PKK
Koerdische strijders in Irak; Foto: ANF
Turkaj translimaj operacioj devas helpi deturni la atenton de enlandaj problemoj
Artikolo
5 minutoj

Fine de aprilo, Turkio invadis nordan Irakon, la trian fojon en malpli ol unu jaro.Tiuj translimaj operacioj okazas fone  de la turkaj ekonomiaj problemoj kaj politikaj skandaloj. La NATO silentas pri ĉi tiuj malobservoj de internacia juro.

Turkio estas turmentita pro ekonomiaj problemoj kaj kreskanta nombro de koruptskandaloj. Oni prognozas, ke la senlaboreco kreskos ĝis 14% ĉi-jare. La kurzo de la turka liro estas nuntempe ĉe rekorda malalteco de 10 TL por 1 eŭro, malvaloriĝo de 300% dum la pasintaj 5 jaroj.

La ekonomiaj problemoj miksiĝas kun politikaj skandaloj. La malkaŝoj de Sedat Peker, mult-naciisma mafio gvidanto, kiu ĝis antaŭ nelonge organizis amaskunvenojn por subteni Recep Tayyip Erdoğan kaj konservis intimajn rilatojn kun la turka reganta elito dum jaroj, absorbas la turkan publikan opinion.

Lasttempe li publikigis serion da filmetoj pruvante la intimajn ligojn inter la turka ŝtata aparato kaj krimaj medioj. Ili atingas milionojn da spektantoj, la sepa kaj provizore la lasta filmeto eĉ atingis 12 milionojn da spektantoj. La akuzoj rilatas al murdo, seksperforto, drogokontrabando kaj misuzo de politika potenco. La opozicio argumentas, ke la ministerio pri internaj aferoj vivtenas intensajn ligojn kun la turka submondo.

La turka prezidento akiris ampleksajn potencojn per la konstitucia reformo, kiun li postulis en 2018. La disiĝo de povoj estis grave tuŝita, la jura sistemo estis politikigita, sendependaj amaskomunikiloj estis buŝumigitaj kaj politikaj kontraŭuloj estis kriminaligitaj aŭ malliberigitaj. La aŭtoritata potenco de la prezidento kaj la reganta AK-partio malfirmigis parlamentan kontrolon. En tiu kunteksto, koruptado povas prosperi. Signifa estis la respondo al opoziciaj demandoj pri registaraj elspezoj en novembro 2020, kiam Erdoğan kriis, ke li "ne havas pli da tempo raporti pri tiaj aferoj".

En alia lastatempa politika skandalo, lokaj oficialuloj de AKP estis akuzitaj pri partopreno en homa kontrabandado. La registaro malfermis enketon. Se estas vere, ke la Ministerio pri Internaj Aferoj partoprenis ĉi tiun aferon pri 'Grizaj Pasportoj', la demando estas, ĉu kapoj ruliĝos. Fine de marto, la financministro Naci Agbal estis eksigita post kiam li malfermis enketon pri la destino de rezervoj de 128 miliardoj da dolaroj, kiujn lia antaŭulo Berat Albayrak, bofilo de Erdoğan, forvaporigis. Turkio estas nuntempe 86-a el 180 landoj en la Indekso de Korupta Percepto de Travidebleco Internacia . Antaŭ sep jaroj Turkio ankoraŭ troviĝis en la 53-a loko.

Traktato de Laŭzano

Novaj elektoj estas planitaj por 2023. Balotantoj elektos novan prezidenton, kaj ankaŭ 600 membrojn de la Nacia Asembleo. AKP ne fartas bone. Opiniosondadoj sugestas, ke la reganta partio regresas kompare al la opozicio. Por postvivi politike, Erdoğan revenas al la elprovita recepto de naciisma politiko.

2023 estas simbole grava jaro. Pasos 100 jaroj de kiam la Traktato de Laŭzano ekvalidis post la malvenko kaj disfalo de la Otomana Imperio. Kvankam la Laŭzana Traktato estas ofte vidata en Turkio kiel venko por turka diplomatio - ĉar ĝi estis la posteulo de la neniam ratifita kaj "humiliga" Traktato de Sèvres (1920) - multaj naciistoj neniam toleris la perdon de naftoriĉa Kirkuk  kaj Mosul. En 1920, la turka parlamento aprobis "Nacian Interkonsenton", kiu postulis la nordan limon de Sirio kaj norda Irako, inkluzive Mosulon, kiel turkan teritorion. Erdoğan plurfoje aludis tiun pakton, pledante, ke la Laŭzana Traktato de 1923, kiu establis la modernajn landlimojn de Turkio, estu reviziita.

