Antoine Uytterhaeghe
Printvriendelijke versie

Armiloj por la rubelantoj en Sirio (n-ro 422 / jul – aŭg 2013)

Nia Okcidento videble ne deziras politikan solvon por la krizo en Sirio, sed esperas atingi solvon per militaj rimedoj. Tamen, por ĉiu rezona observanto  pli kaj pli iĝas klare, ke tia militista traktado de la konflikto estas sensolva. Cetere, la ‘Okcidento’ tiamaniere krude neas la popolrajton esperante tiamaniere faligi Assad-on.


Fine de majo 2013 dekkvar el dudeksep EU-membro-ŝtatoj malakceptis la demandon de Parizo kaj Londono por nuligi aŭ iom ‘supligi’ la armil-embargon kontraŭ Sirio. Nombro ne sufiĉe alta por izoli Francion kaj Brition. Por ambaŭ tiuj landoj ilia nostalgio al foja koloniada ‘gloro’ forte apogas ilian deziron denove akiri fortan influon en Meza Oriento. Krome, armilara liverado estas esenca parto de la milita kaj eksterlanda politiko de ambaŭ EU-landoj.

Alporto de armiloj por la ‘siria opozicio’ neeviteble pliampleksigis la civilan militon en Sirio. La armiloj en la batalejoj ja estos pli multnombraj, pli pezaj kaj efikaj ... en lando jam armile saturita.  Kataro, Saŭd-Arabio kaj la Golfo-landoj ja zorgas pri abunda financa subteno kaj ankaŭ disponigas trejnitajn batalantojn por kunhelpi al faligo de Assad. Tiuj arabiaj landoj simple neglektis la armil-embargon kiun instalis Eŭropa Unio. Tiu embargo neniam estis io ĝena por armiltrafiko tra Turkio kaj Kroatio nek por la organizado de por-ribelaj ekzerco-kampoj en Turkio kaj Jordanio. Jen faktoj kiujn analizistoj pli atente devus enkalkuli en la vasta diskuto ĉu  jes aŭ ne oni armu la ribelantojn en Sirio.  Stranga konduto: neniu interesiĝas je la fakto ke armilliverado al ‘ribelantoj’ en longedaŭra milita konflikto estas io kontraŭa al la internacia juro, do io neleĝa.

Milita politiko

Usono, kiu jam liveris militan (sed ne mortigan!) materialon al la siriaj ribelantoj, deklaris en junio 2013 ke ĝi ekde nun liveros ankaŭ armilojn. La ribelantoj ankaŭ petas pezan armilaron kiel antitankan artilerion kaj antiaviadilajn raketojn – kio senbremse ĝojigas la armilproduktantojn en Usono kaj Eŭropo.

Jam frue en la siria konflikto estis kreita la tielnomata Amikoj de Sirio,  iu internacia diplomataro de okcidentaj kaj arabiaj landoj, sub gvido de Usono, kiu regule kunvenas por diskuti pri Sirio preter supervido de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. Tiuj Amikoj decidis fine de junio, dum kunveno en Daŭho (Kataro), ke la opozicio en Sirio ‘estu ĉiel apogenda’. Ankaŭ Francio kaj Britio jam delonge favoris liveradon de armiloj al la opozicia Libera Siria Armeo. Apud la fakto ke neniu metodo povas garantii ĝustan alvenon de la armiloj en la celitaj manoj, okcidenta armilo-liverado al selektitaj ribelaj batalantoj  estas ĉiukaze rompo de la devo  al internacia neŭtraleco kiam temas pri civila milito. Ili krome pruvas ke Okcidento fakte preferas militan solvon anstataŭ politikan.

Konscie elekti por milita politiko estas kutimo depost la fino de la Malvarma Milito. Hodiaŭ tiu kutimo reaperas. Tion klare montras diversaj sugestoj por instali super Sirio iun no-fly-zone [zono de flug-malpermeso], kaj tio sen aproba mandato de Unuiĝintaj Nacioj. Io tia tuj kondukus al rekta milita interveno ĉar Sirio ja disponas pri modernaj batal-aviadiloj. Ple, ĝi estas ekzakta ripeto de la paŝoj siatempe faritaj por prepari la NATO-intervenon en Libio, lando kiu nuntempe apenaŭ estigas iun novaĵon sed daŭre profunde suferas pro perforto, ĥaoso kaj nestabileco. Ankaŭ la amaraj ekzemploj de Jugoslavio, Afganio kaj Irako abunde montras ke ‘okcidenta’ apogo al lokaj, amikaj sed armitaj grupoj, kun aŭ sen milita interveno, neniel kondukas al paco kaj stabileco. Sed ruinoj, mortigitoj kaj amaso da fuĝintoj estas nepra rezulto.   

