Ludo De Brabander
Printvriendelijke versie

La ‘paco-procezo’ jam definitive mortis (n-ro 401 / jan-feb 2010)

La tielnomita ‘paco-procezo’ por Israelo kaj Palestino, ekigita en Madrido (1991) kaj daŭrigita en Oslo (1993) jam estas 18-jara, sed neniam la fina celo situis tiom malproksime : ‘tero interŝanĝe al paco’. La israela registaro strikte sekvas la principon de la fondinto de Israelo, David Ben Gurion, laŭ kiu "kondiĉo por interdiskuti kun la Araboj simple estas kreien tiu lando fortegan judan fakton." Nuntempe ne plu eblas nei la israelan strategion kiu konsistas el ‘babiladi kaj dume rabi’.
 
La koloniado de la palestinaj teritorioj duobliĝis depost la akordoj de Oslo kaj iom post iom atingas netolereblajn proporciojn. Rilate al la ‘internacia komunumo’ (fakte, la ‘okcidenta mondo’) Israelo misuzas la ‘paco-procezon’ por ne plenumi siajn devojn pri homaj kaj politikaj rajtoj de la palestinanoj.
 
Al la Palestina Aŭtoritato restis nur unu ebleco, nome prokrasti ĉiun intertraktadon ĝis principe kaj fakte finiĝos la israela konstru-torento sur palestina grundo kaj haltos la detruado de palestinaj domoj en Orient-Jeruzalemo. Tamen, la palestina gvidantaro ne klare scias kia strategio estas sekvinda. Cetere, grava parto de la loĝantaro ne plu sekvas prezidenton Mahmud Abbas kaj ties ĉirkaŭulojn, pro lia senpovo defendi la palestinajn interesojn. Oni ankaŭ lin riproĉas daŭre marĉandaĉi kun okcidentaj potenculoj kiuj lin superŝutas per honorado, armiloj kaj mono … kaj tiel lin igas senaga.
 
El tiu situacio rezultas profunda abismo politika en la palestina socio. En 2006 Hamas gajnis la balotojn por la Palestina Leĝdona Konsilio kaj, ekde tiam, tiel montris sin politike ĉeesta. (Ni tamen sciu, ke tiu Konsilio fakte rezultis el la Oslo-akordoj kiujn Hamas mem malakceptas). Tiu evoluo estigis potencakiran lukton inter Hamas kaj Fatah, la du plej gravaj politikaj movadoj, kies rezulto estis la disiĝo de Gaza kiel memstara teritorio sub kontrolo de Hamas, dum la restanta Okcidenta Jordan-bordo restis sub kontrolo de Fatah. Ĉio ĉi ne sole plikompleksigis la politikan problemaron sed ankaŭ grave malfortigis la batalon por sendependeco de la palestina popolo.
 
Ĉu balotoj okazu aŭ ne?
Aktuale ne vidiĝas fino de tiu interna diseco. La 23-an de oktobro 2009 prezidento Abbas anoncis novan balotadon, konforme al la palestina leĝaro. Tiu balotado estis okazonta la 24-an de januaro 2010. Sed unu semajnon post tiu anonco Abbas surprize deklaris, ke li mem ne plu volas esti kandidato por la prezidenta funkcio. Abbas motivas sian decidon per du argumentoj : unuflanke, la negativa spiralo en kiun dronis la paco-procezo, aliflanke la senpovo de la usona prezidento Obama por devigi Israelon ke tiu haltigu la plikonstruadon de kolonioj. Sed la deklaroj de Abbas iĝis senvaloraj kiam, du semajnojn poste, la sendependa Ĝenerala Baloto-komitato prokrastis la anoncitan balotadon ĉar la cirkonstancoj ne ebligis justan elektadon. Tiu komitato jene argumentis : la ekstrema situacio en Gaza ne ebligas tie organizi balotadon kaj, aliflanke, la rifuzo de Israelo por okazigi balotadon en Jeruzalemo. Hamas antaŭe ja deklaris ke en Gaza ne okazos balotado pro (inter alie) la nealveno de nacia interkonsento. Sed ankaŭ en aliaj rondoj de intelektuloj kaj politikistoj oni kritikis la anoncitan balotadon ĉar tio deturnus la atenton disde la fundaj problemoj, nome la senhalta israela politiko de okupado kaj koloniado, same kiel la lukto por palestina sendependeco.
 
Palestina Aŭtoritato : ĉu baldaŭ malfondo ?
(…) La funkcio de prezidento Abbas oficiale nomiĝas Palestina Aŭtoritato (PA). La prestiĝo de tiu PA ege erodiĝis dum la pasintaj jaroj. Por multaj palestinanoj la ‘Oslo-institucioj’ estas nur ‘senfinaj intertraktadoj sen ajna rezultato’ kaj ili perdis ĉian signifon. Oni eĉ publike debatas pri malfondo ne sole de la PA sed ankaŭ de la Palestina Leĝdona Konsilio, do de la parlamento. La Palestina Liberiga Organizaĵo (PLO), la politika kupolo al kiu Fatah apartenas, aprobis la PA-n jam en 1994 (tiam ekzile en Tunizio) kaj, laŭ estraranoj de PLO, ĝi estas rajtigita nun likvidi la PA-n kaj mem transpreni la ŝtato-potencon. Abbas estas la ĉefo de PLO kaj tiel li povus plufunkcii en la kerno de la politika agado. Tio samtempe estus politika manovro por malfortigi Hamas-on kiu ja ne apartenas al PLO. (…) Likvido de la PA eble ankaŭ celas instigi Usonon por ke ĉi tiu pli forte premu Israelon.
 
