Image
Dammen Eufraat Turkije

Dammen op de Eufraat in Turkije

Turkio akvomilitas en Sirio
Artikolo
6 minutoj

La nivelo de Tigriso kaj Eŭfrato, la du mitaj riveroj, kiuj fluas tra Turkio, Sirio kaj Irako, draste malaltiĝas.

Klimata ŝanĝo kompreneble parte kulpas pri tio, sed Ankaro, ankaŭ ludas gravan rolon pro ĝiaj multaj baraĵoj, kiuj influas la akvonivelon. La malpliiĝo de la fluokvanto de la Eŭfrato prezentas novan minacon por la siria loĝantaro, kiu jam estas viktimo de pli ol 10 jaroj da milito sur ĝia teritorio. Milionoj da sirianoj riskas esti senigitaj de akvo kaj elektro.

La UN-kunordiganto por Sirio, Imran Riza, konfirmas en raporto publikigita en junio 2021, ke li estas "profunde maltrankviligita pri la efiko de la malaltiĝo de la akvonivelo je la vivo de milionoj da homoj vivantaj en Sirio, precipe koncerne aliron al akvo kaj elektro".

La malaltiĝo de la fluokvanto de Eŭfrato prezentas novan minacon por la siria loĝantaro, kiu estis jam viktimo pro pli ol 10 jara milito sur ĝia teritorio.

Laŭ ciferoj cititaj de UN, la volumrapideco (fluokvanto) de la riverakvo akre malaltiĝis en la lastaj monatoj: 200 m³ po sekundo anstataŭ la kutimaj 500 m³. La akvonivelo de la Eŭfrato nun estas tiel malalta ke la pumpadinstalaĵoj kaj kanalsistemoj ne plu funkcias.

La Rojava Informo-Centro priskribas alarmigan situacion: "En la lastaj monatoj, Turkio severe bremsis la fluon de la rivero. La nivelo de la Eŭfrato neniam estis tiel malalta. La hidro-elektraj akvobaraĵoj Tabqa, Tishrine kaj Firat en norda kaj orienta Sirio, kiuj produktas elektron por la tuta regiono, funkcias nur alterne, kun nur unu turbino. Terkultura produktado estas serioze minacata".

En Sirio, la Eŭfrato nutras tri hidro-elektrajn centralojn kaj pumpinstalaĵojn por trinkakvo. Ĉe la granda akvobaraĵo de Tiŝrino, oriente de Alepo - kiu estis rekaptita de la Siriaj Demokrataj Fortoj (SDF) de la Islama Ŝtato (IS), kiu siavice kontrolis la urbon en 2015 - la akvonivelo estas nur kelkaj dekoj da centimetroj super la "morta" nivelo. Foje sub tiu nivelo, la turbinoj ne plu povas generi elektron.

Grava minaco por la agrikulturo

Ĉar la akvo de la Eŭfrato ne plu estas sisteme filtrita, la kloaka kaj stagnanta akvo pliigas la nombron de malsanoj kaj ilia disvastiĝo. "La akvo de la Eŭfrato ne plu estas trinkebla kaj homoj malsaniĝas pro la stagnanta akvo," diris islamano Nebo, instruisto en la norda siria urbo Kobani.

Laŭ Selman Barudo, kunprezidanto de la Komitato pri Agrikulturo kaj Ekonomio en la Registaro de la Aŭtonoma Regiono de Norda kaj Orienta Sirio (Rojava), "la manko de akvo, precipe en sezono de la jaro kiu estas tiel decida por tritik- kaj kotonkultivaĵoj, havas ruinigan efikon sur la agrikulturo kaj la ekonomio. La agrikulturaj regionoj Tabqa, Rakka kaj Deir-ez-Zor estas plej forte trafitaj pro la manko de akvo. La nivelo de la Eŭfrato estas tiel malalta, ke la pumpinstalaĵoj de la farmistoj ne plu estas sub akvo kaj la kultivaĵoj ne povas esti provizitaj per akvo. Ni timas ke tiu ĉi sekeco fine malfekundigas la grundon.”

La aŭtonoma regiono Norda kaj Orienta Sirio estas regata de koalicio de kurdoj, araboj kaj siriaj ortodoksaj kristanoj. Jam konfrontitaj kun senfina milito, pluraj turkaj invadoj en la nordo kaj embargo, ili timas ruinigan efikon sur la ekonomio. "Ni ja timas la venontajn rikoltojn, ĉar 80% de la akvo uzata por ŝprucigi la kultivaĵojn venas de la Eŭfrato," aldonas Barudo.

La aŭtoritatoj en Turkio asertas, ke la malkresko de la rivernivelo en Sirio estas sekvo de la klimata ŝanĝo, sed iliaj kurdaj kaj arabaj kontraŭuloj en norda kaj orienta Sirio akuzas Turkion uzi akvon kiel politikan armilon.

Aŭtoritatoj en la norda kaj orienta Sirio akuzas Turkion uzi akvon kiel politika armilo.

