Image
Genbaku-dome Hiroshima

Genbaku Dome (vredesmonument), Hiroshima (Foto: Ludo De Brabander)

Neniam plu Hiroŝima kaj Nagasaki! Neniam plu hibakusha!
Artikolo
6 minutoj

Ĉiujare Hiroŝima kaj Nagasaki festas la 77-an datrevenon de la usonaj nukleaj atakoj de la 6-a kaj  9-a de aŭgusto. Estas multnombre partoprenitaj kunvenoj kontraŭ la ekzisto de nukleaj armiloj, milito kaj militismo .

Ludo De Brabander estis invitita por diversaj paroladoj kaj paneldiskutoj en ambaŭ urboj. Sekvas lia raporto.

La 9-an de aŭgusto okazis en Nagasaki la lasta tago de la Monda Konferenco kontraŭ la A (atoma bombo) kaj la H (hidrogena bombo), kiu komenciĝis kvin tagoj pli frue en Hiroŝima. Ekde 1955, la japana pacmovado alvokas ĉiujarajn kunvenojn en plenplenaj konferencoj en ambaŭ urboj detruitaj de atombomboj. En Hiroŝimo kaj Nagasako kunvenis ĉirkaŭ 1 700 partoprenantoj, krom kelkmil, kiuj sekvis la konferencon rete. En ĉi tiu mondkonferenco, centra rolo ĉiam estas antaŭvidata  por la viktimoj de la usonaj nukleaj atakoj ("hibakusha"). Krom iliaj atestoj, spertoj estas interŝanĝitaj, iniciatoj anoncitaj aŭ lanĉitaj kaj agadoj kontraŭ nukleaj armiloj, milito kaj militismo organizitaj.

La rusa agreso en Ukrainio kaj la minaco de nukleaj armiloj estis forte kondamnitaj de pluraj parolantoj. La fina deklaro en Hiroŝimo postulas la retiriĝon de rusaj trupoj kaj "la ĉesigo de ĉiuj armeaj agoj, inkluzive de atakoj kaj okupoj de atomcentraloj en Ukrainio". Samtempe la deklaro kontraŭstaras, referencante  al la NATO,  ajnan provon plifortigi kaj vastigi armeajn aliancojn aŭ konstrui militistajn armilejojn, profitante de la agreso kontraŭ Ukrainio."

Japanio devas aliĝi al traktato pri nuklea malpermeso

Pluraj paroladantoj kritikis la foreston de Japanio en la unua kunveno de Nuklea Malpermeso-Traktato (TPNW) okazinta en Vieno lastan junion. La TPNW disponigas la eblecon por landoj kiuj ankoraŭ ne aliĝis al la traktato, kiel ekzemple Japanio, partopreni kiel observantoj. La fakto, ke Japanio forestis, dum kelkaj membroŝtatoj de la NATO (Belgio, Germanio, Nederlando kaj Norvegio) ĉeestis kiel observantoj, estas traktata kun granda nekompreno en la japana pacmovado. "Kiel la sola nacio, kiu suferis atombombadon dum milita tempo, mi petas la registaron de Japanio subskribi kaj ratifi la TPNW kaj fariĝi puŝanta impulso por realigi mondon sen nukleaj armiloj," diris Tomihisa Taue, la urbestro de Nagasako en sia parolado. Ankaŭ Hiroŝima Urbestro Kazumi Matsui petis en sia pacdeklaro de la 6-a de aŭgusto, ke Japanio partoprenus al la venonta kunveno de TPNW kaj poste tuj aliĝus al la traktato.

Japanio, samkiel Sud-Koreio, kovriĝas sub la nuklea ombrelo de Usono, kiu ankaŭ havas dekojn da armeaj bazoj en la lando. Komence de ĉi tiu jaro, la Liberala Demokrata Partio (LDP), la plej granda reganta partio, malfermis debaton, ĉu Japanio devas fari paŝon antaŭen kaj elekti "nuklean taskdividon" analoge kun la nuklea taskdivido en NATO-rilato.  Belgio, Germanio, Italio kaj Nederlando lokadas  usonajn nukleajn armilojn sur sia teritorio.

En milita tempo, estas la batalaviadiloj de la koncernaj landoj kiuj respondecas pri deplojado de ĉi tiuj nukleaj armiloj, se tiel estos decidite.

La japana ĉefministro Fumio Kishida de LDP, provizore, malakceptas la ideon. Ĝi ankaŭ estas kontraŭa al la "Tri Nenukleaj Principoj" al kiuj Japanio aliĝas jam dum jardekoj. Laŭ tiuj principoj, Japanio ne posedos aŭ fabrikos nukleajn armilojn, aŭ permesos ilian enporton en japanan teritorion. "Anstataŭ  moviĝi al "nuklea divido" aŭ aliaj formoj de nuklea armildependeco," diris la urbestro de Nagasako, la registaro pli bone laborus pri la ideo "de sennuklearmila zono en Nordorienta Azio."

