Image
Angla juĝisto malkondamnas pacaktivulojn
Foto: ikstopwapenhandel.eu
Angla juĝisto malkondamnas pacaktivulojn
Artikolo
6 minutoj

Londono, la 15an de aprilo 2016: brita juĝisto malkondamnas ok pac-agitantojn, inter kiu tri belgoj. La okopo agitadis en Londono kontraŭ la du-jara DSEI-armilborso, unu el la plej grandaj armilborsoj en la mondo.

Centoj da homoj blokis dum tuta semajno pacame la alirvojojn por malhelpi la konstruadon de tiu armilborso. Okopo estis persekutitaj. La juĝisto decidis en  neniam vidita verdikto ke la ok agitantoj estas senkulpaj, ĉar ilia agado celis preventi militkrimojn.

Tiu verdikto montras ne nur ke civila malobeado estas esenca parto de demokrata socio, sed ankaŭ ke senperforta agado efikas. Intertempe jam pli ol 500 homoj promesis denove agadi dum la sekvonta DSEI-borso en 2017 kun la intenco fermi definitive la borson.

‘Defence Security and Equipment’ (DSEI) estas unu el la plej grandaj armilborsoj en la mondo. En 2015 pli ol mil entreprenoj ekspoziciis siajn armilojn kaj militistajn materialojn. Ankaŭ la belga armilindustrio estas forte reprezentita kun entreprenoj kiel FN Herstal (apud Lieĝo), MECAR (Seneffe), Esterline België (Kortrijk) kaj la federacio de belga sekurec- kaj defendindustrio BSDL. Dum periodo de kvin tagoj la borso akceptis ĉirkaŭ 30 000 vizitantojn. Altrangaj gastoj kiel la belga ministro de Sekureco kaj de Internaj Aferoj Jan Jambon kaj la ministro de Defendo Steven Vandeput povis, kune kun la reprezentantoj de diktaturaj reĝimoj el Saŭdiarabio, Kararo kaj Egiptio, elekti armilojn. Ĉio laŭ invito de la angla registaro.

Registaroj: Aferŝarĝitoj de la armilindustio

Armilborsoj kiel DSEI havas ŝlosilan rolon en la tutmonda armilkomerco. Eŭrosatory en Parizo, IDET in Ĉeĥio kaj Farnborough en Britio estas nur kelkaj de la multnombraj armilborsoj kie la eŭropa armilindustrio vendas siajn produktojn, prezentas novajn armilteknologiojn kaj kampanjas ĉe la politikistoj.
Registaroj ludas tie ĉi perfidan rolon. La DSEI-armilborso ne estas nur kunveno de entreprenoj, sed estas organizita kun la subteno de la angla registaro kiu eĉ havas departementon kiu okupas sin speciale pri tio: la UK Trade & Investment Defence & Security Organisation. Tiu departemento, kiu deĵorigas pli ol 200 homojn, havas kiel celo la vendadon de britaj armilsistemoj kaj konsideras armilborsojn kiel DSEI kiel grava instrumento por tio.
Ankaŭ la franca registaro anoncis freŝdate ke ĝi dungas 500 aldonajn homojn por promocii la nacian armileksporton. La armilborso Eŭrosatory en Parizo (kiu okazis  tiu ĉi jaro de la 13a ĝis la 17a de junio) estas la  kulmino por la franca armilindustrio kaj estas organizita de la ministerioj de  Defendo kaj de Internaj Aferoj.


Armilkomerco sur la akuzitobenko

Dum la finiĝinta proceso en Londono estis rapide klare ke ne la pacaktivuloj sed la DSEI-borso troviĝis sur la akuzitobenko. Ne la baraĵo de la vojo kiu kondukis al la armilborso, sed la kontraŭleĝeco de la armilborso mem altiris  dum kvin tagoj la atenton.
Diversaj ekspert-atestantoj estis aŭditaj. Unu el ili estis Olly Sprague, armileksperto ĉe Amnesty International. Sprague atestis ke dum ĉiuj antaŭaj DSEI-armilborsoj kontraŭleĝaj armiloj kaj torturiloj estis ekspoziciitaj. La vendado kaj la ekspozado de tiuj armiloj tamen estas unu el la plej gravaj malobservoj de la angla juro. Diversaj organizaĵoj, i. a. Amnesty International, alarmigas, jam ekde 2005, sed la angla registaro nenion entreprenis kontraŭ la nenegebla, vendado de kontraŭleĝaj armiloj.
Sprague deklaris pri tio: “ Malgraŭ la leĝoj kiuj ekzistas por preventi ke oni reklamas por kontraŭleĝaj objektoj, ĝis nun eĉ ne unu registara funkciulo ŝarĝita de la kontrolo de la borso, iam indikis entreprenon kiu faras tion, kvankam multe da entreprenoj malobservis la leĝon dum ĉiu DSEI de 2005 ĝis 2015. Estas grava malperfektaĵo de la sistemo.
Krom tio, Sprague rilatigis DSEI-armilborson al la konflikto en Jemeno. La Saŭdaraboj aĉetis dum la borso de 2015 ne malpli ol 1,2 miljardoj da funtoj de britaj bomboj. Tio estas pli ol la totala aĉeto de la antaŭaj kvar jaroj. Tiuj bomboj estis preskaŭ certe uzitaj de la koalicio sub la saŭdaraba gvidado por fari militkrimojn en Jemeno. “ Malofte   tia konvinka pruvo estis alportita pri  armiloj venditaj sur armilborso kaj posta profanado de la internacia humana rajto per tiuj armiloj.” Diris Sprague pri tio. Esplorkomisiono de la Unuiĝintaj Nacioj faris raporton en januaro 2016 pri 119 dokumentitaj militkrimoj faritaj de la saŭdaraba koalicio en Jemen, precipe  per  la senbrida uzado de aeratakoj. Oni bombardis rifuĝintokampojn, hospitalojn, foirojn kaj aliaj civilstrukturojn.

