Artikel
Georges Spriet
Printvriendelijke versie

NATO-pinto en Ĉikago ( n- ro 415 / maj-jun 2012)

Inter 20-a kaj 22-a de majo NATO organizos pintan kunvenon en la usona urbo Ĉikago. Temas pri komlpletigo de la grava pinta kunveno kiu okazis en Lisbono en  novembro 2010. Tiam certaj temoj estis nur supraĵe diskutitaj kaj pludirektitaj al la sekva pinta kunveno. Oni tiam ankaŭ starigis specialan komisionon por detale esplori la sintenon  de NATO rilate al nuklea fortimigo kaj defendo, la t.n. ‘Deterrence and Defence Posture Review’ (DDPR). Tiu DDPR estos pridiskutata en Ĉikago, same kiel aliaj temoj.

La loĝantaro de Ĉikago baldaŭ spertos la alvenon en sian urbon de la tumulton-provokan NATO-cirko. Same kiel dum antaŭaj NATO- kunvenoj, tian eventon  akompanas diversaj malpermesoj, policaj intervenoj, striktaj kontroloj kaj minaca atmosfero. Foje rememoru la pinto-kunvenon en Strasburgo  kaj Kehl okaze de la 60-jara ekzisto de la Nord-Atlantika-Traktato-Organizaĵo. La tuta regiono tiam ‘ĝuis’ tre severajn  sekureco-preskribojn kaj fakte fariĝis kvazaŭ armita fortikaĵo. Miloj da ribelo-policistoj kaj soldatoj  estis mobilizitaj.  Ili disponis pri aerdefenda artilerio, ĉasaviadiloj, helikopteroj kaj observado-aviadiloj. En Strasburgo validis malpermeso-eliro kaj la loĝantaro estis ĉiutage kontrolita. Manifestantoj kiuj sukcesis eniri la urbon estis traktitaj per larmigaj grenadoj kaj ege brutala disfrapado.

Ankaŭ en Ĉikago la registaraj altranguloj ĝuos protekton dank’al kirasitaj transportiloj kaj plej diversaj detektiloj. La listoj de ‘teroristoj’ sendube estos abunde kompletigitaj. Laŭdire, la sekureco-rimedoj atingos nivelon neniam spertitan en Ĉikago. Videble, NATO ne rikoltas ĉies aprobon  nek simpation...

Daŭrigo de la nuna stato

Plejmulto de la observantoj opinias, ke tiu Ĉikago-pinto ne alportos gravajn novaĵojn. Verŝajne NATO daŭrigos iun status quo  (do, daŭrigo de la nuna stato),  ĉar la internaj malsamaj opinioj stiras la registarajn ĉefojn al sinteno atenda. Oni ja estas malkvieta pro la eventualaj sekvoj por NATO de la nuna krizo ekonomia, same kiel pro la ondumanta evoluo de la rilatoj kun Rusio.

Per instigoj de DDPR la estonta rolo de nuklearmiloj en la strategio de NATO fariĝos unu el la ĉefaj diskutendaj temoj en la agendo de la Ĉikago-pinto. Precipe Usono, Britio kaj la internacia stabo de NATO insistas pri ĝenerala konfirmo pri, unuflanke, la nuna mikso inter defendo per konvenciaj kaj nukleaj armiloj kaj, aliflanke, ties kuplado al la estonta raketo-ŝildo. Kontraŭe, Germanio kaj Norvegio preferas malpliigon de la nuklearmiloj en la NATO-strategio, por tiel iom bremsi la senkontrolan disvastigon de tiaj armiloj en la mondo. Cetere, ni rememoru ke tia sinteno estas konforma al la parolado kiun faris la usona prezidento Obama en Prago  (marto 2009)  pri mondo sen nuklearmiloj.  Ni ankaŭ sciu, ke forigo el Germanio de la tie stokitaj usonaj nuklearmiloj estas esenca parto de la nuna registara akordo en Germanio. Aliflanke, Francio kaj kelkaj novaj ŝtatoj ĉe NATO volas nenion ŝanĝi ĉar ĉiu ŝanĝo riskas perturbi la ekzistantan koherecon de la aliancanoj. Kiam DDPR estis starigita, tio okazis sen akraj debatoj aŭ konfliktoj. Ankaŭ en la parlamentoj de la diversaj NATO-membroj  tiam ne aŭdiĝis viglaj protestoj. Ĉu signo ke fakte nenio funde ŝanĝiĝos kaj pludaŭros iu status quo?  Ĉu oni vere ne riskas reekzameni la defendo-politikon dum la nuna ekonomia krizo intense tiklas niajn registarojn per aliaj defioj?  Aktuale estas iom nebule prognozi kiamaniere tiu ekonomia krizo influos la DDPR-n kaj la longtempan planadon de NATO.

