Artikel
Ludo De Brabander
Printvriendelijke versie

Militumado de la ĉirkaŭtera spaco (n-ro 412 / nov - dec 2011)

Ĉu baldaŭ armado ?

La ĉirkaŭtera spaco utilas ne sole por komercaj sed ankaŭ por militaj aplikadoj. La spaco ja estas perfekta observejo de ĉiu surtera batalkampo. Depost jardekoj la spaco jam estas militizita por subteni la surterajn armeojn. Tiel, plejparto de la raketoj  kiuj trafis Irakon  anticipe al la invado  en 2003, estis satelite stiritaj. Usono fortege investadas en spaco-teknologio kaj tie ‘montras la vojon’. Kiun direkton prenas tiu usona  fortostreĉo kaj kiel evoluas la nuntempaj teknologiaj rezultoj ĉi rilate?

Militista spaco-politiko de Usono

Ĉe sia enoficigo en 2009 prezidento Obama  deklaris ke, dum sia regado, la spaco ne estos armita. Tiu vidpunkto estis tute kontraŭa  al la antaŭa epoko, kiam regis G.W.Bush kaj ties komplicoj Rumsfeld kaj  Cheney. Unu inter la unuaj decidoj de Bush estis lia nuligo de la ABM-akordo de 1972, per kiu Usono kaj Sovetunio  interkonsentis ne konstrui vastan raketo-ŝildon.  Tiu decido ja permesis eviti senfinan  armilo-konkurson je strategia nivelo.
Sub Bush estis lanĉita la nuna raketo-ŝildo Missile Defense. Tiu fortike financita sistemo  kapablas  trafe detrui ne sole malamikajn raketojn sed ankaŭ satelitojn.
Tipa evento rilata al la internacia streĉiteco dum tiu Bush-epoko estas la kontraŭ-satelita  demonstracio, far Ĉinio,  kiu sukcesis rakete detrui malnovan vetero-sateliton  je alteco de 800 kilometroj. Usono reagis en  2008 per simila demonstro de  satelita detruo.

Tia estis la situacio kiun Obama heredis de sia antaŭulo. Sub  la nova usona prezidento estis starigita alia dokumento,  National  Space Policy (2010),  kiu difinas la politikon koncerne la spaco-problemaron je civila kaj milita  vidpunktoj. Ioma, sed neniel la promesita ŝanĝo . Kiel plej grava nacio rilate spaco-veturadon Usono pledas en tiu dokumento por intternacia kunlaboro sub ĝia gvido. La baza principo estu "daŭra, stabila kaj libera utiligo de la spaco". Sed por Usono tio ankaŭ implicas utiligon de la spaco por aktivecoj  kiuj koncernas ĝian nacian sekurecon. Sekve, Usono faros aranĝojn por defendi  sian agadon kaj fortimigi tiujn, kiuj klopodas malhelpi aŭ ataki la usonan spaco-programon.

Post la supra agado-dokumento de 2010  venis en 2011 iu aldono  National Security  Space  Strategy kiu pli detalas la militan aspekton ĉar "...la ĉirkaŭtera spaco estas esenca por nia nacia sekureco kaj por nia kapablo kompreni minacojn, por ĉien disradii nian potencon,  por realigi operacojn, ..."  Estas do nedubinde: Usono konsideras la spacon io nemankenda por solide gardi sian tutteran militistan superecon. Plia precizigo: "Sekura ĉirkaŭaĵo en la spaco estu certigita per interkonsento pri komunaj konduto-normoj. Internaciaj traktatoj  estu akcepteblaj se ili estas ekvilibraj, kontroleblaj kaj favoraj por Usono".  Tio sonas pozitive, sed depost 1982  Usono sisteme rifuzas ĉiun proponon pri Traktato por Eviti Armilkonkurson en Spaco  (nomita PAROS),  dum preskaŭ ĉiuj landoj de la Ĝeneraala Asambleo de Unuiĝintaj Nacioj, krom Usono kaj Israelo, tion deziras. Rusio kaj Ĉinio kune ellaboris proponon  sed ĝi estis krude rifuzita far Usono. Libervolaj normoj tamen estas diskuteblaj por Usono. Ĝi nun ekzamenas proponon de Eŭropa Unio pri certaj libervolaj reguloj pri konduto en la spaco.

Same kiel ĉe la komerca spaco-veturado Usono ankaŭ por siaj militaj bezonoj serĉas kunlaboron  kun komercaj partneroj kaj aliancanoj. La celo ja estu "... aktive akceligi la vendon de usona spaco-teknologio kaj tiun enmeti en la ekzistantan usonan arĥitekturon"  kaj kunlabori pri raketo-detektado. Ankaŭ ĉi tie la intenco estas tute klara: komerco-militaj interesoj ĉefrolas, aliancanoj rajtas kunlabori aĉetante usonan militan materialon kiu perfekte konvenas en la jam ekzistanta usona arĥitekturo, kio evidente estas tre bonvena – finance kaj milite – por Usono kiu tiel ankaŭ pli streĉe ligas al si tiujn aliancanojn.(...)
Ĉio antaŭa estas resumo de la teoriaj aspektoj. Sed kion Usono praktike faras? 

