La plurnacia milita interveno en Libio jam finiĝis antaŭ proksimume unu jaro (17-a de marto 2011). La ‘demokrataj’ elektoj de la pasinta somero devas enkonduki novan politikan epokon. Sed Libio estas profunde dividita. Etniaj konfliktoj kaj daŭra perforto inter lokaj milicioj hipotekas la estonton de la lando kaj okazigas regionan malstabilecon.
Demokratio kaj homaj rajtoj
Komence de julio 2012 la libianoj voĉdonis por elekti 200-membran parlamenton. Tiu evento signifis la komencon de nova fazo en la turbula politika transformo kiun la lando spertis depost la falo de Khadafi. La nova parlamento elektis en aŭgusto Mohamed Jusef el-Magariaf prezidanto. Fakte tiu parlamenta prezidanto ankaŭ estas ŝtatestro ĝis estos nomumitaj (en septembro) ĉefministro kaj registaro. Magarief originas el la orienta urbo Benghazi kie li estis ĉefo de malnova opozicia movado. La libia parlamento ekde septembro ellaboros novan konstitucion kaj poste denove organizos landan elekton.
Ŝajne Libio tiel estas survoje al demokratia kaj stabila estonto. Sed reale la lando plusuferadas prola sekvoj de sanga civila milito kaj de la amasa bombado fare de NATO. Pro malapero de la centra aŭtoritato tuj ekaperis tribaj kvereloj, rasismo, armitaj milicioj, bombo-atencoj, korupto kaj regiona nestabileco.
Ĉe la parlamentaj elektoj la Ligo de Naciaj Fortoj gajnis 39 el la 80 seĝoj rezervitaj por politikaj partioj, dum la restatntaj 120 seĝoj estis destinitaj al sendependaj kandidatoj. Tiu Ligo de Naciaj Fortoj estas kutime priskribita en la gazetaro kiel ‘liberala’ aŭ ‘modera’, kvankam ĝia estro Mahmoud Jibril estas eksaktivulo de la Khadafi-reĝimo. Dum la lastaj jaroj de la antaŭa reĝimo Jibril ĉefgvidis ekonomian programon por privatigo kaj liberaligo. Kiam ekflagris la ribelo kontraŭ la reĝimo Jibril transiris al la opozicio. Li fariĝis membro de la Nacia Transira Konsilio kaj fariĝis ties prezidanto (do, de la ‘ribela registaro’). Surprize, la perdantoj de la elektoj en Libio estis la Islamo-fratoj (la Partio de Justeco kaj Rekonstruo), kiu akiris nur 17 seĝojn. La radikalaj islamistoj de la Al-Watan Partio, kvankam influhavaj, akiris eĉ ne unusolan seĝon.
Kun 60%-a partopreno oni konsideris tiujn elektojn sukcesaj sed ili neniel estis regulaj nek korektaj. En la orienta parto de la lando okazis atakoj kontraŭ balotejoj. La oleoriĉa orienta regiono ricevis 60 seĝojn, dum la nord-okcidenta Tripolipania disponis pri 102 seĝoj. Tia misproporcio estigis daŭran malkontenton, ĉefe en la orienta ‘ĉefurbo’ Benghazi kiu sin konsideras esti la fonto de la revolucio.
Iu dekreta regulo pri ‘Integreco kaj Patriotismo’ inside subfosis la demokratian bazon de tiuj elektoj en Libio. Tiel, kandidatoj ne rajtis partopreni al la elektoj se ili ‘glorigis’ la reĝimon de Khadafi, nebula kriterio kiu facile kondukis al misuzo. Surbaze de tiu kriterio proksimume 150 kandidatoj estis rifuzitaj. La leĝo 37 de la Nacia Transira Konsilio kiu kriminalizas ĉian 'glorigon de la Tirano’, diras ke disvastigo de propagando kiu damaĝas la landon, estu punita per vivodaŭra enkarcerigo. Sub ‘propagando’ oni komprenu “laŭdo al Khadafi, al lia reĝimo, liaj ideoj kaj liaj filoj, krome pozitive konsideri iliajn vidpunktojn, kuraĝon aŭ fidelecon al la ŝtato, ..., same kiel propagando kiu subtenas la reĝimon kaj ties adeptojn en kiu ajn formo”. Tiu leĝo estis vigle atakita en- kaj eksterlande ĉar ĝi forte subfosas la principon de ‘libera penso-esprimado’.
