Tri homoj enkarcerigitaj post pacama civila protesto en anglio

Image
Tri homoj enkarcerigitaj post pacama civila protesto en anglio
Protesti kontraŭ Cuadrilla Resources (Foto: David Lally)
Tri homoj enkarcerigitaj post pacama civila protesto en anglio
Artikolo
3 minutoj

Kian signifon oni aljuĝu landon, kiam ĝi maliberigas civilulojn pro pacama protesto?

Komence de oktobro, la tribunalo de Preston kondamnis tri britojn al enkarcerigo pro tio ke ili agadis kontraŭ polemikaj aktivecoj de la giganta fracking-entrepreno Cuadrilla Resources. La tri homoj – pianoriparisto, mezlerneja instruisto kaj geologo – ricevis severajn punojn de 15 ĝis 16 monatoj de malliberigo pro kaŭzado de ‘publika ĝeno’.

Maltrankvileco pri la plilarĝa influo de la hidraŭlika krakado de la grundo (fracking) por ekspluatado de gaso kaj oleo estis la motivo de iliaj agodoj. Krom la kontribuo de tiu praktiko rilate al la klimatoŝanĝiĝoj kaj la difekto de la loka kamparo, toksaj kemiaĵoj estas liberigitaj en la aero kaj la akvo. La ekzakta influo de tiuj kemiaĵoj sur la sano, oni ankoraŭ ne scias sed ili certe enhavas kancerogenajn substancojn. Freŝdata pristudo malkaŝis ke virinoj kiuj loĝas en la cirkaŭaĵo de frackingfontoj naskas bebojn kun malalta korpopezo. Fracking estas jam ĉesigita en Skotlando, Kimrujo, Nederlando kaj Nov-Jorkio pro la potenca damaĝo kiun ĝi povas kaŭzi.

Klara signalo

Ĉu la agadoj de la tri kondamnitaj homoj estis pravigeblaj en tiu konteksto, kiam ili baris la vojon al Cuadrilla-kamionaro kun bormaterialo? Kvankam la ĵurio en la proceso estimis ke ili kulpas, ili ne havis la kompletan bildon de la agado. Laŭ la leĝo la ĵurio eĉ ne povis konsideri la motivojn de la akuzitoj, ĉar la krimo pro kio ili estis juĝataj (la malmoderna plendo kaŭzi ‘publikan ĝenon’) estas malgrava kaj nur permesas juĝi pri la kaŭzita ĝeno mem.

Kiam la ĉefa afero estis precizigi la sankcion, evidentiĝis ke la tribunalo konsideris la politikan konvinkon de la akuzitoj kiel pligraviga cirkonstanco.

Ili ĉiuj restas motivigitaj pro neŝanceligebla fido en sia pravo”. La tribunalo ne konsideras iun gravecon pri la fakto ke tiuj homoj nur uzis siajn fundamentajn rajtojn. Kristy Brimelov, la advokato de la akuzitoj, diris: “La argumentoj kiujn mi prezentis al la Preston Crown Court atentigis pri la rajto pacame protesti kaj la longan historion kiu tiu lando konas rilate al la akomodiĝo de la civila malobeemo. Tio distingas nin de landoj kun malbonaj reputacioj pri homaj rajtoj…”.

La tri agitantoj estas la unuaj pacamaj manifestaciantoj depost 1932 kiuj en kriminala kazo estas kondamnitaj al malliberigo. Intertempe aktivuloj jam estas malliberigitaj pro ignorado de juĝa ordono (en1993 ekzemple, 7 homoj estis kondamnitaj al 28 maliberejtagoj pro malobservado de skriba ordono kiu malpermesis la ĝenadon de la M3-aŭtostradokonstrukto en Twyford Down). Tiu speco de neplenumadoj, – kompareblaj al malestimo de la tribunalo – plejofte kondukas al malliberigpuno. La malliberigpuno por publika ĝenokulpo estas tute alia afero.

La punlongeco de la verdikto de la Tribunalo de Preston estas signifoplena. La leĝo estas klara: malliberiga puno devas esti rezervita al la plej gravaj krimoj. Kaj se ĝi tamen estas konsiderata aplikenda, ĝi devas esti eble plej mallonga (vidu sekciojn 152 kaj 153 de la Krimala Juro Leĝo de 2003). La verdiktoj en tiu afero estas do nerefuteble ekstremaj.

Pro tiaj drakonaj punoj, klare influitaj de la politikaj motivoj de la manifestaciantoj, la juĝistaro elsendas ne miskompreneblan kaj maltrankviligan mesaĝon: “business as usual” (Komerco kiel ĉiam) ne estos ĝenata, certe ne per plenkonsciencaj, maltrankvilaj kaj pacamaj civiluloj kiuj plenumas siajn civilrajtojn.

Precedenco

Konsiderante la tre negativan ekologian influon de la homaj aktivecoj sur nia planedo, ni devus admiri kaj kuraĝigi la malmultulojn kiuj havas la kuraĝon entrepreni agitadon. Anstataŭ tio ni malliberigas ilin. Tiu juĝa verdikto estas maltrankviliga precedenco por la aliaj manifestaciantoj en Anglio. 15 aktivuloj kiuj katenigis sin al deportadflugo al Niĝerio, Ganao kaj Sieraleono, organizita de la ministerio por Internaj Aferoj, aperas en la nuna momento antaŭ la juĝisto por teroristaj krimegoj. Pro la stigmatizo de tiuj pacamaj aktivuloj kiel teroristoj, la prokuroro diskonigas same maltrankviligan mesaĝon. Niaj fundamentaj rajtoj de esprim- kaj de kunvenlibereco estas minacataj kaj la spaco por civila opozicio reduktiĝas. Tio devus ĉiukaze instigi al kuraĝigo por entrepreni agadojn.

El la revuo Vrede n-ro 448 (oktobro-novembro-decembro 2019)


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Thema

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.


Source URL: https://vrede.be/novajoj/tri-homoj-enkarcerigitaj-post-pacama-civila-protesto-en-anglio