Ludo De Brabander
Printvriendelijke versie

Libio: bomba protekto, olea profito (n-ro 411 / sep-okt 2011)

Ankaŭ la reĝimo en Libio  devis alfronti la deziregon de la arabaj popoloj por pli da politikaj rajtoj kaj libereco. Kvankam tie la vivnivelo apartenas al la plej altaj en Afriko kaj la meza vivodaŭro en Libio proksimas al tiu en Belgio, tamen la reĝimo sub Kadhafi dum la pasintaj kvar jardekoj fariĝis krude aŭtoritata sistemo,  foje eĉ klaŭneska. Kadhafi apenaŭ toleris opozicion kaj liaj sekureco-servoj ne hezitis por fizike likvidi kontraŭstarantojn.

Tiu reĝimo nun estas forigita sed la metodo, laŭ kiu tio okazis,  neniel aŭguras ion bonan.  Okcidentaj politikistoj kaj amaskomunikiloj  ŝatas prezenti la potenco-ŝanĝon kiel rezultaton de vasta popoldeziro por pli da demokratio. La realo estas pli kompleksa.  La eksaj ribelantoj ja konsistigas grupon heterogenan en kiu troviĝas homoj kun tre diversaj politikaj tendencoj kaj etnia origino. Al ili eĉ apartenas eksaj adeptoj de Kadhafi  kiuj transsaltis en la ribelon ĉu pro oportunismo, ĉu por sekurigi sian potencan postenon. La ĉisomera murdo je la mita ĉefo de la ribelo, Fatah Younes, klare montras la danĝeran tension en la rondo de la novaj potenculoj. Dum la Kadhafi-reĝimo Younes estis respondeca pri interna sekureco. Oni opinias ke li estis murdita far frakcio  de islamanaj oponantoj. La gvidanto de la antaŭ nelonge starigita (kun apogo de NATO) Milita Konsilio de Tripoli, estas Abdelhakim Belhadj. Ĉi tiu gvidis en la jaroj  ´90 la grupon de Libiaj Islamanaj Batalantoj,  iel ligita al Al Kaeda. En 1998 li estis en Afganio kie li i.a. kreis trejnado-kampojn por fundamentalismaj batalantoj. Cinika detalo: en 2004 la usona CIA transdonis lin al Libio kiel supozatan teroriston. Tie li estis torturita sed tamen amnestie liberigita en 2010.  Aldone, en la ribelantaro ankaŭ troviĝas diversaj rivalaj etniaj grupoj. Kaj, aliflanke, sendube adeptoj de la malnova reĝimo jam transiris al  armita rezisto kontraŭ la ribelo. Ĉio ĉi riskas pluevolui al scenaro simila al la Irako-tragedio.

Sed ankaŭ la agrnodo de la dube famaj ‘Amikoj de Libio’ hipotekas la estontecon de Libio. Kun la motivo de ‘homsava operacio’ ankaŭ la politikistoj en Belgio preskaŭ unuvoĉe kaj entusiasme decidis partopreni al milito kiu, ĝis nun, jam lanĉis pli ol 8000 bombado-flugojn. La urbo Benghazi ja riskis travivi amasbuĉadon, estis ĥore ripetita, kvankam mankis konvinka indiko ke io tia efektive okazu. Dum la plena aŭ parta rekonkero de urboj kiel Zawiya, Misurata aŭ Ajdabiya ne okazis amasbuĉado. La propagando-ilaro plene inundis ĉiun informo-medion. La bombado fare de la okcidentuloj ja estis ĥirurgie preciza...  NATO protektas civitanojn kaj do oni vane atendu informojn pri viktimoj kaj amasdetruoj  pro bombado. Tiel, en  Belgio la Ministro pri Defendo, De Crem [dekrem], povis stulte-fiere deklari, ke 97% de la belgaj bomboj atingis sian celon. Tripoli kaj aliaj dense loĝataj urboj suferis viglajn bombadojn  sed tio neniam  inspiris iun parlamentanon por fari kritikan komenton. Resume: Infera Homprotekta Interveno.

NATO pretendis agadi laŭ mandato de la Sekureca Konsilio de UN. Sed anstataŭ nur protekti la civitanojn ĝi senvuale elektis la flankon de la ribelantoj kaj strebis al reĝima ŝanĝo. Dank´ al la bonaj ligoj kun la NATO-landoj  la nova reĝimo sendube ja estos pli komplezema kiel estonta  afero-partnero. Jam estas publika scio, ke la landoj partoprenantaj al la milita interveno avide atendas iun return on investment, do iun profitdonan enspezon por kompensi la militan investon. Tiel, Franco Frattini, la italia Ministro pri Eksterlando, jam publike deklaris ke la italia petrolo-entrepreno ENI ‘ludos en Libio rolon kun numero 1’.  Ankaŭ en Belgio diversaj entreprenistoj senpacience  aspiras al promesplena negoco-vojaĝo kiu abunde kompensos la heroan bombadon de la belgaj F-16 aviadiloj. Cetere, la gvidantoj de la ribelo siaflanke deklaris, ke ili ne forgesos kiuj estas iliaj veraj amikoj. Proparolanto de  Agoco, la oleo-entrepreno de la ribelantoj, deklaris ke ili neniel ĝenos oleo-entreprenojn el Italio, Francio kaj Britio. Aliflanke, Rusoj, Ĉinoj kaj Brazilanoj - ĉiuj kontraŭuloj de la milita interveno en Libion -  ne esperu je gastama kunlaboro.  La reĝimo en Ĉinio tamen klopodas limiti la damaĝon kaj intense manovras por sekurigi la ĉinian investon de 18,8 miliardoj da dolaroj por diversaj projektoj en Libio.

Kiam NATO decidis estigi ege multekostan operacion kontraŭ la libia reĝimo, tio ne estis filantropio. En la pasinteco Kadhafi akiris armilojn, facile konkludis ekonomiajn akordojn kaj daŭre havis bonajn kontaktojn kun usonaj kaj britaj informo-servoj. Se juĝi pri ĝiaj multaj historiaj rilatoj kun diktaturoj en la tuta mondo, tiam por NATO homaj rajtoj neniam estis grava obstaklo. Estus naive kredi, ke en la nuna kazo moralaj principoj subite elstaras  kiel nova gvidlinio. En ĉi lasta hipoteza kazo oni estus elektinta politikan fortostreĉon por tiel bremsi la disvastigantan perforton kaj eviti milojn da viktimoj. Ĉi tie la agado de NATO estas konscia taktiko en pli vasta,  mondo-strategia ludo kiu sin jam manifestis en Afganio kaj Irako. Se NATO ie agadas, ĉiam temas pri krudmaterialoj, pri komerco-vojoj, pri militaj bazoj sed ne pri etikaj principoj. Kion alian ni ja atendu de militisme trempita organizaĵo?

Ludo De Brabander

El la revuo Vrede n-ro 411 (septembro - oktobro 2011)

steun ons

© 2021 vrede vzw - website by