Nur diru 'nyet': Rusio alfrontas disidentecon en la armeo

Image
Oekraïne

Shutterstock.com

Nur diru 'nyet': Rusio alfrontas disidentecon en la armeo
Artikolo
7 minutoj

Komence de marto, rusa prezidento Vladimir Putin diris al la franca prezidento Emmanuel Macron, ke la invado de Ukrainio disvolviĝis "laŭ plano", kaj ke liaj celoj estos "plenumitaj". Li neniam reprenis ĉi tiun aserton. Male. Li simple nur konfirmis ĝin kaj sentis sin devigita daŭrigi  militon -kiun li rifuzas nomi militon - kiu konsumas homforton kaj ekipaĵon en la strebado al necerta celo.

Sed dum Putin firme alkroĉiĝas kaj al la strategio kaj al la rezulto, estas pligrandiĝanta nombro da soldatoj kaj civiluloj kiuj malkonsentas kun li. Kritikantoj en la militistaro uzas diversajn taktikojn - de interretaj kampanjoj ĝis dizerto - por aŭdigi siajn voĉojn. Kaj dum Rusio tre klopodis por silentigi "refuzenikojn"(rifuzantojn) en la armeo, la novaĵo malsekretiĝis.

Kreskanta nombro da rifuzantoj

Dizerto kaj soldatoj forestantaj sen permeso (AWOL) estas esence ligita al ĉiu milito. La milito inter Rusio kaj Ukrainio ne estas aliel. Ne estas surprize, ke ukrainaj trupoj fuĝas de la senĉesa bombardado kaj ofte ĥaosa organizo ĉe la frontlinio. Estas iom pli malfacile kompreni, kiam ankaŭ trupoj de tiel nomata pli granda kaj pli bone ekipita rusa armeo forkuras grandnombre.

Sed ili jes faras, kvankam nombroj estas malfacile troveblaj. Estas eĉ malfacile konstati kiom da soldatoj Rusio sendis al Ukrainio kaj kiel tio evoluis ekde aprilo. Por doni unu ekzemplon, en junio la Nova Voĉo de Ukrainio rakontis, ke 200 rusaj dizertintoj vagadis tra la arbaroj proksime de la urbo Ĥarkov. "Ili [la rusoj] revenis - vunditaj, malpuraj, malsataj, plenaj de kolerego, kun sia difektita ekipaĵo," skribis komunuma oficisto de Borova. Tamen, Rusio ne rekonis tiujn kazojn de dizerto, kvankam la Rusa Ŝtata Dumao proponis pli severajn punojn por soldatoj irantaj AWOL.

Jam estis multaj kazoj, kiel en Borova, kie aperas dizertintoj. Nekonata nombro da soldatoj rifuzas sekvi ordonojn aŭ malaperas silente. En julio, Radio Libera Eŭropo raportis: "Rusiaj aktivuloj pri homaj rajtoj diras, ke centoj, eble miloj, da soldatoj rifuzas ordonojn deplojiĝi, daŭre batali aŭ resti sur la batalkampo sen esti anstataŭitaj."

Estas certe kompreneble. Soldatoj plej ofte ne estis informitaj kien ili irus, kaj kvankam la difinoj de la servinstrukcioj deklaris ke ili ne estus sendotaj al la frontlinio,  tamen ofte okazis.

Laŭ raporto de la usona ambasadejo, "rusa parlamentano diris, ke  grupo de 100 soldatoj estis devigitaj subskribi kontraktojn kaj poste estis senditaj al Ukrainio por batali." Nur kvar el ili postvivis. La soldatoj diris ke komandantoj  rakontis ke ili estus senditaj por armea trejnado,  por poste malkovri ke ili fakte iris al batalfronto en Ukrainio.

