Artikel
phyllis bennis
Printvriendelijke versie
SES PAŜOJ POR VENKI IS SEN MILITADO
Foto: VOA

SES PAŜOJ POR VENKI IS SEN MILITADO

Ni detruos kaj fine neniigos ISIS-on per ampleksa kaj persistema kontraŭterorisma strategio”, diris la usona prezidento Obama en sia parolado la 10an de septembro 2014 al la usona nacio, pri la Islama Stato en Irako kaj Sirio (ISIS), koncize IS. Lia strategio konsistas precipe el la plialtigo de la apogo al la opoziciaj ribelantaj grupoj en Sirio kaj la bombardado de IS-celojn en Irako kaj eble ankaŭ en Sirio. (red.)

La malfortigo de IS postulas la malfirmigadon de la apogo kiun ĝi ricevas de la tribaj gvidantoj, militistoj kaj ordinaraj irakaj sunaistoj. Tio estas la konsilinda metodo por sapei la organizon sen bombardado. Militista solvo por IS ne ekzistas. Militistaj agadoj ne liberigos la scenejon por politikaj solvoj. Ili ĝuste malhelpos ebligi tiajn solvojn. Alivorte, rapida agado kiu neniigos IS ne ekzistas. Eĉ kiam usona aerbombardado sukcesas trafi la ĝustajn celojn kaj elimini blenditan veturilonaŭ kamionon plena de homoj kun kontraŭtankobusojn, oni ne povas elemini ideologion aŭ organizon per bombardadoj. Rigardu la malsukcesajn klopodojn neniigi tiumaniere Al-Qaeda(on). Kaj armi la tiel nomata ‘moderan opozicion’ en Sirio signifas ke ankoraŭ pli da armiloj estas senditaj al la Libera Siria Armeo kiu, laŭ la New York Times mem dekapigis ISIS-batalantojn kaj poste metis la fotojn sur Facebook. Militista atako povas doni ian tujan kontentecon, sed ni ĉiuj scias ke venĝo estas malbona bazo por eksterlanda politiko. Kiel ajn kruela la dekapigo de la du usonaj ĵurnalistoj estas, venĝo ne povas direkti la usonan eksterlandan politikon. Ni ne forgesu ke Mathew Olson, ĉefo de la Nacia Kontraŭterorismo Centro, ĵus deklaris ke “ je tiu momento ni ne havas kredindajn indikojn ke grupo da eksterlandaj batalantoj operacias en Usono”. Ni devas rekoni ke militistaj solvoj ne efikas. Ĉu oni jam estas forgesinta la fiaskajn usonajn militojn en la Mez-Oriento de la freŝdata pasinteco? Ni devas koncentriĝi sur mezlongaj kaj longdaŭraj solvoj. Ni memorigu ke militistaj atakoj ne nur estas eraraj laŭ diversaj manieroj ( kontraŭleĝa laŭ la internacia juro, malmorala pro la multnombraj civilaj viktimoj kaj devojiĝo de la necesa diplomatio) sed ankaŭ ke tiuj atakoj malhelpas verajn solvojn.

Kial?

Antaŭ ĉio ni devas kompreni kial IS estas tiel forta. Unue, IS havas bonajn armilojn, precipe usonajn kaj saŭdarabajn armilojn kiuj jam dum pli ol 15 jaroj inundas la regionon. Ni nepre kaj urĝe devas pensi pri vasta ĉiuflanka armilembargo.

Due, IS disponas pri kapabla militista gvidantaro, parte sunaistaj generaloj forsenditaj el la iraka armeo post la usona invado. Ili nun provizas trejnadon, strategion kaj militistan gvidadon al IS kaj al aliancaj milicioj. Tiuj homoj estas sekularaj. Ili drinkas kaj fumas kaj estas neverŝajne ke ili restadus se ili havus iun ŝancon repreni sian antaŭan pozicion kaj prestiĝon. Tio povus okazi post kelka tempo, sed nur kiam nova registaro starigus en Irako. Ne sufiĉas elekti simple novan ĉefministron kaj registaron konsistante el la samaj malnovaj sektemaj homoj.

Trie, IS povas kalkuli je la apogo de la sunaistaj triboĉefoj. Prezidanto Obama diras ke li volas “konvinki” ilin rompi kun IS. Sed tiuj homoj ege suferis sub la usona invado kaj poste sub la sektema registaro kontrolita per la ŝijaistoj kaj apogita de Usono. Ili estis demonigitaj, atakitaj kaj eksproprietigitaj de la registraro de Bagdado. Multaj konsideras nun IS kiel la sola potencokun kiu ili povas kunlabori por rezisti al la registaro. Multaj triboĉefoj kontrolas grandajn kaj fortajn miliciojn kiuj nun estas batalantaj kun IS kontraŭ Bagdado.

Kvare, IS ricevas la apogon de multaj ordinaraj irakaj sunaistoj. Ili eble malamas la ekstremismon (ĉar ili estas plejparte sekularaj) kaj la ekstreman perforton kiun IS uzas, sed dum Malikies registaro ili sisteme suferis pro arestadoj, torturadoj, neleĝaj ekzekutoj, ktp. La rezulto estas ke ili prefere alianciĝas provizore kun IS kontraŭ Bagdado. Por malfortigi IS-on oni devus prizorgi ke la organizo perdas la apogon de la triboĉefoj, de la militestroj kaj la ordinaraj sunaistoj. Sed kiel ni faros tion?

