Image
El Walili

El Walili, Najir

El Walili, la frenezo de vintraj somerlegomoj
Opinio
4 minutoj

Nijar, proksime de Almerio, estas vilaĝo en la sudo de Hispanio, kiu havas prosperan komercon de forcejaj legomoj kiuj vintre estas amase eksportataj al la tuta Eŭropo per kamionoj: ĉeriz tomatoj, paprikoj, kukurbetoj, kukumoj kaj melongenoj, ĉefe biologiaj (koncerne Nijar). La media efiko estas bone konata: sekiĝado de la grundo, grandskala plastpoluado, perdo de biodiverseco, ktp.

(“Boerenforum” (Farmista forumo) estas movado en Flandrio de kamparaninoj, kamparanoj, kamplaborist(in)oj kaj kunproduktantoj, kiu defendas justajn, aŭtonomajn, solidarecajn kaj agroekologiajn praktikojn de kamparana agrikulturo)

En Nijar, intensa agrikulturo atingis nivelon de negativa efiko kiu estas  en malmultaj lokoj en la mondo samgrade. La lokaj aŭtoritatoj kaj la eksportantoj (reprezentitaj en la organizo COEXPHAL) senespere klopodas kaŝi la veron pri la media damaĝo kaj la socia kosto, sed feliĉe ili nun ne plu sukcesas.

La granda plimulto de legomoj estas produktitaj per la laboro de migrantoj el Maroko, la subsaharaj landoj kaj Orienta Eŭropo (Ukrainio, Rumanio, ktp.). La laborkondiĉoj de tiuj homoj estas karakterizitaj per necerteco (restadpermeso, dungado, enloĝigo,...), nesufiĉaj salajroj eĉ sub la minimuma salajro, nenia reprezentantaro, tagkontraktoj aŭ tute neniaj kontraktoj, permesante al la entreprenistoj kaj administrantoj dungi kaj maldungi laŭplaĉe ktp.

Estas tre malfacile por la laboristoj trovi decan loĝejon. En la kazo de la dungado de migrantaj laboristoj, la dungantoj ne plenumas sian devon provizi loĝejon kaj la aŭtoritatoj ankaŭ ne disponigas loĝlokojn al ĉi tiu granda grupo de homoj. Tiel slumoj estas ne eviteble konstruitaj el paledoj, kartono kaj pecoj de agrikultura plasto. Konsiderante la grandegan enspezon generitan de la eksportado de legomoj, la konstruado de simplaj apartamentoj por la laboristoj devus esti ebla, sed tio ne okazas aŭ estas tre escepta.

La eksportmiraklo, la rapida ekspansio de "la legomĝardeno de Eŭropo" estas do pure bazitaj sur ekspluatado kaj la malobservo de juraj devoj. Nepagitaj salajroj estas uzataj por financi infrastrukturekspansion kaj la prosperon de la hispana loĝantaro. Por kultivistoj aliloke en Eŭropo, tio ankaŭ estas pura konkurencofalsado.

La eksporta miraklo, la rapida ekspansio de 'la legomĝardeno de Eŭropo' baziĝas pure sur la ekspluatado de migrantaj laboristoj.

Dum la ‘chabolas’ - slumoj - estas ĝenerale malgrandaj kaj bone kaŝitaj, El Walili en Nijar estas vasta. Almenaŭ 500 homoj loĝas tie. Estas moskeo, diversaj vendejetoj, trinkejoj, buĉistbutikoj, vestobutikoj, taksioservo, ... Sed tiu ĉi tro videbla komunumo ĝenas ne nur la lokajn aŭtoritatojn kaj la eksportorganizon, sed ankaŭ la turisman sektoron. La turistoj povas ja vidi la’chabolan’ de la vojo kaj ankaŭ kiam ili vizitas la turisman allogaĵon, Cabo de Gata, ne malproksime de Nijar.

La hispana novfaŝisma partio VOX akiras kreskantan subtenon en la regiono kaj la socialdemokratoj de PSOE provas konvinki la balotantojn de VOX kun similaj kontraŭ-migrantaj sintenoj. Ekzemple, la mafia triopo de lokaj aŭtoritatoj, eksportorganizo kaj loka turisma sektoro decidis detrui la shabolan El Walili. Ili renkontis reziston de diversaj NRO-oj, religiaj organizoj kaj la sindikato de agrikulturaj laboristoj SOC-SAT (membro de 'Via Campesina'), kunigitaj en la asocio 'Derecho e Techo'.

Lundon la 30-an de junio 2022, frumatene, evakuado estis farita. Grandega armeo konsistanta el pluraj policaj fortoj ĉirkaŭiris El Wallili kaj kun la helpo de buldozoj kaj fosmaŝinoj estis komencita la malkonstruado de la domoj, kelkaj estis incendigitaj. Ne estas klare, kio okazis al la loĝantoj, sed estas certe, ke multaj ne trovis loĝejon.

Oficiale, la aŭtoritatoj promesis doni kompenson kaj konstrui malmultekostajn apartamentojn por la 500 loĝantoj de la chabola, sed praktike tiuj loĝejoj ŝajnas esti ankoraŭ en la konstrufazo kaj ne estos sufiĉe da lokoj por 500 homoj. Denove ili mensogis!

Kio okazis en El Wallili en Nijar estas honto por Hispanio kaj malhonoro por Andaluzio. Ĝi estas malhonoro kaŭzita de agrikultura sistemo bazita sur la ekspluatado de kamparanoj, migrantoj kaj rifuĝintoj. Estas skandalo, kiu havas netolereblan negativan socian kaj median efikon sur la tuta mondo.

Boerenforum esprimas sian solidarecon kun ĉiuj per fumo forpelitaj migrantoj de Nijar, kaj postulas tujajn rimedojn por disponigi dignan kaj pageblan loĝejon al ĉiuj loĝantoj de la eksa El Walili en Nijar.

Boerenforum alvokas flandrajn konsumantojn subteni lokan agrikulturon. "Subtenu vian lokan farmiston", kiu ankaŭ strebas al ekonomia kaj socia longdaŭro! Ne manĝu somerajn legomojn vintre!

La superbazaroj estas petataj kritike rigardi la kompaniojn, de kiuj ili aĉetas, kaj provizi ĉiujn produktojn (inkluzive de BIO) per GGN-numero por ke konsumantoj povu kontroli de kiu kompanio venas la produkto.

Kion alian vi povas ankoraŭ fari? Antaŭ ĉio, dividu ĉi tiun informon amase.

Sendu protestan leteron (havebla per ĉi tiu ligo) al la Hispana Ambasado - Rue de la Science 19, 1040 Bruselo aŭ emb.bruselas@maec.es.

Sendu protestleteron (havebla per ĉi tiu ligilo) al la hispanaj naciaj kaj regionaj aŭtoritatoj.


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Land

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.