Paul Evrard
Printvriendelijke versie

En Kubo eĉ la krizo okazas alimaniere (n-ro 400 / nov-dec 2009)

 

En Kubo eĉ la krizo okazas alimaniere
 
 
Ni tempe situu en la 1-a de oktobro 2009 ĉar la ekonomia situacio en Kubo validas nur kiel momenta filmbildo. Ĉiuj kiuj, rilate al Kubo, jam 50 jarojn postulas ŝanĝojn kaj transiron (transición) konscie forgesas ke Kubo dum tiu periodo ade ‘revoluciis’ kaj ‘rektifis’.
 
*
 
En la jaroj ’80 nur du latin-amerikaj landoj spertis ekonomian kreskon : Kolombio kaj Kubo. La unua ĝuis tiun kreskon pro drogo-trafikado al Usono, kun neevitebla sekvo : la plej alta murdo-nombro kaj plej malsekura lando en la mondo. Por Kubo la situacio estis kontraŭa : la plej malalta murdo-nombro kaj plej sekura lando en la mondo.
 
En tiuj jaroj 1980 Kubo ekonomie kreskis dank’al zorgema komercado kun la COMECON-landoj (grupo da socialismaj landoj en Orient-Eŭropo). La disfalo de la socialisma bloko en la jaroj 1989-91 kuntrenis Kubon en ekonomian abismon. La Brutta Nacia Produkto (BNP) de Kubo perdis 35% inter 1989 kaj 1993.
 
Ekde 1995 la tendenco pliboniĝis dank’al serio da drastaj sed efikaj aranĝoj kiuj generis nekonatan revivigon. Okcidentaj (aŭ, pli precize, kapitalismaj) ekonomoj ne kapablas ion tian kompreni. Dum la jaroj 2003-2007 Kubo ĝuis esceptan ekonomian kreskon inter 8 kaj 12% jare. Nur Ĉinio pli bone faris. Rimarkinda rezultato, se konsideri ke Kubo estas malriĉa lando triamonda kiu jam depost 47 jaroj suferas pro senindulga ekonomia blokado far Usono. Al tio aldoniĝas la terura efiko de la orkanoj kiuj, e n septembro 2008, okazigis en la insulo detruegon je 10 miliardoj da dolaroj. Tio respondas al 20% de la BNP. Krome, 1 domo el 7 estis parte aŭ tute detruita. Ankaŭ la kamparanoj spertis la detruon de sia (jam antaŭe malforta ) agrikulturo kun perdo de duono de la vegetaĵo. Kaj Kubo jam importas ĝis 80% de sia nutraĵo. Oni tiel komprenas kial la registaro iniciatis vastan reformon de la agrikulturo per disponigo de nekultivitaj terenoj, per kreditoj, per plisimpligita administrado kaj diversaj stimuloj cele al pli alta produktiveco. La registaro pluaĉetas preskaŭ la tutan rikolton (je prezo pli alta ol antaŭe) sed la cetera merkato estas libera, kvankam sub severa prezo-kontrolado.
 
Kun ioma malfruo ankaŭ Kubo nun eksentas la sekvojn de la monda krizo. Kvankam turistoj daŭre pli abundas, tamen ili meze malpli elspezas. La plej grava eksporto-produkto de Kubo estas nikelo sed mondmerkate ties prezo falis de 50.000 dolaroj por tuno al nur 8.000 dolaroj kaj atingas nun apenaŭ 15.000 dolarojn por tuno. Aliaj eksporto-produktoj (kiel tabako, rumo aŭ farmaciaĵoj) malpli facile trovas aĉetantojn kaj/aŭ preze malaltiĝas. En nia lando oni bone scias kio en tiaj cirkonstancoj okazas : tondado en la sektoroj de socia sekureco, de sanzorgo kaj instruado. Tio ne validas por Kubo, eĉ kontraŭe. Oni strebas al metodoj pli efikaj, al pli alta produktivo (iniciativo de sindikatoj). Krome, disciplino estas plifortigenda (peniga tasko se konsideri la kutiman malzorgemon de kubanoj) kaj, plej grave, kontraŭbatalo de korupto estas alta prioritato. Tiuj videblaj mankoj en la kubana socio ĉefe rezultas el la daŭra malhavo kaj la ĉiutaga klopodo sin savi: sekvoj de la multjara blokado de Kubo.
 
La parlamento de Kubo instalis novan kontrolorganon kiun gvidas la popola reprezentantino Gladys Bejerano. Ĉiaj entreprenoj kaj servoj estas funde ekzamenitaj por esti (ofte draste) adaptitaj.
 
Malgraŭ la krizo la lando pluagadas en la sfero de Internacia Solidareco. Pli kaj pli da kubaj kuracistoj, san-flegistoj kaj pedagogoj pluhelpas en landoj kies situacio estas malpli komforta ol tiu en Kubo mem. Ne surprize, ke ĉiam pli da landoj en Unuiĝintaj Nacioj apogas Kubo-n. Tiel, ĉe voĉdonado dum la Ĝenerala Asambleo de UN la 28-an de oktobro ĉijare, ĉiuj landoj de la mondo, escepte de 3, postulis la finon de la blokado far Usono.
 
La alstrebita ekonomia kresko de 6% ne realiĝis kaj atingis, komence de 2009, nur 0,8%. Oni tamen esperas atingi 1,5 ĝis 2% je la jarfino. Senlaboreco estas minimuma en Kubo. Vasta serio da novaj aranĝoj estis ellaboritaj, inter ili kelkaj okulfrapaj laŭ amaskomunikiloj. Ekzemple, iuj gazetoj ĉeftitolis "Ne plu da senpagaj manĝoj", preskaŭ sen komento. Fakte temis pri eksperimento. Proksimume 3,5 milionoj da dungitoj ja ricevas tagmeze senpagan manĝon en sia entrepreno. Tio kostas 300 milionojn da eŭroj ĉiujare. En kvar ministrejoj oni nun iniciatis jenan eksperimenton : la manĝejo restas fermita sed ĉiu dungito ricevas 15 pesojn tage, kio respondas al 300 pesoj monate (meza salajro estas 400 pesoj monate). Rezulte, la ŝtato ŝparas kaj la dungito pligajnas – aŭ, per kapitalismaj terminoj, ‘situacio gajna-gajna’. Kvankam oni en Kubo nun pripensas eventuale nuligi la libreta-n (t.e. libreto garantianta nutraĵo-akiron) same kiel la duoblan mono-sistemon (peso kaj CUC), tamen dank’al ambaŭ nun en Kubo ne regas malsato nek ekstrema mizero.
 
Ĉu tiu evoluo signifos la finon de socialismo ? Kiu tiel pensas, tiu subtaksas la kubanon kaj ties Revolucion, lian dinamismon, lian batalemon, lian rezistemon kaj plenfidon. Antaŭe ja pli gravaj defioj estis venkitaj. La nuna periodo estas tre peniga sed kiu jam 50 jarojn rezistas al la plej potenca lando de la mondo, nur 100 kilometrojn distanca, tiu certe kapablos venki la nunan situacion. Kial la loĝantaro de Kubo meze aperas pli feliĉa ol tiu de Usono ? Ĉu nekredinde ? Foje konsultu la sciencan studon en www.happyplanetindex.org kaj poste prijuĝu.
 
 
Paul Evrard
Ĉefredaktoro de Cuba sí
(belga, dulingva revuo)
 

 

steun ons

© 2020 vrede vzw - website by