Freddy De Pauw
Printvriendelijke versie

Kosovo, ŝtato de mafianoj (n-ro 408 / mar – apr 2011)

En sendependa Kosovo restas Hashim Thaçi  kiel ĉefministro dum Behgjey Pacolli fariĝas prezidento. Kun tiaj ĉefoj la gangstera submondo pli ol antaŭe regadas super la ĉefurbo Pristina. Por la multaj landoj en Eŭropa Unio kiuj jam rekonis Kosovo-n tiu informo amare gustas. Tamen, vera surprizo tiu situacio fakte ne estas. Pino Arlacchi, membro de la Eŭropa Parlamento, pli konata kiel dumjara kontraŭbatalanto de la mafio-grupoj en Italio, rekte nomas Kosovo-n ‘mafio-ŝtato’.

Ni foje rememoru: en 1999 Nato-trupoj realigis per amasa bombado la efektivan disiĝon  inter Serbio kaj Kosovo. Jam tiam Nato-raportoj parolis pri la Kosova Liberiga Armeo (UCK) kiel pri koalicio de pluraj mafio-grupoj. Estis tiu sama UCK kiu, ekde 1990, ekbatalis kontraŭ la tiama Federacia Respubliko Jugoslavio por plena sendependeco de la provinco Kosovo. Tiutempe UCK estis konsiderata kiel terorisma organizaĵo. Sed kelkajn monatojn antaŭ la milito en 1999 Usono forigis UCK-on el la listo de teror-organizaĵoj  kaj, kune kun Nato, la novbakitaj ‘libereco-batalantoj’ atingis sian celon.

Hashim Thaçi estas la ĉefa gvidanto de UCK, kiu depost la milito-fino estas transformita al PDK, la Demokrata Partio de Kosovo. Fine de 2010 tiu partio rikoltis 33% da voĉoj  dum la parlammentaj balotoj. Sed la loĝantaro senentuziasme balotis, kun nur 47% da partoprenantoj. La Nova Alianco por Kosovo atingis 7% da voĉoj. Tiu partio estis formita en 2006 far Behgjet Pacolli, ĝenerala direktoro de la industria Mabetex-grupo, transnacia konstru-entrepreno.

Pacolli kaj la Kremlin-skandalo

Thaçi kaj Pacolli faris aranĝeton inter si post la elektoj. Kun helpo de kelkaj malgrandaj grupoj ili sukcesis eviti ke la dua plej granda partio, la Demokrata Ligo de Kosovo, partoprenu al la nova registaro. Thaçi tiel denove estis ĉefministro kaj Pacolli  fariĝis prezidento.
Pacolli estas konata kiel la plej riĉega albano en la tuta mondo. La nomo de lia entrepreno Mabetex estas certe familiara por ĉiu kiu siatempe sekvis la naŭzan Kremlin-skandalon, ankaŭ nomitan ‘Kremlin-gate’.

La nun 60-jara Pacolli forlasis, kiel 17-jara junulo,  la urbon Pristina (aktuala ĉefurbo de Kosovo) por vivteni sin per malpuraj aferetoj en Germanio, Aŭstrio kaj  Svislando. Laŭ UCK li ĉefe laboris por la sekreta servo de Serbio kaj poste, kiel negocisto, por Slobodan Miloseviĉ. Ĉi lasta, kiel serba naciisto, tiam subpremis la albanan loĝantaron en Kosovo.
Post la diseriĝo de Sovetunio alvenis por Pacolli epoko de gloro kaj riĉego. Ekde Lugano en Svislando la aktiveco de lia konstru-entrepreno Mabetex subite atingis preskaŭ ĉiujn kontinentojn. Li glate amikumis kun la gvidantoj de la novaj ŝtatoj kiuj estiĝis post la disfalo de Sovetunio, precipe kun Kazaĥio kaj Ruslando.
En Jakutio, subrespubliko (riĉa je diamantoj!) de la Rusa Federacio, li konatiĝis kun Pavel Borodyn kiu en 1993 estis nomumita kiel ĉefo de la prezidenta stabo de Boris Jeltsin. Ege oportune por Pacolli! Komenciĝis ja la epoko de senskrupula, amasa rabado en eksa Sovetuunio, oficiale kamuflita kiel ‘privatigo de la ŝtato-bienoj kaj -entreprenoj’, dum kiu la klano sub prezidento Jeltsin sin kolose pliriĉigis. Mabetex ricevis, pere de Borodyn, kontrakton por renovigi la prezidentajn loĝejojn,  pro kio Mabetex malavare provizis la familion Jeltsin per donacoj. Pacolli ankaŭ havigis al la familianoj  svisajn kredito-kartojn same kiel bankokontojn  por tie deponi la enspezojn de la korupto. Prokuroro Skuratov ekde Moskvo starigis enketon sed el Svislando venis nenia helpo.   “Subaĉeto de eksterlandaj altranguloj kaj oficistoj ne estas krimo laŭ la svisia justico” estis la sarkasma sinteno de la svisoj.

Sed prokuroro Skuratov spertis kontraŭstaron ankaŭ el alia flanko. Lian enketon ja lerte sabotis la tiama estro de la sekreta servo, nome Vladimir Putin. Pro tiu sperta defendo de siaj interesoj  prezidento Jeltsin nomumis Putin ĉefministro kaj poste prezidenta sekvanto. Kiel nova prezidento, Putin en 2000 zorgis pri definitiva fino kaj nuligo de la enketo pri  Kremlingate.

