Nord-Koreio, ĉu survoje al etaj nukle-armiloj? (n-ro 420 / mar-apr 2013)

Nord-Koreio, ĉu survoje al etaj nukle-armiloj? (n-ro 420 / mar-apr 2013)
6 minutoj

Nord-Koreio plenumis novan nukle-eksplodan provon la 12-an de februaro 2013, jam la trian en sia historio. La oficiala nord-koreia informo-agentejo parolis pri sukcesa subtera nukle-eksplodo dum eksteraj tertremstacioj registris tremon inter 4.9 kaj 5.1 laŭ la skalo de Richter. La registritaj ondoj havis formon similan al tiuj de la antaŭaj provoj en 2006 kaj 2009. Nord-Koreio siuigas tiun nuklean provon en la sferon de sindefendo kontraŭ la daŭra malamikeco de Nord-Ameriko. Ĝi eĉ minacis ‘per pli fortaj agoj’ se Vaŝingtono entreprenus ion ajn kontraŭ Pjongjang.

Eble ni tion riskas forgesi, sed la rilatoj inter Usono kaj Nord-Koreio  fakte situas, depost sesdeko da jaroj,  en sfero de duonmilito. La 27-an de julio 1953 ja estis subskribita armistico inter ambaŭ batalantoj sed ne paco-interkonsento. Tiun situacion Usono ne volas ŝanĝi.

Abundaj kondamnoj

El ĉiuj mondopartoj alvenis kondamnoj de tiu freŝdata nuklea provo, eĉ de tradicia amiko de Pjongjang, nome de Ĉinio. Jam en decembro 2012 Bejing alprenis pozicion kiu estis plene konforma kun la starpunkto de la Okcidentaj Landoj kiam tiuj vigle reagis pro la ĵusa lanĉado de nord-koreia spacoraketo. Ĉinio tiam akordiĝis kun pliigo de la UN-sankcioj per rezolucio kiu minace anoncis ‘signifo-plenan agadon’ de la internacia komunumo kontraŭ pliaj raketo-lanĉadoj kaj nukleaj provoj. Post tiu lasta provo en februaro la nord-koreia ambasadoro en Bejing  estis oficiale kunvokita por severa riproĉado. Tamen, same kiel okazis ĉe la antaŭaj nord-koreiaj nukleaj provoj,  ankaŭ nun Bejing kvietigis la atmosferon kaj insistis por renovigi la diskutojn pri nuklea senarmigo.

Iuj komentantoj jam antaŭ tiu tria nuklea provo plurfoje atentigis pri rimarkinda artikolo aperinta en Global Times, (ida gazeto de la oficiala ĉinia ‘Popola Gazeto’), kie foje aperas artikoloj kiuj ne ĉiam sekvas la oficialan linion.  Tiu atentinda artikolo jenon diras: ‘Se Nord-Koreio spite okazigas trian nuklean provon, malgraŭ ĉiuj admonoj tion ne fari, tiam ĝi nepre pagu altegan prezon. Ĉinio tiam malpliigu sian ĝisnunan helpon.’  Tamen, post tiu tria provo la oficiala ĉinia informo-agentejo deklaris ke ‘la tenaca sinteno de Nord-Koreio profunde fontas el sia fortega sento de malsekureco post multjara konfliktado kun Sud-Koreio, Japanio kaj la milite potenca Usono.’  Kiu scias ĉu tiu videbla malkonsento ĉe la ĉinia gvidantaro pri la vojo sekvenda baldaŭ atingos akran momenton, precipe ĉe la nuna alveno de nova gvidantaro en Ĉinio.

