Artikel
Georges Spriet
Printvriendelijke versie

Repago aŭ ko nkerado?

La pacmovado tutmonde plej akre kondamnis la terorismajn atakojn en Usono. Sed ĝi ankaŭ unuvoĉe alvokis : justeco, ne venĝo ! La kulpul(ar)o estu leĝe juĝata.

 

La pacmovado tutmonde plej akre kondamnis la terorismajn atakojn en Usono. Sed ĝi ankaŭ unuvoĉe alvokis : justeco, ne venĝo ! La kulpul(ar)o estu leĝe juĝata.
 
Pli ol tri semajnoj da bombado en Afganio estas la nuna, provizora repago per kiu la
‘demokrata libera mondo’ respondas al la atenco kontraŭ World Trade Centre kaj Pentagon. Terminoj kiel ‘daŭra libereco’ (enduring freedom), ‘senfina justeco’ (infinite justice), ‘krucmilito’ indikas, ke temas pri milito por ‘moralaj valoroj’, pri etika pravigo de la venĝo.
 
Ni sciu : tiu atenco estis nomita ‘militago’, tial ke la aliaj NATO-membroj el politika vidpunkto estu alvokeblaj por solidara kundefendo. Ĝis nun terorismo estis afero por ‘justico’, depost la 11-a de septembro ĝi apartenas al ‘defendo’.
 
Oni postĉasas la supozitan kulpulon, Bin Laden, ‘morta aŭ viva’ kaj oni same punos tiujn , kiuj lin protektis. Tio dekomence estis la celo. Tamen, pro tio ke temas pri malamiko tre malfacile atakebla per klasikaj militismaj metodoj, oni nepre bezonis pli videblan kaj atakeblan malamikon : la friponan ŝtaton. Sed strange, Afganio antaŭ la 11-a de septembro ne troviĝis en la listo de friponaj ŝtatoj kiun manipulis Pentagono kaj Blanka Domo. Tie oni ĉefe pensis pri Norda Koreo, Irano, Irako kaj Libio, ankaŭ pri Kubo.
 
Dum la unuaj semajnoj post la 11-a de septembro pluraj komentistoj laŭde sin esprimis pri la singarda kaj rezervema reago de Vaŝingtono. Efektive, daŭris preskaŭ unu monaton antaŭ ol startis la milita agado. Kompreneble, oni certe bezonis tiun tempon por aktivigi la trupojn kaj disponigi la arsenalon. Oni tiun tempon same bezonis por serĉi kunbatalantojn … kaj dum tiu serĉado akiri strategian gajnon malprofite al la kontraŭuloj kiel Ruslando kaj Ĉinio. Dumtempe okazis klara forŝovo rilate al la celoj de la repago-agado. Oni nepre volas renversi la nunan reĝimon en Afganio. Retrovi kaj kapti Bin Laden fariĝas io duaranga. Tiu forŝovo miaopinie pli koncernas geo-strategion ol kontraŭbatalon de terorismo.
 
Jen la vera bildo : Afganio kaj ties Talibano ne troviĝis en la listo de ‘friponaj ŝtatoj’
ĉar ja temis pri amikoj de Vaŝingtono. La Talibano estis ja instigita far la Pakistanaj sekureco-servoj por konkeri la landon en la momento kiam la antaŭa amiko, Hekmatyar, montris sin nekapabla kontroli la landon, i.a. pro senĉesa malpaco kaj intermilitado kun la Tadĝikoj kaj ties (antaŭ nelonge murdita) ĉefo Masud. Oni volas starigi dominan stiradon pere de la Patana loĝantaro, por ebligi bonan kunlaboron inter Afganio kaj Pakistano, kiu lasta ankaŭ havas Patanojn en sia loĝantaro. Tiu kunlaboro estas esenca por posta efika ekspluatado de la subteraj riĉaĵoj de la najbaroj en Centra Azio, precipe de gaso en Turkmenistano. Cetere, dum pluraj jaroj jam ekzistis pri tio iu antaŭ-akordo inter Talibano kaj la usona oleo-kompanio Unacal.
 
Estas strange konstati, ke hodiaŭ la Talibanon oni konsideras plej abomeninda dum hieraŭ oni neniom kompatis la viktimojn de tiu reĝimo. Ni ja ne forgesu, ekzemple, ke la ‘internacia komunumo’ nenion entreprenis kiam, antaŭ nelonge, 400 afganaj ŝipo-rifuĝintoj vane klopodis eniri Aŭstralion. Kiel nun klarigi tiun subitan leviĝon de homama kaj humana indigno ĉe niaj gvidantoj ?
 
Sendube prezentiĝis belega okazo por akapari avantaĝon. Oni ja esperas tie instali amikan reĝimon kiu, dank’ al rekta, usona milita apogo, estos sufiĉe solida por kontroli la landon. Tiel oni akiros fortan pozicion rilate al konkurenca Ruslando por ekspluati la riĉaĵojn de Centra Azio. La bombado super la tuta lando tiel servas aliajn objektivojn ol la antiterorisman oratoradon per kiu oni ĝin pravigas.
 
Ekzistas do rekta rilato inter ekonomia globalizado (multnaciaj entreprenoj serĉe al terriĉaĵoj en Centra Azio) kaj la milita interveno de la usona armeo. Kune kun ĉiuj kontraŭuloj de la nov-liberala globalizado ni aktive kondamnu tiun militon. Por globala justeco kaj globala paco !
 
 
Georges Spriet
 
 
 
 El la revuo Vrede  n-ro 352 (novembro – dcembro 2001)

 

steun ons

© 2020 vrede vzw - website by