Nuklearmiloj: ĉu gardi aŭ forigi?

La antaŭa registaro de Belgio prudente favoris la ideon, ke la nuklearmiloj de Usono, depost dekoj da jaroj ‘sekrete’ stokitaj en Belgio, estu forigotaj. Tamen, la nuna registaro nebule favoras neŝanĝon de la situacio. Tion ekzemple spertis kelkaj delegitoj de la belgia pacmovado dum renkontiĝo kun responsuloj de la Ministerio pri Eksterlando. Ĉi lastaj jene rezonis: ”... la usonaj nuklearmiloj ne devas esti forigitaj el Eŭropo, ĉar ili estas parto de la NATO-politiko, el kio logike sekvas ke ili restu disponeblaj sur NATO-teritorio”. Ankaŭ ne estis akceptita la argumento de la pacmovado ke tiuj usonaj nuklearmiloj en Eŭropo estas grava obstaklo por la intertraktadoj de Usono kaj Rusio pri nuklea senarmigo. Ĉi koncerne la responsuloj jene rezonis: ” La usonaj taktikaj nuklearmiloj restas nia sola atuto en niaj intertraktoj kun Rusio”. Kaj, laŭ tiu sama pensofluo “Rusio mem ne volas malhavi siajn proprajn nuklearmilojn kaj, cetere, devas fariĝi pli ‘travidebla’ kiam temas pri la kvanto, la loko kaj sekureco de tiuj armiloj”. Aldona argumento: “En sia freŝdata politiko Rusio pli atentas la rolon de nuklearmiloj ĉar ĝi postrestas en pliperfektigo de konvencia armilaro, i.a. kompare kun la  raketo-ŝildo de NATO”.

La raketo-ŝildo kaj ties sekvoj

Post multjara hezito kaj dubo, la raketo-ŝildo de NATO estos fakto. Tio jam estis decidita en Lisbono. Aktuale oni sekvas duoblan vojon:

Unuflanke, validas la NATO-programo kiu celas kunigi ekzistantajn sistemojn por sekurigi la trupojn. Tiel, pasintjare oni instalis specialan radaron en Turkio, interkaptilojn en Rumanio kaj la integritan armilsistemon Aegis sur la usonaj militŝipoj en la usona marbazo de Rota (Hispanio). Tiamaniere la suda flanko de Eŭropo estus sekurigita kontraŭ eventualaj atakoj venantaj el Meza Oriento.

La rilatoj kun Rusio do apenaŭ pliboniĝis, malgraŭ la ĉeesto de Medvedev dum la NATO-pinto de Lisbono en 2010. Rusio postulas absolutan, skribitan garantion ke la raketo-ŝildo ne estos utiligata kontraŭ ĝia teritorio. NATO ne volas doni tian garantion kaj opinias, ke parola engaĝo sufiĉas. Kun Putin  kiel nova prezidento de Rusio tiu streĉa problemaro sendube ne pliboniĝos.

Garantioj por Eŭropo

Ĉu la alianco atingos konsenton pri la usona ligiteco al la eŭropa sekureco? Tio estas la kerna demando en tiu DDPR-procezo. Ĉu la raketo-ŝildo zorgos pri sufiĉe da certeco ke la usona armeo pluapogos la eŭropan defendon?  Ĉu eĉ en la nuna epoko kiam la ĉefa atento de la usona militistaro sin turnas al Azio?

Se en Ĉikago ne eksaltos nova, klara linio en tiu dosiero, tiam dum la venontaj jaroj la diskutoj pri anstataŭigo de la F-16 atakaviadiloj en pluraj eŭropaj landoj certe altrudos decidon: ĉu la nova aviadilo jes aŭ ne kapablu porti nuklearmilojn? En Ĉikago oni ankaŭ diskutos pri komuna doktrino por la tri nuklearmilaj ŝtatoj kiuj estas membroj de NATO: Usono, Britio kaj Francio. Nuklearmiloj de Francio strikte ne apartenas al NATO, sed Francio tamen estas membro de la Nord-Atlantika Konsilio kiu devas decidi pri la proponoj rilataj al nuklearmiloj de NATO en la nova DDPR. Stranga situacio...

