Ludo De Brabander
Printvriendelijke versie

Sirio ne estu dua Irako! (n-ro 414 / mar-apr 2012)

La belga politikisto Guy Verhofstadt meze de februaro vigle pledis por ‘humana interveno’ en Sirion. Verhofstadt, eksa ĉefministro de Belgio kaj nuntempe prezidanto de la Liberala Frakcio en Eŭropa Parlamento, plue pledis por materiala kaj financa helpo al la opozicio en Sirio, inklude armilojn. Patose li deklaris alveninta la ‘Benghazi-momento por Sirio’.

Ni rememoru: Verhofstadt estis unu el la plej fervoraj probatalantoj de militista interveno en Libion por tie savi la ‘demokratian revolucion’. Unu jaron poste la situacio en Libio kadukas, sed nun pri tio Verhofstadt prude silentas. Libio ja malaperis el la publika atento. Do, prefere silenti ol lamenti. Sed la interveno de NATO tamen okazigis la morton de 50.000 homoj same  kiel terurajn detruojn en pluraj urboj. Se fidi je raportoj de diversaj homrajtaj organizaĵoj, Libio nuntempe troviĝas rande de Irako-scenaro. Senkontrolaj milicioj armitaj akaparas propran rajton. Torturo kaj murdo abundegas. Ie-tie etniaj kaj religiaj konfliktoj ekflagras perforte kaj riskas danĝere disvastiĝi.

Politikistoj kiuj - kiel Verhofstadt -  estas tro agemaj, senpripense neglektas admonojn de spertuloj. Ili minacas estigi ĝuste la malon de tio, kion ili pretendas voli eviti: homdetruan katastrofon. Preskaŭ ĉiu scias, ke la reĝimo en Sirio senhonte perfortas la homrajtojn, ke ĝi brutale subpremas manifestaciojn same kiel armitajn ribelojn. Sed la solvo de Verhofstadt por tuj armi ‘la’ opozicion, estas kvazaŭ verŝi oleon sur fajreton. Ni ja komprenu,  ke la perforto en Homs, kie nuntempe okazas homdetrua tragedio, fakte rezultas el batalo inter la armeo kaj la armita opozicio. Se oni pliarmus tiun opozicion kaj ĝin aviadile apogus kiel en Libio, oni tiam peze kompromitus la politikan estontecon de la lando. Milite interveni en la kompleksan situacion de Sirio, kie ĥaose interpuŝiĝas politiko, etnio kaj religio, neeviteble kondukus al senfina sanga konflikto inter senordaj trupoj. La pacemaj, demokrataj grupoj ene de la opozicio – kiuj efektive ekzistas,  sed neniun eĥon spertas en okcidentaj amaskomunikiloj – tiam estos plene forigitaj. Oni ja atingos putran situacion kie la originala revolucio (de la politikaj fortoj kiuj postulas politikajn ŝanĝojn) unue fariĝos ostaĝo kaj poste estos detruita. Ankaŭ la du plej gravaj opoziciaj grupoj en Sirio tion bone komprenas kaj oficiale deklaras sin kontraŭ ĉia (eksterlanda) milita interveno.

Multaj homoj ne kapablas sin mem konsideri justaj se ili ne intervenus kiam gravaj krimoj kontraŭhomaj ie okazas. Tia sinteno evidente estas nobla kaj bone komprenebla, sed la eraro konsistas en tio, ke oni pensas nur pri milita interveno. Per aliaj vortoj, la diplomatia agado de la internacia komunumo ŝrumpas ĝis neniofarado aŭ ĝis ĉion forbombadi. Krome, neniel mankas hipokritaj larmoj ĉe iuj politikistoj. La loĝantaro de Sirio ja ankaŭ estas viktimo de cinika geopolitika realo. Saud-Arabio kaj Kataro ripetas la fian rolon kiun ili jam antaŭe ludis en Libio. Ili nepre volas, ke falu la reĝimo de Sirio. Kune kun Turkio ili esperas, ke tiam la regadon de Sirio transprenos iliaj aliancanoj, nome la sunaistaj ‘moderaj’ Islamo-Fratoj. Cetere, estas kvazaŭ publika sekreto, ke Kataro (kaj verŝajne ankaŭ Turkio)  liveras armilojn al la opozicio  kiu al ili simpatias. Krome, ni ne pretervidu, ke la konservativaj monarkoj de la Golfo-ŝtatoj, kiuj mem subpremas ĉiun strebadon al demokratio, klopodas bremsi la influon de ŝijaistoj kaj Irano en la regiono.

Al tiu influo-batalo ankaŭ apartenas la grava projekto pri alternativa trajekto por oleo-distribuado. Aktuale, 40 % de la elterigita petrolo estas navige transportita ekde la Golfo-ŝtatoj tra la Markolo de Hormuz, kie regas ege streĉa, eĉ eksplodema situacio kun Irano. Pli kaj pli maturiĝas ideoj por estonta konstruo de iu super-oleodukto por surtera transporto de tiu oleo. Tio estos plej facile realigebla laŭ la marbordo de Sirio ... kaj laŭ la urbo Homs, kiu tiel fariĝus grava strategia nodo. En la urbo Tartous de tiu siria marbordo  Ruslando jam depost jaroj posedas mararmean bazon. Sen tiuj strategiaj konsideroj  kaj sen avida kontrolo de tiom da energio-fontoj en tiu regiono, verŝajne la nuna perforto en Sirio apenaŭ atingus niajn okcidentajn orelojn kaj atenton.

Kion fari?  Kelkaj paco-organizaĵoj en Belgio, inter ili  nia propra Vrede vzw, en komuna alvoko rifuzas la milito-scenarojn de Verhofstadt kaj de lia sampensa anaro. Tio tamen ne signifas, ke la paco-organizaĵoj pledu por nenionfarado. Kiu vere volas esti ‘Amiko de Sirio’, tiu organizu kontakto-grupon por dialogo kaj paco, neniel por minacado kaj milito. “Kaj ĉi rilate ni tute ne fidu je NATO aŭ je la eŭropa Komisarino pri Eksterlando, Catherine Ashton. La slogano ‘Respondeco por Protekti’  ja estis en Libio por NATO nura alibio por efektivigi ŝanĝon de la reĝimo”  tiel deklaras la paco-organizaĵoj. Plie, “Dialogo  ŝajne estas mondofremda nocio kiam furoras armitaj konfliktoj. Sed ĉiu fino de armita konflikto nepre postulos minimuman interkonsenton inter la diversaj popolgrupoj pri ilia politika estonteco. Milita interveno nur ŝanĝas la ekzistantajn potenco-rilatojn, sed ne alportas tiun interkonsenton. Male, milita interveno kondukas al tio, ke poste nur armitaj grupoj decidos  pri la vojo irenda. Facila ĝi ne estos, nia vidpunkto, sed ĝi reprezentas la solan alternativon  al plua senespera milita perforto, ĥaoso kaj mizero, kun la popolo de Sirio kiel ĉefa viktimo.”

Ludo De Brabander


El la revuo Vrede n-ro 414 (marto-aprilo 2012)

steun ons

© 2021 vrede vzw - website by