Ruslando forte kondamnis la trian nuklean provon. Aliflanke, la Alta Reprezentanto de Eŭropa Unio por Eksteraj Aferoj kaj Sekureco, Catherine Ashton, estis pli parolema kaj jenon deklaris: ‘...nova senskrupula provokado de la plena ne-proliferado-traktato same kiel rekta malobservo de la malpermeso plu  fari nukleajn provojn,  kiel preskribite en la UN-rezolucioj 1718,1874 kaj 2087. Per si mem tiu nuklea provo grave minacas la internacian pacon  ĉirkaŭ la korea duoninsulo kaj ankaŭ la sekurecon en la vasta regiono de Sud-Orienta Azio’. Siaflanke, Eŭropa Unio preme insistas por ke Nord-Koreio reaktivu la dialogon kun la internacia komunumo. La 17-an de februaro 2013 estis anoncita nova serio da sankcioj kontraŭ Nord-Koreio, inter kiuj financaj malhelpoj, komercaj bariloj rilate al materialoj necesaj por nuklea kaj raketa disvolviĝo kaj ankaŭ malpermeso al iuj altranguloj vojaĝi eksterlanden.

Etaj nuklearmiloj

La Ministrejo pri Defendo en Sud-Koreio taksis la forton de la eksplodinta nuklea bombo je 6 aŭ 7 kilotonoj. Por komparo: la usona atombombo kiu en 1945 detruis la japanan urbon Hiroŝimo, havis forton de 15 kilotonoj. Nord-Koreio deklaris ke ĝia intenco efektive estis konstrui ‘malpli grandan kaj malpli pezan  nuklean kapon’. En  Sud-Koreio oni pensas ke tio fakte estas plia paŝo por fine esti kapabla munti nuklean kapon sur longdistanco-raketon. Oni tie ankaŭ pensas ke en tiu lasta provo ne estis utiligita plutonia bombo kiel okazis en antaŭaj provoj en 2006 kaj 2009,  sed ĉi foje bombo surbaze de forte pliriĉigita uranio. Tio signifus teknologian salton por la nuklea teknologio de Nord-Koreio. Aliaj observantoj opinias ke la nord-koreiaj sciencistoj nepre bezonis trian provon surbaze de plutonio por tiel akiri sufiĉan fidon en ilia miniaturiga teknologio.

La sud-koreoj, kiuj ŝokite reagis je la nuklea provo de siaj  nordaj najbaroj, tamen ne restis pasivaj. Seulo ja disvolvigas krozad-raketojn kiuj facile kapablas atingi Nord-Koreion kaj plirapidigas la konstruon de balistaj raketoj. La 30-an de januaro 2013 Sud-Koreio  lanĉis spaco-raketon,  jam ĝia tria provo por enspacigi sateliton. La sud-koreoj antaŭ nelonge eĉ deklaris ke ili intencas konstrui antiraketan defendo-sistemon kunlabore kun Usono. Temas verŝajne pri kompleksa sistemo muntita sur usonaj militŝipoj (Aegis)  kiuj situos en novkonstruota marhaveno. Pasintjare Seulo kaj Vaŝingtono atingis interkonsenton kiu permesas ke Sud-Koreio konstruu raketojn kiuj kapablas atingi 800 kilometrojn, tio estas distanco duobla de la antaŭe permesita.

Tiu nuklea provo, kial nun?

Oni rajtas sin  demandi kial Nord-Koreio decidis okazigi sian nuklean provon precize en la aktuala periodo. Pluraj  faktoj kune alportas klarigon. Ekzemple,, okulfrapas la tre agresema politiko kiun Sud-Koreio kune kun Usono lastatempe aplikas en tiu regiono. Tiel, dum la pasintaj jaroj Vaŝingtono demonstris sian novan  Ĉinio-politikon mare farante militajn manovrojn  kune kun Sud-Koreio. Fone okazas potenco-ludo kie Usono malakceptas la postulon de Ĉinio pri suvereneco super la Sud-Ĉinia-Maro kaj ĉi lastan konsideras regiono nepre necesa por la propra usona sekureco.

