Artikel
Willy Courteaux
Printvriendelijke versie
Ĉu la Haga Tribunalo por Milosevič ?

Ĉu la Haga Tribunalo por Milosevič ?

Kion ajn oni opiniu pri la milita interveno de NATO en Jugoslavio, same pri la demando kiel tiu regiono plue evoluu - problemo ĝis nun neniel bone solvita - tamen estas senpezige konstati, ke Milosevič estis flankenmetita pere de demokrataj elektoj.

 

 Ankaŭ estas bone, ke li en sia propra lando estos juĝata pro krimoj kontraŭ humaneco. Tamen, oni rajtas pridubi ĉu saĝa la postulo de la Internacia Tribunalo por Jugoslavio en Hago, ke post juĝado de Milosevič en lia propra lando, oni lin duafoje juĝu antaŭ la Internacia Tribunalo. La eksa ŝtatestro sendube estos unuainstance kondamnita kaj tiam estiĝos unika spektaklo - se ne bizara - ke homo estos dufoje sinsekve juĝata pro la sama(j) krimo(j). Oni povas sin demandi, ĉu tiu dua proceso plifaciligos la pacigon de tiu turmentita lando.
 
Jen kelkaj ĉi-rilataj komentoj :
 
Tiu Tribunalo por Jugoslavio, kiel internacia juĝistaro, eĉ se teorie sendependa, tamen ĝia aŭtoritato neniel estas ĝenerale rekonita kaj ĝia decidopovo aspektas tre limigita. Estas ja nepenseble, ke ĝi ekzemple iam povos sukcese juĝi, pro gravaj misfaroj, la gvidantojn de potencaj nacioj. Ni nur rememoru la akuzon ĉe la Internacia Ĉeftribunalo de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ la nerajtan agadon de Usono, kiam tiu ŝtato metis minojn ĉirkaŭ la havenoj de Nikaragvo, lando al kiu ĝi ne deklaris militon. Usono malestime sciigis, ke ĝi la Ĉeftribunalon ne rekonis por tiu afero. Same estas nepenseble, ke la Tribunalo iam povos kondamni iun gvidanton el lando kiel Ruslando aŭ Ĉinio, aŭ el iu NATO-aliancano kiel Turkio. Nur malgrandaj nacioj estas atingeblaj far tiu internacia juĝpovo, kio ja neniel plifortigas ties moralan prestiĝon.
 
En sia lando Milosevič ankoraŭ nekontesteble havas subtenantaron. Ĉiu agado de kiu ajn jurisdikcio nepre devas konsideri la moralan kaj psikologian efekton de la jura proceso. Miaopinie, kondamno far propralanda jurisdikcio havos pli da konvinkoforto ĉe la politika opiniaro. Kontraŭe, internacia jurisdikcio akuzanta post milita malvenko tre facile estos konsiderata kiel juĝado far la venkintoj.
 
Oni povas argumenti, ke siatempe la naziaj krimuloj ankaŭ estis kondamnitaj far tribunalo konsistanta el reprezentantoj de la venkintoj. Sed la situacio estis tre malsimila al tiu en Jugoslavio. En Germanio la tuta ŝtataparato ja estis frakasita kaj oni ne povis, en mallonga tempospaco, rekonstrui sendependan propre germanan jurisdikcion. Pli grave estis la fakto, ke la krimoj de la nazia reĝimo okazis ne sole ene de Germanio sed ankaŭ en ĉiuj landoj kiujn ĝi dum la milito okupadis. Tio ne estas la kazo en la afero pri Milosevič. La krimoj de ties reĝimo okazis en la propra lando. Cetere, la nova reĝimo rezultas el demokrata proceso, de ĉiuj ĝenerale rekonita tia. Oni ja rajtas supozi, ke ankaŭ la juĝado de Milosevič estos demokrate inspirita kaj jure korekta. Oni povas esperi, ke granda plimulto de la loĝantaro tiun jurisdikcion akceptos kaj respektos. Sed kiel reagos tiu loĝantaro se poste internacia tribunalo refaros la saman proceson ?
 
Ni foje supozu, ke jugoslavia tribunalo absolvos Milosevič-on (kio estas neverŝajna) sed ke poste lin kondamnos la Haga tribunalo. Ĉu tion multaj homoj ne konsideros venĝofaro de la venkintoj, kaj ĉu tio ne forte erodos la moralan aŭtoritaton de la nuna jugoslavia registaro ?
 
Sed ni alie supozu, nome ke Milosevič jes estos kondamnita far Jugoslavia tribunalo (kio estas verŝajna), kiel tiam reagos la Jugoslavia loĝantaro se en Hago la tuta proceso denove okazos ? Ĉu tio ne estos konsiderata kiel humiligo de la Jugoslavia jurisdikcio ? Do, humiligo de nova reĝimo kiu laŭ demokrataj elektoj estiĝis ? Ĉu eĉ la kontraŭuloj de Milosevič tion akceptos kiel triumfon de la propra demokratio ? Kaj ĉu la poruloj de la eksa ŝtatestro ne eĉ pli forte konvinkiĝos, ke la Haga tribunalo estas nura instrumento de la 'venkintoj' ? Ĉu tiu agmaniero estas 'realpolitiko' kiu plifortigos la pacon en la regiono ? Aŭ ĉu, male, ĝi ne efikos kiel oleo sur la balkanan fajron kiu neniel estas estingita kaj verŝajne dum multaj jaroj plubruletos ?
 
 

Willy Courteaux

 

 

El la revuo Vrede  n-ro 349  (majo – junio 2001)

 

steun ons

© 2020 vrede vzw - website by