Artikel
John Pilger
Printvriendelijke versie
Vizito al politika malliberulo
Washington (Foto: LDB)

Vizito al politika malliberulo

Ŝia Reĝina Moŝto Malliberejo Belmarsh, en la sudoriento de Londono, estas rubando de muroj kaj pikdrato sen horizonto.

En la tiel nomata vizitcentro mi transdonas mian pasporton, dokumentujon, kreditkartojn, medicinajn kartojn, monon, ŝlosilojn, kombilon, skribilon kaj paperon. Mi bezonas du okulvitrojn, sed nur unu estas permesita. Mi postlasas miajn legokulvitrojn. Ekde nun mi ne povas legi ion ajn, same  kiel Julian Assange kiu,  la unuaj semajnoj de sia mallibereco, povis legi nenion. Lia okulvitroj estus alsenditaj, sed neklarigeble, tio daŭris monatojn antaŭ ili alvenis.

Estas grandaj televidaj ekranoj en la vizitcentro. Ŝajne la televido ĉiam estas konektita, vida valiumo. Mi enviciĝas ĉe la tristaj, timigitaj vizitantoj – plejparte povraj virinoj, infanoj kaj avinoj. Ĉe la unua giĉeto mi devas cedi miajn biometrikajn datumojn. Aperas dosiero pri mi sur la ekrano. Nun mi povas iri tra  la plej grava pordego..

Ĉe la dua giĉeto gardistino malantaŭ dratgazo demandas: “Kio estas tio?”. Mi kulpe respondas: “Mia horloĝo”. “Reportu ĝin”, ŝe ordonas. Do mi kuregas returne, ĝustatempe por denove esti biometrike testita kaj komplete traserĉita, sekvita de kompleta korposkano. Ĉe ĉiu interhaltejo nia silenta, obeema grupo ŝov-iras malantaŭ flava linio. Ne taŭgas por klostrofobiaj proksimuloj, kiam feraj pordoj malantaŭ ni laŭte klakfermas. “Staru malantaŭ la flava linio!” ordonas voĉo. Poste denove malfermiĝas elektra pordo, kiu kondukas al alia atendejo, alia giĉeto, alia koruso de: “Montru viajn manojn!”. En loko, kun sur la planko desegnitaj kvadratoj en kiuj ni devas stari, venas du viroj kun hundoj kiuj nin ĝisfunde flaresploras. Post ankoraŭ du pordoj kaj ordonoj por montri la manojn, ni fine alvenas en grandan spacon, kie malliberuloj silente atendas antaŭ neokupitaj seĝoj. Je la alia flanko de la ĉambro sidas Julian kun flava brakringo super liaj mallibervestaĵoj.

Kiam malliberulo troviĝas en provizora aresto, li rajtas surhavi siajn propajn vestaĵojn, sed kiam, pasintan aprilon, li estis trenegita el la ekvadora ambasadejo, oni malebligis lin kunporti malgrandan sakon kun personaj posedaĵoj. Ili dris ke liaj vestaĵoj postsekvus, sed ili neniam alvenis. 22 horojn tage Julian estas tenita en ‘servo por publika sano’. Ne estas vera malliberulhospitalo, sed loko kie li estas izolita, kuracita kun medikamentoj kaj kie oni povas kaŝobservi lin. Ĉiuj 30 minutoj li estas observata – okuloj tra pordaperturo. Oni nomas tion “suicidgardo”. En la apudaj ĉeloj loĝas kondamnitaj murdintoj kaj iom pli malproksime mensmalsana viro kiu krias la tutan nokton.

Kiam mi salutas Julian, mi sentas liajn ripojn. Liaj brakoj ne havas muskolojn. De post aprilo li eble malplipleziĝis de 10 ĝis 15 kilogramoj. Kiam mi vidis lin la unuan fojon en majo, la plej ŝoka estis la fakto ke li aspektis tiom pli maljuna. Lia intelekto, forta volo, energio kaj humursenco protektas lin, mi kredas. Ni babilas. Li tenas sian manon antaŭ sia buŝo tiel ke ni ne estas kaŝaŭskultataj. Kameraoj pendas super ni. En la ekvadora ambasadejo ni konversaciis per leteretoj kiujn ni ŝirmis pro la kameraoj super niaj kapoj. Ĉie kie Big Brother regas, li klare estas timema.

Sur la muroj pendas “motivigaj” sloganoj kiuj kuraĝigas malliberuloj “ persisti”, “ esti feliĉa kaj esperplena” kaj “ofte ridi”. La sola fizika movebleco kiun Julian havas estas sur  betona korteto kun rigardo sur altaj muroj, sur kiuj staras konsiloj kiel “ĝuu la herbidojn sub viaj piedoj”. Ne estas herbo.

Oni rifuzas ankoraŭ ĉiam  uzadon de komputilo kaj programaron kion li bezonas por prepari sian proceson kontraŭ elpelo al Usono. Li nek povas kontakti sian usonan advokaton, nek sian familion en Aŭstralio.

La senĉesa netoleremo de Belmarsh algluas vin kiel ŝvito. Kiam vi alproksimiĝas tro la malliberulon, gardisto ordonas eksidi malantaŭen. Kiam vi deprenas la kovrilon de via kaftaso, gardisto ordonas vin denove remeti ĝin.

Je la alia flanko de la ĉambro malliberulo havas disputon kun la virino kiu vizitas lin. Gardisto enmiksiĝas kaj la malliberulo diras: “Foriru!”. Tio estas la signalo por grupo da gardistoj por sin ĵeti sur li, imobilizi lin, kapti lin, ĵeti lin teren kaj poste forkonduki lin eksteren. Etoso de violenta kontenteco rimarkeblas en la malfreŝa aero. Nun la gardistoj krias al la aliaj vizitantoj ke estas tempo por foriri. Kune kun la virinoj, infanoj kaj avinoj mi komencas la longan reiron tra la labirinto de fermitaj atendejoj, flavaj linioj kaj biometriaj haltejoj al ĉefenirejo.

Kiam mi forlasas la vizitlokon kaj rigardas malantaŭen, kiel mi ĉiam faras, mi vidas Julian sidi sole, liaj manoj pugnigitaj en la aero.

John Pilger estas aŭstralia-brita ĵurnalisto kaj filmfaristo establita en Londono.

El la Revuo Vrede n-ro 452(oktobro-novembro-decembro2019

 

 

steun ons

© 2020 vrede vzw - website by