Artikel
Willy Courteaux
Printvriendelijke versie

Okcidenta ‘supereco’

La eldiroj de la nederlanda demagogo Pim Fortuyn pri la supereco de la 'okcidentaj valoroj' kompare al la Islamo - kaj la responda aprobo de lia flandra samideano Filip De Winter - estas kaj simplismaj kaj konfuzaj.

La eldiroj de la nederlanda demagogo Pim Fortuyn pri la supereco de la 'okcidentaj valoroj' kompare al la Islamo - kaj la responda aprobo de lia flandra samideano Filip De Winter - estas kaj simplismaj kaj konfuzaj. Oni bezonus dikan libron por apudmeti kaj kompari la evoluon de ambaŭ religioj kaj civilizacioj. Ĉi sube mi pritraktos nur kelkajn erojn apartenantajn al pli vasta diskuto.

Unue, Kristanismo estas elemento de la okcidenta civilizacio, sed ne estas ties kaŭzo. Humanismo, klerigado, demokratigo de la socio, plurismo, modernismo, respekto al alia opinio, ne estas rezulto de religio. La katolika eklezio (kiel institucio) dum jarcentoj kontraŭbatalis tiun evoluon kiun ni nun nomas "okcidenta civilizacio". Eĉ nuntempe vidiĝas en eldiroj de la eklezia institucio, ke ties rigida, dogma religieco apenaŭ digestis la sinsekvajn malvenkojn. Ke la religiema vivsento ankaŭ multon pozitivan alportis (unu ekzemplo inter aliaj: la unuaj lernejoj estis monaĥ-lernejoj) ne povas forgesigi la lukton kiun la eklezio dum certaj periodoj faris (kaj foje nuntempe plu faras) kontraŭ la humanizado de la socio. Ni ekzemple pensu pri la malsamrajteco inter viro kaj virino en la eklezio, la kondamno de samsekseco, la preskaŭ krima malpermeso uzi kondomon por kontraŭbatali aidoson.
 
Due, kiu ajn religio, kiu sin apogas sur nevideblaj superaj fortoj, montras aspektojn kiujn humanisto (ĉu kristana, ĉu liberpensa) nur povas konsideri obskurantismaj. Sekve, ni ne estu blindaj rilate al Islamo kaj ties obskurantismo, sed ni same ne malvidu la obskurantismon ene de diversaj kristanaj tendencoj religiaj. Por citi unu ekzemplon: la nuna papo deklaris sanktaj pli ol 500 homojn, do, li konsideris pli ol 500 miraklojn veraj. Oni ja povas fariĝi 'sanktulo' nur se almenaŭ unu 'miraklo' oficiale estis deklarita tia. Mi ne pensas, ke simila obskurantismo estas trovebla en Islamo.
 
Trie, la dudeka jarcento estas ofte konsiderata kiel apogeo de la okcidenta civilizacio rilate al prospero, demokrateco kaj aliaj valoroj. Tamen, dum tiu apogeo de la okcidenta civilizacio furiozis du mondmilitoj kun multmilionoj da viktimoj. Anti-demokrataj reĝimoj damaĝis tiun jarcenton. La plej monstra el tiuj reĝimoj, la naziismo, respondecas pri 50 aŭ 60 milionoj da viktimoj, inter kiuj la sistema murdado de judoj kaj ciganoj. Kaj tiu sama okcidenta civilizacio kapablis konstrui armilon kiu, se amase uzata, riskas pereigi la tutan mondon kaj la homaron.
 
Atentu, neniel estas mia intenco ĉi tie proklami Islamon - kun ties religia kaj politika enhavo - supera al nia civilizacio. Tamen, dum la epoko de la krucmilitiroj la araba civilizacio certe superis la okcidentan (kristanan). Ĝi, ekzemple, produktis sciencistojn al kiuj ni i.a. dankas la konservadon de tekstoj el la klasika antikveco (cetere, ankaŭ ĉe ni monaĥoj al tio kontribuis). Nur kiam la ekonomia pezocentro forglitis de Mediterana Maro al Atlantika Oceano (post la malkovro de Ameriko), la araba civilizacio ekstagnadis, kio ja frue-malfrue estos la sorto de ĉiu civilizacio.
 
La tuta diskuto pri 'malsuperaj' kaj 'altaj' civilizacioj baziĝas je senevolua rigardo al historio. La mondo okcidenta depost la Renesanco pene sukcesis realigi - post multaj konfliktoj - la 'civilizacion' pri kiu ni tiom fieras. Neniu povas nei, ke tiu civilizacio multon pozitivan entenas, malgraŭ ĉiaj perturboj (militoj, krizoj). Sed rigarde la tutan fluon historian tio estas nur momenta situacio, same kiel la helena civilizacio sub Periklo kaj la romana sub la Antonenoj estis momentaj periodoj pri kiuj ni nuntempe nostalgie sopiras.
 
Ĉiu glorigo de la 'Okcidenta Civilizacio' estas do danĝere misgvida. Ekde kiam ni konsideris ĝin 'definitiva akiraĵo' kaj aliajn 'malsuperaj', ni ekperdos nian propran civilizacion.
 
Kiam foje oni demandis al Gandhi opinion pri la okcidenta civilizacio, li enigme respondis: "Tio estus bona ideo".
 
El la revuo Vrede  n-ro 354 (marto – aprilo 2002)

 

steun ons

© 2020 vrede vzw - website by