Artikel
Willy Courteaux
Printvriendelijke versie
Oficiala perforto							(n-ro 350 / jul-aŭg 2001)

Oficiala perforto (n-ro 350 / jul-aŭg 2001)

 

Iu el niaj plej respektataj politikistoj antaŭ nelonge jene parolis pri la konflikto inter palestinanoj kaj Israelo: "Kiel humanisto mi kontraŭas ĉian perforton". Tiun ĝeneralan kaj absolutan deklaron oni povas nur aprobi. Kaj tamen ekzistas ideologioj kiuj predikas perforton kiel ion necesan por gardi "la rason" pura. La ideologio de la nazioj estis tia. Sed demokrato opinias, ke se perforto altrudiĝas, tio nepre rezultas el antaŭa manko. En ĉi tiu senco perforto ĉiam estas negativa.
 
Tamen, se oni kondamnas perforton en konkreta situacio, tio estas manovro por ne fari analizon kiu povintus malfavori unu el la konfliktantoj. Konsentite, ekzistas kazoj kie ambaŭ oponantoj estas same kulpaj pri perforto, sed tio estas pli ofte ekcepto ol regulo. Ankaŭ okazas, ke la venkinto de konflikto la plenan kulpon atribuas al la venkito, kiel ekzemple okazis dum la Versajla Traktato. Ekvilibra opinio pri la kulpo-demando ne ĉiam facilas. Parenteze: la Dua Mondmilito estas ekzemplo kie oni tre facile povas respondi al la kulpo-demando.
 
En la kazo de la konflikto inter palestinanoj kaj Israelo apenaŭ povas ekzisti dubo. Pri la pliintensiĝo de la konflikto unuavice Israelo respondecas. Tio eĉ ne estas diskutebla. La nura fakto, ke Israelo estis kondamnita far Unuiĝintaj Nacioj pro la koloniado de okupita tereno kiu formale apartenas al la palestinanoj, ne lasas ajnan dubon pri kiu funde kulpas. La israelaj gvidantoj ja multfoje deklaris, ke ili neniel intencas evakui tiujn regionojn. Krome, la fondo de palestina ŝtato jam dum jardekoj estas bojkotita. Kaj la israela postulo, ke ĉiu perforto devas ĉesi antaŭ ol paco-intertraktado denove okazu, konsternas nin pro siaj hipokriteco kaj senhonteco. La koloniado de la okupitaj regionoj estas daŭra kaj pliiĝanta formo de perforto. Oni eĉ povas sin demandi kion la usona ministro pri eksterlando Powell fakte celis kiam, antaŭ nelonge, dum vizito al Israelo, li deklaris ke "ambaŭ partioj devas fari koncedojn". Sed "ambaŭflanke ion koncedi" estas nur sencohava se ambaŭ partioj estas samvaloraj. La israelanoj jam depost duona jarcento havas sian ŝtaton. La palestinanoj depost duona jarcento havas nenion krom kampojn de fuĝintoj kaj malriĉon. Kio estas tiel interŝanĝebla?
 
La perforto de Hamas evidente estas terorisma. Neniu el ni ĝojas kiam israelaj civitoj iĝas viktimoj de atenco.
 
Sed la oficiala perforto de la israela armeo, kiu faris multe pli da viktimoj ol Hamas, ne estas pli respektinda pro ĝia oficiala deveno. Cetere, ĉu la israelaj gvidantoj forgesas, ke iliaj antaŭuloj uzadis terorismon por krei sian ŝtaton?
 
Terorismo estas la armilo de la malfortuloj. Ĝi ankaŭ estas la armilo de malespero kaj amareco. Kaj en ĉi tiu konflikto, kiu dum kvindeko da jaroj generis malesperon kaj amaron, estas iluzie kredi, ke deviga interkonsento kapablos tuj ĉesigi ĉiun perforton. Sed nur paco-akordo, kiu permesas al la palestinanoj viveblecon en vivipova ŝtato, povas krei situacion kie perforto iom post iom malaperos ĉar ties nutra tereno ne plu ekzistos.
 
Do, se Sharon hodiaŭ diras, ke li ne volas paco-diskutojn tiom longe kiom pluekzistas perforto, tio nur povas signifi, ke Sharon intencas daŭrigi sian politikon de daŭra oponado. Unu ekstremismo plifajrigas alian ekstremismon. Sed ankaŭ ĉi tie enestas nuanco. La ekstremismo de Sharon estas hodiaŭ la oficiala starpunkto de la israela ŝtato. Nur plia eskalado povas rezulti el tiu rigida pozicio. Neniam la paco estis tiom malproksima.
 
La situacio estas vere tragika kaj por la palestinanoj kaj por la israelanoj. Tion mi plej akre sentis kiam mi televidis intervjuon kun ortodoksa judo de Israelo. Tiu homo deklaris "Por ni la grundo de Israelo estas sankta, kaj estas peko fordoni tiun grundon". Kaj post eta hezito kaj kun malfeliĉa mieno de homo en kiu konfliktas nesolvebla dilemno, li aldonis: "Sed estas pli granda peko pro tio mortigi homojn".
 
 
Willy Courteaux
 
 
 
El la revuo Vrede  n-ro 350 (julio – aŭgusto 2001S)

 

steun ons

© 2020 vrede vzw - website by