Thaçi kaj homaj organoj

Thaçi estas alispeca fiulo. Jam en la jaroj 1990 cirkulis onidiroj  pri partopreno de UCK en organizado de kontrabando-cirkvitoj por armiloj, virinoj kaj drogoj.   En 2003 konfidenca raporto pri tiu agado estis havigita al la provizora estraro de Kosovo sub kontrolo de Unuiĝintaj Nacioj (UNMIK – United Nations Interim Administration Mission). En tiu raporto troviĝas deklaroj de atestantoj pri centoj da kaptitaj serboj kiujn UCK transportis al la ‘flava domo’ apud Burrel, en la nordo de Albanio. Ĉi rilate la nomo de Thaçi estas eksplicite menciita kiel UCK-respondeculo. En tiu ‘flava domo’ la kaptitoj estis murditaj kaj iliaj korpo-organoj rekuperitaj por vendado.

Teamo el UNMIK kaj el la Internacia Tribunalo pri Jugoslavio faris enketon en la urbo Burrel. Oni tie kolektis sango-spurojn, sed tie la enketo haltis,  sen aldona krim-esploro. 
Jen intervenas Carla del Ponte, fama kiel akuzistino ĉe la Tribunalo pri Jugoslavio sed antaŭe en sia profesia kariero ankaŭ jura esploristino en Svislando pri diversaj disbranĉoj de la Kremlingate-skandalo.  En 2008 ŝi verkis libron en kiu tiu kontrabando de homaj organoj estas menciita. Tamen la afero plusilentis ĝis eksa svisa jura akuzisto, Dick Marty, pasintjare denove aktualigis la aferon kaj ĝin klare metis en raporton por la Eŭropa Konsilio. Thaçi respondecus pri  homrabo de proksimume 500 loĝantoj, serboj kaj albanoj, kiujn oni poste mortigis kaj kies organoj estis venditaj.

Altnivela cinismo kaj silento

Kial UNMIK ne serioze esploris tiun aferon? Simple, ĉar ĝi ne volis,  ke la kaduka konstruaĵo ‘rekonstruo de Kosovo’ tute kolapsu per enketo kiu povus publikigi abomenindajn faktojn pri kiuj respondecas uloj, kiuj ade intertraktas kun Unuiĝintaj Nacioj. La Tribunalo pri Jugoslavio eĉ pli draste silentigis la aferon. Ĝi detruis ĉiun materialon enkete kolektitan pri la ‘flava domo’. La Tribunalo ankaŭ deklaris, ke la afero estas ekster ĝia kompetento ... ĉar la kruelaĵoj okazis post 1999. Sekve, la afero ‘neniel koncernis la Tribunalon’. Tiel, same UNMIK kiel la Tribunalo deklaris, ke ne aperis elementoj kapablaj pluekzameni la aferon. Kaj la afero silente mortis.

Dume novaj dokumentoj kaj atestoj subtenas la deklarojn de Dick Marty. Ĉiuj novaj atestantoj estas eksaj membroj de UCK kiuj detale raportas pri la kruelaĵoj. EULEX, la subtena misio de Eŭropa Unio por polico kaj justico en Kosovo, nun enketas sed ne pretas havigi al la atestantoj la necesan  protekton.

Danĝera danco inter mafia ŝtato kaj EULEX

Mafio-ĉasisto Arlacchi senpardone opinias pri Kosovo. Ttiun novan respublikon li senhezite nomas mafio-ŝtato. En la Eŭropa Parlamento li forte pledas por ekzameni kion EULEX fakte faras en Kosovo aŭ, pli ekzakte, ne faras. Arlacchi spertas fortan reziston por enketo pri la akuzaj deklaroj de Dick Marty  kaj, pli vaste, por esplori  pri la influo de la organizita krimularo en Kosovo. La EULEX-misio estis starigita en 2008 kun proksimume 3200 policistoj kaj jura personaro sed, post trijara laboro, ĝi atingis neniun rezultaton.

EULEX nenion faras por estigi programon kiu sekurigu  homojn kiuj pretas atesti en mafio-aferoj. Esplorantoj tamen avertas, ke dungitoj de EULEX kiuj klopodas komenci enketon, ne sole sin mem grave endanĝerigas, sed ankaŭ sian familion. “Ni ĉiuj scias, kiom streĉaj estas la ligoj inter la gvidantoj de Kosovo kaj la mafia mondo”, deklaris Arlacchi fine de februaro en la brita BBC. Sed plejmulto de la landoj en Eŭropa Unio alrigardas la nubojn en la ĉielo.  
 Kaj Serbio, kiu ĝis nun rifuzas rekoni Kosovo-n, spertas fortan premon por atingi interakordon, kio povus konduki al ĝenerala kaj internacia oficialigo de sendependa Kosovo.  Se tio okazus, tiam la vojo estos libera por akcepti tiun mafio-ŝtaton en Eŭropa Unio. Putra pomo en korbo.

El la revuo Vrede  n-ro 408  (marto-aprilo 2011)

steun ons

© 2021 vrede vzw - website by