Spacdevena subteno por surtera militado

La spaco-teknologio kiu subtenas la surteran militan infrastrukturon konsistas el satelitoj por navigado, komunikado kaj spionado. Moderna armeo sen  tiaj ĉielaj helpiloj estas praktike senpova. Usono posedas proksimume duonon kaj Rusio kvaronon de la aktivaj 164 militistaj satelitoj. La usona Ministerio pri Defendo elspezas en 2011 pli ol 10 miliardojn da dolaroj nur por satelitoj, al kio aldoniĝas apartaj buĝetoj de pluraj spaco-orientitaj Agentejoj. La navigado-sistemo GPS estas vaste konata kaj utiligata ne sole por civilaj sed ankaŭ por militistaj celoj. Pluraj armeaj satelito-sistemoj aktivas por komunikado inter la diversaj armeo-komponantoj, ankaŭ dum militaj operacoj.

Dume Usono konstruas novan generacion de satelitoj por komunikado kaj tiel povos anstataŭi la nunan sistemon MILSTAR. La nova sistemo jam kostis 12,5 miliardojn da dolaroj (pluroble pli ol antaŭkalkulite)  kaj spertas teknikajn problemojn kaj malfruon. Oni ankaŭ renovigas averto-sistemojn (kontraŭ raketo-atakoj) kiuj datumas el la jaroj 1960, ĉar ilin nepre bezonas la onta raketo-ŝildo. Aliflanke, por moderna militado per senpilotaj aviadiloj bezoniĝas tiom enorma dateno-fluso, ke Usono, malgraŭ sia satelita supereco, pli kaj pli fariĝas dependa de komercaj satelito-ekspluatantoj pro nesufiĉa propra kapacito. La Ministerio pri Defendo jam fariĝis la plej grava kliento de komercaj satelito-entreprenoj. Plia problemo : pro la kolosa akumuliĝo de datenoj ne plu eblas tiujn analizi en konvena tempo. Ekzemple, nur la informo-kvanto kiu hodiaŭ  envenas el Afganio estas kvinoble pli ol tiu dum la pinta periodo dum la milito en Irako. La dateno-fluso respondas al 2,5 milionoj da longdaŭraj filmoj!

Sekurigo de spaco-sistemoj

 Pro la nuntempa gravega rolo de spaco-sistemoj oni fervore ellaboradas metodojn por ilia protekto: frua detekto de kaj rezisto al rektaj atakoj, se eble rapida riparo post atako.  Dank’al ilia alteco super la Tero, satelitoj estas malfacile vundeblaj per fizikaj iloj. Se satelito tamen estas  ‘trafita’, tiam principe du reagoj estas eblaj: translokigi satelitojn aŭ provizi la sistemon per ‘duoblaĵoj’ kapablaj tuj anstataŭi la trafiton por tiel eviti  kolapson de la tuta sistemo. Usono okupiĝas pri ambaŭ metodoj. La surteraj kontrolo-centroj de satelitoj estas pli facile vundeblaj. La militaj centroj sendube estas pli bone ŝirmitaj kontraŭ atako sed tio malpli validas por la komercaj centroj en la tuta sistemo, kiuj tiel fariĝas ties ‘aĥilkalkano’.

Krom per rektaj fizikaj atakoj la komputiloj de satelito-sistemoj   estas ankaŭ vundeblaj per  elektronikaj ‘kiber-atakoj’, ĉu per fientrudiĝo, ĉu per fizika sabotado. Usono konsideras tiun minacon tre reala kaj instalis en 2009 novan armean unuon, nome USCYBERCOM.   Aldone, Usono ankaŭ konstruas detekto-metodojn por rapide detekti atakon al siaj spaco-sistemoj, same ekde la spaco kiel ekde la Tero.(...)  Problemo kun tiaj defendo-teknologioj  troviĝas en tio, ke ili estas ankaŭ utiligeblaj por ataki. Altevoluintaj detekto-sistemoj ja endanĝerigas satelitojn ĉar ili kapablas tre precize lokalizi satelitojn. Ankaŭ ‘transporteblaj’ satelitoj estas utiligeblaj por ataki aliajn satelitojn. Kaj raketoj por lanĉi satelitojn same kapablos detrui aliajn.

Sed tiuj fortostreĉoj por sin defendi ne sufiĉas. Tial Usono ankaŭ disponas pri du specialiĝintaj armeo-unuoj kun sistemoj kapablaj  kelktempe perturbi ĉiun komunikadon kun satelitoj. La bezonata teknologio ne estas tro kompleksa kaj Usono ne havas monopolon pri ĝi. Tiel, en decembro 2009 iuj komputilo-spertuloj en Brazilo sukcesis  fieniri satelitojn de la usona mararmeo kaj tiujn utiligi por radio-elsendoj!  Por detrui sateliton ekde la tersurfaco, lando nepre disponu pri taŭga raketo- aŭ lasero-povo same kiel pri sufiĉe da detektiloj por precize lokalizi la sateliton.