Kiel?

Paŝo unu: Haltigu tuj la aeratakojn. Pli speciale la sunaistoj, kiujn ni klopodas kovinki rompi kun la IS, konsideras la usonan armeon kiel la flugarmeo de la kurdoj kaj la ŝijaistoj en ilia batalo kontraŭ la sunaistoj. Pro tio la aeratakoj maltrafas sian celon, nome la ĉesigo de la apogo de la loĝantaro al IS. Male, ili nur plifortigas la organizon.

Paŝo du: Engaĝiĝu ne sendi usonajn trupojn al la konfliktteritorio. Kvankam Obama certigis ke usonaj trupoj ne estos senditaj Iraken, la Blanka Domo konfesis ke entute oni sendis 1300 soldatojn al Irako. Kaj kiu scias kiom da CIA-agentoj kaj membroj de la specialaj sekcioj (JSOC) jam troviĝas sekrete en Irako? Usono urĝe devas ĉesigi la amasan liveradon de armiloj en la regiono, armiloj kiuj nur kaŭzas pli da perforto kontraŭ civiluloj.Vaŝingtono devas ankaŭ ĉesigi la neplenumon de homaj rajtoj kaj la ignoron de internaciaj rajtoj kiujn iliaj aliancanoj ne observas sur la tereno. En Usono la Leah-Leĝo devas esti aplikata. Ĝi malpermesas helpon al eksterlandaj armeoj kiuj ne observas la homajn rajtojn.

Paŝo tri: Organizu veran diplomatian partnerecon por alpaŝi IS-on. Kvankam Usono aerbombardas kaj armadas miliciojn, ni scias ke militista solvo ne eblas. La diplomatio devas ludi la ĉefan rolon. Tio signifas ke oni nepre devas envolvi Iranon kun aliaj partneroj. La Teherana influo en Bagdado estas pli granda ol la Usona. Se ni volas vere enkuraĝigi la Irakan registaron alceli ekskluzivan aliron, ni havas pli da ŝanco sukcesi kiam ankaŭ Irano premas. Irano mem estas plejparte ŝijaista, sed la irana gvidantaro estas ege maltrankvila pri la nestabileco en sia najbara lando, sekve de la sekteca ŝijaista registaro en Bagdado. Estas la taŭga momento plivastigi la palavroj inter Irano kaj Usono pri la nuklea dosiero al diskuto pri regionaj krizoj.

Paŝo kvar: Enkonduku serĉkampanjon al pli larĝaj diplomatiaj solvoj ene de la Unuiĝintaj Nacioj. Tio signifas ke oni devas prilabori la konstruon de reala koalicio kiu volas fari diplomatikan kaj financan premadon je internacia nivelo, en Irako kaj Sirio. Ĉiuj regionaj registaroj havas siajn proprajn zorgojn. Koalicion por aeratakoj oni ne bezonas, sed fortan diplomatikan koalicion kiu povas premi la usonan aliancanon, Saŭd-Arabio, halti la financadon de IS kaj de la aliaj ekstremaj milicioj. Koalicio kiu povas premi Turkion ne plu permesi la eniradon de IS kaj aliaj kombatantoj en Sirio laŭ la turka limo. Alianco kiu povas premi Saŭd-Arabion, Kataron, la Uniiĝintajn Arabajn Emirlandojn kaj aliajn por haltigi la financadon kaj armadon de ĉiuj en Sirio kiuj pretendas esti kontraŭ Assad.

Paŝo kvin: Konvinku la Unuiĝintajn Naciojn, malgraŭ la eksiĝo de la Speciala Sendito por Sirio, Lahkdar Brahimi, en majo 2014, denove startigi intertraktadon pri la fino de la interna milito en la lando. Por ke la intertraktado estu sukcesa ĉiuj partioj devas kunsidi. Tio signifas: la siria reĝimo, la siria civila socio, inkluzive la senperfortaj agitantoj, la virinoj, la gejunuloj, la fuĝintoj, la armitaj ribeloj, la siria eksterlanda opozicio, la regionaj kaj ĉiuj aktoroj kiuj apogas la diversajn partiojn, inter aliaj Usono, Ruslando, Irano, Saŭd-Arabio, la Uniiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kataro, Turkio, Jordanio, ktp. Tio donus la okazon denove kunlabori kun Ruslando kaj plue konstrui sur la sukcesplena komuna agado en la dosiero pri la siriaj kemiaj armiloj. Armilembargo devus esti la ĉeftemo de la tagordo.

Paŝo ses: Plialtigu amase la kontribuojn por helpo al la agentejoj de la Uniiĝintaj Nacioj. La miljonoj da senhejmigitaj homoj el Sirio same kiel el Irako bezonas helpon. Usono promesis elspezi konsiderindajn fondusojn por helpo, sed la plejmulto ĝis nun ne estas disponigita al la UN-agentejoj. Krome oni devus promesi kaj doni pli.

El la revuo Vrede n-ro 429 (septembro- oktobro)

PHYLLYS BENNIS estas konata usona ĵurnalisto kaj pacagitanto. Artikolo publikigita en www.-dc.org. Tradukita kaj adaptita de D.v.D.

 

steun ons

© 2020 vrede vzw - website by