Merkrede, la 4-an de majo, la Supera Kortumo de Israelo aprobis la elpelon de ok palestinaj vilaĝoj en la Masafer Yatta- areo sude de Hebron en la okupata Cisjordanio.
Ĉirkaŭ 1200 palestinaj virinoj, viroj kaj infanoj nun riskas eldomigo kaj detruo de siaj hejmoj. 16 Belgaj NRO-oj kondamnas la decidon de la israela Supera Kortumo kaj alvokas Belgion kaj Eŭropan Union kondamni ĉi tiun malobservon de la internacia juro fare de Israelo, alpreni rimedojn por ĉesigi la israelan rasapartisman reĝimon kaj kolonadan politikon, kaj plialtigi politikan kaj financan subtenon al la palestina loĝantaro.
Masafer Yatta situas en Areo C en la okupata Cisjordanio, kaj tial estas sub la plena kontrolo de la israela militistaro. En 1981, Israelo decidis establi novan "pafzonon" (nomita "zono 918") etendiĝanta pli ol 300 km2 en la Masafer Yatta regiono. En Cisjordanio, tiaj pafzonoj okupas 18% de la areo. En 1999, la israela armeo forpelis 700 palestinanojn el la areo kun la preteksto ke ili "loĝas kontraŭleĝe en pafzono". La loĝantoj apelaciis kun la helpo de la Asocio por Civilaj Rajtoj en Israelo (ACRI). La apelacia kortumo tiam proklamis provizoran verdikton permesanta al palestinaj loĝantoj reveni al siaj vilaĝoj.
Decido kiu kontraŭas la internacian juron
La loĝantoj proceduras jam dum pli ol 22 jaroj por pruvi, ke ilia ĉeesto sur la tereno datas de antaŭ la establado de la pafzono. La decido de la Supera Kortumo de la 4-a de majo malaprobasas tion kaj sankcias la ordonon de eldomigo de loĝantoj de ok vilaĝoj en la Masafer Yatta-areo, kio estus unu el la plej grandaj amaseldomigoj de palestinanoj en jardekoj.
Kiel memorigo: la devigata delokiĝo de populacioj estas konsiderata kiel malobservo de internacia humanitara juro sub Artikolo 49 de la Kvara Ĝeneva Konvencio, kaj militkrimo laŭ la Roma Statuto de la Internacia Puna Kortumo. Tamen, en ĝia juĝo, la tribunalo malaprobis la argumenton ke la elpelo de civiluloj de la areo konsistigus malobservon de internacia juro, deklarante ke kiam internacia juro konfliktas kun israela juro, ĉi-lasta superas.
Alvoko al belga reago
La 10-an de majo 2022, EU deklaris, ke "plivastigo de kolonioj, malkonstruo kaj eldomigo estas kontraŭleĝaj laŭ internacia juro.
EU kondamnas tiajn eblajn planojn kaj instigas Israelon ĉesi malkonstruadon kaj eldomigojn, konforme al ĝiaj devoj laŭ internacia, humana juro kaj la internacia juro pri homaj rajtoj. La starigo de pafzono ne povas esti konsiderata kiel "deviga armea kialo" por translokigi la loĝantaron sub okupacio."
Kiel rimarkigas ĵurnalistino Amira Hass en la israela tagĵurnalo Haaretz, la israelaj juĝistoj ignoras internacian juron ĉar ili bone scias, ke Israelo ne estos punita pro forpelo de palestinanoj el Masafer Yatta. La manko de konkretaj kontraŭagoj, konservas la senpunecon kiun Israelo ĝuas rilate siaj multoblaj malobservoj de internacia juro.
Agoj prefere ol vortoj
Belgio kaj Eŭropa Unio kondamnas ĉi tiun evidentan malobservon de la internacia juro. Sed vortoj ne plu sufiĉas kaj devas esti akompanataj de agoj. Oni ankaŭ devas fari konkretajn paŝojn por ĉesigi la israelan rasapartisman reĝimon kaj koloniad politikon.
Ni do petas al la belga registaro kaj la Eŭropa Unio signife profundigi sian politikon de diferencigo al israelaj setlejoj, precipe malpermesante komercon kun israelaj setlejoj situantaj en la okupitaj palestinaj teritorioj.
La federacia registaro ankaŭ engaĝiĝis en sia koalicia interkonsento labori je EU-nivelo, aŭ almenaŭ kun samideanaj EU-membroŝtatoj, pri listo de efikaj kaj proporciaj kontraŭrimedoj en kazo de israela aneksado de palestina teritorio. Konsiderante la lastajn evoluojn, jam estas tempo por efektivigi ĉi tiun engaĝiĝon. La belga Ministro pri Evolukunlaboro Meryame Kitir nuntempe vizitas Palestinon kaj ni alvokas ŝin plifortigi la financan kaj politikan subtenon de Belgio por la palestina loĝantaro vivanta en la zono C.
Subskribintaj organizoj
11.11.11
ABP
BACBI
De Algemene Centrale-ABVV
CNCD-11.11.11
De-Colonizer
Een Andere Joodse Stem
Entraide et Fraternité
FOS
Intal
MOC
Palestina Solidariteit
SolSoc
UPJB
Viva Salud
Vrede vzw