Soldatoj deplojitaj en Ukrainio estis informitaj ke estus nur bagatelo. En realeco, ili estis atenditaj  de decidema kaj ĉiam pli bone ekipita ukraina armeo. Anstataŭ facila venko, la rusoj alfrontas altan gradon de vundoj kaj mortintoj. Taksoj de la nombro de mortintoj varias de 1.500 (rusaj ciferoj) ĝis 40.000 (ukrainaj ciferoj). La plej verŝajna cifero estas inter 15.000 kaj 20.000 mortigitaj rusaj soldatoj.

Disvastigu la vorton

Malgraŭ la Moskva subpremado de la vero pri la milito — inkluzive de la nura mencio de la vorto "milito" en la amaskomunikilaro - ne estas 1955, do novaĵoj diskoniĝas. 

Grupo indignigita pro tiu speca novaĵo, estas la gepatroj de la soldatoj, precipe tiuj, kiuj perdis kontakton kun siaj filoj en la armea servo. Multaj soldatoj, kiuj rifuzis sekvi iujn ordonojn, estis malliberigitaj kaj iliaj gepatroj jam esprimis sian malkontenton.

En aprilo, "pluraj gepatroj de soldatoj el Rusio iris al Donbaso por insisti pri la liberigo de siaj filoj", raportas Deutsche Welle (DW). "Ili vojaĝis al la urbo Brianka kie, laŭ amaskomunikiloj, pli ol 200 refuznikoj estas malliberigitaj en tendaro. Gepatroj gardas  de frua mateno ĝis malfrua nokto. Rusa soldato kiu estis malliberigita tie rakontis al DW ke la tendaro estas iama punkolonio."

Sed plimalboniĝas. Lastatempe publikigita memoraĵo de rusa paraŝutsoldato fuĝinta de sia lando malkaŝis ke soldatoj traserĉis domojn serĉante ion por manĝi kaj ke multaj intence pafis sin en la kruron por havi permeson hejmeniri kaj kolekti 50.000 USD da damaĝo. Laŭ pritrakto de la memoraĵo en 'The Guardian': "Filatjev, kiu deĵoris en la 56-a aviadila regimento en Krimeo, priskribas kiel lia elĉerpita kaj misinformita trupo kuratakis la Ukrainian kontinenton malantaŭ pluvo de raketpafado fine de februaro, kun malmulte da konkretaĵoj pri loĝistiko kaj celoj, kaj tute sen ideo kial la milito okazis. "Necesis al mi semajnoj por kompreni, ke tute ne okazas milito sur rusa teritorio, kaj ke ni atakis Ukrainion", li diris.

La Voĉoj de Veteranoj

Homoj ofte ne havas ideon, kiom ruinigaj amasaj dizertoj povas esti por armeo.  Ĉirkaŭ 1968, kontraŭmilitaj grupoj inter usonaj soldatoj – kaj soldatoj kaj profesiuloj  - estis ĉiam pli bruaj ene de la militistaro, en Vjetnamio, kaj hejme. Ili organizis amaskunvenojn "Haltu-la-Militon", celvarbis politikistojn kaj publikigis gazetartikolojn. En kelkaj jaroj, frontliniaj kontraŭmilitaj aktivuloj estis ofta fenomeno, kaj la rifuzo batali estis publika sekreto. Je la fino de la aktiva usona milito en Vjetnamio, 1973, estis 50.000 kazoj de dizerto.

Migranta ekspozicio prizorgita de usona aktivulo Ron Carver, titolita "Waging Peace in Vjetnam", diskonigas al usonanoj—kaj vjetnamoj—ĉi tiun gravan movadon.

Veteranaj grupoj de tiu epoko, intertempe, donis sian subtenon al siaj rusaj ekvivalentoj. Organizitaj grupoj de usonaj veteranoj instigas rusajn trupojn simple diri "nyet".

En aprilo, David Cortright skribis en “Waging Nonviolence”: "Eble la plej granda vundebleco de Putin estas lia dependeco de la preteco de la rusaj soldatoj fari sian sordidan laboron... Mi ĵus aliĝis al aliaj iamaj usonaj soldatoj kiuj rezistis kontraŭ la militoj en Vjetnamio kaj Irako por publikigi malfermitan leteron instigante rusajn soldatojn al : "aŭskulti vian konsciencon". La invado de Ukrainio estas malobservo de internacia juro, deklaras nia letero , krome ĝi referencas al la verdikto de la Internacia Kortumo."