"Eĉ se klimata ŝanĝo estas la ĉefa kaŭzo de la sekeco, la akvobaraĵoj de Turkio ĉe Tigriso kaj Eŭfrato havas la teknikan potencialon por deturni pli da akvo en Sirion," diris Asya Abdullah, gvidanto kaj fondinto de la Partio de Demokratia Unio (PYD), kiun ni renkontis en septembro ĉe la 'fête de l'Humanité' (Festo de la Homaro), ĉiujara aranĝo organizita de la franca ĵurnalo l'Humanité.

"Turkio malobservas ĉiujn internaciajn konvenciojn pri akvo. Ĝis 2019, ne estis gravaj problemoj, sed ekde kiam la turkoj invadis la nordon de Sirio kaj okupis la zonon inter Tal Abyad kaj Serekeniye (Ras Al-Ain en la araba), komenciĝis la problemoj pri akvointerrompoj kaj pligraviĝis la efikoj de la sekecoj. La enfluo de akvo en la regionon Hasake estas kontrolita hodiaŭ de por-turkaj milicoj, kiuj baris la liveradon de akvo 24 foje en la pasintaj 18 monatoj. Turkio regas la akvonivelon de Eŭfrato rekte per siaj baraĵoj,” diris Abdullah.

Multaj baraĵoj

En 1923, la Traktato de Laŭzano dividis la basenojn de Tigriso kaj Eŭfrato inter kvar ŝtatoj: Turkio kontrolas la basenon de la du riveroj kontraŭflue; Irano kontrolas la Zagros-montaron kaj la Diyalan valon; la Eŭfrato akvumas nordan kaj orientan Sirion je 675 km; kaj fine la du riveroj transiras Irakon je 1200km.
Turkio troviĝas en potenca pozicio ĉar ĝi kontrolas la fonton de la du riveroj. Turkio emfazas sian sufokigon per la konstruado de baraĵoj. Kiu kontrolas la akvon, tiu regas la loĝantaron. Tiu tuta regiono (sudorienta Turkio, nordorienta Sirio kaj norda Irako) estas ĉefe loĝata de kurdoj.

En 1938 la unua baraĵo estis inaŭgurita proksime de Ankaro. En 1975, la Keban baraĵo en Dersim (Tunceli) estis kompletigita ĉe la fonto de la Eŭfrato. En 1977, kadre de la fama "Projekto Sudorienta Anatolio" (GAP) estis lanĉita la konstruado de 22 baraĵoj ĉe Eŭfrato kaj Tigriso. Sirio konstruis sian propran baraĵon. La kombinita efiko tuj sentiĝis: sekeco en Irako.

Milito por akvo nur estis apenaŭ evitita. En 1984 Turkio subskribis akvoprotokolon kun Irako kaj en 1987 ĝi faris same kun Sirio. Tio garantiis ĉiujaran minimuman akvofluon de la Eŭfrato: averaĝo de 500 m³ da akvo po sekundo. Kontraŭe, Sirio promesis ĉesigi la agadojn de la Kurdistana Laborista Partio (PKK) sur sia teritorio.

En la fruaj 1990-aj jaroj, Turkio finpretigis la Atatürk-baraĵon, la kvara plej granda en la mondo, kiu situiĝas je 80 km de la siria limo, norden de la grandurbo de Kobani. De tie, la fluokvanto de la Eŭfrato povas esti kontrolita tre facile. La situacio plimalboniĝis en 2019, kiam Turkio invadis kaj okupis la zonon inter Tal Abyad kaj Serekeniye (kio ankoraŭ okazadas hodiaŭ).

"De kiam Turkio okupis la areon en 2019, la akvo de la pumpstacio Allouk apud Serekeniye estis sisteme deturnita kaj fermita de por-turkaj milicoj," diris la Rojava Informa Centro.

Fina epizodo: En 2020, Turkio komencis konstruadon - ĉi-foje sur la Tigriso kiu fluas de Turkio al Irako - de la Ilisu baraĵo, kiu inundigis Hasankeyf-on, vilaĝo de 12.000 jaroj. Malgraŭ la forta kritiko kaj la retiriĝo de eŭropaj investistoj pro la ekologia kaj humana damaĝo de ĉi tiu projekto, Turkio persistis. Bagdado, siavice, bedaŭras la negativan efikon de la akvabaraĵo sur la akvonivelo de la rivero.

Dum la konstruado de la Ilisu Digo, Hasankeyf, vilaĝo de 12.000 jaroj (aĝa), estis inundita.

La baraĵoj ne nur estas uzataj por irigacii agrikulturajn kultivaĵojn kaj generi elektron. Turka prezidanto Recep Tayyip Erdogan mem konfesas: "Ni vidas neniun diferencon inter protekti nian akvon kaj protekti nian patrujon".

Turkio uzas la armilon de akvo por kaŭzi loĝantaran migradon kaj demografian ŝanĝon, pro kio la kurdoj estas la plej grandaj viktimoj, kaj en Turkio kaj en Sirio.

Laŭ Asya Abdullah, "Ĉiu Turka invado en Sirion (2016, 2018, 2019) rezultigis loĝantaran delokiĝon kaj etnan purigadon. Hodiaŭ Turkio uzas la akvon kiel armilo por detrui homajn vivojn kaj instigi ilin foriri".
En la lastaj semajnoj, malgraŭ la forta pluvego en Turkio, la akvonivelo de la Eŭfrato ne altiĝis.

 

 

 


Iets fout of onduidelijk gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.