Pieter Teirlinck & Soetkin Van Muylem
Printvriendelijke versie

La nuklea potenco de Usono kaj Rusio (n-ro 402 / mar-apr 2010)

La nuklearmila arsenalo de Usono, same kiel tiu de Rusio, sin apogas sur tielnomita ‘triopo’, kiu ebligas lanĉi atomarmilojn laŭ tri manieroj. Tio ja povas okazi ekde teritorio, per interkontinentaj balistaj raketoj (ICBM) ; elmare per interkontinentaj balistaj raketoj kiujn lanĉas submarŝipoj (SLBM) ; aŭ elaere, per strategiaj bombaviadiloj kiuj kapablas ne sole ĵeti bombojn sed plie lanĉi celoserĉajn raketojn (ACLM). Laŭŝajne la globala kvanto da atomarmiloj daŭre nun malkreskas, kio respondas al la duflanka interkonsento inter la du partioj, sed dume oni ambaŭflanke intense plimodernigas la restantan arsenalon. Ni foje ekzamenu la nunan situacion.
 
*
 
Usona nuklearmila arsenalo
Usono disponas pri proksimume 2200 strategiaj ‘nukle-kapoj’. Tiu kvanto jam nun respondas al la supra limito de operacipretaj strategiaj atomarmiloj kiujn Usono ‘rajtos’ posedi en 2012. Tion ja permesas la ‘START-akordo’ inter Usono kaj Rusio. En januaro 2009 Usono havis entute 5200 ‘utiligeblajn’ nuklearmilojn, el kiuj 2700 ‘operacipretaj’, nome 2200 strategiaj kaj 500 ‘ne-strategiaj’ (ekzemple la usonaj atombomboj en Eŭropo). Krome, ankaŭ ekzistas ‘rezervo’ de 2500 nuklearmiloj kaj eĉ stoko de 4200 ‘detruendaj’. Duono de la strategiaj nuklearmiloj troviĝas sur submarŝipoj enmare.
Usono jare elspezas proksimume 30 miliardojn da dolaroj por prizorgi kaj ‘plibonigi’ sian atomarmilan arsenalon.
 
Modernigo de la atomarmilaro
Meze de februaro 2010 la Blanka Domo surprizis la mondon demandinte al la parlamento plialtigon de la buĝeto por la Nacia Nuklea Defendo-administrado. Dum la kvin venontaj jaroj tiu plialtigo ja atingu 13,5% (7 miliarrdoj da dolaroj). Tio inkludas 5 miliardojn dum la kvin venontaj jaroj por plimodernigi la atomarmilan tuton, komencante per ekstraj 624 milionoj en 2011. Tio ŝajne estas kontraŭa al la promeso de prezidento Obama por strebi al mondo sen nuklearmiloj. Tamen, vicprezidento Joseph Biden proklamas, ke ĝi estas nepre necesa por kapabli malarmigi gardante solide minacan defendo-potencon. Laŭ Hans Kristensen, ano de Federation of Atomic Scientists [Federacio de Atom-Sciencistoj] tia agado fakte estas la prezo pagenda por konvinki la usonan senaton ke ĝi aprobu la Ĉiuflankan Test-haltigan Akordon (CTBT) same kiel la Traktaton por Malpliigi la Strategiajn Nuklearmilojn (START). Ni ja sciu, ke en Usono ade ekzistas forta rezisto kontraŭ malkonstruo de sia nuklearmila arsenalo. En decembro 40 konservativaj senatanoj sendis leteron al prezidento Obama por substreki sian oponon al ĉia malkonstruo se oni ne samtempe funde modernigas la restantan arsenalon.
 
Usono jam nun tre aktive rekonstruas kaj modernigas sian aktualan, strategian sistemon por raketo-lanĉado – pri tio ne ekzistas dubo. Oni ja celas vivodaŭron de minimume 20 ĝis 30 jaroj por tiaj sistemoj kaj la ‘nukle-kapoj’. Sed ĉu tio estas rekonstruo de malnovaj sistemoj aŭ konstruo de tute novaj? Pri tiu demando ekestis vigla semantika diskutado. Kiel ajn, la rezulto estas modernigo kaj ĉi tio estas kontraŭa al la ‘spirito’ de la Ne-Prolifera Traktato (NPT).
 
Tamen, teorie ne nepre necesa. Post peto de la usona parlamento, iu sendependa grupo da sciencistoj (la t.n. JASON) faris raporton en septembro 2009, laŭ kiu evidentiĝas, ke la vivodaŭro de la nunaj nuklearmiloj povas ankoraŭ ampleksi plurajn jardekojn sen perdi ajnan efikecon. Malgraŭ tio la rezervo de ‘nukle-kapoj’ estas daŭre plibonigita kadre de la Life Extension Program (LEP) [Programo por Plilongigi la Vivon (…de la atombomboj, kompreneble !]. Por tiu nobla celo oni investas proksimume 30 miliardojn da dolaroj. Krome, la usona mararmeo planas konstruon de novaj nuklearmilaj submarŝipoj ĝis la jaro 2027. Tiucele Obama jam petis 700 milionojn al la parlamento, sed la globala kosto por disvolvado kaj konstruo facile atingus 100 miliardojn da dolaroj. Aldone, ankaŭ pretas planoj por novtipa strategia bombaviadilo kies nura koncepto kostos almenaŭ 10 miliardojn da dolaroj.
 
Krom tio ekzistas konkretaj planoj kaj atribuitaj buĝetoj por plifaciligi la produktadon de plutonio destinita al nuklearmiloj. Oni tiel intencas ĉiujare fabriki, en Los Alamos, ĝis 20 plutoni-nukleajn ‘kapojn’. Simplula demando : kial konstrui novajn plutoniaĵojn se miloj da ili jam troviĝas en la dismuntaj instalaĵoj de atomarmiloj en Usono ?
 
