Artikel
Patrick Cockburn
Printvriendelijke versie
Civilaj viktimoj de “precizaj” aerbombardadoj en Irako kaj Sirio

Civilaj viktimoj de “precizaj” aerbombardadoj en Irako kaj Sirio

Ni opinias ke estas terure kiam grupoj kiel Islama Ŝtato (IŜ) masakras civilulojn.

Ni prave montras nin indignitaj pri la civilmortintoj en Sirio pro la registaraj bombardadoj de la Asad-reĝimo kaj ĉiufoje kiam Ruslando bombardas en tiu sama lando, la okcidentaj komunikiloj amplekse atentigas pri la nombro de civilviktimoj kiuj perdas la vivon. Sufiĉe rimarkinde okazas la malo kiam la bombardadoj estas plenumitaj de la militista koalicio gvidata de Usono, kiu pasintan jaron praktikis ampleksan bombardadkampanjon kontraŭ IŜ-celoj en Sirio. Se ni povus kredi niajn komunikilojn ŝajne apenaŭ civilviktimoj falas. (red.)

La decida neniigo de la Islama Ŝtato (IŜ) en Irako kaj Sirio estas proksima, sed kiel ajn bonvena la malvenko de tiu monstra movado estas, oni atingis ĝin koste de enorma perdo de homaj vivoj. Tio estas nova aspekto de la moderna militado kiun la registaroj klopodas kaŝi: limigita nombro de bataltrupoj  sur la tereno postulas ruinigajn aeratakojn de aviadiloj, raketbomboj kaj ‘dronoj’ –  ĉu  ili estu usonaj aŭ rusaj – kiuj devas liberigi la vojon por ilia elmarŝo. Registaroj pretendas ke tiuj aermilitadoj ege malsamas al la Vietnamio-milito antaŭ duona jarcento, kiam kompletaj urbetoj “estis detruitaj por savi ilin”. Hodiaŭ la aerarmeo pretendas  - la usona en Irako kaj la rusa en Sirio aŭ la saŭdaraba en Jemeno – ke tiuj amasaj detruoj ne plu okazas dank al la pli granda precizeco de iliaj armiloj. La vendado de tre multekostaj precisarmiloj al landoj kiel Saŭd-Arabio estas eĉ pravigebla kiel humaneca  rimedo, celante la malpliigon de la nombro de civilviktimoj.

Mortiga realaĵo

La PR (Publikaj Rilatoj)ŝanĝiĝissed ne la realeco. Malgraŭ  la asertoj pri pligranda precizeco, la fotoj faritaj de la senhomaj aviadiloj pri Okcident-Mosul en Irako treege similas al la fotoj de Orient-Aleppo, Raqqa ol grandaj partoj de Damasko kie ĉiu konstruaĵo estas ruinigita aŭ reduktita al amaso da brikoj alternitaj kun krateroj. La problemo por ĵurnalistoj kaj organizaĵoj pri homaj rajtoj estas ke preskaŭ ne eblas kontroli la asertojn pri la nombro de civilviktimoj aŭ supozataj kulpuloj. Se la atestantoj postvivis, ili ofte estas fuĝintaj aŭ ili tro timas por paroli. Registaroj, regulaj armeoj kaj aerarmeoj scias ke ili plej verŝajne saviĝas  kiam ili daŭre neas ke ili malbone agis. Eĉ kiam fine kulpigan informon tamen aperas, la novaĵelsendoj jam temas pri aliaj okazaĵoj kaj publika intereso estos malgranda.

Dum la lastaj semajnoj de la naŭ monatoj daŭrinta sieĝo de la nordiraka urbo Mosul, la civiluloj suferis gravajn perdojn, pli speciale dum la  rekonkero de la malnova urbo pere de la iraka armeo kiu estis subtenata de la militista koalicio. Mi trovis frustrige, ke tio ne estis pruvebla.  Per poŝtelefono mi estis en kontakto kun du diversaj individuoj kiuj estis blokitaj malantaŭ la IŜ-frontlinioj. Ili povis elekti inter: restadi kie ili troviĝis kaj riski la morton pro la bombardadoj de usona koalicio aŭ klopodi fuĝi al regiono kontrolita de la registaro kun risko de pafmorto fare de IŜ-embuskpafanto. Ambaŭ viroj decidis malsame, sed ne unu postvivis. Iu estis mortpafita de IŜ, post kiam li, kun sia patrino, aliĝis al grupo kiu klopodis eskapi transirante la Tigriso per kaŭĉukaj pneŭoj, ĉar ili ne kapablis naĝi. La alia estis vundita dum la unua aerbombardado kaj mortigita dum la dua en la lastaj semajnoj de la sieĝo. La plej granda parto de la grandnombra familio de tiuj du homoj estis mortintaj kiam, tiu ĉi somero, la sieĝo  finis.

Sub-Raportado

Feliĉe, kelkaj ĵurnalistoj iras poste konstati kio efektive okazis dum bataloj kiel tiu en Mosul. La resto de la komunikiloj tiam jam de longe direktis sian atenton al io alia. Joel Wing skribis en sia retĵurnalo ‘Musings on Iraq’ ke nova informo pri la civilviktimoj dum la operaco (por konkeri Mosul kaj ĉirkaŭa regiono) plialtigas la nombron de civilviktimoj ĝis 21 224 mortintoj kaj 30 996 vunditoj. De tiuj nombroj 17 404 mortintoj kaj 24 580 vunditoj falis en Mosul mem. La novaj ciferoj prilumas denove la fakton ke estas ankoraŭ pli da nedokumentitaj viktimoj. La nombro de vunditoj  estus kvar- ĝis sesfoje pli alta ol la nombro de mortintoj. Eĉ kiam oni subtrahas la 5 325 homojn, kiuj estis ekzekutitaj de la Islama Ŝtato, de la nombro de mortintoj, tio signifus ke ankoraŭ ĉiam 60 000 ĝis 90 000 vunditoj falis sekve de la militoperacoj.

