Ĵaŭdon, la 5-an de februaro, la organizantoj de la Tutmonda Sumud-Floto anoncis, ke ili lanĉos novan provon rompi la israelan blokadon de Gazao laŭ la maro.
La antaŭa provo estis lanĉita fine de aŭgusto 2025. Centoj da aktivuloj el pli ol 40 landoj, dividitaj sur dekoj da civilaj boatoj, ekvelis al la Gaza-strio. Komence de oktobro, israelaj militistoj interkaptis ĉiujn partoprenantajn ŝipojn en internaciaj akvoj ; malobservo de internacia juro. La boatoj estis konfiskitaj, kaj la ŝipanaro kidnapita. Ili estis provizore detenitaj en Israelo atendante deportadon. Pluraj el ili - inkluzive la konata sveda klimataktivulo Greta Thunberg - poste deklaris ke ili estis fizike kaj/aŭ psikologie turmentitaj de siaj israelaj gardistoj.
Genocido daŭradas
Intertempe, batalhalto ekvalidis la 10-an de oktobro 2025, kiel parto de la 20-punkta pacplano de usona prezidento Trump por Gazao. Dum diversaj koloniaj strukturoj estas establitaj en la kadro de la dua fazo de tiu plano por determini la estontecon de la enklavo kaj ĝia loĝantaro, Israelo konstante malobservas la batalhalton, inkluzive de bombadoj, malkonstruoj kaj alpafo de civiluloj. Ekde la 10-a de oktobro, la israela armeo mortigis almenaŭ 500 palestinanojn en Gazao, inkluzive pli ol 100 infanoj, laŭ UNICEF. Lastan merkredon, Al-Jazeera raportis 23 mortintojn pro bombadoj de israelaj militaviadiloj. Du beboj estis mortigitaj en Gaza-urbo, kaj ankaŭ juna infano estis unu el la mortigitaj viktimoj en tendaro en la suda Ĥan Junis. La daŭra genocido intertempe kaŭzis pli ol 71. 660 palestinajn viktimojn en Gazao.
Krome, Israelo daŭre sisteme malhelpas kaj blokas la eniron de humanitaraj varoj.
La UN-Agentejo por Palestinaj Rifuĝintoj (UNRWA), kiu estis malhelpita de israelaj aŭtoritatoj rekte alporti humanitaran helpon en la sieĝitan enklavon ekde la 2-a de marto 2025, ripetis pasintan ĵaŭdon, ke ĝiaj provizoj de manĝaĵoj, medicinaj provizoj, higienaj ilaroj kaj konstrumaterialoj ankoraŭ estas blokitaj en stokejoj en Egiptujo kaj Jordanio, kvankam ili estas pretaj por tuja liverado.
Laŭ la armisticinterkonsento, 600 kamionoj portantaj humanitaran helpon devus eniri la Gaza-strion ĉiutage - nombro kiu fakte ne sufiĉas por plenumi la vastajn bezonojn de la pli ol 2 milionoj da loĝantoj. Tamen, Israelo permesas nur malpli ol duonon de tiu nombro, pro kio la humanitara situacio por la plejparte delokiĝinta loĝantaro restas kritika. Kvankam pli da manĝaĵo denove haveblas, la prezoj estas eksterordinare altaj, kaj ankoraŭ mankas fuelo, kuirgaso, akvo, bazaj nutraĵoj, medikamentoj, ktp.
Jam la trian jaron sinsekve, palestinanoj en Gazao alfrontas severan vintron sen adekvata ŝirmeblecoj kontraŭ la pluvo kaj malvarmo. Centoj da miloj da internaj fuĝintoj vivas en troloĝataj tendaroj aŭ meze de la rubo kaj ruinoj de siaj hejmoj en la detruitaj urboj kaj vilaĝoj. Laŭ taksoj de la UN, pli ol miliono da homoj urĝe bezonas bazajn konstruajn kaj ŝirmejajn materialojn por protekti sin kontraŭ la veterstato, sed Israelo blokas ilian alvenon. La Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Kunordigo de Humanitaraj Aferoj (OCHA) raportis, ke dek unu infanoj (plejparte novnaskitoj) jam mortis pro subfridiĝo ĉi-vintre (ĝis la 27-a de januaro).
Trarompi la silenton
La daŭraj malobservoj de la batalhalto klare montras, ke la israela registaro de ĉefministro Netanjahu ne konsideras la interkonsenton deviga. La kombinaĵo de persistaj militaj atakoj kaj malhelpoj de humanitara helpo (inkluzive de la blokado de medicinaj evakuadoj antaŭviditaj en la dua fazo de la pacplano de Trump) indikas pli larĝan israelan strategion uzi kaj perforton kaj civilan suferon kiel politikan ĉantaĝon, samtempe kreante novajn faktojn surloke. La kompleta manko de internacia premo je Israelo por respekti la batalhalton nur kuraĝigas ĉi tiujn nekondamnitajn malobservojn. Dum preskaŭ 28 monatoj, Israelo - kun usona subteno - ĝuis totalan senpunecon pro sia genocido kontraŭ la palestinanoj. Samtempe, la ĝenerala amaskomunikila atento pri la situacio en Gazao draste malkreskis ekde la 10-a de oktobro.
En ĉi tiu kunteksto la Tutmonda Sumud-Floto (‘sumud’ signifas firmecon en la araba) celas lanĉi "la plej grandan aktivisman helpmovadon de la civila socio en la historio" por trarompi la israelan sieĝon surmare. Miloj da partoprenantoj estas atendataj en pli ol 100 boatoj. En Belgio la partopreno estas konfirmita kaj la registradoj nun estas malfermitaj. La lanĉo de la nova misio estas provizore planita por la fino de marto el Barcelono, Hispanio, kaj la komenco de septembro el Tunizo, Tunizio. "Ĉi-foje ni ekvelos kun pli da boatoj kaj pli da aktivuloj (...) Ni estas dciditaj rompi tiun kontraŭleĝan sieĝon de Gazao kaj montri al la mondo, ke la nunaj pacnegocadoj ne estas vere pacnegocadoj, sed daŭrigo de la koloniigo de la palestinaj teritorioj," deklaris Yasmine Acar, unu el la organizantoj de la Tutmonda Sumud-Floto, vendrede ĉe la sud-afrika radiostacio SABC News.
Specifa trajto de la Floto-misio de 2026 estas la deplojo de specialigita medicina floto kun centoj da kuracistoj kaj flegistoj, kaj vivsavaj medikamentoj kaj ekipaĵo surŝipe. Ĝi estas denunco de la konsciaj atakoj kontraŭ medicinaj instalaĵoj kaj sanprovizantoj fare de israelaj milicoj, kiuj detruis la saninfrastrukturon en Gazao. Kvankam la kapacito de la Floto estas kompreneble nur frakcio de tio, kion la loĝantaro de la enklavo bezonas, la projekto estas ĉefe neperforta denunco fare de tutmonda koalicio de civitanoj kontraŭ la pasiveco kaj silento de la internacia politika mondo. Organizantoj kaj partoprenantoj celas transdoni mesaĝon de solidareco al la palestina popolo kaj konfirmi, ke homaj rajtoj kaj libereco ne estas negoceblaj.