Belgio estas kontraŭ mondo sen nukleaj armiloj

Image
Belgio estas kontraŭ mondo sen nukleaj armiloj
Foto: Photo courtesy of National Nuclear Security Administration / Nevada Site Office
Belgio estas kontraŭ mondo sen nukleaj armiloj
Artikolo
4 minutoj

Laŭ ĉiujara kutimo en oktobro oni prezentas en la Ĝenerala Kunsido (ĜK) de la Unuiĝinta Naciaro kelkajn rezoluciojn kiuj devas progresigi sennukle-armilan mondon. Inter la proponitaj rezolucioj kiuj pritraktas la diversajn aspektojn de nuklea senarmigo estis ĉi-tiu jaro tri kiuj eksplicite pledis por la eliminado aŭ malpermeso de nukleaj armiloj. Belgio voĉdonis dufoje kontraŭ kaj sin detenis de la balotado unu foje.

Japanio

El la balotkonduto en la Uniuĝinta Naciaro oni povas dedukti ke grandega majoritato de la landoj en la mondo estas gajnita por eki la intertraktadon por realigi nukle-armilan malpermeson. Tamen limigita grupo da landoj kontraŭas. Tiu grupo konsistas el ĉiuj NATO-membroj (inter kiu Belgio) kaj siaj plej gravaj partneroj kaj la nukle-armilojn havantaj ŝtatoj kiuj ne estas NATO-membroj, kiel Hindio, Pakistano, Ruslando, Israelo kaj Nord-Koreio. Japanio estas la sola lando en la mondo kiu jam estis turmentata de la kruelaj sekvoj de militista atomatako, sed sin detenis de la balotado kiel fidela NATO-partnero, rilate al ĉiuj rezolucioj kiuj povus konduki al malpermeso de nukleaj armiloj. Kompense Japanio prezentis mem rezolucion kun promesoplena titolo: “United action towards the total elimination of nuclear weapens1”. La japana rezolucio nombras kvin paĝojn kaj enhavas grandan nombron da malklaraj deklaracioj kaj belajn dezirojn, sed ĝi diferencas rezolute en du punktoj de la tri antaŭe menciitaj rezolucioj pri la elimino de nukleaj armiloj. Unue ĝi neniam pledas por malpermeso de nukleaj armiloj kaj due ĝi transdonas la iniciaton por plua senarmigo al la nukle-armilaj ŝtatoj mem. Do, malplena skatolo.

Belgio

La 6an de novembro oni ankoraŭ voĉdonis rezolucion en la ĜK nomita ”Taking forward multilateral nuclear disarmament negotiations”. Tiu rezolucio celas konkrete kunvoki laborgrupon en 2016 sen antaŭe difinita fina celo, kiu devas disvolvi proponojn por denove ekirigi intertraktadojn pri mondo sen nukleaj armiloj. Mondo sen nukleaj armiloj estas nome ideo kiu de ĉiuj landoj estas aprobita. Analoga rezolucio estis jam proponota en la ĜK en 2012. Tiam nur kvar landoj estis kontraŭ: la nukleajn armilojn havantaj ŝtatoj Francio, Ruslando, Britio kaj Usono. Belgio voĉdonis en 2012 por tiu rezolucio. En la jaro 2015 nia lando sin detenis de la balotado, kiel cetere multaj aliaj NATO-membroŝtatoj kaj Japanio.

La NATO-membroŝtatoj sin pravigas per kaŝiĝo malantaŭ procedaj argumentoj, nome ke la laborgrupo ne uzus konsentregulon. Iomete hipokrita, sciante ke tio ankaŭ ne estis en la rezolucio de 2012. Sed vi bone legas: Belgio ne volas subteni rezolucion kiu nur estigus laborgrupon en kiu ĉiuj landoj povas interkonsiliĝi pri la maniero kiel ili povas progresi koncerne multflanka intertraktado por realigi mondon sen nukleaj armiloj. Tamen en la nuntempa belga regadpakto ni legas ke nia lando “daŭre fervoras por internaciaj iniciatoj celante la malpermeson aŭ almenaŭ plibonan kontrolon de armilsistemoj kun nedefinita atingopovo kaj/aŭ ekcesa efiko sur civiluloj”. Nukleaj armiloj validas sendube por tiu ĉi difino.

Kiel do la belga registaro pravigas sian balotkonduton? Laŭ sia diro la registaro nenial kredas en la starto de intertraktadoj pri malpermeso de nukleaj armiloj, sed ĝi estas favoranto de ” progreso paŝon post paŝo, ĉe kiu la iniciato apartenas al la nukleajn armilojn havantaj ŝtatoj”. Ankoraŭ pli terure, laŭ nia registaro malpermeso de nukleaj armiloj enkondukus la finon de la Neproliferadpakto. Tamen artikolo VI de tiu pakto demandas eksplicite komenci intertraktadon por atingi mondon sen nukleaj armiloj.

Kiam la pacmovado pridemandas la belgan registaron pri ĝia sinteno dum la voĉdonoj koncerne la nukleaj armiloj en la UN, ĝi respondas ke ĝi certe aktive kontribuas al mondo sen nukleaj armiloj, ekzemple subtenante la proponojn pri kroma travideblo de la nuklea armilarsenalo. Ironia fakto kiam vi scias ke la belga registaro mortigas la ĝermon de ĉiu enlanda debato pri nukleaj armiloj dirante ke “ni ne povas konfirmi nek nei” ke nepre troviĝas nukleaj armiloj sur la belga teritorio. En la praktiko, la usonaj nukleaj armiloj, kiuj certe troviĝas en Belgio, estos modernigotaj antaŭ 2020. La faciligoj por deponi fisiaj bomboj en la flugarmea bazo de Kleine Brogel estos ankaŭ modernigotaj kaj antaŭ nelonge oni instalis novajn sekurigajn kradojn. Por fini, nia registaro planas aĉeton de novaj ĉasaviadiloj kiuj povas transporti tiujn nukleajn armilojn. La nuklea senarmiga procezo devas urĝe esti aktivigata.

1 Unuigita agado por la totala eliminado de nukleaj armiloj.

El la Revuo Vrede n-ro 436 (novembro-decembro 2015)


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.


Source URL: https://vrede.be/novajoj/belgio-estas-kontraux-mondo-sen-nukleaj-armiloj