La politika revolucio en Libio okazas kune kun grava perforto de homrajtaj principoj. La milicioj kiuj ne estis senarmitaj plu decidas pri juro kaj ordo kaj gardas, laŭtakse, 5000 homojn en malliberejoj sen iu ajn formala akuzo kaj sen garantio por honesta proceso. Laŭ raportoj de la internaciaj homrajtaj organizaĵoj Human Rights Watch kaj Amnesty International tiuj malliberuloj ofte estas torturitaj, foje ĝismorte. Perforto de homrajtoj eĉ leĝe eblas. Libia organizaĵo de advokatoj kondamnas la leĝojn 37 kaj 38 de la Libia Transira Konsilio ĉar ili kontraŭas la fundamentajn homrajtojn kaj liberojn. Plie, la leĝo 38 permesas amnestion por ĉia ago necesa por igi sukcesa la revolucion aŭ por ĝin sekurigi – ankaŭ se tia ago estas homrajta perforto aŭ militkrimo. La Alta Kortumo de Libio deklaris ĉi-somere, ke tiu leĝo 37 estas kontraŭa al la konstitucia deklaro de la Transira Konsilio, sed ptaktike tiu deklaro apenaŭ havas efikon. La baza problemo ja estas, ke la centra aŭtoritato ne kapablas aŭ ne volas rekte kontroli.
Armiloj kaj perforto
En oktobro 2011 nin atingis triomfaj komunikoj de la francia prezidento Sarkozy kaj de la britia ĉefministro Cameron pri la sukcesa interveno de NATO kontraŭ la reĝimo de Khadafi. Ankaŭ la Ĝenerala Sekretario de NATO, Rasmussen, fiere parolis pri la “plej sukcesa misio en la historio de NATO”. Tio similis al la fifama mission accomplished-parolado [misio plenumita] de la usona prezidento Bush (1-a de majo 2003), ekde kiam Irako dronis en sangan spiralon de perforto. Ankaŭ en Libio plufuriozas perforto inter milicioj same kiel inter triboj, dum kreskas la nombro de atencoj. En la kamparaj regionoj reaperas malnova rivaaleco kaj neforgesitaj konfliktoj inter triboj. Dum la ĥaoso de la milito tiuj triboj kaj milicioj sukcesis sin abunde armi. En lokoj kiel Zintan, Al Kufra, Sabha kaj Bani Walid la bataloj dum la pasintaj monatoj faris centojn da viktimoj.
Laŭ britia raporto 85% de la armilaro troviĝas ekster kontrolo de la centra registaro. Aliflanke, la homrajta organizaĵo International Human Rights Clinic la arsenaloj de la malnova reĝimo ankoraŭ nuntempe estas ruze rabitaj. La malforta transira registaro ne montris sin kapabla tion haltigi. Ĝi eĉ neniel alportas helpon al Unuiĝintaj Nacioj nek al la Neligitaj Organizaĵoj kiuj faras la ĉefan laboron por vasta senarmigo. Sed la disigo dd la milicioj estas peniga procezo, ofte kun nula rezulto. Sole en la urbo Mistrata estus aktivaj proksmimume 40.000 milicianoj. Pro sia malforto la centra registaro devas peti apogon de armitaj milicioj kiuj formale fariĝas parto de oficialaj defendo-strukturoj sed reale memstare intervenas. Tiaj milicioj rapide evoluis al potencaj grupoj tre superaj al la malforta oficiala polico kaj al la milito-trupoj. En Dena, urbeto en orienta Libio kun reputacio de Salafista militantismo, operacias iu islama brigado konata pro ĝiaj kruelaj venĝo-aktivecoj kontraŭ membroj de la sekureco-servoj de la Khadafi-epoko. Plimulto de observantoj opinias, ke ĉio nuna en Libio puŝas la landon en situacion kie milicio-estroj estos la veraj potenculoj. Ĉe la potenco-transdono al la elektita parlamento ankaŭ Mustafa Abdul Jahil, prezidanto de la Transira Konsilio, konfesis ke lia registaro ne sukcesis garantii sekurecon en la lando, sed li tuj kulpigis la escepte malfacilan situacion en la lando
Perturbo de la vasta nord-afrika regiono
La nestabileco en Libio ankaŭ perturbis la ĉirkaŭan regionon. Dum la civila milito homoj el la Tuareg-triboj venis al Libio por tie batali kiel solduloj de la Khadafi-reĝimo. Post la falo de Khadafi la venkintaj milicioj sin venĝis kontraŭ tiuj Tuaregoj, kio fievoluis al sovaĝa rasisma persekutado de ĉiu nigrulo. Tiam la bone armitaj kaj trejnitaj Tuaregoj fuĝis al la nordo de Malio kie ili, kune kun aliaj secesiistoj fondis la sendependan ŝtaton Azawad. Iom poste la Tuaregoj estis forpelitaj el la urboj de norda Malio fare de radikalaj islamaj grupoj kiuj instalis ege striktan ŝaria-leĝaron.
Kvankam depost tiam denove civila registaro estis instalita en Malio, tamen perforto kaj ĥaoso tie ne ĉesis, ĉar la radikalaj islamaj ribelantoj progresas suden. Dume la norda parto de Malio fariĝis sekurejo por eksterlandaj armitaj Ĵihadistoj kaj la ĥaoso riskas penetri la landojn najbarajn. Malio jam delonge suferas pro etniaj konfliktoj kaj la ribelado de la Tuaregoj estas longa historio, sed la ĵusa NATO-interveno nerekte efikis kiel katalizilo por la nuna ĥaoso en Malio.
