempe rondiras en Afganio. NATO kaj ties diversaj membro-ŝtatoj klopodas alporti aliajn versiojn sed sen konvinko-povo.(...) Por afganoj estas apenaŭ kredinde ke Usono kaj NATO  estas venintaj al Afganio por kontraŭbatali terorismon ... pro la mortintoj en la tragedio de 9/11.  Cetere, la nombro de ties  viktimoj jam estis abunde superita en Afganio post la tria monato de jam dek jarojn  malnova,  eterna milito.

(*) Kathy Kelly: Kun-koordinantino de Voices for Creative Nonviolence

El la revuo Vrede n-ro 423 (septembro -  oktobro 2013)


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.