Militema tamburado pri Sirio (n-ro 419 / Jan-Feb 2012)
Artikolo
4 minutoj

En Sirio la situacio evoluas de malbona al ege malbona. La armila konfrontado inter la siria armeo kaj la armita opozicio domaĝas neniun kaj nenion. Ne malpli ol 40.000 mortintoj, 200.000 vunditoj, dekoj da detruitaj vilaĝoj kaj centmiloj da fuĝintoj ne sufiĉas por ŝanĝi la konduton de regionaj kaj internaciaj grandpotencoj kies sola recepto jenas: la samo, sed iom pli. La gvidlinion por tiu milita eskalado diktas ĉefurboj kiel Vaŝingtono, Parizo, Londono, Istanbulo, Doha kaj Riad. Ili kune aldonas ĉapitron al la militdramo en Sirio.

Tio, kio antaŭis

Turkio, Kataro kaj Saud-Arabio jam dekomence volonte asistadas la armitajn miliciojn  de la opozicio en Sirio. Kiam la delegito de Unuiĝintaj Nacioj, Koffi Anan, fine de marto 2012 preskaŭ sukcesis akiri aprobon de la siria registaro kaj de ties opozicio  por ŝajne internacie apogita, porpaca plano, tiam tio estis aperte sabotita fare de Kataro kaj Saud-Arabio. Ili  kreis fonduson por financi la armitan opozicion kiu agadas ekde teritorioj en Turkio.  Kelkaj ĉefaj responsuloj ĉe NATO vidis en tia evoluo oportunan mezan solvon por nerekte interveni en la konflikton. Rekta, amasa interveno de NATO  kun mandato de UN ja estis neebla pro antaŭvidebla  vetoo de Ruslando kaj Ĉinio. Tiuj bone armitaj milicioj tiel povus esti taŭga alternativo. Sed tiuj milicioj  estis malpli efikaj ol oni esperis. Tiel, la Libera Siria Armeo, la plej granda opozicia strukturo, montriĝis tre diseca kaj krome spertis pli kaj pli la influon de salafismaj Ĵihadistoj. Sekve, por la NATO-responsuloj alvenis momento por nova scenaro, bazita je koktelo de misgvido kaj milito-propagando.

Komence de oktobro 2012 pluraj obusoj falis sur teritorion en Turkio. Ĉi lasta tuj kulpigis la registaran  armeon de Sirio kaj reagis per fortega bombado. Sirio estis internacie inundita per kondamnoj. Pruvoj ne estis bezonataj. Tamen, tiuj obusoj eble ankaŭ povus esti misgvida ago de la armita opozicio por tiel klopodi atingi militan intervenon de ekstere. Malmultaj observantoj en politikaj sferoj sin logike demandas: per kiu freneza penso-salto la reĝimo de Sirio estus serĉanta konfrontadon kun Turkio, lando ne sole kun fortega milita potenco sed krome membro de NATO?  Estas ja absurde pensi, ke Sirio riskus militon kun armita mastodonto kiel la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo. Sed la melodio jam eksonis. NATO volonte ludas per tiu ‘siria minaco’ kaj tuj helpas tiun fratan Turkion per instalado de kelkaj baterioj de Patriot­-raketoj ‘por sekurigi la loĝantaron kaj la teritorion de Turkio’.  En sia oficiala deklaro NATO memfide komentas ke tiuj raketoj ‘devas kontribui al malpliigo de la krizo lime al nia alianco’.  Do, Turkio kiu permesas ke ĝia teritorio estu utiligata  por armitaj intervenoj en Sirion, nun fakte fariĝas viktimo de milita perforto el Sirio…

 

Puŝo post puŝo

Sed tio ne sufiĉas. La dramo-nivelo nepre estu plialtigita por  pli konvinke klarigi al nescia publiko la enmiksiĝon de NATO  en la konflikton. Ĉi foje ‘nenomitaj militistaj informado-servoj timas, ke Damasko baldaŭ ekuzos ĥemiajn armilojn.  Kaj denove de ĉie kondamnoj pluvas super Sirion. Ju pli granda iu mensogo, des pli kredinda. Ekzakte kiel la sukcesa recepto utiligita en 2003 kontraŭ  Sadam Husejn pri ‘amas-detruaj armiloj’. Per aliaj vortoj, se milita interveno kun mandato de la Sekureca Konsilio estas ne ebla, tiam simple transformu ĝin al defendo-milito  por kontraŭi la utiligadon de abomenindaj armiloj. Tute ne gravas ĉu mankas pruvoj konkretaj nek fontoj fidindaj kiuj povas konfirmi ke Damasko  efektive planas utiligi tiajn armilojn. Kaj eĉ malpli gravas la plurfoje ripetitaj diroj de Sirio, ke ĝi neniam utiligos ĥemiajn armilojn kontraŭ sia propra popolo. Ĉiu vorto el Damasko ja estas aŭtomate konsiderata nekredinda.

Sekva paŝo por kontroli tiun kompleksan dramon: reformu la opoziciajn grupojn kaj nomu ilin ‘Nacia Koalicio por Siriaj Opoziciaj kaj Revoluciaj Fortoj’.  Rekonu tiun ‘Koalicion’ kiel solan reprezentanton de la siria popolo  por tiamaniere ĝin iom pli ‘laŭleĝe’ povi armi, kiel Parizo kaj aliaj ‘observantoj’ deziras. Sed nepre nebuligu la fakton ke tiu ‘Koalicio’ estas same disema kaj enfiltrita kiel antaŭe.

Tamen, tia ‘Koalicio’ neniel plaĉas al pluraj aliaj opoziciaj grupoj. Ekzemple, la ‘Partio Demokrata Unio’, la plej grava Siria-Kurda partio, malŝate nomas ĝin ‘koalicio kiu rezultas el obeemo al Turkio kaj Kataro’. Krome, en komuna deklaro diversaj armitaj milicioj ‘ligitaj al la Libera Siria Armeo’ asertas ke ili ne sentas sin reprezentitaj en la nova ‘Koalicio’. Grupoj kiuj volas senarme opozicii la reĝimon de Sirio estas tute ekskluditaj kaj ignoritaj. Unu el tiaj grupoj estas la ‘Nacia Koordina Komitato por Demokrataj Ŝanĝoj’ kies ĉefo, d-ro Haytham Manna, interrete jenon deklaras: “Militumado kondukas al politika kaj financa dependeco de la militista opozicio, al flankenmeto de demokratiaj fortoj kaj al plifortigo de grupoj kun sektemaj ekstremuloj kaj islamistoj” (…). Milito neniel estas nia celo. Ni faru ĉion eblan por haltigi la batalojn. Ni tion faru unue por savi ĉion ankoraŭ saveblan de la fundaj valoroj de nia revolucio, due por haltigi mortigon kaj detruon, trie por savi nian estontecon”.

Bedaŭrinde, tia saĝa sinteno ne konvenas en la rigida gvidlinio de ‘certaj internaciaj responsuloj’.

El la revuo Vrede n-ro 419 (januaro-februaro 2013)


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.