Image
banner
Nobel-premio pri paco iras al Hibakusha
Artikolo
4 minutoj

La Norvega Nobel-Komitato decidis atribui la Nobel-premion pri paco de 2024 al la japana organizo Nihon Hidankyo. Tiu organizo de postvivantoj de la atombomboj sur Hiroŝimo kaj Nagasako ('Hibakusha') ricevos la pacan premion pro siaj klopodoj por mondo sen nukleaj armiloj.

La decido de la Nobel-Komitato sekvas la aljuĝon de antaŭ sep jaroj por la sama paca premio al la Internacia Kampanjo por la Elimino de Nukleaj Armiloj (ICAN) kiel rekono de la laboro de tiu ĉi kuniganta organizo kiu " atentigas pri katastrofaj humanaj sekvoj de iu ajn uzo de nukleaj armiloj " kaj ties " pioniraj klopodoj  atingi laŭleĝe traktatan malpermeson de tiaj armiloj "

La Nobel-Komitato deklaras, ke estas bone memorigi al ni, ke nukleaj armiloj "estas la plej detruaj armiloj kiujn la mondo iam vidis." Nihon Hidankyo kaj aliaj reprezentantoj de la Hibakusha plejparte kontribuis al la kreado de la "nuklea tabuo", diris la Nobel-Komitato en sia deklaro. La Hibakusha estas historiaj atestantoj kiuj "helpis generi kaj eternigi ĝeneraligitan opozicion al atombomboj ĉirkaŭ la mondo, uzante personajn rakontojn, starigante edukajn kampanjojn bazitaj sur siaj propra sperto, kaj urĝe avertante pri la disvastigo kaj uzo de nukleaj armiloj". 

Hodiaŭ la 'nuklea tabuo' estas sub premo. Nuklearmilaj ŝtatoj multe investas en modernigo kaj eĉ plivastigo de siaj nukleaj arsenaloj en la lastaj jaroj. Tio estas maltrankviliga ĉar streĉoj inter pluraj el tiuj ŝtatoj pliiĝis kaj samtempe la senarmiga reĝimo establita ĉe la fino de la Malvarma Milito estas parte neniigita. Estas ankaŭ renoviĝantaj minacoj  rilate la uzado de nukleaj armiloj kaj ekzistas ŝtatoj kiuj volas akiri nukleajn armilojn.  Tio estas alarmiga situacio, kiu ĝis nun ricevis tro malmulte da politika kaj publika atento. Tial tiu ĉi Nobel-premio estas pli ol bonvena al organizo, kiu strebas al la tuta forigo de nukleaj armiloj.

Venontjare estas la 80-a datreveno de la atomaj atakoj kontraŭ Hiroŝimo kaj Nagasako. Tiuj mortigis ĉirkaŭ 250.000 homojn entute. Ili mortis pro la enorma eksplodo kaj incendio aŭ  kolapsis pro la sekvoj de brulvundoj kaj radiaj malsanoj.
Hodiaŭ, pli ol 12.000 nukleaj armiloj daŭre estas deplojitaj en naŭ atomarmilaj ŝtatoj, kiuj havas multe pli grandan detruan potencon. "Ili povus mortigi milionojn da homoj kaj havus katastrofan efikon al la klimato. Nuklea milito povus detrui nian civilizacion,” diris la Nobel-Komitato. 

Hodiaŭ, ĉirkaŭ 100.000 Hibakusha ("eksplodviktimoj") daŭre vivas. Ili estas tiele agnoskitaj fare de la japana registaro. Tamen, la sorto de tiuj kiuj postvivis la inferon de Hiroŝimo kaj Nagasako estis kaŝadita kaj neglektadita dum multaj jaroj.
Nelonge post la atakoj, raportoj pri la efiko de la nukleaj atakoj estis cenzuritaj fare de Usono. Hiroŝimo kaj Nagasako estis nepermisitaj areoj por ĵurnalistoj. Japanaj sciencaj kaj medicinaj datumoj ne rajtis esti publikigitaj. Nur ĉe la fino de la oficiala usona okupado en 1951 aperis en la japana gazetaro la unuaj fotoj de grave mutilitaj kaj bruligitaj viktimoj. Daŭris jarojn antaŭ ol ilia sorto estis oficiale rekonita. 

En 1956, Hibakusha de lokaj organizoj formis Konfederacion de A kaj H Bombo Viktimoj, nome : Nihon Hidankyo, kun la celo de premo sur la japana registaro por plibonigi subtenon al la viktimoj kaj kampajni ĉe registaroj por la forigo de la nukleaj armiloj.

Nur en1957, 12 jarojn post la atomaj atakoj, la japana parlamento  proklamis leĝon pri senpaga kuracado por Hibakusha. 
Atribuante la Nobel-premion pri paco ĉi jare al Nihon Hidankyo, la Norvega Nobel-Komitato volas "honori ĉiujn pluvivantojn kiuj, malgraŭ fizikaj suferoj kaj doloraj memoroj, elektis uzi sian altvaloran sperton por kultivi esperon kaj engaĝiĝon al paco". 

Nukleaj armiloj, same kiel klimata ŝanĝo, prezentas planedan minacon. Dum traktado de klimata ŝanĝo postulas drastajn sed kompleksajn intervenojn en tutmondaj produktado- kaj konsummodeloj, nuklea malarmado nur postulas sufiĉan dozon da politika volo por trakti internacian malstreĉiĝon, diplomation kaj novan ampleksan senarmigan reĝimon.
Tiamaniere oni povas pavimi la vojon al mondo sen nukleaj armiloj. 

Tio estas ankaŭ la volo de preskaŭ duono de ĉiuj membroŝtatoj de UN. Nuntempe, 94 landoj jam subskribis la Traktaton pri la Malpermeso de Nukleaj Armiloj (TPNW), kiu validas ekde 2021. 73 ŝtatoj ankaŭ efektive ratifis ĝin. 
La atribuo de la Paca Premio al Nihon Hidankyo eble helpos alporti nukleajn armilojn reen en la publika atento kaj pli alten en la politika tagordo. En Belgio, estas ankoraŭ ĉirkaŭ dek kvin usonaj nukleaj armiloj ĉe la aerarmea bazo Kleine-Brogel. Ili baldaŭ estos anstataŭigitaj per nova B61-12.

Belgaj registaroj promesas ree kaj ree aktive sin engaĝi al nuklea malarmado, sed praktike nia lando aliĝas al la nuklea armila doktrino de NATO, kiu konsideras nukleajn armilojn fundamentan parton de la ĝenerala malkuraĝiga- kaj defendkapablo. Nia lando mem aktive kontribuas al ĉi tiu politiko per ĉiujara trejnado  de la dediĉo de nukleaj armiloj per belgaj ĉasaviadiloj. Do Belgio blovas varme kaj malvarme. Publika premo kiel en la 1980-aj jaroj povus ŝanĝi tion kaj certigi ke ĉi tiuj amasdetruaj armiloj  estos resendataj al sendinto.


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Thema

Campagne

Nog steeds worden mens en planeet bedreigd door kernwapens. Ook in het Belgische Kleine Brogel liggen VS kernwapens die binnenkort vernieuwd worden. Hoog tijd om duidelijk te maken dat deze massavernietigingswapens hier (en elders) niet gewenst zijn.

Basisinfo

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.