Nestabileco ĉeestas ankaŭ en la limregionoj kie regule okazas bataloj por kontroli la kontrabandajn vojojn ĉar ŝtata aŭtoritato apenaŭ aŭ tute ne ekzistas. El tio riskas kreski iu mafia ekonomio kiu jam ekestis dum la civila milito. Tra la malfortaj limoj okazas transporto de grandaj kvantoj da armiloj al Ĉadio, Malio, Sudano, Alĝerio kaj Somalio, kio evidente kaŭzas plian perforton en tiuj vastaj regionoj. Fine de junio 2012 la tunizia aerforto bombis konvojon de kamionoj kiuj transportis armilojn el Libio, unu incidento inter multaj kie falas viktimoj. Ankaŭ jam klariĝas ke armiloj el Libio alvenis ĉe la ribelantoj en Sirio. Cetere, centoj da veteranoj de la libia civila milito nun batalas en Sirio, inter ili multaj islamistoj.
Usono intervenas per Africom
La malapero de Khadafi alportis novajn perspektivojn por la militista ĉeesto de Usono en Afriko. Dum la pasinta jardeko diversaj landoj, inter ili Ĉinio, Hindia Unio kaj Brazilo, ekatentis Afrikon, kontinento riĉa je mineraloj kaj krudmaterialoj. Usono sentis sin postrestinta kaj decidis fari paŝon antaŭen. Ĝia War on Terror [milito al terorismo] estis ideala alibio por ekspansii sian militistan ĉeeston en la kontinento. En 2007, sub prezidento Bush, estis kreita nova militista komando-stabo por Afriko, nome ‘Us Africa Command’, breve Africom. La usona vicadmiralo Robert Moeller, kiu aktivis ĉi rilate, deklaris ke tiu nova kontinenta komando-unuo devos garantii “liberan vojon de oleo kaj naturaj riĉaĵoj de Afriko al la monda merkato”. Khadafi ja estis perturba elemento por tiu usona ambicio en Afriko, ĉar li estis fervora porbatalanto de tut-afrika pensaro kaj unu el la ‘spiritaj patroj’ de Afrika Unio, por kiu li eĉ estis la ĉefa mondonanto. Per siaj abundaj oleo-dolaroj Khadafi zorgis ke Libio fariĝu unu el la plej gravaj akciuloj de la Afrika Disvolviĝobanko. Li tenace penadis por fari Afrikon finance kaj ekonomie sendependa de la Okcidento kaj por samtempe plifortigi sian influon. Ne mireble ke Khadafi estis ege ĝena obstaklo por la geo-politikaj intencoj de Usono.
La operacio ‘Odyssey Dawn’ (19-31 marto 2011) kontraŭ la reĝimo de Khadafi estis la unua milita ago de Africom. Poste NATO transprenis ĉiun kontrolon super la milito en Libio. Post la malapero de Khadafi Usono konsiderinde pliigis sian militan agadon sur la afrika kontinento. Apenaŭ unu monaton post la falo de Khadafi Usono deklaris ke ĝi sendos trupojn al la Centra Afrika Respubliko, al Sud-Sudano kaj al la Demokratia Respubliko Kongo. Tio estis aldone al la jam bone establitaj rilatoj militistaj kaj diplomatiaj kun, inter alie, Ruando, Ugando kaj Etiopio, komplezaj landoj kun aŭtoritata reĝimo.
Meze de junio 2012 la ĉefo de Africom, generalo Carter Ham, deklaris en la usona parlamento, ke li lernis multon utilan dum la milito kontraŭ Libio. Ekzemple, li montris sin tima pri la influo de radikalaj islamistoj en Tunizio kaj Libio kiuj, laŭ li, estas “la vera minaco”. Li konkludis, ke necesas streĉe kunlabori kun la trupoj de Tunizio kaj Libio por eviti “la rekonstruon de tiuj retoj same kiel de perforte ekstremaj organizaĵoj”. Li samtempe proklamis novan militistan kunlaboron kun nuntempa Libio. Kaj por la ceteraj afrikaj landoj oni ĉefe atentu plifortigon de la defendo-kapacito de iliaj armeoj por ebligi pli efikan kunlaboron. Kaj estonte ĉiuj militistaj fortostreĉoj en Afriko okazu pere de Africom, sub gvido de Usono...
Konklude, se plifortigo de militista influo en Afriko ne estis funda motivo por ke Usono partoprenu en la libia milito, tamen tiu plifortigo aperas kiel ties tre bonvena kromefiko.
El la revuo Vrede n-ro 417 (septembro-oktobro 2012)