Artikel
olivia van keirsbulck
Printvriendelijke versie
Leĝoj disolvita por silentigi
Foto: Ryomaandres

Leĝoj disolvita por silentigi

Civilaj-sociaj organizaĵoj kaj defendantoj de homaj rajtoj kiuj diras sian opinion pri maljustaj leĝoj, kiuj pridubas publikan opinion aŭ potenculojn kaj kiuj postulas justecon, egalecon kaj liberecon estas ĉiam pli kaj pli atakataj.

Tutmonde grupoj kiuj agadas por la promocio aŭ la defendo de homaj rajtoj estas malbonfamigitaj, stigmatizitaj, kontrolitaj, ĝenitaj, minacitaj, persekutitaj surbaze de falsaj kulpigoj, arbitre arestitaj kaj fizike atakitaj. Kelkaj homajrajtoj-defenduloj estas eĉ murditaj aŭ simple malaperis pro la laboro kiun ili faras.

Nova raporto de Amnesty International montras rilate la pasintajn dekjarojn alarmigan tendencon, laŭ kiu ŝtatoj enkondukas kaj uzas leĝojn por malhelpi la liberecon de organizo kaj la laboron de civil-sociaj organizaĵoj kaj siaj membroj. Temas pri rektaj ĉikanadteknikoj kaj subpremaj reguligoj kiuj malhelpas ne-registaraj organizaĵoj plenumi vitalan laboron. La rapideco de la subpremiga agado kreskas pli kaj pli. Jam nur dum la 2 lastaj jaroj preskaŭ 40 de tiaj leĝproponoj estas prezentitaj aŭ aprobitaj. Ĉiuspecaj kondiĉoj en tiuj leĝoj metas obstaklojn por la starigo, la plua ekzistado kaj funkciado de mezaj oraganizaĵoj kaj ebligas la aŭtoritatoj atente kontroli ilin.

Almenaŭ 50 landoj instalis dum la lastaj jaroj tiuspecajn tre limigajn leĝojn. Ĉiuj kiuj en tiuj landoj kritikas la aŭtoritatojn aŭ kiuj proklamas starpunktojn kontraŭ la nuntempaj politikaj, sociaj aŭ kulturaj opinioj, riskas malfacilaĵojn.

Kontraŭ Diverseco

Tro ofte civil-sociaj organizaĵoj kaj protektantoj de homaj rajtoj sin sentas devigataj moderigi siajn starpunktojn, fari memfkritikon aŭ limigi siajn agadojn. Ili devas uzi siajn modestajn rimedojn por ekskluzivaj kaj nenecesaj burokrataj devoj aŭ ili simple estos ekskludataj de financaj elblecoj. En plej malbona okazo la mezaj organizaĵoj estas malfonditaj kaj la koncernaj personoj malliberigitaj, nur pro la fakto ke ili organiziĝas por defendi homajn rajtojn.

Limiga leĝaro reflektas la pli larĝajn politikajn kaj kulturajn tendencojn en kiuj toksaj diskursoj demonigas ‘la aliajn’ kaj nutras malfidon, malamon kaj timon. Tiuj sentoj kreas siavice fruktodonan fundon por la sankciado sekve de tiaj leĝoj. Praktike tiuj leĝoj postulas silenton al kritikaj kaj alternativaj vidpunktoj kaj opinioj kaj ili malhelpas la eblecojn de organizaĵoj kaj individuoj observi la registaron pli profunde.

La fenomeno estas videbla en ĉiuj regionoj. En kelke da landoj gvidantaj politikistoj kaj registarfunkciuloj profiliĝas kiel naciismaj, kontraŭ imigrado kaj kontraŭ fremduloj. Politikistoj nutras negativajn opiniojn por miskreditigi civil-sociajn organizaĵojn aŭ organizaĵojn defendantaj la homaj rajtoj, ekzemple grupoj kiuj defendas rifuĝinto- kaj migrantorajtojn aŭ promocias diversecon. Tiuj vidpunktoj penetras la publikan diskurson kaj kreas malamikan etoson por ĉiuj kiuj defendas kaj promocias homrajtojn.

Pravigo

La pravigoj de drakonaj, limigaj aranĝoj estas tiel diversaj kiel la landoj kie ili estas aplikataj. Temas pri la nacia sekureco, pri la enmiksiĝo en enlandaj aferoj de eksterlandaj povoj ĝis la neceso protekti naciajn identecojn, religiajn konvinkojn aŭ ekonomiajn evoluojn.

En Ruslando la registaro enkondukis en la somero de 2012 la leĝon pro kio Neregistaraj Organizaĵoj kiu ricevas eksterlandajn financojn estas kvalifikitaj kiel “eksterlandaj agentoj” – sinonimo de spiono, perfidulo kaj malamiko de la ŝtato. La aŭtoritatuloj aplikas tiun leĝon tiel larĝe ke eĉ lokaj medio-, medicin- kaj virinrajtorganizaĵoj sin sentis minacitaj.

