Artikel
Valeria Alice Colombo
Printvriendelijke versie
Atestaĵoj el savboato en la mediteraneo
Foto: Irish Defence Forces

Atestaĵoj el savboato en la mediteraneo

Matene la 3an de aprilo2019 la serĉ-kaj savboato, savis 63 homojn el tro plena kaŭĉuka boato meze de la Meditaraneo, proksimume 37 km antaŭ la libia marbordurbo Zuwara. Mi estis la ŝipkuracisto.

La Alan Kurdi estas la malnova germana ŝipo de la ne-registaraj organizaĵoj kiu plenumas serĉ- kaj savoperaciojn (SAR) en la centra Mediteraneo. Oficiale tiaj similaj kampanjoj en tiu regiono estas la tasko de la libia margardistaro, kiu ricevas siajn ordonojn de la registaro en Tripoli kaj agas dank al la trejnado kaj subteno de la eŭropaj registaroj. La misio de la libia margardistaro estas malebligi ke migrantoj fuĝu el Libio al Eŭropo kaj rekonduki ilin al malliberigocentro en la lando, malgraŭ la fakto ke la Unuiĝintaj Nacioj deklaras tiun centron ne sekura.

La aŭtoritatoj de Tripoli respondecas pri la SAR-operacioj en la libia teritoria maro, ĝuste kie ni lokalizis en aprilo la troplenan kaŭĉukan boaton. Kiel okazis jam multfoje, neniu en Tripoli reagis al niaj SAR-alarmoj kaj komunikado. En la momento kiam ni enŝipigis ĉiujn 63 homojn, Malta kaj Italio rifuzis indiki havenon kie la rifuĝintoj povis elŝipiĝi. “Niaj havenoj estas fermitaj por ĉiuj migrantoj”, deklaris fiere la itala ministro pri Internaj Aferoj.

En Bruselo la eŭropaj registaroj komencis intertraktadojn pri la disdono de tiuj malmultnombraj azilpetantoj al la membroŝtatoj, palavro kiu kondamnis nin al restado de 10 tagoj en la internaciaj akvoj. Sufiĉe da tempo por interkonatiĝi.

Dum la tuta Eŭropo parolis pri la rifuĝintoj sur nia ŝipo, ni estis la solaj kiuj aŭdis iliajn rakontojn. Tiele ni eksciis la komunan teruran pasintecon de la homoj kiujn ni savis de tiu kaduka kaŭĉuka boato. Por la plimulto de la homoj la problemoj komenciĝis en la centra nigeria urbo Agadez.

Maliberejo

Jean estas intelligenta, civilizita viro el Kameruno kiu impresis la ŝipanaron per siaj liturgiaj latinaj kantoj, la citado de germanaj esprimoj kaj la komunikado de siaj opinioj pri la eŭropa politiko. Li rakontis al ni pri sia longa vojaĝo de lia hejmlando ĝis Libio. Dum li klopodis eskapi el la violenta interna milito en lia patrolando li falis en la manoj de iu ‘boga’. ‘Boga’ aŭ ‘pusher’ estas iu kiu okupiĝas pri la “transfero” kiel Jean nomis,la kontrabandadon de nigruloj el Agadez al la urbo Sabha en Fezzan, la sudokcidenta regiono de Libio. La ‘bogaj’ do estas homkontrabandistoj.

Survoje al Sabha, tra la dezerto, Jean vidis la “transferdomojn” kie la homkontrabandistoj vendas al Araboj nigrajn Afrikanojn kiel sklavoj. “Sabha estas la plej danĝera urbo en Libio”, diris Jean. Estas la plej grava bazaro por nigraj sklavoj. Li-mem estis vendita en transferdomo al libianoj. Sur la ferdeko de la Alan Kurdi li rakontis al ni kiel li kaj aliaj, sisteme estis turmentitaj kaj torturitaj por konvinki la familianojn pagi elaĉetan monon. Ili ricevis vipobatojn sur la plandoj ĝis ili sangadis kaj poste oni devigis ilin ekstari kaj salti.

