La gajno de Barack Obama ĉe la prezidenta balotado en Usono ne estas ties rivela novaĵo sed jes la maniero laŭ kiu mikso de mono, politiko kaj amaskomunikiloj - pli ol iam antaŭe - perforte influis la elektan procezon.
Usono verŝajne plej bone montras kiel la okcidentaj demokratioj riskas degeneradi sekve al kreskanta premo de kapitalo super politiko. Tiel, dum la elektoj en Usono en 2012 estis elspezite ne malpli ol 5 miliardoj da dolaroj por kovri la politikajn kampanjojn, el kiuj pli ol duono por televido-spotoj. Tio okazas pere de tielnomataj PAK-oj (Politikaj Agado-Komitatoj) kiuj kampanjas por (aŭ kontraŭ) iu kandidato. Tiuj PAK-oj ricevas donacojn de entreprenoj kaj de superriĉuloj. Ĉe la 100 pintaj donacantoj la grupo de tiuj riĉeguloj atingas 80% de la mono rikoltita. Per tia konduto ili ne sole aĉetas la elektojn sed ili samtempe fakte investas en sian propran riĉecon. Elektita prezidento aŭ parlamentano ja dufoje pripensos ĉu jes aŭ ne taksi milionulojn.
En 2008 Obama eniris la prezidento-elekton per programo kiu intencis ree pliigi la impostadon de la plej altaj enspezoj (kiu antaŭe ja estis malaltigita fare de Bush). Tamen, post tre vigla rezisto de la respublikanoj kaj ankaŭ de iuj demokratoj, kiuj neniel volis malplaĉi al siaj donemaj donacantoj, Obama devis engluti sian intencon. La rezultato estis plorinda. Dum la jaroj de la Bush-regado la registara manko kreskis de 161 miliardoj (en 2007) ĝis 1413 miliardoj da dolaroj (2009) . Sub Obama la imposto-enspezoj situis sub la meza nivelo de la OEKE-landoj kaj la registara manko plu restis spirhaltige alta, nome 1089 miliardoj da dolaroj. Sekve, bezonataj investoj en instruado kaj publika sano estis prokrastitaj kaj la nombro de malriĉuloj kreskis dum la unua Obama-regado per 6 milionoj (de 13,2 % en 2008 ĝis 15,1% en 2011). Ne, Obama videble ne alportis la ŝanĝon al kiu multaj sopiris. La veraj, fundaj decidoj ja venas el la ĉefstaboj de la grandaj entreprenoj, la vilaoj de la riĉeguloj, la bankoj, asekuro-agentejoj kaj borsoj. Per ilia politika financado ili zorgas pri favora traktado de siaj propraj interesoj spite al bonfarto de la cetera loĝantaro kaj de la ekstera mondo.
Kiam Obama sin la unuan fojon prezentis kiel prezidento-kandidato, li inspiris fidon je profunda ŝanĝo. Kvar jarojn poste multaj demokrataj elektintoj disreviĝe restis hejme ĉar li ne kapablis plenumi multajn promesojn nek gardi viva iun esperon. Tio ankaŭ validas por lia eksterlanda politiko kiu, ankaŭ sub Obama, estas stirita fare de tiuj samaj ekonomiaj propraj interesoj: kontrolo super krudmaterialoj kaj ne sole gardi sed ankaŭ akiri novajn merkatojn. La ‘traduko’ de tia agado estas geopolitike videbla en la maniero laŭ kiu centoj da militistaj bazoj kaj mararmea ŝiparo estas koncentritaj laŭlonge de oleoriĉaj teritorioj, vitalaj marvojoj kaj konkurencaj ekonomioj. Ni ne pretervidu ke dum tiu Obama-regado la milita koncentrado estis pliigta en la regiono de Sud-Azio. Laŭ la nova milita strategio de lia Defendo-ministro Panetta 60% de la usona mararmeo situu en Pacifiko por tiel bremsi la minacan konkurencon de Ĉinio. Ege multekosta politiko.
Plie, sub Obama la usona defendo-buĝeto plialtiĝis ĝis rekorda nivelo de 711 miliardoj da dolaroj, t.e. 4,8 % de la BNP [brutta nacia produktado], la plej alta procento ekde 1990. Dum sia ĵus pasinta prezidenteco Obama ankaŭ pliintensigis la militon en Afganio. La promesita retiriĝo post 2014 estos nur parte realigita, ĉar ankaŭ poste kelkaj dekmiloj da trupoj restos en Afganio. Dume tiu ĉi Nobelpremiito pri Paco eniros la historion kiel la prezidento kiu montris kiamaniere senriske militadi amase uzante senpilotajn atako-aviadilojn, la fifamajn dronojn. Per tiaj ‘killing machines’ [murdo-maŝinoj] ja estas organizitaj je distanco amaso da ekzekutoj, sen iu ajn jura bazo nek jurisdikcio. Kaj samtempe tiam pereas miloj da senkulpaj civitanoj. ‘Kirurgiaj frapoj’ estas ilia cinika nomo.
Mondo sen nuklearmiloj, la esperdona temo de la fama parolado de Obama en Prago (2009) ... reale transformiĝis en programon (miliardojn kostan) por modernigi la propran nuklean povon. Cetere, Usono, kiel ĉefa gvidanto de NATO, ankaŭ sub Obama pluagadis por ke nuklearmiloj restu la baza atuto de la NATO-strategio. Kaj dumtempe Irano estis superŝutita per kvanto da sankcioj pro ties supozita nuklearmila programo.
Alia malsukceso. Modesta klopodo por devigi Israelon ke ĝi ĉesigu la konstruadon de kolonioj en la palestinaj teritorioj, tute fiaskis per humiliga surgenuiĝo de Obama antaŭ la potencega cionisma premgrupo en Usono. Kaj dum Vaŝingtono ĉiujare pagas 3 miliardojn da dolaroj al la militista konto de Israelo, ĉi lasta arogante respondas per antaŭe neniam vidita pliampleksigo de koloniado.
Konklude, kvankam, kiel prezidento, Obama entute aspektas malpli malbona ol lia respublikana rivalo, tamen la entuziasmon kiun montras iuj progresemuloj en Eŭropo pro lia ĵusa reelekto, ni, kiel pacmovado, neniel povas aprobi.
El la revuo Vrede n-ro 418 (novembro-decembro 2012)