Same kiel la civiluloj dum la Vjetnama milito, la rusaj civiluloj nun estas grava parto de la rezisto. Denove, nombroj estas malfacile troveblaj, sed malgraŭ la preskaŭ totala novaĵ-malfunkcio kaj provoj silentigi ĉiun opozicion, almenaŭ miloj da rusoj estas implikitaj en diversaj niveloj de rezisto.

Laŭ la Itala Instituto de Internacia Politika Studoj, publika protesto kontraŭ la milito iĝis pli ĝeneraligita  en komenco de la invado. "Ĝis frua majo, publika protesto rezultigis je pli ol 15.000 homoj enfermitaj tra la lando ekde la 24-a de februaro [...] Multaj  arestitoj estis batataj, psikologie kaj fizike mistraktataj...". Sed ĝenerale Rusio preferas ekzili  ol malliberigi aktivulojn, kaj ankaŭ multaj miloj da rusoj memvole foriris.

La Estonteco de la Rusa Rezisto

Soldatoj kiuj kontraŭbatalas la militon - kaj profesiaj kaj servodevaj civiluloj - estas kutime nomitaj refuznikoj. Sed la vero estas, ke multe pli granda segmento de la loĝantaro estas preta ribeli, se Putin enkondukos ĝeneralan devigan militservon, kiu daŭras pli longe ol la nunaj 12 monatoj por ĉiuj viroj inter 18 kaj 27 jaroj. (Ekzistas kelkaj esceptoj kaj soldatservantoj ne povas esti deplojitaj eksterlande, red.)

Kiel Usono en la Proksima Oriento, Rusio ege kalkulas je  profesiaj soldatoj, kompletigitaj  de volontuloj kaj solduloj, same kiel rusfavoraj ukrainaj milicoj. Sed kiom longe Rusio povos daŭrigi sian limigitan militan kampanjon kaj kiom longe la publiko akceptos mortigan, longedaŭran militon estas nekonata.

Laŭ rusa advokato pri homaj rajtoj Alexei Tabalov, la publikaj amaskomunikiloj lastatempe likis, ke "Putin prepariĝas por alia grava ofensivo en Ukrainio aŭtune kaj vintre. Por fari tion, li tamen devas havi la rimedojn, precipe la homojn.”

Estas tri indikoj, ke grava ofensivo estas farota. "Unue, la aŭtoritatoj prepariĝas por mobilizado," klarigas Tabalov. "Ni povas dedukti tion el la flustroj kaj murmuroj likitaj de oficistoj je diversaj niveloj. Due, la amasa apelacio de rezervistoj por 1,5 ĝis 2 monata milittrejnado ankaŭ indikas tion. Tio signifas, ke ĝis novembro-decembro kelkmiloj da batalantoj pli-malpli pretaj, povas esti mobilizitaj ĉe la fronto. Kaj trie, la regionoj kaj la medicinaj organizoj ricevis ordonojn sendi pliajn kuracistojn kaj medicinan personaron al Ukrainio sur laŭvola kaj deviga bazo."

Ĉu la decido de Putin sufiĉos por daŭrigi, tio tute ne estas klara. La rusa milito en Afganio en la 1980-aj jaroj montris, ke nur pro la fakto ke Moskvo estis perdanta kaj ke la publiko estis tedata, tio ne signifis, ke la registaro kaj militistaro estis preta rezigni . Sed nun temas pri nova milito kaj nova epoko, kaj eble la malfavora rusa soldato kaj la kolera rusa civitano havos pli da influo sur la registara politiko.

Ĉi tiu artikolo origine aperis en Foreign Policy in Focus.


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Thema

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.


Source URL: https://vrede.be/novajoj/nur-diru-nyet-rusio-alfrontas-disidentecon-en-la-armeo