Artikel
Willy Courteaux
Printvriendelijke versie

Ĉiu terorismo estas krimo

Laŭ artikolo de belga kristan-demokrata parlamentano Usono nun anstataŭas sian koncepton pri ‘friponaj ŝtatoj’ per la nocio ‘milito kontraŭ terorismo’. Tio, evidente post la atenco de 11 septembro. Sed kiel kaj kial oni militu ‘kontraŭ terorismo‘?

Laŭ artikolo de belga kristan-demokrata parlamentano Usono nun anstataŭas sian koncepton pri ‘friponaj ŝtatoj’ per la nocio ‘milito kontraŭ terorismo’. Tio, evidente post la atenco de 11 septembro. Sed kiel kaj kial oni militu ‘kontraŭ terorismo‘? Ni foje analizu tiun terminon. Oni ĝin uzas por kvalifiki perfortajn agojn de individuoj (aŭ grupo da individuoj) kontraŭ la ŝtato. En demokrata, jure inspirita ŝtato, la registaro monopolas perforton. Tio estas bona principo kiun neniu kontestas. Sed ekzistas dua, tre grava aspekto. Ĉe teroraj atencoj oni ja ĉiam insistas je tio, ke la viktimoj de la perforto plejparte aŭ eĉ ekskluzive estas senkulpaj civitanoj. Tiu aspekto estas forte emfazita post la atenco de 11 septembro, tute prave. Temis pri abomeninda krimo.

 
Sed tia emfazado de la nocio ’senkulpaj civitanoj’ fakte ampleksas ion pli. Se ja ni konsideras tiun nocion ena al ‘terorismo’, tiam ankaŭ ŝtatteroro iel estas rigardebla kiel terorismo. La Dua Mondmilito, unuafoje en la historio, estis evento de amasa terorismo. Mi ĉi tie aludas al la bombado de urboj sen milita signifo, bombado kiu nur celis terorizi la loĝantaron kaj ĝin demoralizi. Tiaj militkrimoj okazis je ambaŭ flankoj. Sed ni reiru al la nuntempo. Mi citos du ekzemplojn kie la ŝtatteroro estas tiom detrua, ke ne plu eblas distingi inter ‘senkulpaj civitanoj’ kaj malamika armeo.
 
Unua ekzemplo estas la utiligo en Afganio de t.n. fragmento-bomboj (angle ‘clusterbombs’). Tia bombo entenas proksimume 200 ‘bombidojn’ kiuj je definita alteco dissaltas kaj kvazaŭ paraŝute malsupren sinkas. Imagu ke ie 100 tiaj bomboj estas elĵetitaj, tiam 20.000 bombidoj kovros grandan tersurfacon kie ili kapablos amase buĉadi ‘senkulpajn civitanojn’. Ni ja sciu, ke ĉiu bombido mem eksplodas en proksimume 300 metalsplitojn, kapablajn eĉ trabori ordinaran kirason. Eĉ pli, ne ĉiuj bombidoj eksplodas, ili kuŝas ie ajn, apud vojo aŭ sur kampo, kaj je nura ektremo tamen eksplodas. Imagu la sekvon. Kelkaj spertuloj eĉ opinias, ke certaj bomboj estas intence konstruitaj por ne tuj eksplodi, tial ke ili fariĝu surteraj minoj.
 
Fragmento-bomboj do ne distingas inter armitaj trupoj kaj ordinaraj civitanoj. Ilia utiligo tiel estas formo de terorismo : blindhazarde mortigi homojn. Tiaj bomboj ankaŭ en Kosovo estis uzataj.
 
Utiligante fragmento-bombojn Usono malobservas la protokolojn de Ĝenevo (1980) kiuj malpermesas utiligi ‘armilojn kiuj sendistinge vundegas’. Fragmento-bombo nediskuteble apartenas al ĉi lastaj. Protestado kontraŭ tiaj armiloj far organizaĵoj pri homaj rajtoj estigas ĉe la usona delegacio la cinikan rimarkon : « ili tuj devos flankenmeti tridekkvin armilsistemojn ».
 
Dua ekzemplo : la embargo kontraŭ Irako. Pro manko de medikamentoj tie depost 1991 jam mortis pli ol 500.000 (duonmiliono) infanoj. Tiu nombro ne devenas de iu obskura organizaĵo kiu eble simpatias al la reĝimo de Saddam Husejn. Ĝin donas Unicef, la fonduso de UN por asisti infanojn dronantajn en mizero. Tiujn 500.000 viktimojn mortigis ne unusola kuglo, ne unusola bombo. Se ie en la mondo ekzistas senkulpaj viktimoj, tiam sendube tiu duonmiliono da infanoj. La nocio ‘terorismo’estas nepre etendebla por ĉiu agado kiu, pere de milita aŭ ekonomia potenco, kondamnas al morto centmilojn da senkulpuloj.
 
Ne mankas pliaj ekzemploj. Dum la lastaj jardekoj preskaŭ ĉiuj latin-amerikaj landoj iel ŝtatterorismis (Ĉilio, Argentino, Brazilo, Gvatemalo, …). Kaj, kiel ni nomu la sisteman detruon de domoj en Palestino, far tankoj de la armeo de Sharon, se ne ‘terorismo’ ?
 
Eble ni metu provizore la terminon ‘terorismo’ el nia vortaro. Estus ja pli justa, pli trafa vortuzo por perfortaj agoj kiel disĵeto de fragmento-bomboj, utiligo de aviadilo por unufrape masakri 5000 homojn, kondamni al morto centmilojn da infanoj, pafi al knaboj ĵetantaj ŝtonojn, eksplodigi bombon en ĉiovendejo kaj multaj aliaj fiatencoj al homa digno, se ni uzus unusolan vorton : krimoj.
 
El la revuo Vrede n-ro 353 (januaro-februaro 2002)

 

steun ons

© 2020 vrede vzw - website by