En marto 2012 okazis la plej vastaj, komunaj militaj ekzercoj inter Usono kaj  Sud-Koreio. Temis pri la plej imponaj de la lastaj 20 jaroj. Fiktiva alteriĝo de trupoj sur la strandoj de la Koreia Duoninsulo estis simulita per 14 ŝipoj, 52 amfibiaj kirasitaj transportiloj, 40 ĉasaviadiloj, helikopteroj kaj 9000 usonaj soldatoj. (...) Ankaŭ la responsuloj en Pjongjang  vidas tiajn eventojn kiel rezulton de la konkurenca ‘batalo’ inter Usono kaj Ĉinio, sed sendube timas esti kuntrenitaj en tiujn eventojn, kio riskus malstabiligi la ekziston mem de ilia ŝtato. Sekve, ĉiu  militista manovro en tiu regiono nervozigas la observantojn en Pjongjang. Komence de februaro 2013 la amaskomunikiloj en Nord-Koreio ripetadis ke Seulo celas krei apertan provokon.  Jen nord-koreia plendo: la sud-koreiaj militŝipoj estus invadintaj la teritoriajn akvojn kaj estus tie atakintaj fiŝistajn ŝipojn. Siaflanke, la sud-koreia gazetaro skribas pri pli intensa trejnado de la nord-koreiaj atak-aviadiloj kaj pri la nord-koreiaj artilerio-unuoj kiuj sin tre abunde ekzercas en okcidenta regiono de la lando kaj ankaŭ pri la submarŝipoj kiuj tre nombre patrolas.

La momento de la nuklea provo precize koincidis kun hezite ŝanĝanta internacia situacio: pintaj politikaj ŝanĝoj tiam okazis en Usono, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio. Ĉu oni en Pjongjang konsideris tiun  transiran periodon tre oportuna momento por forte montri ke Nord-Koreio estas io serioza?  Sed ankaŭ enlandaj  motivoj eble ludis rolon en la decida procezo. La nova landa ĉefo, Kim Jong-um, estras depost fine de 2011, sed tiam fanfarone anoncita raketo-lanĉado plene fiaskis ... kvankam anoncita por festi la  naskiĝtagon de la avo Kim Il Sung, fondinto de la patrolando. Tiu deprima malsukceso urĝe postulis energian korekton tial ke Kim Jong-um digne plifortigu sian pozicion kiel  ‘gvidanto de la lando’.  La korekto efektive okazis, unue en decembro 2012  per lanĉado de satelito-raketo kaj nun per la surpriza nuklea provo. Tiamaniere ‘la gvidanto’ certe pluakiros apogon de la armeo kaj la loĝantaro ĝoje povos fieri pri la potenco de la patrolando.

Resuma konkludo


Ioma retrorigardo certe utilas por kompreni kaj prijuĝi la nunan situacion. La unua brutala kolizio inter Nord-Koreio kaj Okcidento, koncerne la nuklean problemaron, okazis en 1994. Sed la usona pinta duopo Clinton-Albright saĝe elektis certan kunlaboran vojon  por tiel eviti ke Pjongjang nuklee plulaboru. Sed poste la usona prezidento G.W.Bush deklaris ke Nord-Koreio estas membro de la ‘akso de malbono’. Tia konfrontada politiko kondukis en 2006 al la unua nuklea provo de Nord-Koreio. Oni povus el tio konkludi – kiel tion faras pluraj usonaj observantoj – ke la politiko por kunlaboremo estis fruktodona por progresi rilate al nuklea ne-proliferado, sed ke severa devigo kaj konfrontado ne alportas pozitivan rezulton.  Ĉu la okcidenta politika elitaro faros same subtilan analizon?

Georges Spriet

El la revuo Vrede n-ro 420 (marto-aprilo 2013)


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.


Source URL: https://vrede.be/novajoj/nord-koreio-cu-survoje-al-etaj-nukle-armiloj-n-ro-420-mar-apr-2013