Artikel
Will Griffin
Printvriendelijke versie
Tags 
Memorigu ĉiujn viktimojn de atombombardadoj

Memorigu ĉiujn viktimojn de atombombardadoj

Will Griffin estis sturmulo en la usona armeo kiu servis kaj en Irako kaj en Afganio. Li verkis La Paco-raporton (The Peace Report), en kiu li raportas pri sia laboro kiel pacaktivulo tra la tuta mondo.

Griffin ankaŭ aktivas en la pacorganizado ‘Global Network Against Weapons and Nuclear Power in Space’. Kio sekvas estas artikolo kiun Ii verkis okaze de la memorigo de usonaj nukleaj bombardadoj sur la japanaj urboj Hiroŝimo kaj Nagasaki (ndlr).

Ĉiuj sur tiu ĉi planedo devus esti bone informitaj pri la usonaj atombombardadoj sur Hiroŝimo kaj Nagasaki la 6an kaj 9an de aŭgusto 1945. Pro la fakto ke tiuj bombardadoj okazis en Japanio, la plimulto de la homoj pensas ke estis nur japanaj viktimoj. Efektive la plejparto de la viktimoj estis japanaj, krome senkulpaj civiluloj, sed ni ne povas forgesi la koreajn laboristojn. Ili estis, sub la koloniismo, devigataj transloĝi al Japanio por labori tie kaj ili fine estis neniigitaj per la usona militarismo. (Japanio koloniis Koreion de 1905 ĝis 1945). Kiam la atombombo falis sur Hiroŝimo, ĝi ne nur mortigis la japanajn enloĝantojn, sed ankaŭ la duarangajn koreajn civilulojn kaj postlasis nenion krom surradiitan polvon. Kiam Hiroŝimo estis reduktita al polvo (pulvorigita), pli ol 100 000 koreanoj loĝis tie. La bombardado kaŭzis pli ol 200 000 viktimojn kaj proksimume 10% el ili estis koreanoj. Kiam ni alkalkulas la viktimojn de la mortigaj surradiadoj kiuj liberiĝis post la eksplodo, la nombro de viktimoj plialtiĝas al 400 000 el kiu almenaŭ 45 000 koreanoj. Tiuj tragikaj ciferoj ne povas silente resti nerimarkitaj, sed la historio lernas nin ke en Japanio ili estis tamen dum jardekoj ignoritaj, kaj ankoraŭ ĉiam estis nekonataj de la okcidenta mondo.

Japanio

Antaŭ nelonge mi estis invitita por prelegi pri mia spertoj kiel militveterano kaj pri mia hodiaŭa antimilitlaboro. Dum la lasta tago de mia rondvojaĝo mi havis la ŝancon viziti por la unua fojo Hiroŝimon. Mi vizitis la intertempe ikonan Hiroŝimo-memoraĵon, la pacocentron, sed ankaŭ la memoraĵon por la koreanaj viktimoj de la bombardado. Tio estis tre grava por mi, ĉar mia patrino naskiĝis en Suda Koreio. Kiel infano mi jam loĝis kelktempe en la lando, antaŭ mia transloĝado al Usono por tie grandiĝi kiel infano de usonaj militveteranoj.

Mi eksciis ke la korea memoraĵo sufiĉe surprizige nur estis starigita en 1970, 25 jarojn post la mortiga atombombardado. Dum tiuj 25 jaroj koreanoj devis batali por esti rekonata kiel viktimo de la bombo. Kiel usona civitano kaj militveterano mi komprenas kiel mondestraj potencoj emas ignori sian propran suspektindan pasintecon. Kiam fine la memoraĵo realiĝis ĝi kaŭzis multe da polemiko en Japanio. La monumento estas ornamita kun koreaj naciaj simboloj kiuj honoras kaj la viktimoj kaj la postvivantoj de la bombardado sed ankaŭ la viktimoj de la japana koloniismo.

Japanio ne estis rekte envolvita en konflikto kun alia lando ek de la Mondmilito II, dank al sia Packonstitucio kaj pli specifa Artikolo 9. Tiu konstitucio-artikolo malpermesas la uzadon de perforto kiel maniero por solvi internaciajn konfliktojn. Ĉiu lando devus havi tiun artikolon en sia konstitucio. Usono devus havi mil Artikolojn 9.

En 2014 la japana registaro ŝanĝis la oficialan interpreton de Artikolo 9 pro kio en la estontece oni povas bataligi memdefendtrupojn en ofensivaj militistaj celoj. Do, kiam la Pentagono volas ke japanaj trupoj partoprenas al militista operaco kun la usona armeo, ili povas efektive fari tion. Tio faras de Orient-Azio ege pli danĝeran regionon. Sudkoreanoj ege maltrankviliĝas pri la japana militistigo. Pli ol 60% de sudkoreanoj konsideras Japanion kiel militista minaco por sia lando.

Konkludo

Kiam mi troviĝis antaŭ la korea memoraĵo monumento mi nur povis pensi pri la viktimoj de la militoj en Irako kaj Afganio. Mi tamen konscias ke oni ne uzis nukleajn armilojn en tiuj militoj (cetere, nek nukleaj armiloj estis trovitaj en tiuj landoj), sed bombo restas bombo. Ĉu ili estas nukleaj ol konvenciaj, ili ne alportas liberecon kaj demokration. Ili celas mortigi kaj faras tion arbitre. Mi sentis min ankaŭ kulpa. Sed mia kulpkonscio devigas min konsideri mian pasintecon en la usona armeo. Kiel la fama Bertrand Russel iam diris: “Aŭ la homo eliminos la militon, aŭ la milito eliminos la homon”. Mi elektis mian preferon. Ĝis mia lasta spiro mi defendos la viktimojn de milito.

El la Revuo Vrede n-ro 447 (julio-aŭgusto-septembro2018)

 

 

 

steun ons

© 2018 vrede vzw - website by