Rusaj planoj pri nukleaj armiloj en Belorusio plialtigas nuklean eskaladon

Image
tank

Dmitry Terekhov

Rusaj planoj pri nukleaj armiloj en Belorusio plialtigas nuklean eskaladon
Artikolo
4 minutoj

La rusa prezidento Vladimir Putin anoncis la 25-an de marto, ke Moskvo deplojos taktikajn nukleajn armilojn en Belorusio. Putin kaj lia belorusa ekvivalento Aleksandro Lukaŝenko laŭdire atingis interkonsenton pri tio.

Rusio ankaŭ trejnos Belorusiajn militistoj kaj laŭdire jam provizis Belorusion per duoblaj misiloj (kiuj povas porti kaj konvenciajn kaj nukleajn misilojn). La decido de Rusio estas alia averto al la NATO pro ĝia armea subteno al Ukrainio. Siaflanke, la belorusa reĝimo defendis la deplojon de rusaj nukleaj armiloj kiel rimedon por defendi sin kontraŭ "rekta kaj brutala enmiksiĝo" en la internajn aferojn de la lando. "Dum la lastaj du kaj duonaj jaroj, la Respubliko de Belorusio estis elmetita al senprecedenca politika, ekonomia kaj informa premo de Usono, Britio kaj ĝiaj NATO-aliancanoj, same kiel de la Membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, " ĝi diris en deklaro de la  Belorusia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

La deplojo de nukleaj armiloj en Belorusio anoncas danĝeran novan fazon en la nuklea minaco en Eŭropo.

Pasintjare, la Belorusia konstitucio jam estis ŝanĝita, tiel ĉesigitante la nenuklean statuson de Belorusio. Ekde tiam, Lukaŝenko multfoje esprimis sian malfermitecon al la ideo deploji rusajn nukleajn armilojn en sia lando.

Putin defendis sian decidon aludante al la usonaj atombomboj, kiuj estas deplojitaj en NATO- rilato dum jardekoj en Belgio, Germanio, Nederlando, Italio, Turkio kaj verŝajne baldaŭ ankaŭ Britio. En la venontaj monatoj, ĉi tiuj atombomboj estos anstataŭigitaj per pli modernaj atombomboj B-61-12, kies varia eksploda potenco kaj precizeco igas ilin inter la plej deplojeblaj nukleaj armiloj en la usona arsenalo. Ankaŭ tio ĉi kontribuas al la nuklea danĝero en Eŭropo.

La koncepto de atomarmilaj ŝtatoj deplojantaj nukleajn armilojn en aliaj landoj estas nomita ‘nuclear sharing’ (nuklea kundivido). Laŭ la Ne-Prolifera Traktato (NPT), atomarmilaj ŝtatoj ne rajtas transdoni nukleajn armilojn al ne-nuklearmilaj ŝtatoj.

Ĝis nun, Usono estas la sola nuklea potenco kun nukleaj armiloj ekster sia propra teritorio. La Traktato pri la Malpermeso de Nukleaj Armiloj (TPNW) tute malpermesas nuklean kundividon. Nuklea kundivido kunportas grandegajn riskojn kaj pliigas la riskon de nukleaj akcidentoj. Miskomunikado aŭ miskalkulo povas konduki al katastrofo.

Laŭ Minsk, la deplojo de rusaj taktikaj nukleaj armiloj ne malobservas la Ne-Proliferan Traktaton, ĉar Belorusio mem ne akirus kontrolon je la nukleaj armiloj. "La trejnado de belorusaj pilotoj kapablaj flugi aviadilojn kun specifaj nukleaj misiloj, la modernigo de tiaj aviadiloj kaj la deplojo de nukleaj misiloj sur belorusa teritorio sen ke Minsko akiru kontrolon aŭ aliron al la koncernaj teknologioj neniel kontraŭas la dispoziciojn de la neproliferadotraktato", asertas la Beorusiaj regantoj. Farante tion, ili ne nur kopias la nuklean Natopolitikon, sed ankaŭ transprenas la saman argumentadon.

Ankaŭ ne estas trankviliga ke Vaŝingtono minimumigas la riskojn kaj ŝajnas malinklinema revizii sian politikon rilate Ukrainio por preventi pligraviĝon. "Ni vidas neniun kialon ŝanĝi nian propran strategian nuklean sintenon, nek vidas ajnan indikon, ke Rusio prepariĝas uzi nuklean armilon. Ni restas engaĝitaj al la kolektiva defendo de la NATO-alianco."

Tamen, la usonaj kaj baldaŭ rusaj nukleaj armiloj deplojitaj en Eŭropo pliigas la riskon de nuklea konfrontiĝo.

La kreskantaj geopolitikaj streĉiĝoj inter Usono kaj Rusio zorgis, ke la nuklea senarmiga reĝimo, kiu estis plejparte establita en la dua duono de la Malvarma Milito, estas preskaŭ tute malkonstruita. Vaŝingtono sinsekve retiriĝis de la ABM-traktato - kiu limigas la konstruadon de misilŝildo - la Irana nuklea interkonsento, la INF-traktato - kiu malpermesas mallongajn kaj mezdistancajn armilojn - kaj la Open Skies traktato (Malferma Ĉiel traktato). Ekde la rusa invado de Ukrainio, prezidento Putin plifortigis la nuklean konfrontiĝon minacante plurfoje uzi nukleajn armilojn. La 21-an de februaro 2023, li anoncis ke Rusio suspendis sian kunlaboron kun New START (Nova Komenco). New START estis la lasta funkcianta duflanka nuklea senarmiga interkonsento kiu limigas la deplojon de strategiaj nukleaj armiloj. Hieraŭ Moskvo ankaŭ anoncis, ke ĝi ne plu sciigos Usonon pri siaj misilprovoj, kiel antaŭvidite en New START, kiun Kremlo suspendis. La interŝanĝo de tiuj informoj estas esenca parto de strategia stabileco ĉar ĝi permesas al ambaŭ nukleaj potencoj ĝuste interpreti la agojn de unu la alian, tiel ke prova lanĉo ne estas konfuzebla kun misilatako.

Ekde la rusa invado de Ukrainio, la politika spaco por nuklea armila kontrolo tute fandiĝis. La freŝdata historio ankaŭ montris, ke intensaj streĉitecoj povas facile konduki al miskomprenoj, pro kio la risko de hazarda deplojo de nukleaj armiloj ĉiam pli realiĝas. Tiel longe ke la milito en Ukrainio daŭras, Eŭropo estos premata de nuklea glavo de Damoklo. Ampleksa politika interkonsento estas necesa por fini kaj la militon, kaj la geopolitikajn streĉitecojn, kaj la rezultigan nuklean eskaladon.

Post tio oni povas reakiri la politikan konfidon, kiu necesas por atingi armilkontrolon, kies rapida fina celo devas esti Eŭropo sen nuklea armilaro.


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Thema

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.


Source URL: https://vrede.be/novajoj/rusaj-planoj-pri-nukleaj-armiloj-en-belorusio-plialtigas-nuklean-eskaladon