Willy Courteaux
Printvriendelijke versie
Ĉu fine justeco en Ĉilio?

Ĉu fine justeco en Ĉilio?

 La afero Pinochet, kiu estiĝis pro la arestordono far hispana enketa juĝisto, dumtempe akiris simbolan valoron ĉe la publika opinio, precipe en la okcidenta mondo. Pinochet nun vidiĝas kiel la prototipo de kruela diktatoro.

 La afero Pinochet, kiu estiĝis pro la arestordono far hispana enketa juĝisto, dumtempe akiris simbolan valoron ĉe la publika opinio, precipe en la okcidenta mondo. Pinochet nun vidiĝas kiel la prototipo de kruela diktatoro. Oni ja ne povas nei, ke tia li efektive estis. Sed dum la lastaj jardekoj li ne estis la sola, nek en Latin-Ameriko nek alie. Se la reĝimo de Pinochet tamen fariĝis simbolo, tion klarigas diversaj faktoroj.

 Unu faktoro estas jena: Ĉilio estas la plej malnova - do verŝajne la plej solide establita - demokratio en Latin-Ameriko. Depost la sendependeco de tiu lando, en 1818, tie ja estis starigita iu bazo de demokratia sistemo. Kvankam la unua konstitucio estis tre konservativa, ĝia merito estis ke ĝi ekzistis. Tio tamen ne signifis, ke la historio de tiu demokratio disvolviĝis sen tumultoj, nek ke la armea interveno sub Pinochet estis la unua militista misfaro dum la dudeka jarcento en tiu lando. Tamen, dum la jardekoj antaŭ Pinochet Ĉilio havis imagon de firme enradikiĝinta parlamenta sistemo kun politikaj partioj kiuj sin spegulis al la modelo de okcidenta Eŭropo. Se tio dum longa tempo tiel pluekzistis, oni klarigu per la simpla fakto, ke la plejmulto de la registaroj estis pure konservativaj kaj neniel intencis ĝeni la kapitalismon.
 
Tio finiĝis kiam, sub la prezidenteco de Allende, oni naciigis plurajn bankojn kaj sektorojn de la ekonomio kaj eĉ komencis disdividi la grundon pli juste. Plue, dum la regado de Allende Ĉilio spertis ekonomian krizon, similan al la krizoj kiuj, dum multaj jardekoj, de temp' al tempo ankaŭ okazis sub konservativaj registaroj. Sed en la kazo de Allende oni kulpigis la socialisman fonon kiel la kaŭzo de la ekonomia krizo. Cetere, tiun krizon pliigis bojkoto de la usonaj bankoj kaj la Monda Banko kiuj rifuzis havigi novajn kreditojn. Krome, la tuto okazis en sfero de malvarma milito, kie socialista registaro (apogita de komunistoj) - almenaŭ laŭ vidpunkto de Usono - estis konsiderata aliancano de Sovetunio, do ŝtata malamiko.
 
Ne daŭris longe antaŭ ol oni komprenis, ke la ŝtatrenverso far Pinochet ne estis nur interveno de "das Militar" [militemo], sed fakte konspiro de la propra kaj eksterlanda kapitalo (ITT), de usonaj sekretaj servoj (CIA) kun la pasiva (?) helpo de la ĉiliaj kristan-demokratoj (amikoj de CVP en Belgio …) kaj de la dekstra Nacia Partio, aldone al tenebraj agoj de certaj uloj de la katolika eklezio ( inter kiuj la fifama flandra pastro Vekemans).
 
La skuo kiun spertis la publika opinio centoble plifortiĝis pro la ĉeesto de gazetaraj fotistoj kaj TV-kameroj. La tiamaj bildoj kvazaŭ brule enmemoriĝis. La foto de Allende, kun kasko kaj maŝinpafilo, kelkajn minutojn antaŭ lia morto. La bildoj de la sporta stadiono kun miloj da malliberuloj: la belgo Maurice De Wilde ja ne estis la sola TV-ĵurnalisto kiu proprokule vidis la perfortan puĉon kaj tiun bilde registris. La informo laŭ kiu en la stadiono tre populara kantisto estis torturita - oni liajn fingrojn forhakis tial ke li ne plu povu ludi gitaron. La haluciniga rakonto, kiel la soldataĉoj enrompis la loĝejon de la kancere mortanta Pablo Neruda. Poste la bildoj de la entombigo de Neruda, la funebra procesio kun dekmiloj da sekvantoj kiuj skandadis "Camarado Pablo Neruda, presente, ahora siempre" [Kamarado P.N., prete, nun kaj eterne], krio kiu eĉ nun enorelumas, same kiel la subita ekkanto unuvoĉa, far la amaso, de la Internacio.  Kaj ĉio ĉi dum ĉeestis kaskumitaj soldatoj survoje, kun senmova, dura mieno, kiuj ne ricevis ordonon interveni ĉar dekoj da TV-kameroj pretis registri la masakron kiu tiam neeviteble okazintus.
 
Ankaŭ postrestas unu aparta bildo kiun gazetoj kaj libroj ofte remontras. Temas pri foto kiun la junto de Pinochet mem disvastigis, ĉar ĝi estis paŭza foto de kelkaj ĉefgeneraloj kun meze sidanta Pinochet: brutalaj vizaĝoj, kunpremitaj lipoj, nenienrigardaj okuloj. La memfida bildo de la potenco, de paŭzantaj generaloj kiuj mem ne konsciis, ke ili ne aspektas kiel herooj, sed kiel politikaj gangsteroj.
 
La puĉo estigis profundajn vundojn en la ĉilia socio. Eĉ hodiaŭ, kiam en Ĉilio ĉiu kiu tion volas ankaŭ povas scii kiom kruele la armeo agadis por sufoki la demokration, Pinochet kaj ties anaro ankoraŭ havas glorigantojn. Sufiĉas rigardi la bildojn de manifestantoj por Pinochet - strange, se ni povas fidi tiujn bildojn, plejofte junaj virinoj, fanatikaj adorantinoj de kruda potenco.
 
Iel tiam altrudiĝas jena demando: ĉu fakte estas oportune, ke tiuj malnovaj vundoj denove disŝiriĝu pro la proceso Pinochet? La respondo simplas : tiuj vundoj neniam saniĝis. Ili ade pusis. La ĉilia socio povas saniĝi nur se tiu puso estas forbruligita. Tio eblas nur per justeco.
 
Ĉu la proceso alportos tiun justecon? Ni tion ne scias. Sed se ĝi ne okazos, tiam la politika kaj justica potenco de Ĉilio portos gravan respondecon. Pro tio estas bone, ke la proceso ne okazu ie en eksterlando, ekzemple en Hispanio, sed en la propra lando, kie Pinochet versigis sangon. Tiu proceso verŝajne longe daŭros. Se Pinochet decus dume morti tiam en pluraj rondoj sendube oni kontente suspiros. Sed en tiu kazo la vundoj plue pusos en Ĉilio. Kaj la ŝanco por saniĝo estos dumlonge perdita.
 
 
El la revuo Vrede n-ro 345 (septembro – oktobro 2000)

 

steun ons

© 2020 vrede vzw - website by