‘Semi’ nubon da metalo-fragmentoj en la orbito de satelito jam sufiĉas por tiun difekti sed plej efika estas alpafi la sateliton. Depost jaroj Usono esploras la teknikon de lasero-armiloj. Konekse al sia projekto por raketo-ŝildo Usono disponas pri raketo-sistemoj por atako ekde marŝipoj kaj ekde la tersurfaco ( ĉi lasta kontraŭ balistaj raketoj). La  raketo-ŝildo do estas utiligebla por detrui satelitojn.  Tion demonstris Usono jam en 2008. Neprotektitaj satelitoj  ankaŭ povas esti detruitaj per potenca elektromagneta pulso, estigita per enspaca eksplodo de nuklea armilo. Pluraj landoj disponas pri la necesaj raketo-sistemoj  same kiel pri la nukleaj armiloj, sed la Spaca Traktato  (1967) malpermesas uzadon de nukleaj armiloj en la spaco.

Tre diversaj spaco-armiloj

La serĉado por taŭga teknologio kiu permesos en la spaco mem  alproksimiĝi al ajna spaco-objekto kaj tiun eventuale detrui, estas daŭra klopodo. Ĉi tie aperas la mikro-satelitoj : lertaj por ion ripari sed ankaŭ utiligeblaj kiel armiloj. Ili estas malpli pezaj, do malpli kostaj ol klasikaj satelitoj  kaj ankaŭ pli facile lanĉeblaj. Ili krome estas pli facile stireblaj, kio plifaciligas ilian movadon apud alia satelito. Usono jam en 2009 eksperimentis mikro-sateliton MITEX por aliri difektan sateliton  en ĉirkaŭtera orbito.

Kio plej ekscitas la menson de militistaj fantaziuloj, estas enspaca armilo kapabla rekte detrui surteran celon, ekzemple lanĉilon de raketoj. Tio permesus kontroli kaj limigi ĉiun eniron en la spacon. Krome, kiu aijn loko surtera tiel fariĝas ebla celo. Dum la Malvarma Milito oni febre esploris en Usono kaj en Sovetunio  pri tiaj armiloj, kiuj povas esti ĉu raketoj, metal-stangoj aŭ energio-radioj (laseroj). Sed instali tian sistemon en la spaco postulas apenaŭ majstreblan teknologian akrobataĵon. Ĝis nun neniu armilo tia estis efektive testita aŭ muntita en la spaco.  Same Sovetunio kiel Usono dum la Malvarma Milito klopodis konstrui spaco-laseron. Tamen, la responda lasero-programo de Usono estis nuligita en 2002, sed Usono, en rilato kun la raketo-ŝildo, plulaboras super nova sistemo, nome lasero muntita sur militaviadilo Boeing 747.  Tia lasero kapablu detekti ĵuslanĉitan raketon kaj ĝin tuj lasere detrui. En 2010 oni jam faris testojn.  Ĝis nun pli ol 5 miliardoj da dolaroj estis elspezitaj por tiu projekto.

Ankaŭ alia sistemo en rilato kun la raketo-ŝildo estas militista sonĝo kiu penadas por iĝi konkreta. Temas pri elspaca detruo de raketoj. Kvankam dekomence imponnaj buĝetoj nutris la projekton, tamen nuntempe kreskas konvinko ĉe certaj politikaj respondeculoj en Usono, ke tia nur ofensiva armilo provokos profundan malkontenton ĉe multaj landoj.  Cetere, la moninvesto por globala apliko de tiu sistemo estus spirhaltige alta. Sole la teoriaj kostoj por sufiĉe da sistemoj en la spaco por kontroli nur la latitudojn super Irano, Irako kaj Nord-Koreio atingus pli ol 44 miliardojn da dolaroj.

Kion konkludi ?

La militumado de la ĉirkaŭtera spaco estas fakto. Tamen, spaco-armiloj ne jam estas instalitaj, feliĉe. Sed tre zorgiga estas la granda kvanto da sistemoj en prepara stato, uzeblaj same por defendo kiel por atako. Spaco-sistemoj estas tre militisme dependaj  kaj tio kondukas al  granda vundebleco, kiun la milit-industria komplekso evidente kapablas kontraŭi nur per pliaj sistemoj. Senfina, freneza situacio. Estas vere bedaŭrinde, ke Usono, kiel plej potenca spaco-teknologia lando, nur en  tiun direkton iradas. Aliaj spaco-orientitaj landoj sendube ne intencos postresti kaj tio rapide kondukos al nova spaco-armila konkurso. Kaj ĉi lasta estos daŭre nutrita far kolosaj esploro-buĝetoj, teknologiaj novaĵoj kaj konkurenco inter grandaj militistaj entreprenoj.

Ĉu ne estus pli simple kaj saĝe se Usono respondece decidus organizi kaj konkludi internacian traktaton kiu severe malpermesu tiun danĝeran kaj miliardojn-voran militumadon de la spaco? Koncize: paco en spaco.


Pieter Teirlinck

El la revuo Vrede n-ro 412 (novembro – decembro 2011)

steun ons

© 2021 vrede vzw - website by