Reprezalio komencas ĉi-tie

Unu de la akuzitoj kiu partoprenis al la baraĵo de la vojo kiu kondukis al la DSEI-armilborso en Londono estis la Barejna civitano Isa al Aali. En 2014 Isa devis fuĝi el Barejno pro sia partopreno al kontestado kontraŭ la reĝimo. En 2011 okazis amasa insurekcio en la lando. Tiu estis violente sufokita de la barejna sekurectrupoj kun la helpo de la saŭda nacia gvardio. La belga firmao Mol Cy cetere kunmuntis la kirasveturilojn kiuj estis uzitaj de la saŭda armeo en Barejno. Isa estis unu de la manifestaciantoj kiu preskaŭ ĉiutage manifestaciis kontraŭ la reĝimo. La reago de la policanoj kontraŭ la protesto estis ege violenta. Oni pafis per larmigaj grenadoj kaj kugloj. Isa vidis apud si de proksime kiel manifestaciantoj estis pafmortigataj. Centoj da aktivuloj estis arestataj. Ankaŭ Isa estis plurfoje arestita, kaj torturita, batita kaj minacita per fusilo. Lia situacio estis fine tiel riska ke li sentis sin devigata fuĝi. Tamen, ankaŭ Barejno estis en 2015 unu el la invititaj landoj de la brita registaro por aĉeti armilojn en la DSEI-borso. En la tribunalo Isa atestis: “ La blokado de la vojo nun, aŭ mortigi homojn en la estonteco. En tiu kazo mia decido estas facile farita.”


Registaro ne observas siajn proprajn rergulojn

La juĝisto juĝis ke estis tiom da pruvoj ke okazis kontraŭleĝaj aktivecoj en la DSEI-armilborso, ke la pacaktivuloj nepre devis bloki la vojon. En la verdikto de la juĝisto ni legas: “La tribunalo ricevis klare, kredindan kaj plejparte nekontesteblan pruvon de tri ekspertatestantoj ke okazis kriminalaj deliktoj en la antaŭa DSEI-borsoj rilate al la vendado de armiloj al landoj kiuj poste uzas tiujn armilojn kontraŭ civilaj loĝantaroj, kaj rilate al la vendado de produktoj kiuj estas esence kontraŭleĝaj kiel fasko-municio kaj iloj por torturi kaj por perforte malebligi moveblecon. Plue, la juĝisto juĝis ke la registaro ne faris sufiĉe por kontraŭstari, tiujn kontraŭleĝajn aktivecojn kaj la civitanoj pro tio rajtis mem entrepreni rektajn agadojn: “ La pruvmaterialo de la ekspertoj indikis ripetan malobservadon de la britaj servoj pri ordogardado rilate la kontraŭleĝa vendado de armiloj en antaŭaj DSEI-armilborsoj. Ankaŭ la peto de la brita prokuroro por apelacii kontraŭ la verdikto de la londona tribunalo estas intertempe malakceptita. La juĝisto konsideris la peton kiel “malserioza” kaj “erara”.


 #stopdsei2017

La absolvo de la ok aktivuloj montras certe unu aferon. Rekta agado estas esenca parto de la demokrata procezo La kontraŭstaro al DSEI estas parto de  tutmonda movado kontraŭ armilborsoj. Pli frue tiu ĉi jaro okazis jam agadoj kontraŭ ADEX en Suda Koreio kaj NZIMA en  Nova Zelando. Ĝuste kiel en Anglio centoj da homoj klopodis bloki la aliron de la armilborsoj. Aktuale aktivuloj preparas sin por agadi kontraŭ Eŭrosatory 2016, la Farnborough Airshow en DSEI 2017.
La brita registaro troviĝas pli kaj pli en embaraso. La parlamenta komisiono pri armilkomerco notis la verdikton de la tribunalo kaj ankaŭ la mobilizado kontraŭ DSEI 2017 estas  plene ekfunkciiĝanta. Jam pli ol 500 homoj sciigis ke ili volas haltigi definitive DSEI-on en 2017.

Bram Vranken estas stabokunlaboranto ĉe Pacagado, ( www.vredeactie.be)


El la Revuo Vrede n-ro438 (aprilo-majo-junio)


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Thema

Lees meer

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.