Jean priskribis viveme tiujn barbarajn scenojn. Kiel ili estis torturitaj kun elektro kaj fajro, aŭ kiel ili falis teren sub pezo de pezaj objektoj. Ili ankaŭ devis draŝi unu la alian. Kiam ili faris tion ne sufiĉe forte laŭ la volo de la bogoj, ili estis punitaj. Kelkaj homoj kiuj Jean renkontis en la transferdomoj mortis sub liaj okuloj post tagoj de torturo. Iliaj korpoj estis postlasitaj en la dezerto. Post terura, ŝajne senfina tempo en Sabha Jean estis forkondukita norden de la lando, kie li estis ellasita en alia ‘transferdomo’ en Bani Walid. Li klarigis ke Bani Walid estas kvazaŭ koncentrejo. Ĉiu vespero li povis vidi kiel homoj katenitaj unu al la alia forlasis la kampon. Post tagoj de devigata laboro ili revenis elĉerpitaj. La torturoj estis similaj al tiuj en Sabha. Post kelka tempo, transvivi estis la sola instinkto kiu restas. Kelkaj supervivis ŝtelante nutraĵojn de la gardohundoj aŭ trinkante sian propran urinon. Ĉiutage la gardistoj elektas kelkajn malliberulojn por torturi ilin dum ili telefonas al ilia familio. Ili tranĉas en iliaj kruroj, rompas la brakojn, bruligas iliajn seksorganojn kun brulanta plasto ĝis ili ricevas elaĉetan monon. Ankaŭ en Bani Walid, Jean vidis homojn morti, batmortigitaj sen ebleco sin defendi. Denove korpoj estis simple ellasitaj en la dezerto.

Jean rakontis historion kiun ĉiuj sur la Alan Kurdi bone konis. La migrantoj travivis ĉiuj la saman malliberigon. Ĉiuj viroj, virinoj kaj infanoj savitaj de tiu kaŭĉuka boato estis antaŭe ostaĝigitaj, batitaj kaj malsatigitaj. Multaj mortis antaŭ atingi la maron. La homoj sur la Alan Kurdi estis tiuj kiuj eskapis. Ĉiuj kiuj eskapas riskas resendon al transferdomo. Libio estas giganta malliberejo por migrantoj.

Sklaveco

Patrolantaj militistaj trupoj, kiuj sin mem reeltrovis kiel milicioj, kontrolas la landlimojn kaj serĉas kaptitojn por ĉantaĝi. Nigraj afrikanoj en Libio povas iri libere nenien sen risko esti kidnapitaj. Kontrabandistoj transportas ilin de iu al alia loko, kaŝitaj en kamionoj aŭ alvestitaj kiel virinoj, ĉar policistoj ne havas permeson forigi la ‘nikabs’ de virinoj. La migrantoj ne havas dokumentojn, ĉar tiuj estas konfiskitaj de la ‘bogaj‘ dum la trairado en la dezerto. Ili ne havas monon ĉar ili estis sisteme rabitaj de la malmulto kiun ili povas gajni.

Sed kial tiom da migrantoj fakte alvenas en Libio? Dum la 10 tagoj ke ni pro neceso restadis sur la Alan Kurdi, mi aŭdis travivaĵojn de virinoj kiuj alvenis en Libio pro mensogaj laborproponoj, plejofte kiel mastruma helpo.

La nigeria Elizabeth estas la plej aĝa de 7 fratinoj. Ŝia patro mortis kiam ŝi estis ankoraŭ infano. Ŝi ne povis fini sian mezlernejon kaj devige komencis labori por helpi sian patrinon. Kiam ŝi havis 25 jarojn ŝi sukcesis enskribiĝi por profesia modistino en Lagos. Finstudinta ŝi ne trovis laboron. Kelkaj amikoj rakontis al ŝi ke en la nordafrikaj landoj ŝi facile trovus laboron kiel modistino. Samtempe ŝi povus regule sendi monon por subteni sian familion. Poste ŝi sukcesis aranĝi sidlokon en troplena aŭtobuso veturante libien. Ŝi rememoris bone tiun vojaĝon tra la dezerto, kun nur kelkaj haltejoj por trinki aŭ ripozi.

