Artikel
Tim Bruneel
Printvriendelijke versie
La larĝa ekologia influo de viandkonsumado
Foto: Shpernik088

La larĝa ekologia influo de viandkonsumado

La klimatŝanĝiĝo estas hodiaŭ unu el la plej grandaj problemoj sur nia planedo. En 2013 estis 34 miljonoj da klimatfuĝintoj, nombro kiu ĉiujare kreskas. La senarbarigo de la Amazonregiono daŭre rapidege pluiras, la trinkakva provizado elĉerpiĝas kaj la grundelĉerpiĝo hipotekas la agrikulturon en multaj sudaj regionoj. Estas do precipe la malpli prosperaj regionoj kiuj estas unue damaĝitaj. Jam delonge ne estas sekreto ke la meza okcidenta vivnivelo ŝuldas la plej grandan respondecon. Kio tamen estas malpli emfazita estas la granda respondeco de la viandkonsumado rilate al tio.

Jam en 2006 la NAO, la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizaĵo de UN, metis tintilon ĉirkaŭkatan kolon pere de malgloriga raporto pri la ekologia influo de la industria brutbredado. En pli-malpi ĉiuj problemaj kampoj de la ekologia problemo la brutbredado, laŭ la UN-raporto,ludus decidan rolon. Krom la lignoproduktado, la viandkonsumado estas la plej grava kaŭzo de la senarbarigo. Precipe en Sudameriko la redukto de la tropika arbarego sekve de brutbredado estas enorma problemo. En la Amazonregiono 70% de la senarbarigo estas ŝuldata al la brutbredado mem, la ceteraj 30% al agrikulturado kiu servas al furaĵo. Pli-malpi 20% de la paŝtejoj en la mondo suferas pro grundelĉerpiĝo kaj en sekaj regionoj tio plialtiĝas ĝis 73%. Tio estas konsekvenco de tropaŝtigo, grundplidensiĝo kaj erozio. Tiumaniere fruktodona grundo iĝas netaŭga por agrikulturo.

Akvo

Nederlanda meta-studaĵo kalkulis en 2003 ke por la produktado de 1 kg da bovoviando oni bezonas 16.000 litrojn da akvo, por la sama kvanto da porkoviando 5300 litrojn, por 1kg da fromaĝo 5300 litrojn, por birdaĵo 3800 litrojn kaj por ovoj 3500 litrojn. Kompare: 1 kg da tomatoj kostas nur 184 litrojn da akvo, 1kg da karotoj 131 litrojn. Sciante ke duŝo de 5 minutoj uzas pli-malpli 60 litrojn da akvo, tiam 200 gramoj da bovoviando estas komparebla al la akvokonsumo de 53 duŝoj. Dum ni jam delonge estas sensivigitaj por eviti likantajn kranojn kaj instali ekonomiajn duŝilon, ni devas konkludi ke manĝi 1 hamburgeron malpli ŝparas tiom kiom ne duŝi dum du monatoj.

Bovbredado kaŭzas ankaŭ la plej grandan akvomalpurigadon en la agrikultura sektoro per antibiotikoj, hormonoj, animalaj restaĵoj fekaĵo, pesticidoj (uzitaj por brutnutraĵo) kaj sedimentoj kaŭzitaj de grunderozio. Tiu akvomalpurigo zorgas ke akvorezervoj iĝas neuzeblaj por homa konsumado kaj kaŭzas mortajn zonojn en marbordaj regionoj kiuj, pro manko de oksigeno, iĝas neloĝeblaj por fiŝoj kaj aliaj marbestoj. La disvastigo de antibiotiko en la akvo kaŭzas ankaŭ gravan naskiĝejon por bakterioj rezistaj al antibiotiko.

Kovejogasoj

La UN taksas la respondecon de la brutbredado pri la tuta gaseligo je 14 ĝis 22%. Krom CO2 estas ankaŭ elpuŝita granda kvanto de la ankoraŭ pli danĝera metano. Metano estas kiel kovejogaso pli noca ol CO2 ĉar la efiko, kontraste al CO2, estas tuja kaj neinversigebla. La meznombra viandokonsumado po persono altiĝas daŭre pro la pligrandiĝanta demando je viando en evoluiĝantaj regionoj. Krom tio,ĝis ni atingos 2050 ni vivos kun 11 miliardo da homoj sur nia planedo. Tiu evoluo estas netenebla.

Malsukcesaj aŭtoritatoj

Preskaŭ ĉiuj kiuj profundiĝas en la influo de la industria brutbredado sur la vivmedio, konsentas ke ĝi devus esti prioritato en la ekologia politiko. Sed kiuj solvoj estas longdaŭraj kaj fareblaj? La NAO faris en sia raporto de 2006 serion da sugestoj por realigi daŭran bredadon. Ok jarojn poste eĉ ne unu konsilo estas realigita. Oficilaj instancoj ŝatas pledparoladi pri daŭra brutbredado, sed ne enkondukas aranĝojn por realigi ĝin. La okazaj lokaj biologiaj iniciatoj apenaŭ influas pro la plimultiĝo de la konvencia industria bredado. Kiel ĉiu tutmondiga sektoro la industrialigita bredado estas ege malfacile ekologie reguligebla. La prempotenco de la sektoro ne estas senkulpa pri tio. Pro manko de reformo, la stimulado de vegetaĵaj alternativoj kaj la instigo al malaltigo de la viandkonsumado ŝajnas esti la solaj aliaj solvoj. Tamen, sub la premo de la sektoro, la oficialaj instancoj evitas tiun vojon. Plue, oni eĉ aktive kontraŭbatalas ĝin. Ĝis hodiaŭ ni ricevas, ekzemple en Belgio, sub la denominatoro “meŝago de publika utilo”, reklamkampanjojn pri pli kaj pli da viando sur nia telero; ankaŭ faldfolioj kaj hejmpaĝoj estas lanĉitaj, en kunlaboro kun la Flandraj instancoj, por atentigi pri la graveco de viando en sana nutrado (konsilo kiu jam delonge estas science kontraŭdirita). Se ni volas serioze pritrakti la ekologian problemon, ni urĝe devas pridemandi nian viandkonsumadon.

El la Revuo Vrede n-ro 431(januaro-februaro 2015)

 

steun ons

© 2020 vrede vzw - website by