Artikel
Ludo De Brabander
Printvriendelijke versie

Nov-Koloniismo

La novaĵo aperis meze de aŭgusto - do, en epoko politike vakua - ie kaŝita en flandra gazeto. Ĝia titolo: "Thomas Foley nova estro privatigo-programo en Irako". Artikoleto tute ne por la unua paĝo, ankaŭ neniu informo en radio aŭ televido. Banala informo,

La novaĵo aperis meze de aŭgusto - do, en epoko politike vakua - ie kaŝita en flandra gazeto. Ĝia titolo: "Thomas Foley nova estro privatigo-programo en Irako". Artikoleto tute ne por la unua paĝo, ankaŭ neniu informo en radio aŭ televido. Banala informo, kvazaŭ seninteresa sciigo kiu duonkaŝe klopodis vualigi unu el la plej skandalaj eventoj de la lastaj jardekoj. En Usono laŭdire nur The Boston Globe  kaj iu loka gazeto iomete pritraktis la aferon. La informo pri la estrigo de Foley estas rara, ankaŭ debato pri ĝi apenaŭ ekzistas. Eĉ neniu debato en Unuiĝintaj Nacioj kaj en la usona parlamento. Amare ni do konstatu, ke preskaŭ neniu maldormas pro tia elmontro de pure nov-koloniisma politiko.

Tamen neniel temas pri afereto. La eksa parlamenta prezidanto Foley estis komisiita far prezidento Bush por privatigi 194 ŝtato-entreprenojn en Irako. Foley ja estas sukcesplena konsilanto de la gravega investo-banko, nome la 'Carlyle Group',  kiu i.a. provizas la armilar-industrion per ĉiu bezonata kapitalo. Tiu decido de Bush estas tre elasta interpretado de la rezolucio 1483 de UN kiu deklaras, ke la uson-brita aŭtoritato devas akompani la irakan popolon ĉe ties reformo de la institutoj kaj ĉe 'rekonstruo de la ekonomio'. Tiu sama rezolucio ankaŭ instalis iun 'Evolu-fonduson Irako' en kiun oni injektis unu miljardon da dolaroj el la ekzistanta UN-programo 'petrolo kontraŭ nutraĵo'. La evolu-fonduso troviĝas sub la rekta kontrolo de la usona reprezentanto Paul Bremer kaj plie havas diversajn ulojn en la estraro el IMF kaj Monda Banko. Per tiu fonduso oni nov-liberale transformas la irakan ekonomion kio tiel ebligas repagon de usonaj kreditoj kaj milito-elspezoj. Kompreneble, tiu projekto metos la irakan ekonomion sub kontrolo de eksterlandaj entreprenoj el kio plene profitos la amikaro de Bush. Marek Belka, la prezidanto de 'Council for International Coordination', organismo por nutri la tiel nomitan 'Coordination of the willing'  (nome la aro da landoj kiuj iom helpis Usonon kaj Brition dum ties milito en Irako) ne povis esti pli klara dirante: "Irako fariĝos unu el la plej vastaj konstruejoj en la mondo. Kiu deziras tie entreprene ĉeesti devas jam nun loke eklabori". La fia rezolucio de UN 1483 fakte ebligas instali en Irako iun reĝimon tre similan al tiu kiun siatempe la Britoj en Irako instalis ekde 1921 dum ilia kolonia mandato. Ankaŭ tiam iu marioneta reĝimo, sub brita kontrolo, devis ŝajnigi posedi regadpovon. Fakte la armeo kaj interna sekureco de Irako estis sub rekta kontrolo de la Britoj kiuj tiel zorgis por sekureco de siaj imperiaj interesoj.
 
La nuna situacio estas la sama. Surpapere ekzistas nun zorge ekvilibrita regad-konsilio, akceptita far UN, kun administra kaj eĉ budĝeta respondeco. Sed tiun konsilion superregas la usona ĉefo Paul Bremer kiu, laŭ koloniisma tradicio, kapablas vetoe nuligi ĉiun decidon konsilian. Baldaŭ la konsilio disponos pri armeo de haste formitaj irakanoj kiuj devos helpi forigi ĉiun opozicion. Ankaŭ tio kopias la agadon de la eksa brita koloniisma regado.
 
Dume la lando riskas droni en ĥaoson. Ĉiutage irakanoj estas mortigitaj kaj jam mortis pro atenco pli da usonaj soldatoj ol dum la milito mem. Ankaŭ Unuiĝintaj Nacioj estas viktimo de atencoj. Cio ĉi pro tio ke la nov-konservativuloj kaj iliaj amikoj en Vaŝingtono celas nur propran profitegon. Ili tion eĉ ne kaŝas. Tuj post la milito la subministro de Defendo, Paul Wolfowitz, deklaris, ke la "amasdetruaj armiloj" estis nur burokrata preteksto ĉar la vera motivo por ataki Irakon estis trovi alternativon por la militaj bazoj kaj petrolo en Saud- Arabio kiu ja fariĝas pli kaj pli nestabila kaj malfidinda. La internacia juro kaj ankaŭ UN estas nura ludiloj enmane de la Plej Fortaj. En la nuna epoko la juro estas privilegio de ĉi lastaj. Ĉu justa mondo ? La vojo irota (r)estas longa.

El la revuo Vrede  n-ro 363 (septembro – oktobro 2003)

 

steun ons

© 2020 vrede vzw - website by