Milito ne valoras la homan, ekonomian kaj mediajn kostojn

Image
doden

Shutterstock.com

Milito ne valoras la homan, ekonomian kaj mediajn kostojn
Artikolo
4 minutoj

La 25-an de majo estas Memortago en Usono, tago kiam oni memorigas ĉiujn militistojn, kiuj mortis en la servo de la armeo. 

Kiu milito valoris la homajn, ekonomiajn kaj mediajn kostojn?

Usonaj gvidantoj daŭre elspezas monon por militoj, pri kiuj ili pensas, ke ili certigos la nedisputeblan mondpotencon. Tiuj militoj, anstataŭe kaŭzas milionojn da mortviktimoj eksterlande, endanĝerigas usonajn trupojn, kaj malfaciligas la vivon en sia propra lando. 

Enketoj montras, ke preskaŭ du trionoj de usonaj civitanoj kontraŭas la militon en Irano. Ili pravas. Post jardekoj da milito ekde la atakoj de la 9-a de septembro 2001, amerikanoj nun plejparte konsentas: milito ne valoras. 

La milito en Irano kostis la vivon de miloj da irananoj kaj libananoj kaj plue centmiloj da homoj estis senloĝigitaj. Homoj en malriĉaj landoj tutmonde alfrontas mankon de fuelaj provizoj, elektran interrompon kaj manĝaĵan nesufiĉecon, kaj la plej malbona ankoraŭ venos. 

En Usono, la milito jam kostis pli ol 50 miliardojn da dolaroj, kaj la kostoj nur kreskos – ĉe la gasdistribuo, sed ankaŭ rilate al perditaj ŝancoj. Laŭ studo de la “Institute for Policy Studies National Priorities Project”, per tiuj 50 miliardoj da dolaroj la usona registaro povus financi sanservon por 3 milionoj da homoj kaj sendi ĉirkaŭ 1,5 milionoj da infanoj al ‚Head Start‘ (federacia programo kiu provizas edukadon, nutradon kaj familiajn subtenojn al junaj infanoj el familioj kun malaltaj enspezoj). 

Kio pli sekurigas nin? 

 Prezidento Donald Trump ŝatus kredigi nin, ke neniu kosto estas tro alta por haltigi la “nuklean minacon” de Irano. Sed Irano ne reprezentas nuklean minacon. Jaro post jaro, ankaŭ en 2026, la usonaj spionagentejoj konsentis, ke Irano ne konstruas kernarmilojn. 

En interkonsento atingita en 2015, Irano akceptis malpiigadi sian provizon de pliriĉigita uranio, malaltigi la nombron de reaktoroj kaj submetiĝi al nekredeble profundaj inspektadoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Kiel kontraŭpago, Usono ĉesigus multajn sankciojn, kiuj paralizis la iranan ekonomion.

Tio efikis. Spionagentejoj ĉirkaŭ la mondo, ankaŭ en Usono, konstatis, ke Irano respektis la interkonsentojn. UN-inspektistoj observis la iranajn reaktorojn zorge, la trafiko tra la Golfo de Hormuz okazis libere, kaj per la argumento, ke nuklea bombo ne kongruus kun la islaman leĝo, Irano deklaris ke ili ankoraŭ ne planis konstrui kernajn armilojn. 

Sed en 2018 Trump nuligis la nuklean interkonsenton. Li ne asertis, ke Irano ĝin malobservis, sed pretendis, ke li povus akiri "pli bonan interkonsenton". Tion li ne povis. 

Anstataŭe Trump alianciĝis  al la israela ĉefministro Benjamin Netanyahu kaj intensigis la minacojn kontraŭ Irano. Finfine tiuj minacoj fariĝis realeco – unue en la formo de mallonga bombardadkampanjo en junio 2025 kaj ĉi-jare en la formo de grandega usona-israela milito. 

Malgraŭ ripetaj asertoj de la Blanka Domo, ke estis armistico kaj ke "ni gajnis", la milito daŭras ankoraŭ monatojn poste.

 Miloj da homoj mortis, la prezoj de benzino estas konsternige altaj kaj la Hormuza Markolo  (kiu bone funkciis antaŭ ol Trump nuligis la nuklean interkonsenton) restas plejparte fermita. 

Estas logika konkludo, ke diplomatio funkcias kaj milito ne. Tio ne estas nur principa deklaro – estas la vero. Diplomatio estas la sola strategio kiu iam sukcesis influi Iranon. Temis ne pri afabla petado. Temis pri serioza negocado, dum kiu Usono adaptis sian propran agreseman konduton kaj ĉesis uzi sian ekonomian, politikan kaj strategian potencon kiel militaj agadoj kontraŭ Irano. 

Ĉu tiu milito valoras la homajn, ekonomiajn aŭ ekologiajn kostojn? Klare ne.

La saman oni povas diri pri la aliaj konfliktoj de Trump dum lia dua oficperiodo  inkluzive de lia subteno al la genocido de Israelo en Gaza kaj liaj atakoj kontraŭ Somalio, Jemeno, Venezuelo kaj Niĝerio.

Fakte, plej multaj usonaj civitanoj hodiaŭ konsentus, ke neniu el la grandaj militoj de la lastatempa historio valoris la penon – nek en Vjetnamio, nek en Mezameriko, nek en Irako, nek en Afganio, nek denove en Irako.

Kun la 16 bilionoj da dolaroj, kiujn Usono elspezis por la armeo post la 9a de septembro kaj antaŭ la milito kun Irano, oni povintus fari revoluciajn investojn en sanservo, edukado kaj renovigebla energio. La studentaj ŝuldoj oni povintus nuligi kaj infanmalriĉeco en la propra lando kaj tutmonde oni povintus preskaŭ tute elimini . 

Kontraŭe, Usonaj gvidantoj  daŭrigas elspezi monon por militoj, pri kiuj  ili kredas ke ili certigos la nediskuteblan mondpovon. Estas militoj, kiuj efektive kaŭzas milionojn da mortigaj viktimoj eksterlande, endanĝerigas usonajn trupojn kaj malfaciligas la vivon en sia propra lando. 

Veteranoj tion tre bone scias. “Usono troviĝas en iu  ajn formo de milito jam ekde mia deplojado al la Persa Golfo antaŭ 36 jaroj”, deklaras Michael McPhearson, administra direktoro de la pacorganizo 'Veteranoj por Paco'. “Bilionoj da impostdolaroj estis elspezitaj. 

Dum militinstigantoj kaj tiuj kiuj sendas nin al milito riĉiĝas, miloj da usonaj soldatoj mortis kaj dekmiloj vundiĝis. La prezo por la resto de la mondo estas eĉ pli ŝokiga”, li aldonas. 

“Estas tempo investi en homoj kaj en vivo, kaj ĉesi elspezadon de mono por morto kaj detruo”, diras McPhearson. Mi konsentas pri tio – same kiel la plej multaj usonaj civitanoj. 

Ĉi tiu tradukita artikolo aperis antaŭe en "DC Journal "


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Thema

Zonder kritisch middenveld, geen gezonde democratie!

De Vlaamse regering is met de botte bijl door de structurele subsidie van Vrede vzw gegaan. Vanaf 2026 moeten we het doen met meer dan de helft minder dan verwacht. Dit brengt onze algemene werking in gevaar! Een kritische, antimilitaristische tegenstem is vandaag nochtans meer dan nodig. Stel ons in staat om de strijd voor vrede en rechtvaardigheid voort te zetten!

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.


Source URL: https://vrede.be/novajoj/milito-ne-valoras-la-homan-ekonomian-kaj-mediajn-kostojn