La turka milito kontraŭ la kurda liberiga movado en Norda-Sirio jam kongruas kun la intencoj de Erdoğan realigi la Nacian Pakton. En Norda-Sirio Ankara pledas de jaroj por konstruado de 30 km profunda turka bufra zono en la siria limregiono. Diplomatie Ankara ne sukcesis realigi tion, sed tio ne signifas ke la lando rezignis. Ekde 2016, la turka armeo lanĉis tri militajn intervenojn kaj de tiam okupis grandajn areojn de Norda-Sirio.

Norda-Irako

En Norda-Irako, Turkio faras translimajn ofensivojn kontraŭ PKK depost jardekoj. En la lastaj jaroj Ankara establis reton de militaj bazoj kaj kontrolpunktoj sur iraka teritorio. Hodiaŭ, ĉirkaŭ 5 000 turkaj armetrupoj troviĝas ĉe la iraka flanko de la turka limo, en iraka Kurdio kaj en Baŝiqa, areo nordoriente de Mosul, kiu troviĝas sub la suvereneco de la iraka centra registaro.

En 2018, turka ĉefministro Yildirim deklaris, ke 11 turkaj militaj bazoj estas establitaj en Norda-Irako, la unua datas de 1996. En 2020, Turkio anoncis la konstruadon de tri pliaj novaj bazoj. Komence de ĉi tiu monato la registaro anoncis, ke ĝi konstruos alian militan bazon en Metina, montara regiono proksime al la iraka limo "por kontroli la itineron al Qandil." La plej multaj gerilanoj estas postenigitaj en Qandil. Entute tio signifus, ke almenaŭ 15 militaj bazoj baldaŭ stariĝos sur iraka grundo.

La registaro en Ankara celas firme intensigi la batalon kontraŭ PKK tiel samtempe altigante la turkan ĉeeston en la regiono. Pasintan jaron, en junio, Turkio lanĉis la unuan el nova serio de gravaj militaj aeraj kaj teraj operacioj kun la kodonomo Claw Eagle kaj Claw Tiger. Ungego-Aglo 2 sekvis en februaro de ĉi tiu jaro. Fine de aprilo, alia ofensivo estis lanĉita sub la kodnomoj Ungego-Fulmo kaj Ungego- Tondrobato. En la plej nova operacio, Turkio disfaldas ĉasaviadilojn, atakhelikopterojn kaj batal- kaj gvatajn- telepilotatajn zumaviadiletojn (drones) kune kun artileriaj sekcioj  ĉe la limo. Komandotrupoj ankaŭ estis deplojitaj sur la tereno, pere de terarmeo kaj aeraj alteriĝoj.

Kvankam tiuj operacioj malobservas la principon de suvereneco de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, estas malmulte da internacia protesto kontraŭ la translimaj militaj operacioj de Turkio en Sirio kaj Irako.
Rezolucio prezentita de EU-landoj en la Sekureca Konsilio de UN la 11an de oktobro 2019 kiu kondamnis la lastan turkan invadon en Norda Sirio estis malakceptita de Usono kaj Rusio. La ĝenerala sekretario de NATO, Stoltenberg nur deklaris, ke Turkio  "estas ĉe la avangardo de la krizo kaj havas legitimajn sekurecajn problemojn" kaj li aldonis, ke "la NATO estis informita de la turkaj aŭtoritatoj pri daŭraj operacioj en Norda- Sirio" kaj nur petas Turkion "agi kun modereco".  Kelkajn monatojn poste, en februaro 2020, Stoltenberg esprimis la subtenon de NATO al Turkio en Idlib, deklarante, ke "NATO daŭre subtenas Turkion per serio de aranĝoj, interalie per plifortigo de ĝiaj aeraj defendoj."

La NATO ankaŭ silentegas pri Norda-Irako. La kondamnoj de la iraka registaro pri turkaj militaj operacioj sur ĝia teritorio nur atingas surdulojn kvankam dekoj da civiluloj jam mortis.


Iets fout of onduidelijk gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Thema
Land

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.