Afganio, dolora vundo

Ne sole dolora, sed ankaŭ dolara vundo. La temo ‘Afganio’ evidente ne povas manki en pinta kunveno kiu diskutas pri la fortimiga batalpotenco de NATO. En Ĉikago oni plifajnigos la planon por paŝon-post-paŝo retiri la NATO-trupojn el Afganio kaj ilin anstataŭi per memstara enlanada armeo. Apud konkreta plano por tiu transira fazo ankaŭ estas bezonata akordo pri la posta periodo: kiujn financajn kaj fizikajn engaĝojn la ‘okcidentanoj’ plue pretos garantii?

Dum kunveno kun la afgania prezidento Karzai (12-a aprilo 2012) la ĝenerala sekretario de NATO, Rasmussen, deklaris: “Nia subteno ne ĉesos en 2014. En Ĉikago ni diskutos kiamaniere NATO zorgos pri instruado, helpo kaj subteno kiujn viaj trupoj certe bezonos post nia foriro. Sed mi estu pli preciza. NATO restos ĉi tie kiel partnero de Afganio dum longa tempo. Tio estas nia mesaĝo al la loĝantaro de Afganio, al la malamikoj de Afganio kaj al la najbaroj de Afganio”. Sed vera akordo por strategia partnereco post 2014 ĝis nun ne estas surpapere definita. Kiel tiu promeso estos praktike realigita? (...)

Subtila defendo

La milito en Libio alportis sperton kiu povas nin gvidi por kompreni la nunan evoluon de NATO. Usono lasas en certaj kazoj la eŭropajn NATO-membrojn iom pli liberaj: tiel, la Libio-milito estis ĉefe afero de Francio kaj Britio. La sperto en Libio montris ke pli da esploro-  kaj detekto-materialo estas nepre bezonata, do, pli da dronoj (senpilotaj, spionaj aviadiloj), por antaŭe esplori la estontan fronton.  Dume preskaŭ jam pretiĝas la projekto de Alliance Ground Surveillance (AGS). Temas pri novteknologia sistemo, muntita en drono, kapabla montri tre detalan bildon de ĉio troviĝanta aŭ moviĝanta sur tereno. La sperto en Libio montris kiom bezona tia sistemo povas esti. Pro tio 13 membro-ŝtatoj de NATO decidis komune aĉeti 5 tiel ekipitajn senpilotajn aviadilojn same kiel la respondan kontrolo-stacion. Tamen, NATO mem regos kaj prizorgos la kontrolo-aparatojn, nome de la 28 membro-ŝtatoj.

Ĉu, malgraŭ la nuna financa krizo, la kotizo al NATO fare de la membro-ŝtatoj estos plialtigita? Laŭ ĝenerala sekretario Rasmussen oni povas tion eviti adoptante la koncepton de iu ‘smart defence’. Per tia defendo-politiko li celas utiligon de pli efikaj, malpli kostaj metodoj por uzi la disponeblajn armil-sistemojn. Tute novaj tiaj ideoj ne estas, sed smart defence signifas ne pli da mono sed ‘mono pli inteligente, pli subtile utiligita’.  En tiu kunteksto Rasmussen jam plurfoje pledis por liberaligo de la defendo-merkatoj ambaŭflanke de  Atlantiko : “Tio kondukos al malpli altaj kostoj, al pli vasta merkato kaj sekve al prezoj pli favoraj kaj al plia profito. Tio estas bonvena por la industrio, por imposto-pagantoj kaj por NATO”. (...)

En Usono aŭdiĝas pli kaj pli da avertoj  laŭ kiuj Eŭropo ne misuzu  tiun ‘subtilan defendon’ kiel ŝajnargumenton por malpli elspezi por defendo. Kelkaj en Usono ja timas, ke NATO iĝu plurtavola alianco. Unuflanke,  parto de la membro-ŝtatoj kiuj favoras ‘molan’ militadon, nome per homsavaj  intervenoj, per disvolviĝo de postrestintaj teritorioj, per pacalportaj iniciatoj kaj dialogo. Aliflanke, la aliaj membro-ŝtatoj okupiĝus pri ‘vera’ militado, do pri  armita batalado.
Pli koncize sed cinike:  NATO, ĉu estonte  frato aŭ  frapo ?

Georges Spriet

Noto : Tiu artikolo estis verkita kelkajn semajnojn antaŭ la NATO-pinto en Ĉikago

steun ons

© 2021 vrede vzw - website by