Foje preter la libia limo unu de tiuj ripozlokoj ŝanĝiĝis en longdaŭra malliberejo. Ŝi estis transportita al ‘rilatodomo’ kie virinoj iĝis sekssklavoj. Estis multaj aliaj virinoj. Ŝi rapide komprenis ke ŝi estus torturita kiam ŝi ne kunlaborus. Kiam ŝi klopodis eskapi, ŝi estis torturita. Kelkfoje oni eĉ torturis senmotive.

Elizabeth restis 2 jarojn en ‘rilatodomo’, ĝis ŝi estis vendita al loka libia viro por labori kiel mastruma helpo. Ŝi estis transportita al Tripoli kie nigraj afrikanoj regule estis dungitaj en la konstrusektoroaŭ la mastrumado. Ili gajnas malmulte da mono, apenaŭ sufiĉe por nutri sin. Je iu ajna momento la loka sin deklarinta policisto povis aresti ilin kaj transporti al malliberigocentro. Estas tio kio okazis kun Elizabeth kiam iutage ŝi faris aĉetojn por sia proprietulo. Por nigraj migrantoj ne estas eblo forlasi Libion. Kiam via haŭto estas nigra, vi estas sklavo aŭ malliberulo.

Konkludo

Kion oni ŝajne ne komprenas en la multnombraj debatoj pri la humanaj krizoj, kiuj aktuale okazas en la Mediteraneo, estas la motivoj de la homoj por migri de la Sub-Sahara Afriko al Libio. Plejofte oni supozas ke senesperaj homoj en kaŭĉukaj kaj lignaj boatoj venas al Libio por transiri la Mediteraneon kaj atingi Eŭropon. Sed tio ne estas ĝusta.

Benjamin laboris en la fiŝkaptado – transporto kaj distribuado – en Nigerio, lia patrolando. Li pensis ke eksterlanda profesia sperto povus plifortigi liajn profesiajn lertecojn. Li estis kidnapita sur la vojo al Tunezio kaj dum 2 jaroj mallibere tenita kiel sklavo.

Elliot iris al Libio por labori kiel mastrumadino ĉar ŝi ne trovis laboron en sia propra lando. Ŝia korpo portas la stigmatojn de jaroj de torturado kaj turmentado.

Mark laboris en la minejoj de Ĉado por gajni monon por sia familio en sia naskiĝlando Kameruno. Li havis 19 jarojn kiam li estis kidnapita kaj kontrabandita al Libio. Kiam mi renkontis lin li havis 21 jarojn kaj li ĵus sukcesis eskapi sur tro plena kaduka kaŭĉuka boato.

Jean, Elizabeth, Benjamin, Elliot kaj Mark alcelis ĉiuj la iluzion de plibona vivo en la nordaj landoj de ilia kontinento, ne je la alia flanko de la maro. En Eŭropo oni ŝajne ne konscias tion. Neniu demandas pri tio. La perspektivo atingi Eŭropon estas por multaj sendube alloga, sed ne devus esti konsiderata kiel ĉies plej grava motivo. Multaj alvenis sur la maro ĉar ili ne havas alian eblecon por foriri el Libio – lando kie nigraj migrantoj sisteme estas torturitaj kaj malliberigitaj kiel sklavoj. Multaj el ili eĉ neniam vidis la maron, tamen ili riskas dronadon ĉar estas la sola disponebla opcio por eskapi el Libio.

El la revuo Vrede n-ro 451(julio-aŭgusto- septembro 2019)

steun ons

© 2019 vrede vzw - website by