Konstitucio Artikolo 9

Alia revenanta temo estas la debato pri Artikolo 9 de la Konstitucio, kiu estas enkondukita en la teksto de la Konstitucio sub la titolo: "la forĵuro de milito". Laŭ Artikolo 9, Japanio oficiale ne povas havi ter-, nek  mar-nek aerarmeon. Anstataŭe Japanio havas “memdefendan militistaron”, kiuj fakte estas granda armeo. Ekde la lastaj elektoj (por la Supera Ĉambro), la partioj kiuj estas favoraj al modifo de Artikolo 9 havas dutrionan plimulton, kio signifus i.a., ke la memdefendaj trupoj laŭleĝe fariĝus plenvalora armeo kaj povus ankaŭ esti ekipitaj per peza militekipaĵo. Koga Shigeaki, politika kaj ekonomia analizisto, rimarkigis en sia parolado en Nagasako, ke Japanio iom post iom perdas sian pacifismon. Jam dum jaroj la japana pacmovado kampanjas por la konservado de Artikolo 9, argumentante ke la nuna situacio de la japana milistaro, ekipita kiel armeo, kontraŭas la konstitucion. Modifpropono devas esti konfirmita per referendumo. Laŭ sondadoj, la proporcio inter subtenantoj kaj kontraŭuloj estas ĉirkaŭ 50-50.

Okinawa

Pluraj parolantoj el Okinawa ankaŭ havis la okazon paroli en la konferenco. Okinawa estas insulo situanta pli ol 600 km sude de la ĉefa insulo Kjuŝuo (kie troviĝas Nagasako) kaj la cetera Japanio. Okinawa restis sub amerika okupado ĝis 1972. Hodiaŭ, la ĉirkaŭ 1.200 km² granda insulo daŭre enhavas 31 usonajn armeajn bazojn kun proksimume 30 000 soldatoj. Estas multe da kontraŭstaro pro la bazoj ĉar ili estas fonto de media damaĝo, brua ĝeno, seksa perforto kaj estas uzataj por usonaj provokmanovroj en la regiono. La pacmovado en Okinawa kaj la resto de Japanio estas precipe kontraŭ la starigo de nova mararmea bazo en Henoko. Ili estas subtenataj tiu rilate fare de Denny Tamaki, la guberniestro de Okinawa, kiu emfazis sian opozicion al Henoko dum la konferenco. Baldaŭ okazos novaj elektoj de guberniestro en Okinawa. La kandidato de LDP - konforme al la centra registaro - defendas la alvenon de la mararmea bazo en Henoko. Tial, la pacmovado kampanjas por la reelekto de Tamaki.

Hibakusha

Estis pluraj kortuŝaj atestoj de Hibakusha, la viktimoj de la atomatako.

En Hiroŝimo, 140 000 homoj mortis dum kaj en la monatoj post la atako kiel rezulto de la grandega eksplodo, la maro de fajro kaj la radiado en la formo de la tiel nomata "nigra pluvo". Sed ankaŭ en la sekvaj jardekoj multaj homoj mortis pro leŭkemio kaj aliaj malicaj afekcioj kiel rezulto de la radiado. Masura, hibakushulo kiu perdis sian familion tie, esprimis du dezirojn. Unue, ke Japanio neniam plu militus, ĉar tio estis la instigo al la nukleaj atakoj kaj kaŭzis la morton de 20 milionojn da homoj en la regiono kiel rezulto de la japana milito. Japanio neniam plu rajtas militi kaj tial li volas ke Artikolo 9 ne estas ŝanĝebla. Due, ke Nagasaki restas la lasta loko kie la nuklea armilo estis uzita. Tial la hibakusha daŭre strebos por la malapero de ĉiuj nukleaj armiloj, opinias Masura.

En aparta konversacio, kiun mi havis kun Jokohamo, unu el la gvidantinoj de la hibakusha, ŝi parolas pri sia pli juna fratino, kiu estis unujara en la momento de la atomatako kontraŭ Nagasako. Ŝi atestis pri pli ol kvardek jaroj da suferado pro la efikoj de la radiadoj. Jokohamo diras, ke ŝia fratino pasigis la plej grandan parton de sia vivo en la hospitalo ĝis ŝi mortis pro multoblaj kanceroj en la aĝo de 44-jaroj. Ŝi ankaŭ blindiĝis. Jokohamo diras, ke la lastaj vortoj de ŝia fratino estis, "Kial mi estas tiel punita?" Daŭris ĝis 1971 kiam Jokohamo decides diri sian opinion kaj paroli honeste publike. Tio estis ne longe post kiam ŝia patrino estis operaciita pro stomakkancero. Ŝia patro kaj ŝia edzo ankaŭ mortis pro kancero. Demandite, ĉu ŝi estas kolera kontraŭ Usono, kiu rifuzas pagi kompenson, ŝi respondas: jes, tiel longe kiel la usonanoj alkroĉiĝas al nukleaj armiloj. Ŝi ankaŭ estas kolera pro la fakto ke la viktimoj estis utiligitaj kiel kobajoj por mezuri la efikojn de la atombombo. Ŝi aludas al granda usona esplorteamo, kiu nelonge post la atomatako kolektis datumojn kaj specimenojn kiuj, kiel ŝi diras, estis alportitaj al Usono sed "ne por esti uzataj por helpi la homojn, sed por la plua disvolvigo de nukleaj armiloj."


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Thema

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.