Tiu cifero ŝajnas alta, sed estas kredinda kiam oni konsideras la uzadon de konvenciaj artilerio-armiloj kaj rusaj plurnombraj raket-lanĉejoj dum la atakoj de Mosul. La nombro de viktimoj de aeratakoj plialtiĝis ankaŭ, ĉar la reguloj por tertrupoj rilate la permeso pri aerbombardado pli supliĝis antaŭ la komenco de atako de Mosul. Krome, IŜ murdis dume la homojn kiuj klopodis eskapi el la pli malgrandiĝanta enklavo. Pli kaj pli da homoj estis katenataj en pli malgrandiĝanta nombro de domoj. Do, kiam unu el tiuj domoj estis trafita, la perdo de homvivoj estis ofte granda. Tamen, jam antaŭe ege pli da civiluloj estis mortigitaj dum la aeratakoj ol la usona koalicio volis koncedi. La sola maniero por malkovri la veron estas esplori sur la tereno grandan nombron de aeratakoj kaj kontroli ĉu ili estis raportitaj de la koalicio kaj se jes, kontroli kiel akurata tiu raportado estis.

Kampoi-Esplorado

Tio estis nun unuafoje praktikita far Azmat Khan kaj Anand Gopal, kiuj vizitis lokojn de preskaŭ 150 aerbombardadoj en Irako, inter aprilo 2016 kaj junio 2017. En ampleksa studo  kun titolo ‘The Uncounted’ (‘La nenombrataj’), publikigita en The New York Times la 16an de novembro 2017, ili venis al teruraj konkludoj. “Ni malkovris ke unu el kvin koalicio-atakoj kiun ni povis identigi, rezultis en mortigaj civilviktimoj. Tio estas elcento, 31-foje pli alta ol kion  la koalicio konfesas. La ĵurnalistoj aldonas ke tiu milito  “povus esti la plej maltravidebla en la historio de Usono”. La koaliciaj proparolantoj neis ke multaj de tiuj cititaj aerbombardadoj, en kiu homoj estis mortigitaj, okazis, sed la du esploristoj retrovis la videobendojn de multaj de tiuj atakoj sur la You Tube-kanalo de la koalicio mem. La koalicio pretendis ke estis bildoj de la detruo de IŜ-celoj.  Kiam  la ĵurnalistoj altiris la atenton al ili, la videobendoj estis tute diskrete forigitaj de la You Tube-kanalo.

La bildo, kiun la koalicio kreis de siaj aeratakoj, montriĝis falsa. La koalicio pretendis ke nur unu civilulon estis mortigita en aŭ apud parto de la ŝika kvartalo nomata Qaiyara, apud la Mosul urbocentro. Post esplorado sur la loko mem evidentiĝis ke 40 aerbombardadoj estis faritaj en tiu regiono ĉe kiuj 43 civiluloj mortis, i. a. 19 viroj, 8 virinoj kaj 16 infanoj de 14 jaroj aŭ pli junaj. En ĉirkaŭ triono de la fatalaj atakoj IŜ-celoj troviĝis apud civiluloj, sed en duono de tiuj okazoj neniu IŜ-ĉeesto estis konstatebla. Ofte oni uzas neakuratajn informojn. Tie kie estis pruvo de supozata IŜ-ĉeesto, ĝi estis ofte malforta malgrava kaj ne freŝdata.  Ekzemple, oni konkludis ke kompleta familio de ses membroj, escepte dujara etulo, estis  murditaj, ĉar loka informanto vidis iam mortergrenadon apud ilia domo, grenado kiu cetere jam delonge estis forigita antaŭ la fatala bombardado.

Konkludo

La graveco de la studo farita de Khan kaj Gopal estas grandega, ĉar por la unua fojo oni povas pruvi kio vere okazas en serio de militoj en la Mez-Oriento, komencante per Afganio depost 2001. Precizaj bombardadoj fakte ne ekzistas. La de Usono gvidata koalicio pretendas ke nur ĉe 1 el 157 de la 14.000 aeratakoj kiujn ili faris depost 2014, civiluloj estis mortigitaj, sed pruvmaterialo tiu rilate montras ke temas prefere pri proporcio de 1 sur 5 atakaj. Usonaj militistaj planistoj ege penas por favore prezenti la precizajn atakojn, alie ol la antaŭaj aerbombardadoj  ĉe kiu oni ne atentis pri civilviktimoj. Ili parolas pri zorgema selekto de siaj celoj, bazitaj sur precize kolektitaj informoj, eminentaj teknologiaj helprimedoj, speciale disvolvitaj burokrataj obstakloj kaj eksterordinara rezerviĝemo. Sed la trankviliga aserto de usonaj kaj britaj flugarmejaj komandantoj ke inteligentaj armiloj kapablas eviti civilviktimojn, estas simple malvera..

 

Tiu ĉi artikolo aperis ankaŭ en The Independent kaj estis ankaŭ tradukita en la nederlanda de J.D.P.

Patrick Cockburn estas laŭrata ĵurnalisto kiu estas specialisto pri analizo de la militoj en la Mez-Oriento.

El la revuo Vrede  n-ro 444 (januaro-februaro-marto 2018)

steun ons

© 2018 vrede vzw - website by