 
Usono (2009)
Rusio(2010)
Strategiaj nuklearmiloj
 
 
ICBM
500
1090
SLBM
1150
576
ALCM + bomboj
500
838
Subtotalo
2150
2600
Ne-strategiaj nuklearmiloj
500
2000
Sumo operacipretaj
2700
4600
+ Rezervo
2500
3300
Sumo disponeblaj
5200
7900
Atendas dismuntadon
4200
3900
Totala kvanto
9400
11900
Fonto: Hans Kristensen (FAS)
 
 
 
 



 

 

Kaj la atomarmilaro de Rusio ?
Ankaŭ ĉi tie oni ne disponas pri konfirmaj nombroj oficialaj sed laŭtakse Rusio verŝajne posedas entute 12.000 nukle-kapojn. El ĉi tiuj 4600 nun (januaro 2010) troviĝas en operaci-pretaj nuklearmiloj, kio estas 200 malpli ol dum la antaŭa jaro. Tiuj 4600 siavice dividiĝas en 2600 strategiaj nuklearmiloj kaj proksimume 2000 taktikaj. Krom tio ĉirkaŭ 7300 atomarmiloj estas rezervo aŭ atendas dismuntadon.
 
Eĉ sen anstataŭanto por la nun finita START-akordo, ankaŭ la nuklearmila arsenalo de Rusio ade malpliiĝas. Sed, same kiel en Usono, ankaŭ en Rusio partoj de la restanta arsenalo estas modernigita. Tamen, kontraste al Usono, tiu modernigo estas ne kontinua procedo sed dependa de rekonstruo de iuj nuklearmiloj. Tiel Rusio nuntempe transformadas siajn IBCM-raketojn SS-25 al SS-27 raketoj kiuj povas esti lanĉitaj el moveblaj instalaĵoj aŭ rekte el siloj.
 
Prezidento Medvedev anoncis en 2009 ke Rusio planas ĝis 2011 konstruon de superkomputiloj por, per ili, simule testi la efikecon de sia nukle-arsenalo, same kiel faras Usono. Ankaŭ konstruo de novaj nukle-submarŝipoj estus planita en 2010, same kiel liverado de 30 novaj balistaj raketoj por la mar- kaj terarmeo. Tamen, la finkonstruo de la nov-generaciaj submarŝipoj iomete lamas. Kontraŭe al Usono, Rusio tre forte emfazas la utilon de taktikaj nuklearmiloj.
 
Kion konkludi ?
Ni ne forgesu : la Ne-Prolifera Traktato (NPT) klare celas plenan, mondskalan nukle-malarmigon. Malgraŭ ĉia belparolo de Obama, la moderniga programo de Usono krude kontraŭas la spiriton de tiu akordo. La miliardoj da dolaroj kujn la usona prezidento aldone petis por prizorgado kaj modernigo dum la venontaj jaroj, fakte estu utiligendaj por dismuntado de nukle-kapoj. Usono klare pretas redukti sian nuklearmilan arsenalon, sed neniel ion perdante. Aŭ, kiel Obama mem ĝin proklamis dum sia vizito al Prago: "Ne eraru : tiel longe kiel tiaj armiloj ekzistas, Usono gardos sekuran kaj efikan arsenalon por fortimigi malamikojn kaj garantii la defendon de niaj aliancanoj …". Cetere, kial grandpotenco flegu kolosan kaj kostegan nukle-arsenalon se reduktita versio, teknologie pli efika, estas same celtrafa ?
 
Aliflanke, la konkretaj planoj kaj la jam atribuitaj buĝetoj por novaj produkto-metodoj de plutonio destinita por nuklearmiloj, montras ke la intencoj de Usono estas malpli noblaj ol ĝi mem propagande asertas. Se vi publike deklaras voli forigi ĉiujn nuklearmilojn, kial vi bezonas plutonion por konstrui novajn ? Krome, ankaŭ la forigo de la usonaj nuklearmiloj el Eŭropo estas malpli nobla ol ĝi aspektas. Tiuj armiloj ja ne plu havas strategian signifon ĉar la siatempa motivo por ilia instalado (minaco el Sovetunio) jam delonge malaperis. Ni ankaŭ ne pretervidu, ke Usono aktive kontribuis al la ekesto kaj posta legitimado de Hindia Unio kaj Pakistano kiel nuklarmilaj ŝtatoj. Kaj dume Usono klopodas akiri imagon de lando kiu sin plene kaj senprofite dediĉas al mondo sen nuklearmiloj. Ni baldaŭ vidos ĉu vere Usono aperos heroe dum la venonta NPT-rekonsidera konferenco en Novjorko. Amara konstato : Obama jam anticipe plukis la pasintjaran Nobelpremion pri Paco. Tamen, pri tio ne kulpas li mem, sed iuj stulteguloj de la responda Nobel-komitato.
Pieter Teirlinck kaj Soetkin Van Muylem
 
 
El la revuo Vrede n-ro 402 (marto – aprilo 2010)
 
 
 
Noto de la tradukinto
Ĉi tiu teksto estas parto de artikolaro rilata al la ‘Rekonsidera Konferenco de la Ne-Prolifera Traktato’ (NPT) kiu okazos en Novjorko (jam la 8-a tia Konferenco !). La ceteraj artikoloj pri tiu temo en la revuo Vrede pritrtaktas ankaŭ la sintenon kaj politikon de aliaj nuklearmilaj ŝtatoj.
Ate ntu : la ĉi tie prefikse uzitaj radikoj atom- kaj nukle- fakte estas sinonimoj en tiu kunteksto.

 

steun ons

© 2021 vrede vzw - website by