Plano kontestata
Sed ekzistas dua palestina respondo al la mortinta ‘paco-procezo’. Ĉi tie intervenas la ĉefministro Salam Fayyad (kiun la PA mem nomumis). En aŭgusto 2009 li lanĉis du-jaran planon kiu, laste en somero 2011, fine enkonduku palestinan ŝtaton. Laŭ tiu plano la palestinanoj sin institucie preparu al unuflanka deklaro de sendependeco se la ‘paco-procezo’ naskas nenian rezultaton. Al tio la palestina delegito ĉe la ‘paco-procezo’, Saeb Erekat, poste aldonis, ke temas ne nur pri sendependeco-deklaro, sed ke la plano ankaŭ enhavas demandon al la Sekureco-Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj por demandi ties agnoskon de la nova ŝtato.
La israela ĉefministro Netanyahu furioze reagis (ĉu nur laŭŝajne ?) minacante per ‘unuflankaj agadoj far Israelo’ kio, cetere, jam depost tre longe estas israela kutimo. Oni ankaŭ minacis reteni la imposto-monon de la palestinanoj kiun Israelo kolektas. Tio denove montras kiom ege dependa de Israelo estas la palestina popolo.
 
La reagoj el Usono kaj Eŭropa Unio neniel estas kuraĝigaj. La plano tie estas konsiderata ‘nematura’. Ankaŭ Hamas skeptikas kaj inter certaj palestinaj intelektuloj regas timo pri ‘nova maniero por daŭrigi la okupadon’. Oni eĉ komparas la planon kun tiu de la antaŭa israela defendo-ministro Shaul Mofaz, kiu proponis dumtempan palestinan ŝtaton sur nur 40% de Okcidenta Jordan-bordo. Kaj eĉ la Revolucia Konsilio de Fatah malakceptis la planon de Fayyad. Tie oni opinias suspekte, ke tiu plano (kiu intencas starigi strukturojn el kiuj, iom post iom, naskiĝos palestina ŝtato) verŝajne rezultas el interkonsento kun Vaŝingtono kaj la delegito de la ‘kvaropo’, nome Tony Blair. Laŭ la egipta semajna gazeto Al-Ahram (18-25 novembro) estas kredinde, ke la propono de Fayyad fakte estas ero de usona plano kiun prezidento Obama volas publikigi, kune kun sia vidpunkto pri fina solvo de la konflikto.
 
Inter la skeptikuloj ankaŭ troviĝas la palestina aŭtoro Kahled Mansour, kiu atentigas je tio : la plano parolas pri ŝtato ene de la limoj de 1967, sed ne precizigas ĉu ĝi ankaŭ entenas la nuntempe okupitajn teritoriojn. Krome, la plano eĉ ne parolas pri la rajto reveni ‘hejmen’ de la palestinaj rifuĝintoj.
 
Israelo fronte al dilemo
En la israela gazetaro aperas timo, ke la ebla disfalo de la Palestina Aŭtoritato kaj la neebleco por unuflanka, sendependa palestina ŝtato povus konduki al ekfuriozo de tria intifado. Aŭ eĉ pli grave por Israelo: ties ministro pri Defendo, Ehud Barak, diras ke la postulo por dunacia ŝtato ja povintus kreski, kio - laŭ li - estus ‘minaco’ neniel subestiminda. Efektive, en la palestina gazetaro aperas pli kaj pli da opinioj favoraj al dunacia ŝtato, do unusola ŝtato kie judoj kaj araboj estus samrajtaj. Tia solvo kontrastas kun la ‘du-ŝtatoj-solvo’ kiu estas la kerno de la ‘paco-procezo’, kiu celas al unu juda kaj unu palestina ŝtato. Sed la senĉese disvastiĝanta koloniado kaj ‘la muro’ fakte malebligas starigi palestinan ŝtaton sur geografie kontinua teritorio. Sekve, al la palestinanoj restas nur postuli ŝtaton kiu egalrajte akceptas ambaŭ popolojn. Eĉ la palestina intertraktanto Saeb Erekat diris, ke oni devas ankaŭ konsideri ‘aliajn opciojn’, inkluzive tiun pri ‘unu-ŝtato-solvo’.
 
Kaj tiel la bumerango revenas al Israelo, kiu eniras paradoksan situacion. Du-nacia ŝtato estas io kion israelanoj tute ne volas, ĉar tio difektus la unikan judan karakteron de la nuna Israelo. La sola alternativo estas brutala etna purigo. En ekstremdekstraj rondoj oni eĉ laŭte al tio sopiras. Kaj eron-post-ero, kiel en Orienta Jeruzalemo, oni tion jam nun realigas.
 
 
Ludo De Brabander
 
 
 
 
El la revuo Vrede n-ro 401 (januaro-februaro 2010 )
 
 
 
 

 

steun ons

© 2020 vrede vzw - website by