Eksterlanda enmiksiĝo

Se la okcidentaj politikistoj mem ĉi tie misuzas popolrajton per liverado de armiloj, tio neniel malhelpas ilin laŭte kulpigi Rusion ke ĝi neas la internacian rajton  per sia armilliverado al la reĝimo de Assad. Moskvo konkludis en 1973 kun Sirio Amikecan Traktaton kaj por Rusio la Assad-administracio daŭre estas la laŭleĝa registaro de la lando. Krome, por Rusio la sola  mararmea bazo por sia militŝiparo de la Nigra Maro troviĝas en Mediteraneo,  pli precize en la haveno de la urbo  Tartus en Sirio. Post la perforta reago de la Assad-reĝimo kontraŭ la popola ribelo printempe de 2011, Rusio plurespektis siajn ekzistantajn armil-kontraktojn kun Sirio.

Aktuale oni en okcidentaj medioj vigle polemikas  pri la planita liverado al Sirio de S-300 anti-aviadilaj raketoj al la  siria reĝimo. Sed samtempe oni evitas paroli pri la Patriot-raketoj instalitaj en Turkio fare de NATO kaj Usono. Laŭ diversaj observantoj (inter ili nia Vrede) evidentas, ke la sola vera helpo por la siria popolo estos tiu  kiam ĉesos ĉiu armil-liverado al ĉiuj batalantaj partioj. Neniu de la batalantaj partioj solide superregas kaj pluliverado de armiloj gardos la situacion senŝanĝa. Krome, tiu ‘civila milito’ en Sirio dume evoluis al fia vespejo de eksterlanda enmiksiĝo kie landoj kiel Rusio, Irano, Kataro, Saŭd-Arabio, la Amikoj de Sirio  kaj diversaj senŝtataj grupoj elektis la sirian teritorion por diskonigi siajn proprajn celojn. Diversaj eksterlandaj ĵihadaj grupoj kaj batalantoj kuniĝis al la ribelo, la libania Hezbolah batalas flanke de la siriaj registaraj trupoj de Assad kaj la siria konflikto jam okazigis plurajn gravajn incidentojn en najbaraj landoj..


Jam dufoje israelaj ĉas-aviadiloj atakis celojn en Sirio.  La israela gazeto Haaretz skribas ke Israelo sentas sin minacita pro la S-300 rakedoj kiujn Rusio intencas liveri al Sirio. Israelo volas detrui tiun aerdefendo-sistemon antaŭ ol ĝi estos operacie preta. Tiuj atakoj estas klara signo por venontaj intervenoj.

Politika solvo – ĉu ebla?

En majo 2013 Usono kaj Rusio akordiĝis por organizi en Ĝenevo internacian konferencon cele al trovi solvon por la situacio en Sirio. La fino de la EU-armila embargo sendube malfaciligos tiun iniciativon aŭ eble eĉ ĝin neniigos. La jam planitaj liveradoj de armiloj al la opozicio, aldone al la jam ekzistanta milita kaj financa apogo, neniel instigos la ‘ribelantojn’  por asisti al pacema dialogo. Kreskas impreso kvazaŭ tiu evoluo nur  estas konscia politiko. Pro la okcidenta fiksidea postulo de ‘reĝima ŝanĝo’ fakte malebliĝas iu ‘politika intertraktado’.  Cetere, la eventoj tion konfirmas. Oni tiel eksciis, ke la CIA kaj usonaj specialaj trupoj jam depost pli ol unu jaro instruas ‘ribelantojn’ en sekretaj ekzercado-kampoj en Jordanio kaj Turkio por poste batali en Sirio.

Antaŭ 25 jaroj la Internacia Tribunalo kondamnis Usonon pro ties klandestinaj aktivecoj en Nikaragvo, sed tio tute ne malhelpas Vaŝingtonon por plue subfosi la stabilecon de pluraj landoj kiuj ne akceptas la diktaĵojn de Usono. Plie, fine de aprilo 2013 aperis akuzo ke la siria armeo estus uzinta kemiajn armilojn dum batalo kontraŭ la ribelantoj. Tiu senpruva akuzo estis sufiĉa argumento por Usono, Britio kaj Francio por nuligi la armilan embargon kontraŭ Sirio kaj pledi por sen-fluga-zono super la siria teritorio. Tio pensigas al la konduto de Usono en la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pri la tielnomataj ‘amase-detruaj-armiloj’ de Sadam Husejn. Tiuj supozataj armiloj kondukis al la dua milito en Irako ... kie tiuj fantomaj ‘amase-detruaj-armiloj’ estis netroveblaj. Se Assad strebas al sinkonservo li estus tute freneza por utiligi kemiajn armilojn, ĉar io tia signifus rekta invito al Okcidento por tuja milita reago. Esplor-komisiono de Unuiĝintaj Nacioj sciigis la 22-an de junio 2013  ke estas neeble konstati kiu el ambaŭ partioj efektive utiligis kemiajn armilojn dum la konflikto. Sed ni jam spertis en la pasinteco ke CIA, Pentagono kaj Blanka Domo ne hezitas por senskrupule startigi militan operacion surbaze de mensogoj.

Ĉu ekzistas iu proceduro por repreni foje atribuitan Nobelpremion pri Paco?

El la revuo Vrede n-ro 422 (julio – aŭgusto 2013)
     






      
 

steun ons

© 2021 vrede vzw - website by