En Hungario certaj organizaĵoj devas montriĝi kiel “financitaj de eksterlandanoj”, kun la intenco de la registaro diskrediti ilian laboron kaj instigi la publikan opinion kontraŭ ili. La organizaĵoj kiuj ne sin direktas konforme la preskriboj riskas altajn monpunojn kaj suspendon de ilia agado. Dum la somero de 2018, nova serio de leĝoj estis aprobitaj en Hungario, kiuj minacas specife organizaĵojn celante subtenon de migrantoj kaj rifuĝintorajtoj. Aron demeter de Amnesty International Hungario, atestas: “ Pluraj de niaj kunlaborantoj estas subigitaj al ĉikanadoj kaj insultoj kaj estas minacitaj per komputile ligitaj ĉikanadoj. Kelkaj lokoj rifuzas ke niaj eventoj okazas ĉe ili kaj kelkaj lernejoj ne plu organizas edukajn aktivecojn pri homaj rajtoj pro timo de negativaj reagoj. Ankaŭ en Belorusio NRO-oj estas submetitaj al strikta kontrolo de la ŝtato. Labori por organizaĵoj kies registradopeto estas rifuzita, estas puninda fakto. Pasintan oktobron la pakistana ministro pri Eksterlandaj Aferoj malakceptis 18 registradpetojn de internaciaj Ne-Registaraj 0rganizaĵoj sen iu motivo. En Saud-Arabio la registaro povas rifuzi permesojn al novaj organizaĵoj kaj likvidi jam ekzistantajn organizaĵojn ĉar ili “malutilas la nacian unuecon”. Nome organizaĵoj pri virinrajtoj estas grave trafitaj. Organizaĵoj kiuj ricevas eksterlandajn fondusojn devas en Egiptio sin direkti konforme al nediskuteblaj reguloj. Multaj egiptaj protektantoj de homaj rajtoj ricevas vojaĝmalpermeson, iliaj aktivoj estas blokitaj aŭ ili estas persekutitaj. Kelkaj riskas 25 jaroj da malliberigo kiam ili estas kondamnitaj pro enspezo de fremdaj fondusoj.

Tiuj ekzemploj - el longa listo - ŝajnas eble la evidentaj suspektatoj, sed ankaŭ en la okcidenta, tiel nomata liberala-demokrata mondo la liberecoj de asocio, kunveno kaj opini-esprimo estas limigitaj, precipe nome de la nacia sekureco.

En Britio ekzemple la “Lobbying Act” estas enkondukita en 2014. Tiu leĝaro limigas la NRO-ojn (kaj entreprenojn) la liberan opini-esprimon - kaj do propagandi - dum la 12 monatoj antaŭ kaj dum la ĝeneralaj elektadoj. Granda nombro da mezaj organizaĵoj (inter kiuj la sindikataj organizaĵoj kaj la NRO-oj kiel Greenpeace kaj Oxfam) vane alvokis por amendi la grandaj Lobby-leĝon ĉar ĝi malfortigas la demokration. Esplorado pruvas ke la leĝaro jam havas klaran influon sur la funkciado de la NRO-oj de la lando. Ili iĝis pli rezerviĝema koncerne la propagandado.

Decida funkcio

La praktikaj obstakloj kiuj estas starigitaj per limigaj kaj arbitraj leĝoj, kaj la etoso de timo kaj malfido kiu estas kreata ĉirkaŭ civilaj sociaj organizaĵoj kaj homajrajtoj grupoj, senkuraĝigas aliuloj postuli homrajtojn kaj malfaciligas pli kaj pli la agadon de la meza kampo. Ŝanĝiĝo kaj progreso naskiĝas ofte el la agadoj de grupoj kaj individuoj kiuj kuniĝas por postuli homrajtojn. Ilia decida laboro prizorgas ke la aŭtoritatuloj estas kontrolitaj. Silentigi tiujn organizojnhavas konsekvencojn por ĉies homrajtoj. Sen sindikatoj ni ne havus laborrajtojn, sen organizaĵoj pri vivmedio ni estus senzorgaj pri klimatoŝanĝo kaj mediodegradado, sen daŭra organizado de kampanjoj kontraŭtorturado kaj mortopuno, ili ankoraŭ ĉiam estus aplikataj ĉie, kaj sen feministoj, LGBTI-aktivuloj, defendantoj de migradrajtoj kaj enlandaj rajtojgrupoj, sennombraj homoj en la mondo estus sisteme subpremitaj.

Leĝoj por limigi civil-sociajn organizaĵojn kontraŭas internaciajn homrajtojn. Plejofte la enkonduko de tiuj leĝoj estas provo por komplete dependigi tiujn organizaĵojn de la ŝtato kaj limigi la eblecojn por la mezaj organizaĵoj kaj la rajtojn pri libera, pacema kunveno, asocio kaj opini-esprimo.

Laŭ la deklaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajto kaj la Respondeco de Individuoj, Grupoj kaj Organizacioj de la Socio por Promocii kaj Protekti la Universalajn Rekonitajn Homrajtojn (Deklaro de Homrajtojprotektantoj) “ĉiu Ŝtato havas la respondecon kaj devon protekti, promocii kaj apliki ĉiujn homrajtojn kaj fundamentajn liberojn” kaj “sekurigi ke ĉiuj personoj sub sia jurisdikcio, individue kaj en asocio kun aliuloj, praktike povas ĝui ĉiujn de tiuj rajtoj kaj liberoj”.

Homrajtoj ne estas realigeblaj sen prospera, sekura kaj malferma spaco por la meza kampo, libera de ekscesa ŝtatkontrolo, enmiksiĝo kaj diskriminacio. Tempo urĝas por registaroj kaj la internacia komunumo kontraŭi la nuntempan malsupren evoluantan spiralon. Ŝtatoj devas eksplicite kaj publike rekoni la legitimecon de civil-sociaj organizaĵoj kaj ankaŭ ilian agadon. Leĝoj kaj regularoj kiuj imputas nenecesajn ĝenojn devas esti nuligitaj.

El la Revuo Vrede n-ro 449 (januaro-februaro-marto 2019)

steun ons

© 2019 vrede vzw - website by