Artikel
Kim Bryan
Printvriendelijke versie
Je la alia flanko de la barilo
Foto: Nicolas Pinault - VOA News

Je la alia flanko de la barilo

La solaj landlimoj kiuj dividas Afrikon kaj Eŭropon estas la lokoj kie Maroko tuŝas la Hispanajn enklavojn Ceuta kaj Medilla.

Tiuj enklavoj estas ambaŭ ekranumitaj per kontraŭ-grimpkrado de 7 metroj alta kun, ĉe la supro, pikdrato. Ĝi ankaŭ estas permanente gardita per altteknologiaj kameraoj, hundoj, helikopteroj kaj patroloj.

Pro la Eŭropa limopolitiko dekmiloj da rifuĝintoj el la sub-Sahara Afriko estas blokitaj en la nordo de Maroko. Ili ne plu povas reiri hejmen pro nura malriceco aŭ ĉar ili estas persekutitaj en la loko de kie ili venas, sed ili ankaŭ ne rajtas transiri la limon.

La 6an de februaro 2014 grupo da migrantoj klopodis ĉirkaŭnaĝi la kradon. Ili estis bonvenigitaj per kaŭĉukaj kugloj kaj larmigaj grenadoj. Hispanaj policaj boatoj simple veture subakvigis la naĝantojn kaj oni eĉ rakontas ke policanoj subakven puŝis homojn kiuj estis buŝkaptantaj aeron. Oficiale 15 homoj pereis tiun tagon, sed migrantoj kiuj ĉeestis surloke asertas ke la nombro de mortintoj estis multe pli alta. La hispana NRO (Ne Registara Organizo) Caminando Fronteras posedas depoziciojn de ĉeestantoj pri policistoj kiuj reĵetis kadavrojn en la maron.

La 4an de marto 2014 mil kvincent migrantoj klopodis eskaladi la kradon kiu disbaras Ceutan kaj Afrikon. La polico kontraŭis la atakon per klaboj kaj larmigaj grenadoj. Ĉar tiuj incidentoj ne provokas publikajn indignojn, oni ne starigis enketon pri policista perforto. Kontraŭe, alvoko al plifortigo de la limoj estas volonte aprobita. “Kiam okcidentanoj volas vojaĝi, ĉu riĉaj aŭ malriĉaj, ili povas iri kaj resti kie ajn. Sed kiam ni volas vojaĝi oni starigas barierojn.”, skribas persono kiu komunikas sian historion sur la nova blogo Sexion Doudou (sexiondoudou.worldpress.com). Tiu iniciato de solidariteco estis lanĉita de migrantoj el Norda Maroko.

Kalvario

Multaj Afrikanoj el Subsahara Afriko atingas la marokan ĉefurbon Tangiers nur post longa vojaĝo, sed iri plue ofte ne eblas. Kontraŭe, ili estas arestitaj de la maroka policokaj postlasitaj laŭlonge la dezertlimo kun Alĝerio, tio kondukas al longaj promenoj sen manĝaĵo kaj akvo. La praktiko de la deportado de homoj, sen konsidero de la individuaj dosieroj, al landoj kie ilia sekureco ne estas garantiita, estas malobservo de la Konvencio de Ĝenevo de 1951. Laŭ onidiroj pli ol 4000 homoj vivas en la arbaro kaj montaro apude de la maroka kaj hispana limo, atendante taŭgan momenton por riski la transiron. Ĉiutage ili devas suferi de la policaj brutalaĵoj. Policistoj invadas iliajn kampadejojn, bruladas ilian manĝaĵon kaj kovrilojn, batadas homojn kaj humiligas ilin per racismaj insultoj. Tiuj inter ili kiuj, malgraŭ ĉio, tamen sukcesas atingi la hispanajn enklavojn, estas kunigitaj en imigradocentrojn. Tie ili devas atendadi longege antaŭ obteni la liberigan stampon kiu ordonas la permeson pluen vojaĝi aŭ la deportadon. Kompreneble, tiu lasta plej ofte okazas.

Solidareco

Ne Registaraj Organizoj (NRO) kaj lokaj aktivistojdiras ke la aŭtoritatoj ŝajne senpune malobservas la procedurojn. Oni kulpigas policistojn pri tio: ili malfermas la pordojn de la kradoj je la maroka flanko kaj repuŝas la homojn kiuj sukcesis atingi la enklavon. Tio estas kontraŭleĝa. Ekde migrantoj surteriĝas sur hispana teritorio, ili rajtas havi honestan azilproceson, inklude tradukiston. La Eŭropa Unio (EU) pagadas al Maroko miljonojn da eŭroj jare, por malhelpi ke migrantoj metu firman piedon sur la eŭropan kontinenton. Malgraŭ la multnombraj alvokoj al travidebleco, la EU ne volas komuniki kiom da mono ĝi elspezas por tio kaj kiu precize profitas de tiu mono.

La solidigo de “eŭropa fortikaĵo” kondukis jam al multaj tragikaj kaj nenecesaj mortintoj. Oni povas antaŭvidi ke la nombro de migrontoj nur pligrandiĝos kaj la klimatoŝanĝiĝo, militoj kaj malriĉeco pelos homojn elradikiĝi. La NRO “No Borders Marocco” agadas en Tangiers kaj en la apudlima regiono ekde 2012. Per permanenta ĉeesto, la aktivistoj subtenas la migrantojn kaj esprimas sian solidarecon pri ilia situacio. Ili kreas sekurajn lokojn por la virinoj, instruas la Anglan kaj klopodas disvolvigi la sentemon de la eŭropanojn tiu rilate. Nuntempe cirkulas alvoko por donacio de aŭdovida materialo, tiel ke migrantoj povus mem rakonti kaj konatigi siajn proprajn historiojn. Pli da informoj vi trovas sur beatingborders.wordpress.cem.

Kim Bryan

El la Revuo Vrede n-ro 428 (julio aŭgusto 2014)

 

steun ons

© 2020 vrede vzw - website by