La 6-an kaj 9-an de aŭgusto, estas ekzakte 81 jaroj de kiam Usono faligis du atombombojn sur la japanaj urboj Hiroŝimo kaj Nagasako. Tiu terura evento estas memorigata en multaj lokoj tra la mondo, ankaŭ en Belgio: en Ieper la 6-an de aŭgusto, en Mons kaj Leuven la 8-an de aŭgusto, kaj en Gent la 9-an de aŭgusto (red.).
En la dekstra angulo de mia skribotablo, apud mia tekokomputilo kaj ĉiam en mia vidkampo, staras mem-kunmetita metala skalmodelo de atombombo el konstrukompleto. Ĝi estas "Little Boy", la bombo, kiun Usono faligis sur Hiroŝimo. Ĝi estas skalmodelo 1:12, kiu longas proksimume 23 centimetrojn kaj konsistas el partoj faritaj el aluminio-alojo.
La reklamo por la konstrukompleto inkluzivis filmeton kun drama muziko, montranta la bombon fendanta la aeron survoje al sia imaga celo. "Perfekta por kolektantoj," proklamis la filmeto. "Nepraĵo por historio-amantoj. Ege ĝuebla por kunmeti."
Ĉe la fino de la reklamo, eble kiel malfrua kontraŭargumento, eble kiel agnosko pri la implicoj de vendado de tia murdema objekto, sekvis la mesaĝo: "Kunmetante tiun ĉi modelon, vi akiras komprenon pri la historio kaj moralaj problemoj ĉirkaŭ nukleaj armiloj kaj estas instigata pensi pri la estonteco de la mondo."
La konstrukompleto enhavis malgrandan ŝraŭbturnilon, du dekduojn kun malgrandaj ŝraŭboj, ŝlifbastoneton, gluon kaj memgluajn platetojn. La aluminiaj alojpartoj estis fiksitaj en antaŭformitaj platoj. La modelo ankaŭ inkluzivas mem-kunmeteblan metalan ĉareton por la bombo, por ke vi povu treni ĝin trans vian skribotablon, kvazaŭ vi estus ŝarĝonta ĝin en la bombaviadilon 'Enola Gay' por forviŝi urbon de la mapo dum palpebrumo.
En la mateno de la 6-a de aŭgusto 1945, la vera Little Boy eksplodis kun blindiga ekbrilo de lumo ĉirkaŭ 600 metrojn super Hiroŝimo, urbo sur la delto de la rivero Ōta, ĉe la golfo de Hiroŝimo. La rivero Ōta disbranĉiĝas en ses brakojn, dividante Hiroŝimon en pluraj malgrandaj insuloj. Viktimoj de la bombo stumblis al tiuj riverbrakoj kaj ĵetis sin en la akvon esperante estingi siajn brulantajn korpojn. La riverbrako tiel ŝtopiĝis per kadavroj, ke aliaj jam ne plu povis atingi ilin. Kelkaj homoj, kiuj troviĝis pli proksimaj al la hipocentro, tute vaporiĝis, lasante nur ombrojn bruligitajn en ŝtono. La temperaturo sur la grundnivelo altiĝis al 4.000 celsiusgradoj.
Dum ni denove alproksimiĝis al tiu fatala tago de la 6-a de aŭgusto, gravas agnoski, ke Usono kaj Japanio ne estas la solaj interplektitaj tra nuklea koŝmaro, kiu daŭras pli ol okdek jarojn. Ankaŭ 70.000 koreoj estis eksponitaj al la du atombomboj, kiuj reduktis Hiroŝimon kaj Nagasakon al
cindro - homoj, kiujn la japanoj perforte forigis de sia patrujo por labori en tiuj urboj. Japanio koloniigis Koreion en 1910 kaj dum jardekoj ekspluatis koreojn laŭ sia propra bontrovo, de tiel nomataj "konsolvirinoj" (viktimoj de seksa sklaveco fare de la japana armeo) ĝis punlaboristoj. Tiel, koreoj ankaŭ fariĝis viktimoj de la atombomboj, kvankam ilia lando ne militis kontraŭ Usono. Ili apartenas al la "neintencitaj" viktimoj, la forgesitaj viktimoj.
En novembro de ĉi tiu jaro, la postvivantaj koreaj viktimoj de la atombomboj atestos en Seulo antaŭ Popola Tribunalo, kiu celas
teni Usonon respondeca pri militkrimoj. Juraj spertuloj el la tuta mondo preparis dosierojn kaj pledos la kazon. La usona registaro estas invitita aperi kiel akuzito antaŭ la tribunalo. La Respubliko Sud-Koreio estas petita agi kiel atestanto.
Post kiam ĝi estas lanĉita, atombombo daŭre mortigas, generacion post generacio, transdonante kancerojn al homoj, kiuj eĉ ankoraŭ ne naskiĝis kiam la bomboj unue eksplodis. La koreaj viktimoj de la atombomboj, same kiel la japanoj, havas terurajn rakontojn, kiuj atestas tion. Infanoj de la bombo, radiaj malsanoj - la bombo militas kontraŭ la estonteco.
La dua atombombo, faligita la 9-an de aŭgusto kaj reduktanta la japanan urbon Nagasako al cindroj, portis malsaman kromnomon: "Dika Viro". Ĉi tiu bombo havis eĉ pli grandan volumenon kaj uzis plutonion anstataŭ uranion. La sama reklamo por la skalmodelo de la atombombo "Little Boy" ankaŭ provis allogi vin aĉeti “Dikan Viron”. Ĝi estis denove skalmodelo 1:12 de la originalo, kiu pezis post muntado 2,8 kilogramojn. Mi ne akceptis la oferton. Unu specimeno jam estis sufiĉe abomeninda.
Usono nuntempe posedas 5.277 atomajn misilkapojn. Rusio havas 5.490. Ĉinio posedas proksimume 600. Francio kaj Britio havas ambaŭ ĉirkaŭ 250, kaj Israelo ĉirkaŭ 90. Barato, Pakistano kaj Nord-Koreio fermas la vicon ĉiuj kun pli malgranda nombro da atombomboj. Tutmonde, ekzistas pli ol 12.300 atomaj misilkapoj entute. La japanoj, sed ankaŭ la koreaj viktimoj de la atombomboj, servas al ni kiel konstanta memorigilo pri tio, kio okazas kiam tiaj armiloj estas deplojitaj.